Dank’al s-ro Liu Weijie, dumviva membro de UEA, la Granda Amuzvespero de Printempa Festo de Ekonomiaj kaj Kulturaj Rondoj en Liaoning enkondukos Esperanton, Ni, Liaoning-a Esperanto-kultura Klubo, kiel unu de la ĉefaj organizantoj, partoprenos la feston. La 9-an de januaro, 2022, per televido kaj reto 43 milionoj da loĝantoj de la tuta provinco vidos Esperanton, aŭskultos Esperantan saluton de la estraro de Liaoning-a Esperanto-Kultura klubo al Nova Printempo 2022, kaj spektos prezenton de la klubanoj en Esperanto. Sur fonaj muroj kaj granda ekrano aperos nia lingvo kiel en la ĉi-supra foto.
Ni kore dankas tiujn esperantistojn, kiuj prizorgas kaj subtenas nin diversmaniere.
Wu Guojiang
Prezidanto de Liaoning-a Esperanto-kultura Klubo, Ĉinio
(中国辽宁世界语文化俱乐部)
Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.