Salti al enhavo

Furorlisto


Populara enhavo

Montriĝas enhavo pleje ricevinta reputacion ekde la 03/23/20 en Artikoloj

  1. 5 poentoj
    Tiu viruso estas la sola afero pri kiu ni ĉiuj parolas kaj pensas de semajnoj. Sed kiel ni nomu ĝin en Esperanto? La medicinistoj preferas la terminon koronaviruso, ĉar tio estas ĝia internacia teknika nomo, uzata en multaj lingvoj kun la sama formo (tamen laŭ la aparta skribsistemo de la koncerna lingvo). Fakte ekzistas multaj specoj de viruso, ekzemple enteroviruso, rinoviruso, rotaviruso kaj aliaj. La viruso, kiu nun kaŭzas la tutmondan epidemion, apartenas al la familio de la koronavirusoj, sed ekzistas multaj aliaj specoj de koronaviruso, kiuj povas kaŭzi ankaŭ nur simplan malvarmumon. Se vi volas uzi tiun teknikan terminon, notu, ke koronaviruso estas unu vorto. La unua parto korona- aspektas kiel adjektivo, sed fakte ĝi estas parto de la radiko. La vorto estas nedividebla. Intertempe, tamen, la esperantistoj, kiuj plejparte ne estas medicinistoj, diskutas kiel nomi tiun viruson en Esperanto. Corona estas la latina vorto por “krono” (la kapvesto portata de reĝo aŭ reĝino), do multaj esperantistoj nomas ĝin kron-viruso. En Esperanto ekzistas ankaŭ la vorto korono. Ĝi rilatas al la ekstera parto de la atmosfero, kiu ĉirkaŭas la sunon, kvankam normale eblas vidi ĝin nur dum eklipso. Fakte ankaŭ tiu vorto korono venas de la sama latina vorto corona, ĉar ĝi ĉirkaŭas la sunon kiel krono. En pluraj eŭropaj lingvoj “krono” kaj “korono” estas la sama vorto, ekzemple en la itala, hispana, franca, pola kaj aliaj. Foto: Wikipedia/Luc Viatour CC BY-SA 3.0 La membroj de la Akademio de Esperanto diskutis, kiel nomi tiun viruson en Esperanto. La plejmulto estis egale dividita inter kron-viruso kaj koron-viruso. (La malgranda grupo de medicinistoj, aliflanke, preferis la teknikan terminon koronaviruso.) Finfine, do, la Akademio ne rekomendis unu el la du formoj, sed anoncis, ke ambaŭ estas uzeblaj. Nur post iom da tempo ni ekscios, kiu el la du formoj estas preferata de la plejmulto de la esperantistoj. Ofte okazas, precipe rilate al sciencaj aferoj, ke por la sama afero ekzistas popola nomo kaj scienca nomo, ekzemple salo nomiĝas ankaŭ natria klorido (NaCl), kaj la floreto miozoto nomiĝas ankaŭ neforgesumino (ne-forgesu-min-o). Ankaŭ tiu viruso, pri kiu oni nuntempe paroladas en ĉiu gazeto, ricevas sian popol-nomon en Esperanto, eĉ se ni ankoraŭ ne decidiĝis inter la du formoj. Kiam la krizo finiĝos, kaj ni ĉiuj rajtos reiri al nia normala vivo, ni ne plu bezonos tiun vorton, kiu rilatas al nuntempa aktualaĵo. Tiam la sciencistoj denove povos paroli inter si pri la koronaviruso, uzante sian preferatan sciencan terminon. Anna Löwenstein
  2. 1 poento
    Estas mi esperantisto de Julio Baghy Eblas aŭskulti kaj samtempe legi la tekston ĉi tie. Verda stelo sur la brusto Iom palas pro la rusto. Mi ne estas purigisto Estas mi esperantisto. Kuŝas ie sub tegmento Netuŝebla Fundamento. Tuŝu ĝin nur la Mefisto; Estas mi esperantisto. Polv-kovrite sur bretaro Putras mia SAT-vortaro. Tedas min la vorto-listo; Estas mi esperantisto. Gramatikon mi ne konas Kaj gazetojn ne abonas. Librojn legu la verkisto, Estas mi esperantisto. Mi parolas kun rapido: “Bonan tagon, ĝis revido” Ĝi sufiĉas por ekzisto, Estas mi esperantisto. Pionirojn mi kritikas, La gvidantojn dorne pikas Kaj konspiras kun persisto; Estas mi esperantisto. Por la venko mi esperas, Sed nenion mi oferas, Mi ne estas ja bankisto, Estas mi esperantisto. Se baraktas en la krizo La movado, organizo Helpas mi nur per rezisto, Estas mi esperantisto. Flugas per facila vento El la buŝo Nova Sento. Ĝi sufiĉas por sofisto; Estas mi esperantisto. Post la mort' ĉe tombo mia Staros “rondo familia”. Nekrologos ĵurnalisto: “Estis li esperantisto”. Julio Baghy (1891-1967) estis fama hungara esperantisto. Legu la artikolon pri li en uea.facila. Jen kelkaj klarigoj por pli bone kompreni la poemon: La verda stelo (unua verso) estas la simbolo de Esperanto. La SAT-vortaro (tria strofo) estas Plena Vortaro, kiu antaŭ la apero de PIV (Plena Ilustrita Vortaro) en 1970 estis la plej grava vortaro en Esperanto. La esprimoj “facila vento” kaj “Nova Sento” (antaŭlasta strofo) kaj “rondo familia” (lasta strofo) aperas en la poemo La espero de Zamenhof. Li esperis, ke ĉiuj popoloj kune faros “unu grandan rondon familian”.
  3. 1 poento
    En novembro 1981 aperis facil-lingva numero de la revuo Esperanto de Universala Esperanto-Asocio. En ĝi aperis artikolo de la fama verkisto Marjorie Boulton, kiu verkis pri alia fama esperantisto, la hungaro Julio Baghy. Ni nun reaperigas ŝian artikolon tute senŝanĝe. Komencanto, kiu deziras progresi, devas multe legi. Legado fortigas nian kapablon rapide kompreni, kaj eĉ skribi, ĉar per legado ni lernas la kutimojn de la lingvo kaj multajn novajn vortojn. En Esperanto jam ekzistas multaj legindaj libroj. Sed ne ĉiuj taŭgas por komencanto. Simile, infanoj ne povas tuj ĝui la plej grandajn verkojn de nacia lingvo! Eble, ĝuste pro bezonoj de alta arto, la vortoj aŭ la vort-ordo ŝajnas tro malfacilaj. Ne-sperta leganto ne ĝuas legadon, se li aŭ ŝi devas en ĉiu momento halti, serĉi en vortaro, pensi, kion la verkisto volas diri. Julio Baghy (elp. bogi), hungaro, 1891-1967, estis granda Esperanta verkisto. Li verkis romanojn, poemojn, verkojn por la teatro kaj diversajn verketojn. Li estis serioza artisto, kiu multe pripensis sian arton. Sed li ankaŭ multe instruadis. Li gvidis multajn kursojn en Hungario, kaj instruadis tie preskaŭ ĝis-morte. Kiam li estis juna, li vizitis multajn aliajn landojn, kie li gvidis kursojn, parolis al lokaj grupoj, aŭ ekzamenis esperantistojn. Li faris tian laboron iam en dek kvin eŭropaj landoj. Do, li tre bone komprenis la problemojn de komencantoj; kaj dum sia tuta vivo li restis granda amiko de komencantoj. Li verkis unu belan romaneton, La verda koro (1937), speciale por ili. La romano komenciĝas kiel eble plej facile, kaj pli malfaciliĝas nur tre malrapide. Ĝi tamen rakontas interese pri amindaj personoj. Jen la komenco: “Lernoĉambro en siberia Popola Domo. Unu pordo, du fenestroj. La pordo estas malalta, la fenestroj estas mallarĝaj.” Sed eĉ la fino ne estas tre malfacila: “Kaj Nadai komencas senti, ke la maro estas senkora, kruela monstro... Ondoj venas, forviŝas eĉ tiun strian postsignon kaj ĝi estos tiel glata, kvazaŭ nenio estus tranĉinta ĝian supron... Adiaŭ, Siberio!” Poste, la komencanto ne trovos tro malfacilaj liajn grandajn romanojn pri milit-kaptitoj en Siberio, Viktimoj kaj Sur sanga tero. Jen pli da vortoj, sed tiel aranĝitaj, ke oni facile komprenas; multaj inter-paroladoj, kiuj sonas tre naturece. Lia plej longa kaj malsimpla romano, Hura!, bezonis iom pli diversajn rimedojn, ekzemple pli grandan vortaron, sed la lingvaĵo restas tre klara, do facile komprenebla. Baghy verkis tutan poemaron, La vagabondo kantas, speciale por komencantoj; kaj lernantoj, kiuj amas poezion, baldaŭ povos ĝui preskaŭ ĉiujn liajn poemojn. Multaj el liaj verkoj por la teatro estas sufiĉe simplaj lingve por legado en klubejo aŭ lerno-ĉambro. Jen valora ekzerco pri parolado – aŭ aŭskultado – por progresemaj lernantoj. Julio Baghy estis granda artisto. Artisto deziras havi kiom eble plej da rimedoj kaj la plej grandan liberecon. Sed li estis ankaŭ tre bona homo, kiu amis la homojn. Li vere amis siajn lernantojn kaj ĉiujn komencantojn – nur ne tiujn “ĉiamajn komencantojn”, kiuj foje kolerigis lin! Pro tiu amo, li verkis, plej ofte, tre simple, por ke la verkoj estu utilaj al ĉiuj. Li faris multajn malfacilajn taskojn por Esperanto; sed eble lia plej malfacila sin-dono estis tiu limigo de siaj verkistaj rimedoj. Li volis, kaj povis, flugi pli alten, sed, por servi la homaron, tranĉis la proprajn flugilojn. Komencantoj, kiuj deziras progresi, amu lin, kiel li amis vin; studu liajn modelajn verkojn! Marjorie Boulton
  4. 1 poento
    Ekde la 16-a jarcento, kiam la fama sciencisto Koperniko montris, ke ni ne troviĝas en la centro de la universo, ni sci-volas, ĉu estas aliaj civilizoj en la kosmo aŭ ne. En nia galaksio troviĝas 40 miliardoj da steloj, el kiuj 4 miliardoj havas planedojn similajn al la planedoj de nia sun-sistemo. La universo aĝas 13,7 miliardojn da jaroj, sed nia Tero aĝas nur 4,5 miliardojn. Do, estas eble, ke la vivo kaj eble eĉ la civilizo aperis sur alia planedo antaŭ ol ili aperis sur nia Tero. En la jaro 1950 itala sciencisto Enrico Fermi faris sian faman demandon: “Do, kie ili estas?” Post Fermi, usona astronomo Frank Drake komencis aŭskulti la universon per radio-teleskopoj. Drake elpensis metodon por kalkuli la probablecon de vivo ekster nia Tero. Laŭ la rezulto de lia kalkulo nur en nia galaksio devas esti inter mil kaj miliardo da civilizoj. Jen la metodo per kiu li faris la kalkulon: En la 19-a de oktobro 2017 la astronomoj malkovris, ke objekto granda je 40 x 400 metroj trapasas tra nia sunsistemo je preskaŭ 33 milionoj da kilometroj for de nia Tero. Eblis observi ĝin nur dum unu semajno, sed dum tiu mallonga tempo la astronomoj malkovris, ke la objekto venas el la direkto de la stelo Vega kaj iras al la direkto de la stelaro Pegazo. La unua konata interstela objekto! Astronomoj en Havajo nomis ĝin Oumuamua, kio signifas “mesaĝportanto veninta el fora loko”. Ĝi estas ebena objekto sed ne kometo, ĉar sur ĝi estis nek akvo, nek glacio. Tial ĝi ne elĵetas materialojn post si. Ĝi estas formita el tre densaj ŝtono kaj metaloj. Unue la teleskopo Hubble rimarkis, ke ĝi havas tre altan kaj ankaŭ tre ŝanĝiĝeman rapidecon. Kutime asteroidoj havas la proporciojn 1:3, sed la proporcioj de Oumuamua estis 1:10. La objekto ne estis varmiĝanta, do ĝi devas havi tre spegul-aspektan eksteraĵon. Ĝi estas tre malsimila al ĉiuj aliaj kometoj kaj asteroidoj, kiujn ni ĝis nun observis. En novembro 2018 Avi Loeb, profesoro ĉe la universitato de Harvard, verkis sciencan artikolon, en kiu li nomis Oumuamua-n “interstela vel-ŝipo”. Tre maltrankviliga artikolo ĝi estis kaj por la publiko kaj por sciencistoj, ĉar Loeb estas estro de la Fako de Astronomio en la universitato kaj ankaŭ ĉefo de Scienca Fondaĵo por Teorio kaj Komputado (ITC) en la Centro Harvard-Smithsonian por Astrofiziko. Laŭ la artikolo de Loeb, Oumuamua eble estas la restaĵo de unu el miloj da kosmoŝipoj iam senditaj de eksterteranoj en ĉiun direkton tra la interstela spaco por esplori, ĉu ekzistas vivo. Ĝi povus ankaŭ esti ŝipo de eksterteranoj sendita rekte al nia sunsistemo kun la sama celo. Ne ĉiuj akceptis lian teorion, sed Loeb respondis per la vortoj de la fama detektivo Sherlock Holmes: “Kiam oni forigas la maleblon, tio kio restas, kvankam nekredebla, devas esti la vero”. La veron ni eble malkovros post kiam la teleskopo Synoptic Survey (LSST) komencos funkcii post kelkaj jaroj. Fontoj: <http://www.salom.com.tr/haber-110017-bir_cisim_yaklasiyor_du__oumuamua.html?fbclid=IwAR2OVT1mHGG2YtbjW9982_AKPoopEC5FX4l-8wMS04lFvnvEs5owcH_Z0sg> <http://www.spiegel.de/international/zeitgeist/astronomer-avi-loeb-on-the-interstellar-body-oumuamua-a-1246803.html>
  5. 1 poento
    En marto aperis artikolo en uea.facila pri la Esperanto-sumoo. Tio estas okazo por legi libron en Esperanto, po kelkaj paĝoj tage, dum periodo de 15 tagoj. La nova Sumoo komenciĝos la 12-an de majo kaj daŭros ĝis la 26-a. Se vi deziras partopreni, bonvolu kontakti la gvidanton de la Sumoo, Hori Jasuo, laŭ la informoj en la marta artikolo.
  6. 1 poento
    De la 12-a ĝis la 15-a de aprilo okazis en Dovro, haven-urbo en la sudo de Anglujo, komuna kongreso (nomata kunkongreso) de Esperanto-Asocio de Britio (EAB) kaj Espéranto-France. Ĉi-jare estis la centa kongreso de la brita asocio kaj, por festi la jubileon, oni decidis organizi ĝin en Dovro kun la franca asocio. Kial en Dovro? Ĉar en 1904 la unua internacia kunveno de esperantistoj okazis tie kaj en Kalezo en Francujo. Tial ni sekvis la paŝojn de la pioniroj! Dum la kunkongreso, esperantistoj povis kunveni, aŭskulti interesajn prelegojn kaj koncertojn, diskuti kaj amuziĝi (jubilea kunfestado, kvizo, ktp). Kompreneble ĉio okazis en Esperanto, la internacia lingvo. Oni manĝis bonan kukon por festi la jubileon La ĉefa gasto estis Bertilo Wennnergren, kiu estas ne nur membro de la Akademio de Esperanto kaj verkinto de Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG), sed ankaŭ membro de Esperantaj rokgrupoj! Li prelegis tri fojojn dum la kongreso. Koncertis Martin Wiese el Svedujo kaj Bertilo Wennergren, kiu nun loĝas en Germanujo Krome, du tut-tagaj ekskursoj estis organizitaj dum la kunkongreso. La ĉefa estis trans la Markolo al Kalezo, kie loka esperantisto gvidis nin. Por homoj, kiuj preferis resti sur seka tero kaj pli bone koni la urbon Dovro, aliaj ekskursoj estis organizitaj en la ĉirkaŭaĵo: al la mezepoka kastelo de Dovro kaj al la mirindaj Blankaj Klifoj. Esperantistoj ekster la urbodomo en Kalezo Preskaŭ cent homoj partoprenis en la kunkongreso. Ĝi finiĝis per grupa manĝo en loka restoracio en Dovro. Anthony Bodineau
  7. 1 poento
    La Aventuroj de Pinokjo. Carlo Collodi. Tradukis J. Horvath. Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2007 (2a eldono). 156 paĝoj, 21 cm. ISBN 90 71205 91 6. Prezo 9.60 €. Ĉu ekzistas, en la tuta mondo, pli fama marioneto ol Pinokjo? La ligna pupo, kiu volis fariĝi knabo? Eĉ Disney opiniis, ke ne. La rakonto estis verkita originale en la itala, sed la libro kaj la filmo disvastiĝis ne nur en tiu lando, sed tra la tuta mondo, kaj estas tre ŝatata de infanoj. La aŭtoro, Carlo Lorenzini, ofte vizitis en sia infaneco la domon de siaj geavoj en la urbeto Collodi, apud Florenco. Tiun nomon, Carlo Collodi, li elektis kiel plum-nomon kiam li fariĝis verkisto. Pinokjo iradas de aventuro al aventuro tra la tuta rakonto, ĉiam dezirante esti "bonkonduta knabo" sed ne ĉiam sukcesante en tiu celo. Finfine, tamen, la bonkora marioneto pruvas al si mem kaj al ĉiuj, ke li vere estas kuraĝa, amema kaj bonkonduta, tiel ke li povu fariĝi vera knabo kaj ne plu esti ligna pupo. Ĉu li sukcesos? Nu, se vi ankoraŭ ne konas la rakonton, vi devas legi la libron por ekscii la respondon. Majstro Ĝepeto, la Parolanta Grilo, Fajromanĝulo, la Vulpo kaj la Kato, la Bluhara Feino, la Granda Ŝarko. Tiuj kaj aliaj personoj de la rakonto partoprenas en la aventuroj kun Pinokjo. La lingvo tre bone fluas kaj la leganto multe lernos kaj profitos de la facilaj partoj skribitaj en dialoga formo. La ĉapitroj estas tre mallongaj do oni povas legi la libron en multaj mallongaj onoj, se oni volas. Kiam Collodi verkis la rakonton La Aventuroj de Pinokjo, Enrico Mazzanti faris belajn desegnaĵojn por la libro. Tiujn samajn desegnaĵojn oni uzis en la Esperanta traduko. La libron oni povas aĉeti ĉe la libroservo de UEA. Maŭrico Giacometto ('Rico')
  8. 1 poento
    En 2018 multaj membroj malavare donacis al Universala Esperanto-Asocio. Jam nun eblas diri, ke la jaro 2018, la unua jaro kun Martin Schäffer kiel Ĝenerala Direktoro, ricevis donace rekordajn sumojn por la ĝenerala kaso. Por atingi tiun bonegan rezulton, Schäffer persone alparolis homojn kaj skribis al diversaj membroj. Ankaŭ helpis mesaĝoj de la Prezidanto de UEA, Mark Fettes, al la membroj de Societo Zamenhof, kies nombro kreskis kompare al 2017. (Societo Zamenhof estas fondaĵo, kies membroj donas apartan financan subtenon al UEA.) Tiel la rimedoj pro donacoj en 2018 entute atingis rekordan sumon de 12 535 eŭroj. Tiu sumo konsiderinde superis la rezultojn de la pasintaj jaroj (kun mezumo de ĉirkaŭ 2500-3000 eŭroj, se oni kalkulas ekde la jaro 2000). Inter la donacintoj elstaras ankaŭ membroj de la Komitato kaj de la Estraro de UEA. UEA nun petas vian helpon, por ke la sumo por 2019 ankoraŭ kresku pli. Eblas donaci al la ĝenerala kaso de UEA per uea.org/alighoj/alighilo kaj rekte per uea.org/alighoj/donacoj/kaso. UEA kore dankas al ĉiuj donacintoj, kiuj pro siaj malavaro kaj subteno estas la vera kaŭzo de tiu sukceso. Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 799 de 2019-04-27.
  9. 1 poento
    Saluton! Jen facila novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno: Brulis la fama katedralo Nia Sinjorino de Parizo Fajro detruis grandan parton de la katedralo Nia Sinjorino de Parizo, vespere de la 15-a de aprilo. Bonŝance la ĉefparto de tiu fama konstruaĵo konserviĝis, kaj ĝiaj du famaj ortangulaj turoj daŭre staras. Fajro-estingistoj sukcesis estingi la fajron post kelkaj horoj. La tur-pinto de la katedralo rompiĝis en fajro kaj fumo. Laŭ franca prezidanto Emmanuel Macron, la plej granda malbono estis evitita. Li gratulis la fajroestingistojn pro ilia bona laboro. Ĉirkaŭ 400 fajroestingistoj batalis kontraŭ la brulo, kaj unu el ili grave vundiĝis. La kaŭzo de la fajro estas ankoraŭ nekonata. Fajroestingisto diris, ke la fajro eble rilatas al riparado en la katedralo. Macron ege bedaŭris la damaĝon kaŭzitan de la brulo, kaj deziras okazigi internacian mon-kolektadon por rekonstrui la katedralon. Tiu estis elektita novaĵo de El Popola Ĉinio por hodiaŭ. Por pliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.
  10. 1 poento
    La 20-a Israela Esperanto-Kongreso okazis en ambaŭ flankoj de la Ruĝa Maro, unue en Ejlat en Israelo, poste en Akaba en Jordanio. Ĉeestis pli ol 50 samideanoj el 11 landoj. La ĉeftemo estis “kunekzisto kaj ekologio en la Mezoriento". Sekvis postkongresaj ekskursoj al Petra, la Morta Maro, Jerusalemo, Telavivo kaj Ĥajfo, kiujn partoprenis inter 10-20 kongresanoj, plejparte el eksterlando. La programo estis eksterordinare riĉa, kaj kun la postkongresaj ekskursoj la tuta aranĝo daŭris du semajnojn. Postkongresa ekskurso al Petra en suda Jordanio Jam antaŭ du jaroj en Israelo komenciĝis la prepar-laboroj kaj la reklamado por la 20-a Israela Kongreso. Unue la intenco estis, ke ĝi estu komuna aranĝo kun la Mezorienta Kongreso. Finfine tamen tiu kongreso okazis en Irano, kiel ni jam raportis en uea.facila. Anstataŭe la kuna aranĝo nomiĝis Kunveno de MONA, la komisiono de UEA pri Meza Oriento kaj Norda Afriko. Dum pli ol unu jaro MONA kaj ELI (Esperanto-Ligo en Israelo) informadis en Jordanio pri Esperanto kaj serĉis jordaniajn partoprenantojn, kiuj bedaŭrinde ne estis trovitaj. Dum la kongreso okazis du debatoj pri paco en la Mezoriento, unu en Israelo kaj la alia en Jordanio. Oni esperis, ke ĉeestos jordaniaj esperantistoj por prezenti la araban vidpunkton, sed bedaŭrinde tio ne eblis pro manko de jordaniaj esperantistoj. Tamen pluraj ĉeestantoj faris sian eblon por prezenti la araban vidpunkton. Krome estis pluraj prelegoj, laborgrupoj kaj aliaj aranĝoj. Grava parto de la programo estis la muzikaj prezentoj: ĉeestis la kantistoj Jomo, la duopo Kajto, kaj la israela kantistino Enrika. Kantas la duopo Kajto Krome estis prezento de eŭritmia dancado de Tali kaj Franz (tio estas aparta stilo de dancado, kiu esprimas la ideojn de la aŭstra filozofo Rudolf Steiner 1861-1925). La dancadon akompanis ne muziko sed poezio. Laŭ raporto de Amri Wandel en La Ondo de Esperanto
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.