En Bengaluro (Barato / Hinda Unio) okazas de kelkaj jaroj monata Bengalura Esperanto-Renkontiĝo. Kunvenas ofte almenaŭ du esperantistoj en fama publika ĝardeno (La Parko Cubbon) en iu sabato de ĉiu monato. Sed kelkfoje la tago de la kunveno ŝanĝiĝas. Se vi estas en Bengaluro kaj se vi deziras ĉeesti en unu el niaj BERoj, bonvolu kontakti min.
Renkontiĝas ankaŭ Esperanto-klubo (aŭ kursaro) por studentoj de la universitato Azim Premji, gvidata de doktoro Giridhar Rao, kiu instruas tie. La foto montras lin (dekstre) kun Scivolemo (antaŭe), sveda vizitanto Leif Nordenstorm, kaj (maldekstre) loka esperantisto Hari Rao.
Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.