Salti al enhavo

Goma

Goma estas granda urbo kiu troviĝas en la orienta parto de D R Kongo, en Provinco Norda Kivuo. De multaj jaroj Esperantaj kursoj okazas, organizataj de Goma Esperanto-Klubo (GEK), kiu estas sekcio de Solidareca Bonvolo (SBV). Esperanto estas instruata al gelernantoj tri-foje ĉiu-semajne, en mardo, ĵaŭdo kaj dimanĉo.

Ĉe GEK, kursoj de Esperanto estas organizataj en tri niveloj: la infana nivelo, la baza nivelo, la meza nivelo, kaj baldaŭ la progresiga nivelo. La kursoj okazas en la klasĉambroj de la mezgrada lernejo Rutoboko dum tri horoj posttagmeze, kaj pli ol ses geinstruistoj volonte instruas. 

136343111_Goma3.jpg.3d8cf612b6dbce82031df3a687d8c252.jpg

Kelkfoje, SBV helpe de kara Alphonse Waseka, ĝia prezidanto, okazigas aranĝojn, per kiuj junaj esperantistoj ĝuas tre bonajn kaj neforgeseblajn momentojn.

Ĉi-foje, GEK organizas la unuan Publikan Defendadon de Esperanto, kiu okazos dimanĉon la 19-an de majo 2019. Tiu evento okazos post serioza serio de Esperantaj kursoj kaj la ekzamenoj organizataj de GEK mem. Dek kvar gelernantoj el la baza nivelo ekzameniĝos, kaj post la ekzameno ili ricevos siajn atestilojn, kiuj atestos ilian ĉeeston en la baza nivelo.

1410226509_Goma1.jpg.65c94a13e19f31c71c764b180925bb2c.jpg

Por pli da informoj, kontaktu GEK aparte ĉe: gomaesperantoklubo@gmail.com, kaj SVB ĝenerale ĉe: https://www.bonvolo.net/.

Goma 2.jpg

  • Ŝati 1
  • Ami 1



Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Gratulojn! Kuraĝon kaj sukceson mi deziras! Ni ĉiuj kune elektu pacon ;-)

  • Ŝati 2

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

antaŭ 11 horoj, Jean-Claude Roy diris:

Gratulojn! Kuraĝon kaj sukceson mi deziras! Ni ĉiuj kune elektu pacon 😉

Elkorajn dankemojn al vi Kara Jean-Claude Roy! Vi pravas, paco estas nia elekto.

  • Ŝati 3

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Dankon al vi kara NIKSON pro la verkado de ĉi tiu riĉa artikolo, mi ŝatus partopreni la defendad-ceremonio de tiuJ junaj kaj brilaj geesperantistoj, sed mi ne sukcesos pro multaj malhelpoj, tamen en mia koro vi ankoraŭ estas.

Espereble ni renkontiĝos en Goma aŭ en BURUNDO dum ĉi jara Afrikana Esperanto Kongreso!

 

  • Ŝati 3

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

antaŭ 6 horoj, Serge Rusaki diris:

Dankon al vi kara NIKSON pro la verkado de ĉi tiu riĉa artikolo, mi ŝatus partopreni la defendad-ceremonio de tiuJ junaj kaj brilaj geesperantistoj, sed mi ne sukcesos pro multaj malhelpoj, tamen en mia koro vi ankoraŭ estas.

Espereble ni renkontiĝos en Goma aŭ en BURUNDO dum ĉi jara Afrikana Esperanto Kongreso!

 

Elkorajn salutojn al vi Kara Serge, 

Mi sxatas vian komenton. kaj mi esperas ke ni renkontugxu en Bujumburo al Goma. 

Bonfarton al vi.

Fratamike, 

Via, Nickson !

  • Ŝati 2

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Estas vere bona afero!

Antaŭenigo de la internacia lingvo nepras en Afriko. Mi kontentas vidi tiom da junaj gelernantoj.

 

  • Ŝati 3

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Tre belaj fotoj kaj organizita movado! Mi gratulas la tutan teamon pro la sukcesoj pri kio mi ŝatus plu legi 🙂 saluton al ĉiuj!!!!

  • Ŝati 2

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.