Salti al enhavo

Furorlisto


Populara enhavo

Montriĝas enhavo pleje ricevinta reputacion ekde la 12/13/18 en Lokoj

  1. 5 poentoj
    Chaumont estas malgranda urbo en la orienta parto de Francujo. En alta mezlernejo de Chaumont okazas ekde 2015 kursoj de Esperanto al lernantoj. Ili aĝas inter 14 kaj 18. Ĉi-jare la lernantoj komunikas kun samaĝuloj el aliaj landoj : Ĉinujo, Hispanujo, Irano, Kazaĥujo, Rusujo, Vjetnamujo. La lernantoj registras mallongajn videojn kaj sendas ilin al la aliaj landoj. Post unu semajno la Esperanto-lernantoj el tiuj landoj ankaŭ sendas videojn. Pli da informoj : https://twitter.com/EsperantoLCDG
  2. 4 poentoj
    La membroj de Londona Esperanto-klubo renkontiĝis la 11-an de januaro por ĝui sian nov-jaran feston. Estis kvizokvizo: konkursa demandado pri diversaj scioj, kutime kun amuza celo., sed ĉefe oni manĝis, trinkis kaj babilis.
  3. 4 poentoj
    En la vespero de la 15-a de februaro, la israela ŝtata televido elsendis 12-minutan programon pri Esperanto en Israelo. Ĝi estis filmita interalie en la Tel-Aviva Esperanto-klubo, kiun vizitis tiufoje samideanoj el Serbio kaj Svislando, kaj en la du Esperanto-kursoj, instruataj de Janaj kaj Eldad, kiuj estis plenplenaj (vidu la fotojn). Cetere estis intervjuitaj kelkaj samideanoj (Amri kaj Tali Wandel, Doron Modan, Israela), kiuj rakontis pri siaj personaj spertoj en Esperanto. La raporto estis tre pozitiva kaj jun-spirita.
  4. 3 poentoj
    La antaŭ-kolegiaj gestudentoj de la Aviada Fako de la Art-kolegio de Kunming lernas Esperanton. Kunming estas urbo en la ĉina provinco Yunnan. Eble pli ol 300 gestudentoj lernos la lingvon dum ĉi tiu semestro. Ili multe ŝatas interŝanĝi videojn kun samaĝuloj el malsamaj landoj.
  5. 3 poentoj
    En Bengaluro (Barato / Hinda Unio) okazas de kelkaj jaroj monata Bengalura Esperanto-Renkontiĝo. Kunvenas ofte almenaŭ du esperantistoj en fama publika ĝardeno (La Parko Cubbon) en iu sabato de ĉiu monato. Sed kelkfoje la tago de la kunveno ŝanĝiĝas. Se vi estas en Bengaluro kaj se vi deziras ĉeesti en unu el niaj BERoj, bonvolu kontakti min. Renkontiĝas ankaŭ Esperanto-klubo (aŭ kursaro) por studentoj de la universitato Azim Premji, gvidata de doktoro Giridhar Rao, kiu instruas tie. La foto montras lin (dekstre) kun Scivolemo (antaŭe), sveda vizitanto Leif Nordenstorm, kaj (maldekstre) loka esperantisto Hari Rao.
  6. 3 poentoj
    Per tut-taga kunveno oni festis Zamenhof-tagon kaj Tagon de la Esperanto-libro la 15-an de decembro en Istanbulo, Turkujo. Partoprenis 25 homoj. Antaŭtagmeze oni faris prezenton pri Esperanto en la turka lingvo por ne-esperantistoj, kaj spektis gratul-mesaĝojn, kiuj venis per filmetoj el diversaj landoj. Posttagmeze oni aŭskultis mallongajn prezentaĵojn en Esperanto. Artikolo pri Esperanto aperis en loka gazeto, kaj papere kaj en la blogo de tiu gazeto.
  7. 2 poentoj
    La Federacio Esperantista de Yorkshire kaj Humberside kunvenis sabaton la 7-an de marto 2020 en la malnova historia vikinga urbego York. Multaj novaj esperantistoj kaj du komencantoj ĉeestis kune kun la aliaj membroj. Okazis kunkantado kun gitaro, ludoj, kaj konversacia rondo. Trinkaĵoj kaj manĝetaĵoj estis aĉeteblaj dum la tuta kunveno. Oni elektis homon kun la tasko reklami venontajn kunvenojn, precipe la datojn kaj horojn, al novaj interesatoj. Homoj ofte ne povas ĉeesti pro laboro kaj studado, do ĉiu bezonas kiel eble plej fruajn sciigojn pri la datoj de estontaj kunvenoj.
  8. 2 poentoj
    La Esperanto-Asocio de Atlanto (angle: Esperanto Society of Metropolitan Atlanta) renkontiĝis ĉe la Taverno de la Pensulo kaj interŝanĝis librojn dum Zamenhof-tago. La grupo ankaŭ donacis al la librobreto de la restoracio ekzempleron de la lernolibro Step by Step in Esperanto de Montagu Butler.
  9. 2 poentoj
    Festado de la Zamenhof-Tago Istanbulo estas grandega urbo. Ĉi-jare kadre de Zamenhof-Tago ni faris du prezentojn al ne-esperantistoj en du apartaj lokoj en Istanbulo : 1) En la 12-a de decembro en la prezento en distrikto Şişli partoprenis nur unu ne-esperantisto. 2) En la 13-a de decembro en la prezento en distrikto Unkapanı partoprenis ok ne-esperantistoj. Do, ni atingis entute naŭ (9) ne-esperantistojn. Bedaŭrinde, ke pasintjare estis pli da partoprenantoj. En ambaŭ kunvenoj ni faris la jenajn prezentojn: 1) “Kio estas Esperanto” 2) “Enkonduka kurso al Esperanto” surbaze de la 16 reguloj de la Unua Libro. Jen ligilo por la prezento en la turka lingvo: https://esperantoturkiye.wordpress.com/2017/11/22/dilin-16-kurali-uzerinden-hizli-bir-esperanto-kursu/ En ambaŭ tagoj la intereso de la partoprenantoj estis sufiĉe alta. La ejojn organizis Fatma Eroğlan, la afiŝojn desegnis Alp Kaan Aksu kaj kaj la prezentadojn faris Vasil Kadifeli.
  10. 2 poentoj
    Okazis hodiaŭ ( la 17-an de aŭgusto 2019 ) nia BERo en Bengaluro. Renkontiĝis 5 Esperantistoj ĉie tie en la Parko Cubbon. Ni praktike partoprenis tiu-maniere en la tut-monda evento Paralela Universo. Venis la prezidanto de nia Federacio Esperanto de Barato ( D-ro Ranga) kaj unu nova studento de D-ro Giridhar Rao ( Ankit ). Ni babilis kune dum ĉirkaŭ 2 horoj pri diversaj temoj. Scivolemo (Nikhil), s-ino Snehaja (snehaĝa), Ankit, Ranga, kaj Giridhar Rao (sidanta).
  11. 2 poentoj
    Goma estas granda urbo kiu troviĝas en la orienta parto de D R Kongo, en Provinco Norda Kivuo. De multaj jaroj Esperantaj kursoj okazas, organizataj de Goma Esperanto-Klubo (GEK), kiu estas sekcio de Solidareca Bonvolo (SBV). Esperanto estas instruata al gelernantoj tri-foje ĉiu-semajne, en mardo, ĵaŭdo kaj dimanĉo. Ĉe GEK, kursoj de Esperanto estas organizataj en tri niveloj: la infana nivelo, la baza nivelo, la meza nivelo, kaj baldaŭ la progresiga nivelo. La kursoj okazas en la klasĉambroj de la mezgrada lernejo Rutoboko dum tri horoj posttagmeze, kaj pli ol ses geinstruistoj volonte instruas. Kelkfoje, SBV helpe de kara Alphonse Waseka, ĝia prezidanto, okazigas aranĝojn, per kiuj junaj esperantistoj ĝuas tre bonajn kaj neforgeseblajn momentojn. Ĉi-foje, GEK organizas la unuan Publikan Defendadon de Esperanto, kiu okazos dimanĉon la 19-an de majo 2019. Tiu evento okazos post serioza serio de Esperantaj kursoj kaj la ekzamenoj organizataj de GEK mem. Dek kvar gelernantoj el la baza nivelo ekzameniĝos, kaj post la ekzameno ili ricevos siajn atestilojn, kiuj atestos ilian ĉeeston en la baza nivelo. Por pli da informoj, kontaktu GEK aparte ĉe: gomaesperantoklubo@gmail.com, kaj SVB ĝenerale ĉe: https://www.bonvolo.net/.
  12. 2 poentoj
    Uvira, urbo apud Tanganjika Lago oriente de DR Kongo, nuntempe iĝas grava Esperanto-urbo aŭ agadkampo. Multaj enloĝantoj trovas intereson lerni Esperanton kun la juna Esperanta bravulo Espoir Ngoma... Infanoj, gejunuloj kaj plenkreskuloj kuraĝas soife lerni Esperanton kun Espoir. Instrui Esperanton estas facile se oni ŝatas la movadon Esperantan.
  13. 2 poentoj
    Okazas en Puneo (en gubernio Maharaŝtro de Barato) Esperanto-kurso por komencantoj plurfoje dum la jaro. Temas pri dek-leciona enkonduka kurso. La lecionoj okazas ĉe la organizaĵo kiu nomiĝas “Raah – Literacy & Cultural Centre”. La kurso estas senpaga. La kurso daŭras iom pli ol unu horon semajne dum dek semajnoj kaj ofte okazas dimanĉe. S-ro Nischad Salam, s-ro S S Pal kaj s-ro Naga Siva prezentas Esperanton al la studentoj, uzante la libron verkitan de d-ro Ranganayakulu. La instruistoj instruas per lecionoj el tiu ĉi libro, kaj ripetas mallongajn frazojn por ke la studentoj povu facile kompreni kaj paroli. S-ro Nischad havas bonan gvidan sperton kaj facile finas unu lecionon ĉiufoje kaj ĉiuj komprenas. S-ro S S Pal gvidas kaj subtenas ilin instruante nuancojn de la lingvo.
  14. 2 poentoj
    Dudek sep lernantoj kaj tri instruistoj renkontiĝis ĉi-dimanĉe (la 24-an de februaro) en la budapeŝta lingvolernejo "Lingvo-Studio" por trapasi provan sesion de la ŝtata KER-ekzameno pri Esperanto. Kvar el ili provis la aŭskultan kaj skriban partojn de la supera grado C-1, la aliaj la mezan gradon B-2. Por helpi la lingvan evoluon de la lernantoj nia "Fondaĵo Eszperantó" donacis al ĉiu ĉeestanto ekzempleron de la romano Hura! de Baghy. Post la fino de la ekzamena laborado glaso da ĉampano helpis la malstreĉiĝon dum vigla komuna babilado... Estis aparte ĝojige sperti la ĉeeston de deko de veraj gejunuloj (15-25 jaraj), espereble ni ankoraŭ renkontos ilin en multaj Esperantaj eventoj... La provekzamenan sesion organizis Szilvási László kaj Csiszár Pálma.
  15. 2 poentoj
    La itala televida kanalo RAI3 la 18-an de februaro dissendis 10-minutan televidan programon kun la titolo Esperanto lingua d’arte e di lavoro (Esperanto, lingvo de arto kaj de laboro). Estis intervjuataj tri italaj esperantistoj: Chiara Raggi, kantistino, Gabriele Corsetti, denaska esperantisto, kaj Mario Magliucci, verkisto kaj aktoro. La tri prezentiĝis bone, malgraŭ la ne tre amika sinteno de la intervjuisto.
  16. 2 poentoj
    Antaŭtagmeze de la 3a de marto, Guangdong-a Esperanto-Asocio (GEA) okazigis prelegon ĉe la biblioteko de Guangzhou. Advokato Zhang Zhicheng (Johano), konstanta vicprezidanto kaj jura reprezentanto de GEA, faris prelegon kun la titolo “La ĝeneralaj trajtoj de la Esperanta traduko de Ruĝdoma Sonĝo”. La preleganto unue prezentis sian respekton al la originala aŭtoro Cao Xueqin kaj al la Esperanta tradukinto Xie Yuming. Ruĝdoma Sonĝo estas klasika verko de la ĉina literaturo. Pli ol 40 gepartoprenantoj ĉeestis en la kunveno, kiu havis tre viglan kaj varman etoson. La aranĝo estis ne nur por esperantistoj, sed ĉefe por la publiko.
  17. 2 poentoj
    La 24-an de februaro okazis ĉe la Biblioteko de Guangzhou prelego sub la titolo "Skizo pri Esperanto kaj ĝia apliko" de Ding Shihui, vicprezidanto de Zhongshan-a Esperanto-Asocio de Guangdong-provinco. Li estas spertoriĉa mezlerneja instruisto de la angla lingvo. Dum 90-minuta prelego li prezentis la disvolviĝon de Esperanto de vortoj ĝis Universalaj Kongresoj de Esperanto. Li donis vivecan, profesian kaj interagan prelegon, tiel ke li rapide kreis la etoson de lernado. El sesdek aŭskultantoj kelkaj eĉ povis eklegi mallongan eseon. Unu el la knaboj, kiu surhavas ruĝan veston en la foto, tre flue legis la tekstojn. La sceno estis varme aplaŭdita.
  18. 1 poento
    La 5-an de novembro Anna Lowenstein prelegis ĉe la nord-londona grupo pri Esperanto-agado en la virtuala mondo Dua Vivo. Per rolfiguro ŝi mem eniris tiun mondon por paroli kun la homoj tie, kiuj mem prezentis sin kaj klarigis sian agadon al la ĉeestantoj. Poste la membroj de la grupo ĝuis nevirtualan kunmanĝadon.
  19. 1 poento
    Dum la Zamenhof-vespero en Londono, Anglujo, la membroj de la grupo ludis kelkajn scenojn el Hamleto, kiu estis tradukita de L. L. Zamenhof mem. Tridek homoj ĉeestis la okazon.
  20. 1 poento
    Bonvolu vidi la foton, kiun mi faris dum la Zamenhof-taga festo en nia urbo Halifax, Kanado. Dankon! Ni estas membroj de IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio), Nordameriko. John Huang
  21. 1 poento
    Ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, Nederlando, okazis la 51-a Malferma Tago en la 30-a de novembro 2019. En tiu tago ĉiuj esperantistoj povas viziti la oficejon, renkonti la oficistojn, aŭskulti prelegojn, aĉeti librojn en la Libroservo (kun sesona rabato!), kaj trinki kafon kun aliaj ĉeestantoj. Ĉar la aranĝo daŭras nur unu tagon, la ĉeestantoj venis plejparte el Nederlando kaj najbaraj landoj. Tamen kelkaj homoj venis de pli malproksimaj mondopartoj, precipe la prezidanto de UEA, Duncan Charters el Usono, kaj du reprezentantoj de Ĉina Radio Internacia. Ĉeestis ankaŭ du estraranoj de UEA, Aleks Kadar kaj Orlando Raola; krome la prezidanto de TEJO, Joop Kiefte kaj du estraranoj, Bui Hai Mung (Feliĉa) kaj Luis Miguel Obando. Partoprenis entute pli ol 65 homoj. Fotoj de Andries Hovinga por Esperanto Nederland Fine de la tago la publiko povis starigi demandojn al la estraroj de UEA kaj TEJO. La diskuto estis vigla, kaj daŭris multe pli longe ol la planitan duonhoron.
  22. 1 poento
    De la 15a ĝis la 17a de novembro okazis lingva foiro The Language Show en Olympia, granda ekspoziciejo en Londono. Esperanto-Asocio de Britio mendis tie budon por prezenti Esperanton al la vizitantoj. Dum la tri tagoj, vendredo ĝis dimanĉo, esperantistoj deĵoris tie por paroli kun interesatoj, informi pri Esperanto, kaj anonci kursojn ne nur en Interreto sed ankaŭ ĉeeste en norda Londono. Tre sukcesa agado!
  23. 1 poento
    Espéranto Vendée ricevis Yves Nevelsteen de la 8a ĝis la 10a de novembro. Denove estis neforgesebla renkontiĝo. Vidu la fotojn, ni ĉiuj diligente aŭskultis lin. Ŝajnas ke Yves ege ŝatis nian sabatan kurson. Etoso estis kiel kutime feliĉa. Tamen mankis kelkaj partoprenantoj.......kutime ni estas iomete pli. Ni lernis multe de la prelego pri neologismoj..........kaj eraroj. Post tiu gaja tago, ni revenis hejmen kaj Yves ĝuis ripozon...freŝan promenadon marborde. Dank'al Esperanto France, ĉiam turneantoj, kiuj vizitas nin, plibeliĝas nian vivon. Vivu Esperanto! Artikolo skribita de Stéphane Robert, prezidanto de Espéranto-Vendée (Vidu en "Niaj legantoj" : La frenezaj geavoj)
  24. 1 poento
    La 13-an de januaro 2019, 43 personoj ĉeestis la prelegon de germana esperantisto Joachim Weidin en urbo Nanning, Ĉinio. La interpretisto estis la fama ĉina esperantisto Liang Ziming. La temo de la prelego estas “Veku vian memkonscion kaj internan povon”. S-ro Joachim Weidin rakontis al ni, kiel li esploris pri maniero de fastado por sanigo. Post la prelego s-ro Weidin respondis demandojn de la ĉeestantoj. Ankaŭ la fotisto de Ĉina Centra Televidstacio venis al la sceno por registri la prelegon.
  25. 1 poento
    Sofio estas la ĉefurbo de Bulgario. Nuntempe en ĝi aktivas 2 Esperanto-societoj: Ĉielarko kaj Fervojista E-Societo. La sofiaj geesperantistoj kunvenas foje monate, sabate. La kunvenojn povas ĉeesti gastoj el aliaj urboj kaj landoj. Eblas partopreni ankaŭ virtuale - per Skajpo. Ni renkontiĝas en la oficejo de Bulgara Esperanto-Asocio ĉe strato Stranĝa 79-81, ekde la 14a horo. Kelkfoje jare en Sofio okazas interesaj eventoj, kiuj celas neesperantistan publikon. Ni afiŝos ilin en la kalendaro de tiu ĉi retejo.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.