Salti al enhavo

Furorlisto


Populara enhavo

Montriĝas enhavo pleje ricevinta reputacion ekde la 05/25/19 en Lokoj

  1. 2 poentoj
    La kunveno de LEK, Londona Esperanto-Klubo, en la 24a de aprilo, estis aparte multe-nombra kun pli ol 40 partoprenantoj. Prelegis la prezidanto de la irana landa asocio de UEA, Keyhan Sayadpour, pri Esperanto en Irano dum la pasinta jarcento kaj nun. Estis ankaŭ vigla debato, en kiu Ahmad Mamdoohi klarigis pri kelkaj aspektoj de la movado en Irano, kaj kelkaj esprimis deziron pri nova prelego pri la persa literaturo. Bonvolu atendi la ligilon por la prelego de venonta vendredo, kiam Lenio Marobin prelegos pri italaj kaj germanaj vilaĝoj en Brazilo.
  2. 2 poentoj
    La Federacio Esperantista de Yorkshire kaj Humberside kunvenis sabaton la 7-an de marto 2020 en la malnova historia vikinga urbego York. Multaj novaj esperantistoj kaj du komencantoj ĉeestis kune kun la aliaj membroj. Okazis kunkantado kun gitaro, ludoj, kaj konversacia rondo. Trinkaĵoj kaj manĝetaĵoj estis aĉeteblaj dum la tuta kunveno. Oni elektis homon kun la tasko reklami venontajn kunvenojn, precipe la datojn kaj horojn, al novaj interesatoj. Homoj ofte ne povas ĉeesti pro laboro kaj studado, do ĉiu bezonas kiel eble plej fruajn sciigojn pri la datoj de estontaj kunvenoj.
  3. 2 poentoj
    La Esperanto-Asocio de Atlanto (angle: Esperanto Society of Metropolitan Atlanta) renkontiĝis ĉe la Taverno de la Pensulo kaj interŝanĝis librojn dum Zamenhof-tago. La grupo ankaŭ donacis al la librobreto de la restoracio ekzempleron de la lernolibro Step by Step in Esperanto de Montagu Butler.
  4. 2 poentoj
    Festado de la Zamenhof-Tago Istanbulo estas grandega urbo. Ĉi-jare kadre de Zamenhof-Tago ni faris du prezentojn al ne-esperantistoj en du apartaj lokoj en Istanbulo : 1) En la 12-a de decembro en la prezento en distrikto Şişli partoprenis nur unu ne-esperantisto. 2) En la 13-a de decembro en la prezento en distrikto Unkapanı partoprenis ok ne-esperantistoj. Do, ni atingis entute naŭ (9) ne-esperantistojn. Bedaŭrinde, ke pasintjare estis pli da partoprenantoj. En ambaŭ kunvenoj ni faris la jenajn prezentojn: 1) “Kio estas Esperanto” 2) “Enkonduka kurso al Esperanto” surbaze de la 16 reguloj de la Unua Libro. Jen ligilo por la prezento en la turka lingvo: https://esperantoturkiye.wordpress.com/2017/11/22/dilin-16-kurali-uzerinden-hizli-bir-esperanto-kursu/ En ambaŭ tagoj la intereso de la partoprenantoj estis sufiĉe alta. La ejojn organizis Fatma Eroğlan, la afiŝojn desegnis Alp Kaan Aksu kaj kaj la prezentadojn faris Vasil Kadifeli.
  5. 2 poentoj
    Okazis hodiaŭ ( la 17-an de aŭgusto 2019 ) nia BERo en Bengaluro. Renkontiĝis 5 Esperantistoj ĉie tie en la Parko Cubbon. Ni praktike partoprenis tiu-maniere en la tut-monda evento Paralela Universo. Venis la prezidanto de nia Federacio Esperanto de Barato ( D-ro Ranga) kaj unu nova studento de D-ro Giridhar Rao ( Ankit ). Ni babilis kune dum ĉirkaŭ 2 horoj pri diversaj temoj. Scivolemo (Nikhil), s-ino Snehaja (snehaĝa), Ankit, Ranga, kaj Giridhar Rao (sidanta).
  6. 1 poento
    La 5-an de novembro Anna Lowenstein prelegis ĉe la nord-londona grupo pri Esperanto-agado en la virtuala mondo Dua Vivo. Per rolfiguro ŝi mem eniris tiun mondon por paroli kun la homoj tie, kiuj mem prezentis sin kaj klarigis sian agadon al la ĉeestantoj. Poste la membroj de la grupo ĝuis nevirtualan kunmanĝadon.
  7. 1 poento
    Dum la Zamenhof-vespero en Londono, Anglujo, la membroj de la grupo ludis kelkajn scenojn el Hamleto, kiu estis tradukita de L. L. Zamenhof mem. Tridek homoj ĉeestis la okazon.
  8. 1 poento
    Bonvolu vidi la foton, kiun mi faris dum la Zamenhof-taga festo en nia urbo Halifax, Kanado. Dankon! Ni estas membroj de IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio), Nordameriko. John Huang
  9. 1 poento
    Ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, Nederlando, okazis la 51-a Malferma Tago en la 30-a de novembro 2019. En tiu tago ĉiuj esperantistoj povas viziti la oficejon, renkonti la oficistojn, aŭskulti prelegojn, aĉeti librojn en la Libroservo (kun sesona rabato!), kaj trinki kafon kun aliaj ĉeestantoj. Ĉar la aranĝo daŭras nur unu tagon, la ĉeestantoj venis plejparte el Nederlando kaj najbaraj landoj. Tamen kelkaj homoj venis de pli malproksimaj mondopartoj, precipe la prezidanto de UEA, Duncan Charters el Usono, kaj du reprezentantoj de Ĉina Radio Internacia. Ĉeestis ankaŭ du estraranoj de UEA, Aleks Kadar kaj Orlando Raola; krome la prezidanto de TEJO, Joop Kiefte kaj du estraranoj, Bui Hai Mung (Feliĉa) kaj Luis Miguel Obando. Partoprenis entute pli ol 65 homoj. Fotoj de Andries Hovinga por Esperanto Nederland Fine de la tago la publiko povis starigi demandojn al la estraroj de UEA kaj TEJO. La diskuto estis vigla, kaj daŭris multe pli longe ol la planitan duonhoron.
  10. 1 poento
    De la 15a ĝis la 17a de novembro okazis lingva foiro The Language Show en Olympia, granda ekspoziciejo en Londono. Esperanto-Asocio de Britio mendis tie budon por prezenti Esperanton al la vizitantoj. Dum la tri tagoj, vendredo ĝis dimanĉo, esperantistoj deĵoris tie por paroli kun interesatoj, informi pri Esperanto, kaj anonci kursojn ne nur en Interreto sed ankaŭ ĉeeste en norda Londono. Tre sukcesa agado!
  11. 1 poento
    Espéranto Vendée ricevis Yves Nevelsteen de la 8a ĝis la 10a de novembro. Denove estis neforgesebla renkontiĝo. Vidu la fotojn, ni ĉiuj diligente aŭskultis lin. Ŝajnas ke Yves ege ŝatis nian sabatan kurson. Etoso estis kiel kutime feliĉa. Tamen mankis kelkaj partoprenantoj.......kutime ni estas iomete pli. Ni lernis multe de la prelego pri neologismoj..........kaj eraroj. Post tiu gaja tago, ni revenis hejmen kaj Yves ĝuis ripozon...freŝan promenadon marborde. Dank'al Esperanto France, ĉiam turneantoj, kiuj vizitas nin, plibeliĝas nian vivon. Vivu Esperanto! Artikolo skribita de Stéphane Robert, prezidanto de Espéranto-Vendée (Vidu en "Niaj legantoj" : La frenezaj geavoj)
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.