Salti al enhavo

Furorlisto


Populara enhavo

Montriĝas enhavo pleje ricevinta reputacion ekde la 03/27/20 en ĉiuj lokoj

  1. 3 poentoj
    Tiu viruso estas la sola afero pri kiu ni ĉiuj parolas kaj pensas de semajnoj. Sed kiel ni nomu ĝin en Esperanto? La medicinistoj preferas la terminon koronaviruso, ĉar tio estas ĝia internacia teknika nomo, uzata en multaj lingvoj kun la sama formo (tamen laŭ la aparta skribsistemo de la koncerna lingvo). Fakte ekzistas multaj specoj de viruso, ekzemple enteroviruso, rinoviruso, rotaviruso kaj aliaj. La viruso, kiu nun kaŭzas la tutmondan epidemion, apartenas al la familio de la koronavirusoj, sed ekzistas multaj aliaj specoj de koronaviruso, kiuj povas kaŭzi ankaŭ nur simplan malvarmumon. Se vi volas uzi tiun teknikan terminon, notu, ke koronaviruso estas unu vorto. La unua parto korona- aspektas kiel adjektivo, sed fakte ĝi estas parto de la radiko. La vorto estas nedividebla. Intertempe, tamen, la esperantistoj, kiuj plejparte ne estas medicinistoj, diskutas kiel nomi tiun viruson en Esperanto. Corona estas la latina vorto por “krono” (la kapvesto portata de reĝo aŭ reĝino), do multaj esperantistoj nomas ĝin kron-viruso. En Esperanto ekzistas ankaŭ la vorto korono. Ĝi rilatas al la ekstera parto de la atmosfero, kiu ĉirkaŭas la sunon, kvankam normale eblas vidi ĝin nur dum eklipso. Fakte ankaŭ tiu vorto korono venas de la sama latina vorto corona, ĉar ĝi ĉirkaŭas la sunon kiel krono. En pluraj eŭropaj lingvoj “krono” kaj “korono” estas la sama vorto, ekzemple en la itala, hispana, franca, pola kaj aliaj. Foto: Wikipedia/Luc Viatour CC BY-SA 3.0 La membroj de la Akademio de Esperanto diskutis, kiel nomi tiun viruson en Esperanto. La plejmulto estis egale dividita inter kron-viruso kaj koron-viruso. (La malgranda grupo de medicinistoj, aliflanke, preferis la teknikan terminon koronaviruso.) Finfine, do, la Akademio ne rekomendis unu el la du formoj, sed anoncis, ke ambaŭ estas uzeblaj. Nur post iom da tempo ni ekscios, kiu el la du formoj estas preferata de la plejmulto de la esperantistoj. Ofte okazas, precipe rilate al sciencaj aferoj, ke por la sama afero ekzistas popola nomo kaj scienca nomo, ekzemple salo nomiĝas ankaŭ natria klorido (NaCl), kaj la floreto miozoto nomiĝas ankaŭ neforgesumino (ne-forgesu-min-o). Ankaŭ tiu viruso, pri kiu oni nuntempe paroladas en ĉiu gazeto, ricevas sian popol-nomon en Esperanto, eĉ se ni ankoraŭ ne decidiĝis inter la du formoj. Kiam la krizo finiĝos, kaj ni ĉiuj rajtos reiri al nia normala vivo, ni ne plu bezonos tiun vorton, kiu rilatas al nuntempa aktualaĵo. Tiam la sciencistoj denove povos paroli inter si pri la koronaviruso, uzante sian preferatan sciencan terminon. Anna Löwenstein
  2. 1 poento
    Dankon pro tiu klariga artikolo. Hodiaŭ, mi ĵus legis matene la astronomian libron La kosmo kaj ni de A. Wandel kaj D. Galadi-Enriquez, kiuj skribis paĝon 53 : Tiam mi pensis, ke la vorto similis al la vorto "kron-viruso", ĉar mi jam aŭdis ĝin tra la ĉina radio (http://esperanto.cri.cn/). Kvankam mi ne estas kuracisto, mi preferas la vorton "kron-viruso" aŭ "koron-viruso". Fakte, kiam mi prononcas la vorton "koronaviruso", mi pensas ĝin kiel du distingajn vortojn (t.e. korona kaj viruso). Do dankon al la redaktisto kiu kromprenigis min, ke ekzistas aktuale pluraj vortoj por la sama ideo.
  3. 1 poento
    Nun mi komprenas la radikon "koron-". Dankon! Mi estis "kronvirusismano". Ekde nun mi iĝas "koronvirusismano".
  4. 1 poento
    Mi esperas ke la ĝust/a defino estos: koronaviruso. Medicinistoj havus la finan voĉon, kiu estus kiel plej eble praktike : La membroj de la Akademio de Esperanto diskutis, kiel nomi tiun viruson en Esperanto. La plejmulto estis egale dividita inter kron-viruso kaj koron-viruso. (La malgranda grupo de medicinistoj, aliflanke, preferis la teknikan terminon koronaviruso.) Alie, ni malkonsentos por tro longa tempo. Ekzemple: Kelkaj kuracistoj, kiuj mi konas nomus ĝin ekzemple: Wuhan infektaĵo k.t.p / COVID-19
  5. 1 poento
    Estas nun elŝutebla la nova numero de la bela revuo Turka Stelo. Por pli da informoj, kiel senpage elŝuti tiun revuon, vidu nian malnovan artikolon Turka Stelo.
  6. 1 poento
    En novembro 1981 aperis facil-lingva numero de la revuo Esperanto de Universala Esperanto-Asocio. En ĝi aperis artikolo de la fama verkisto Marjorie Boulton, kiu verkis pri alia fama esperantisto, la hungaro Julio Baghy. Ni nun reaperigas ŝian artikolon tute senŝanĝe. Komencanto, kiu deziras progresi, devas multe legi. Legado fortigas nian kapablon rapide kompreni, kaj eĉ skribi, ĉar per legado ni lernas la kutimojn de la lingvo kaj multajn novajn vortojn. En Esperanto jam ekzistas multaj legindaj libroj. Sed ne ĉiuj taŭgas por komencanto. Simile, infanoj ne povas tuj ĝui la plej grandajn verkojn de nacia lingvo! Eble, ĝuste pro bezonoj de alta arto, la vortoj aŭ la vort-ordo ŝajnas tro malfacilaj. Ne-sperta leganto ne ĝuas legadon, se li aŭ ŝi devas en ĉiu momento halti, serĉi en vortaro, pensi, kion la verkisto volas diri. Julio Baghy (elp. bogi), hungaro, 1891-1967, estis granda Esperanta verkisto. Li verkis romanojn, poemojn, verkojn por la teatro kaj diversajn verketojn. Li estis serioza artisto, kiu multe pripensis sian arton. Sed li ankaŭ multe instruadis. Li gvidis multajn kursojn en Hungario, kaj instruadis tie preskaŭ ĝis-morte. Kiam li estis juna, li vizitis multajn aliajn landojn, kie li gvidis kursojn, parolis al lokaj grupoj, aŭ ekzamenis esperantistojn. Li faris tian laboron iam en dek kvin eŭropaj landoj. Do, li tre bone komprenis la problemojn de komencantoj; kaj dum sia tuta vivo li restis granda amiko de komencantoj. Li verkis unu belan romaneton, La verda koro (1937), speciale por ili. La romano komenciĝas kiel eble plej facile, kaj pli malfaciliĝas nur tre malrapide. Ĝi tamen rakontas interese pri amindaj personoj. Jen la komenco: “Lernoĉambro en siberia Popola Domo. Unu pordo, du fenestroj. La pordo estas malalta, la fenestroj estas mallarĝaj.” Sed eĉ la fino ne estas tre malfacila: “Kaj Nadai komencas senti, ke la maro estas senkora, kruela monstro... Ondoj venas, forviŝas eĉ tiun strian postsignon kaj ĝi estos tiel glata, kvazaŭ nenio estus tranĉinta ĝian supron... Adiaŭ, Siberio!” Poste, la komencanto ne trovos tro malfacilaj liajn grandajn romanojn pri milit-kaptitoj en Siberio, Viktimoj kaj Sur sanga tero. Jen pli da vortoj, sed tiel aranĝitaj, ke oni facile komprenas; multaj inter-paroladoj, kiuj sonas tre naturece. Lia plej longa kaj malsimpla romano, Hura!, bezonis iom pli diversajn rimedojn, ekzemple pli grandan vortaron, sed la lingvaĵo restas tre klara, do facile komprenebla. Baghy verkis tutan poemaron, La vagabondo kantas, speciale por komencantoj; kaj lernantoj, kiuj amas poezion, baldaŭ povos ĝui preskaŭ ĉiujn liajn poemojn. Multaj el liaj verkoj por la teatro estas sufiĉe simplaj lingve por legado en klubejo aŭ lerno-ĉambro. Jen valora ekzerco pri parolado – aŭ aŭskultado – por progresemaj lernantoj. Julio Baghy estis granda artisto. Artisto deziras havi kiom eble plej da rimedoj kaj la plej grandan liberecon. Sed li estis ankaŭ tre bona homo, kiu amis la homojn. Li vere amis siajn lernantojn kaj ĉiujn komencantojn – nur ne tiujn “ĉiamajn komencantojn”, kiuj foje kolerigis lin! Pro tiu amo, li verkis, plej ofte, tre simple, por ke la verkoj estu utilaj al ĉiuj. Li faris multajn malfacilajn taskojn por Esperanto; sed eble lia plej malfacila sin-dono estis tiu limigo de siaj verkistaj rimedoj. Li volis, kaj povis, flugi pli alten, sed, por servi la homaron, tranĉis la proprajn flugilojn. Komencantoj, kiuj deziras progresi, amu lin, kiel li amis vin; studu liajn modelajn verkojn! Marjorie Boulton
  7. 1 poento
    Riĉa programo, urba akcepto, nacia vespero, internacia vespero, ekskursoj… la 9-a Azia-Oceania Kongreso estis kiel malgranda Universala Kongreso. Ĝi okazis de la 25-a ĝis la 28-a de aprilo 2019 en ĉarma mar-urbo Danang en Vjetnamio. Aliĝis 281 personoj el 22 landoj: Aŭstralio, Barato, Brazilo, Ĉinio, Filipinoj, Hispanio, Hungario, Indonezio, Israelo, Japanio, Kongo, Koreio, Mongolio, Nepalo, Pollando, Rusio, Singapuro, Tajlando, Turkio, Usono, Uzbekio kaj Vjetnamio. Krom la urba akcepto estis ankaŭ akcepto kun luksa bankedo de Vjetnama Unio de Amikecaj Organizoj. En solena inaŭguro, VUAO transdonis medalojn al pluraj elstaraj esperantistoj, kiuj multe kontribuis al la Esperanto-movado en Vjetnamio. Inter ili estis s-ro Lee Jungkee, estrarano de Universala Esperanto-Asocio. Memore al tiu grava internacia evento en Danang, oni plantis kvin arbojn en la parko “Junularo” (Thanh Nien). La kvin verdaj arboj signifas la kvin kontinentojn. Por bonvenigi la kongreson, Vjetnama Esperanto-Asocio eldonis kvar librojn: Vjetnama Antologio (en Esperanto). Proverbaro en kvar lingvoj: la vjetnama, angla, Esperanta kaj franca. Vivo de Zamenhof (en Esperanto de Edmond Privat kun vjetnama traduko de s-ino Nguyen Thi Ngoc Lan). Nia mirinda vojaĝo (en Esperanto de s-ro Hori Yasuo kun vjetnama traduko de s-ro Tran Quan Ngoc). Informoj pri la kongreso estis dissenditaj de ĉirkaŭ 40 gazetaraj agentejoj kaj televidoj. Kiel sekvo de la kongreso estis revivigo de la iama Esperanto-asocio en Danang kun planoj por estonta agado, kaj japana esperantisto s-ro Usui Hiroyuki anoncis sian deziron resti en la urbo por instrui Esperanton kaj la japanan lingvon. Nguyễn Thị Phương Mai
  8. 1 poento
    Vojaĝo kun Katrina. Sten Johansson. Toyonaka: Japana Esperanto Librokooperativo, 2007 (2a eldono). 54 paĝoj, 21 cm. ISBN 4930785537. Prezo 4.50 €. Vojaĝo kun Katrina estas la dua libreto en la serio de la Katrina-rakontoj de Sten Johansson, celita al ne-spertaj legantoj de Esperanto. La rakonto temas pri juna instruistino kaj ŝiaj lernantoj, amikeco inter ili, politikaj maljustaĵoj, vojaĝo de Gotenburgo al Bjalistoko, kaj ankaŭ pri praktika uzado de Esperanto. La internacia lingvo plurfoje aperas kiel natura kaj trafa solvo de komunik-problemoj. La libro estas verkita en facila Esperanto kaj, kiel en aliaj libroj por progresantoj, ĉiu ĉapitro enkondukas novajn formojn kaj gramatikajn strukturojn iom post iom. Nekonataj vortoj estas klarigitaj en Esperanto fine de ĉiu ĉapitro. La libreto estas bone uzebla kiel legmaterialo por komencantoj post studado de bazaj gramatikaĵoj, kaj por komencintoj, ĉu unuope, ĉu por grupa legado. Kvankam la verko estas daŭrigo de la rakonto en La krimo de Katrina, la unua libro en la serio de la sama aŭtoro, eblas ĝui ĝin ankaŭ kiel memstaran legaĵon. Oni povas aĉeti la libron ĉe la libroservo de UEA. Maŭrico Giacometto ('Rico') La redaktoro simpligis kaj mallongigis recenzon, kiu estis verkita pri tiu libro de Katalin Kováts. Jen ŝia prezento de la libro en edukado.net
  9. 1 poento
    Ekde la 16-a jarcento, kiam la fama sciencisto Koperniko montris, ke ni ne troviĝas en la centro de la universo, ni sci-volas, ĉu estas aliaj civilizoj en la kosmo aŭ ne. En nia galaksio troviĝas 40 miliardoj da steloj, el kiuj 4 miliardoj havas planedojn similajn al la planedoj de nia sun-sistemo. La universo aĝas 13,7 miliardojn da jaroj, sed nia Tero aĝas nur 4,5 miliardojn. Do, estas eble, ke la vivo kaj eble eĉ la civilizo aperis sur alia planedo antaŭ ol ili aperis sur nia Tero. En la jaro 1950 itala sciencisto Enrico Fermi faris sian faman demandon: “Do, kie ili estas?” Post Fermi, usona astronomo Frank Drake komencis aŭskulti la universon per radio-teleskopoj. Drake elpensis metodon por kalkuli la probablecon de vivo ekster nia Tero. Laŭ la rezulto de lia kalkulo nur en nia galaksio devas esti inter mil kaj miliardo da civilizoj. Jen la metodo per kiu li faris la kalkulon: En la 19-a de oktobro 2017 la astronomoj malkovris, ke objekto granda je 40 x 400 metroj trapasas tra nia sunsistemo je preskaŭ 33 milionoj da kilometroj for de nia Tero. Eblis observi ĝin nur dum unu semajno, sed dum tiu mallonga tempo la astronomoj malkovris, ke la objekto venas el la direkto de la stelo Vega kaj iras al la direkto de la stelaro Pegazo. La unua konata interstela objekto! Astronomoj en Havajo nomis ĝin Oumuamua, kio signifas “mesaĝportanto veninta el fora loko”. Ĝi estas ebena objekto sed ne kometo, ĉar sur ĝi estis nek akvo, nek glacio. Tial ĝi ne elĵetas materialojn post si. Ĝi estas formita el tre densaj ŝtono kaj metaloj. Unue la teleskopo Hubble rimarkis, ke ĝi havas tre altan kaj ankaŭ tre ŝanĝiĝeman rapidecon. Kutime asteroidoj havas la proporciojn 1:3, sed la proporcioj de Oumuamua estis 1:10. La objekto ne estis varmiĝanta, do ĝi devas havi tre spegul-aspektan eksteraĵon. Ĝi estas tre malsimila al ĉiuj aliaj kometoj kaj asteroidoj, kiujn ni ĝis nun observis. En novembro 2018 Avi Loeb, profesoro ĉe la universitato de Harvard, verkis sciencan artikolon, en kiu li nomis Oumuamua-n “interstela vel-ŝipo”. Tre maltrankviliga artikolo ĝi estis kaj por la publiko kaj por sciencistoj, ĉar Loeb estas estro de la Fako de Astronomio en la universitato kaj ankaŭ ĉefo de Scienca Fondaĵo por Teorio kaj Komputado (ITC) en la Centro Harvard-Smithsonian por Astrofiziko. Laŭ la artikolo de Loeb, Oumuamua eble estas la restaĵo de unu el miloj da kosmoŝipoj iam senditaj de eksterteranoj en ĉiun direkton tra la interstela spaco por esplori, ĉu ekzistas vivo. Ĝi povus ankaŭ esti ŝipo de eksterteranoj sendita rekte al nia sunsistemo kun la sama celo. Ne ĉiuj akceptis lian teorion, sed Loeb respondis per la vortoj de la fama detektivo Sherlock Holmes: “Kiam oni forigas la maleblon, tio kio restas, kvankam nekredebla, devas esti la vero”. La veron ni eble malkovros post kiam la teleskopo Synoptic Survey (LSST) komencos funkcii post kelkaj jaroj. Fontoj: <http://www.salom.com.tr/haber-110017-bir_cisim_yaklasiyor_du__oumuamua.html?fbclid=IwAR2OVT1mHGG2YtbjW9982_AKPoopEC5FX4l-8wMS04lFvnvEs5owcH_Z0sg> <http://www.spiegel.de/international/zeitgeist/astronomer-avi-loeb-on-the-interstellar-body-oumuamua-a-1246803.html>
  10. 1 poento
    En marto aperis artikolo en uea.facila pri la Esperanto-sumoo. Tio estas okazo por legi libron en Esperanto, po kelkaj paĝoj tage, dum periodo de 15 tagoj. La nova Sumoo komenciĝos la 12-an de majo kaj daŭros ĝis la 26-a. Se vi deziras partopreni, bonvolu kontakti la gvidanton de la Sumoo, Hori Jasuo, laŭ la informoj en la marta artikolo.
  11. 1 poento
    En 2018 multaj membroj malavare donacis al Universala Esperanto-Asocio. Jam nun eblas diri, ke la jaro 2018, la unua jaro kun Martin Schäffer kiel Ĝenerala Direktoro, ricevis donace rekordajn sumojn por la ĝenerala kaso. Por atingi tiun bonegan rezulton, Schäffer persone alparolis homojn kaj skribis al diversaj membroj. Ankaŭ helpis mesaĝoj de la Prezidanto de UEA, Mark Fettes, al la membroj de Societo Zamenhof, kies nombro kreskis kompare al 2017. (Societo Zamenhof estas fondaĵo, kies membroj donas apartan financan subtenon al UEA.) Tiel la rimedoj pro donacoj en 2018 entute atingis rekordan sumon de 12 535 eŭroj. Tiu sumo konsiderinde superis la rezultojn de la pasintaj jaroj (kun mezumo de ĉirkaŭ 2500-3000 eŭroj, se oni kalkulas ekde la jaro 2000). Inter la donacintoj elstaras ankaŭ membroj de la Komitato kaj de la Estraro de UEA. UEA nun petas vian helpon, por ke la sumo por 2019 ankoraŭ kresku pli. Eblas donaci al la ĝenerala kaso de UEA per uea.org/alighoj/alighilo kaj rekte per uea.org/alighoj/donacoj/kaso. UEA kore dankas al ĉiuj donacintoj, kiuj pro siaj malavaro kaj subteno estas la vera kaŭzo de tiu sukceso. Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 799 de 2019-04-27.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.