Salti al enhavo

Furorlisto

Populara enhavo

Montriĝas enhavo pleje ricevinta reputacion ekde la 12/13/18 en Leganto-komentoj

  1. Saluton Angelo, bonega novaĵo por vi! Ekzistas specifa servo por la komencantoj, kiuj, kiel, vi, volas plibonigi sian "paroladon". Tiu servo nomiĝas "Ekparolu!" kaj ĝi estas atingebla per la retejo Edukado.net. Tiu servo, kies iniciatinto estas Katalin Kovacs (Dankon al ŝi), ebligas kontaktojn inter "onkloj" (homoj kiuj gvidas konversaciojn) kaj "nevoj" (homoj kiuj parolas pri temoj elektitaj de ili mem). Je la fino de ĉiu sesio, aŭ kiam necesas, la geonkloj proponas korektojn, konsilojn, legadojn, taskojn, ktp por ke ĉiu nevo atingu pli altan nivelon. Ĉiu nevo havas 10 sesiojn kun diversaj ge
    4 poentoj
  2. La belajn pentrajxojn mi vidis, ili fakte estas tri. Mi hazarde ankau pasis suban sxildon en Bjalistoko. Mi logxas en urbo/komunumo Ludvika.
    3 poentoj
  3. Bonvenon, @Hans Häglund! Ankaŭ mi partoprenis la Universalan Kongreson en Bjalistoko. Al mi tre plaĉis vidi la pentraĵon de Ludoviko Zamenhof:
    3 poentoj
  4. Interesa fakto pri Sumoo, krom legado, kontaktoj kun aliaj legantoj ktp, estas la recenzoj de la legintoj! Kaj Hori Jasuo publikigas le recenzojn en la retejo de Sumoo. Tiel, eblas ekscii, kion pensas aliuloj pri specifa verko kaj poste elekti ĝin aŭ ne! Por Tim, mi recenzis "Beletro sed ne el katedro". ĝis
    3 poentoj
  5. Gratulon! Saluton el Kordovo (Hispanio)!
    2 poentoj
  6. Saluton Vasil! Kiel vi fartas? Ni jam renkontighis en diversaj kongresoj. Mi tre admiras vian laboron por Esperanto, por eldoni la turkan stelon, por instrui la lingvon. Bravo!!! Daurigu!!! Elkore salutas Mirejo, nuntempe en Benino.
    2 poentoj
  7. Jes Alfred! Mi scias, kie estas via lando! Bonvenon! Ni estas je via dispono por klarigoj! Bonan legadon de la artikoloj de uea.facila Tre amike Jean-Claude en lando Francujo
    2 poentoj
  8. Havano kaj Kubo tute estas mia songxo, mi deziras viti tie kaj vin, dankon.
    2 poentoj
  9. Tutcerte post malkovro de ueafacila mi fariĝas defendanto/apoganto ĉar ĝi plivastigas la ideon de simpla Esperanto por komencantoj, kio antaŭe ĉe kontakto estis limigita sed nun tute alirebla al kiu ajn certe mi kundividas la celon de tiu ĉi retejo!
    2 poentoj
  10. Bonege Javier, estas plezure kaj kuraĝige konstati ke la homoj ŝatas 'uea.facila' kaj la multajn aferojn, kiujn oni povas fari per ĝi por pliboniĝi en Esperanto. Dankon ankaŭ pro via 'promeso' uzi la retejon por helpi viajn gelernantojn.
    2 poentoj
  11. Ni vizitis la urbojn Pekino, Ŝjiano, Ĉentuo kaj Kunmingo. Ni havis la ŝancon ankaŭ iri en la kamparo por renkonti kivo-produktanton kaj viziti la Esperanto-centron « Ora Ponto ».
    2 poentoj
  12. Saluton Aleks. Ni "amikumis" dum via reniro al Francujo el Barato Tre bon filmetojn pri via vojaĝo!
    2 poentoj
  13. Tio postulas nur unu minuton! Se oni notas anticipe sian propran numeron kaj nomon de la prizorganto, oni povas tre rapide skribi "Saluton, [prizorganto]! Mi estas n-ro 138. Mia nuna rezulto ooooo ooooo. Ĝis!" Kompreneble, vi povus ankaŭ raporti vian rezulton nur je la fino, anstataŭ fari tri fojojn dum la koncerna periodo. Tiel via rezulto same aldoniĝus al la listo, kaj tio kuraĝigus aliajn partoprenantojn. Mi tamen neniam verkas recenzojn por la Sumoo - por tio ankaŭ mi ne havas tempon!
    2 poentoj
  14. Bone Tony! Ĉu vi konas la retejon Edukado.net kaj la servon Ekparolu! ? Per Ekparolu! vi rajtos havi skajpkunvenojn kun spertuloj (geonkloj en la servo) kaj, tiel, vi pli bone parolos. Profitu! Amike
    2 poentoj
  15. Kara Mariana, Informi pri legadoj estas tempogajno! Por la aliaj... kaj ankaŭ por si mem. Tiu projekto estas subteninda. Kontaktoj en la projekto Sumoo estas tre riĉaj, kiel en uea.facila fakte! Mi konatiĝis kun japanino, slovakino ktp Ni interŝanĝis multajn interesajn rakontojn pri niaj vivoj, pri literaturo ktp. Estas domaĝe damaĝi niajn internaciajn kontaktojn. Antaŭen! Tre amike
    2 poentoj
  16. Dankon, mi ankau kredas kaj esperas ke gxi estas esperanta, cxi tiun jaron la urbo havas 100 jarojn. Vidu https://eo.wikipedia.org/wiki/Ludvika
    2 poentoj
  17. Bele, @Hans Häglund! Kaj plie mi opinias la nomon de via urbo tre Esperanta!
    2 poentoj
  18. Mi jam respondis al via mesaĝo en Facebook. mi kopias: Dankon pro via preteco gasti al ni virtuale! La renkontiĝo okazos je la 16a, sabate, inter la 14a kaj la 16a horo. Mi mem uzas kaj Whatsapp, kaj Viber, kaj Facebook, sed mi ne scias ĉu per ili voĉa babilado bone funkcias en la komputilaj versioj - ni devas testi. Mi bezonas komputilon por uzi laŭtparolilojn kaj ĉiuj povu bone aŭdi. Ĝis baldaŭ!
    2 poentoj
  19. Saluton, Maurizio, kaj gratulojn pro via agado!
    2 poentoj
  20. La Esperanto Sumoo estas mirinda evento, kiu instigas nin legi plu en Esperanto. Komence, mi atendis la venontan Sumoon antaŭ ol eklegi libron. Nuntempe mi legas unu libron dum la Sumoo kaj unu libron en la tempo inter du Sumooj! Ankaŭ mi legis, kaj rekomendas, la bonegan libron de Anna "La ŝtona urbo". Aliaj libroj, kiujn mi legis, estas: "Gerda Malaperis" de Calude Piron (taŭgas por komencantoj), "Faktoj kaj Fantazioj" kaj "Zamenhof - Aŭtoro de Esperanto" de Marjorie Boulton. "La aventuroj de Pinokjo" de Carlo Collodi (ĉiuj taŭgas por progresantoj),j "Homarano" de Aleksander Korĵenkov kaj "R
    2 poentoj
  21. Saluton kara @Tim Nu, mi havas ankaŭ aliajn aferojn por fari dum la monato Sed la revuo ne estas tiel granda laboro. Ĉiuokaze ĝi ne estas profesia kaj ĉar ĝi estas ĉefe kolektaĵo de artikoloj kaj ekzistas kontribuantoj, ĝi estas relative facila laboro. Mi ne multe zorgas pri la redaktado ĉar multaj tekstoj estas de relative kompetentaj esperantistoj kaj jam pretaj fontoj. Sed kompreneble ne ĉiuj tekstoj estas sen gramatikaj eraroj. Mi ankaŭ faras kelkajn tradukaĵon. Se la tekstoj estas pretaj, enpaĝigi ilin ne estas granda laboro. Sed jes mi ankaŭ kreas ĝian ePub formaton kaj tiu estas al
    2 poentoj
  22. Gratulojn Maurizio! Via bela entuziasmo certe estas kontaĝa por viaj lernantoj, genevoj ..... kaj por ni ĉiuj! Kun plezuro mi legos viajn poemojn! Plej amike
    2 poentoj
  23. Nu, la mondo ja estas simple granda vilaĝo, kaj ni ĉiuj estas najbaroj! :D
    2 poentoj
  24. Saluton Stefano! Mi ankaŭ havas multe por lerni. Kuraĝe!
    2 poentoj
  25. Mi ĝojas ke vi deziras lerni pri la "interna ideo", kaj la lingvo. Mi interesiĝas pri via elekto de la nomo Elina. Multaj personoj elektas esperantan nomon... mi elektis "trio". Ĉion bonan.
    2 poentoj
  26. Bonvenon al nia ronda-amikaro!
    1 poento
  27. Dankon pro viaj bonegaj konsiloj. Ŝajnas, ke vi havas kvin belajn florojn en via ĝardeno Saluton el Nov-Zelando!
    1 poento
  28. Saluton John. Mi ankaŭ lernas per Duolino. Mi baldaŭ finos la trian nivelon. Ĉu vi daŭrigis la lernadon ĝis la fino de la kvina nivelo?
    1 poento
  29. Saluton el Francio. Vi parolas tre bone Esperanton. Vi eble eĉ povos labori en la ĉina radio internacia! Espereble vi sukcesos disvastigi Esperanton en via lando, Ĝis!
    1 poento
  30. Saluton Alfredo! Mi serĉis tion, kion vi diras en Vikipedio. Tiel diras Vikipedio: [Katalunio] estas regiono en la nord-orienta parto de Hispanio. Antaŭen!
    1 poento
  31. Dankon Zhangwei Mi ankaŭ treege ŝatas mian landon kaj feliĉe loĝas en ĝi. Se iam vi vizitas ĝin mi plezure gastigos kaj ĉiĉeronos vin tra mia urbo Elkorajn salutojn el Havano!
    1 poento
  32. Tre ĉarmaj knabinoj! Vere, kiel suno ili lumas per sia sincera amikiĝemo. Ili pravas: "Homoj kun similaj interesoj amikiĝas pli facile" - ke estu ilia amikeco tre forta kaj por la tuta ilia kunvivo. Nenio disigu ilin! Mi deziras al ili sukcesojn kaj feliĉon! Estas bone, ke la malproksimorientaj belulinoj ŝatas kanti! Aĥ, se iu helpus ilin lerni kanti Esperante, estus mirinde! Ni esperu, ke iliaj kantoj en Esperanto plezurigos nin kaj la mondon.
    1 poento
  33. Mi dubas pri ofteco, sed ŝajnas al mi evidente, kion oni celas per tio.
    1 poento
  34. Jes, ili estas ĝojplenaj kaj radiantaj, kaj same kiel la suno, ili varmigas ĉiujn per siaj ridetoj!
    1 poento
  35. Saluton Scivolemo, mi parolas Esperante, sed ne bone, mi pastis la ekzamenon de B1. Mi eble nur poavas paroli FACILAN Esperanton.
    1 poento
  36. Wayne, kiel estas via Esperanto nivelo ? Cxu vi parolas bone ? Cxu vi havas aliajn Esperntistojn en via urbo ?
    1 poento
  37. Ĉu vi amas baratan chai-on kun lakto?
    1 poento
  38. Vi estas belega knabino! Daŭrigu vian lingvolernandon, Amike, el Hispanio.
    1 poento
  39. Saluton John, mi esperas vidi vin en Lahtio.
    1 poento
  40. Saluton, mi esperas vidi vin en la UK 105 okazonta en via bela lando en 2020.
    1 poento
  41. Saluton kara Mariana, jes tio povas esti. Kiam estos via venonta renkontiĝo? kaj je kioma horo? Mi uzas Facebook, Whatsapp kaj Viber. Skajpon mi ĉesis uzi ekde longa tempo ĉar mi tiam ricevis multajn spamaĵojn.
    1 poento
  42. Ankaŭ mi partoprenas en la E-Sumoo, sed ne tre regule. Laŭ mi la maniero raportadi per retpoŝto estas tro tempoperda. Mi legas treege rapide kaj en tiu tempo mi povus legi kromajn 10 paĝojn. Do preskaŭ ĉiam mi kunlegas, sed sen oficiale aliĝi kaj sen raporti. Mi konscias, ke raportado estas grava por stimuli aliajn partoprenantojn kaj ĉefe partoprenontoj, sed en mia ege malmulta libertempo mi devas zorge elekti kion mi faru. Kaj kutime mi preferas ion fari anstataŭ perdi tempon por raportadi.
    1 poento
  43. Saluton, Vasil! Ĉu vi dezirus prezenti vian revuon dum iu el niaj monataj sabataj renkontiĝoj en Sofio? Niaj gastoj povas partopreni ankaŭ virtuale, per Skajpo (ni ankoraŭ ne testis per aliaj mesaĝiloj, sed certe ankaŭ aliaj eblecoj ekzistas).
    1 poento
  44. Gratulon, se vi sukcesis! Mi legis plurajn librojn verkitajn de Waringhien en tiu ĉi serio (1887 kaj la sekvo, Lingvo kaj vivo) kaj ĝuis ilin, sed iel mi simple ne kapablis eklegi ĉi tiun!
    1 poento
  45. Mi ĝojas Nikhil! Ankaŭ mi luktas en Sumoo! Kaj mi eĉ estas prizorganto de grupo da legantoj. Por komencantoj, ekzistas multaj libroj kiel "Gerda Malaperis", "La Verda Koro", "La Eta Princo", ktp Por progresantoj, mi rekomendas la bonegan romanon de Anna ;-) "La ŝtona urbo", kaj por spertuloj : "Poemo de Utnoa" Por la ĵus pasinta Sumoo, mi legis "Beletro, sed ne el katedro" de Waringhien, tre diversaj aspektoj de nia literaturo, kaj mi ankaŭ legis "La turoj de l' ĉefurbo" de Mauro Nervi. Por la Sumoo en marto, mi ne jam elektis! Tre amike
    1 poento
  46. Saluton Stefano! Antaŭen! Ni ĉiuj pli kaj pli lernas!
    1 poento
  47. Saluton, @Vasil Kadifeli! Mi legetis Turka Stelo foje kaj konstatis, ke vi eldonas novan numeron ĉiun monaton. Mi imagas, ke tio postulas multe da tempo kaj energio!
    1 poento
  48. Saluton, @Mariana! Mi nur lastatempe konstatis, ke ni parolis inter ni lastan jaron. Mi estis en Zagrebo kaj vi sendis al mi mesaĝon per Amikumu. Vi komentis pri mia bela katino kaj sendis al mi foton de via propra sinjoro :)
    1 poento
  49. Mi loĝas en Kalifornio. Dum la pasintaj 3 tagoj ni havis 2 tertremojn je la niveloj 3.2 kaj 3.4. Ne grandaj, sed ili memorigis nin ke ni devas prepari por grandegaj kiuj ja venos. Dankon ke vi laboras por malhelpi difektadon!
    1 poento
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.