Pikniko en Piquet
Ĝi okazis la dimanĉon 12an de julio en Piquet (pike : https://www.ot-roche-sur-yon.fr/decouvrir/visites/patrimoine-naturel/3174-piquet.html ) pitoreskejo de la valo de la rivero Yon.
Estis bonaj surprizoj : neatendite pro Covid-19, la nombro da partoprenintoj superis 20. Inter ili estis Laura Ledoux kaj Benoît Richard, kiuj bicikle vojaĝis per Esperanto de La Ferrière al Japanio, Céline Bernard, direktorino de la publikaĵo "Espéranto-Info", el la departemento Lot, invititaj de Claudie Demongeot, prezidantino de la asocio Réinsertion et Espéranto, kaj Robert Allandrieu kiuj kunlaboras al la sama revuo, Monique Assailly de la asocio Esperanto 79, el la najbara orienta departemento Deux-Sèvres.
La etoso estis amika, kvieta. Estis fakte pli da interŝanĝoj pri Esperanto ol en, kaj multe pli pri diversaĵoj...
Céline kunportis ekzemplerojn de la revuo “Espéranto-Info“ (majo-aŭgusto 2020) riĉa je informoj, ilustraĵoj kaj fotoj i.a. pri la Mediteranea Esperanto-Semajno, la junulara pola Rok'festivalo "Pol-and-Rock", pri COVID-19 (kiel nomi ĝin en Esperanto ?). Du paĝoj estas dediĉitaj, dulingve, al raporto pri la renkontiĝo okazinta en Angers pri la temo "Voyager autrement" (Vojaĝi alimaniere). Tiel, Nathalie Rigault trairis Francion dum kvar monatoj kun du el siaj infanoj per ĉevaloj. Pri tio ŝi verkis libron “En toute liberté" (En kompleta libereco). Bruno kaj Maryvonne Robineau, la plej konataj, iel pioniroj, preskaŭ veteranoj, rakontis sian 8-jaran piediran vojaĝon ĉirkaŭ la mondo pri kiu ili publikigis libron unue sub la titolo "Et leur vie, c'est la terre" (Kaj ilia vivo estas la tero) kaj poste “8 ans autour du monde“ (Dum 8 jaroj ĉirkaŭ la mondo). Intervenis ankaŭ Laura Ledoux kaj Benoît Richard.
Post la pikniko okazis promenado borde de la rivero Yon.
Bedaŭrinda konstato: tiu renkontiĝo ne estis menciita en la kalendaro de la Eventaservo por la dato de la 12a de julio inter aliaj eventoj okazintaj samtage i.a. en Litovio, Germanio (Herzberg am Harz : La "Esperanto-Urbo"), Usono, Kanado, Britio, Nederlando, Brazilo, Irano: https://eventaservo.org/ Tion ni ne forgesu por estonta asocia evento.
Povus aplikiĝi por Esperanto la reklamo “À tout instant, il se passe quelque chose aux Galeries Lafayette !“ de fama franca magazeno: “Ĉiumomente okazas io en la mondo de Esperanto“...
Verkis Henri Masson, el Esperanto Vendee
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.