Salti al enhavo

Furorlisto


Populara enhavo

Montriĝas enhavo plej ricevinta reputacion ekde la 12/13/18 en ĉiuj lokoj

  1. 9 poentoj
    Veraj rakontoj. Lukiano. Zwolle: VoKo, 2006. 57 paĝoj, 21 cm. Trad. G. Berveling. €3,00. Lukiano el Samosato (greke Λουκιανὸς ὁ Σαμοσατεύς) estis konata verkisto de satirojsatiro: verko, per kiu la verkinto moke atakas la agojn de aliaj homoj. kaj teatraĵoj en la antikvaantikva: malnovega.malnovega. mondo. Li verkis en la greka, sed estis asiriano. Samosato hodiaŭ troviĝas en Turkujo, sed tiam la urbo estis en romana provincoprovinco: regiono de lando aŭ ŝtato.. Lukiano en la jaro 170 p.K.p.K.: post Kristo. verkis libron titolitantitoli: doni nomon al libro, poemo, teatraĵo, aŭ simila verko.titoli: doni nomon al libro, poemo, teatraĵo, aŭ simila verko. Veraj Rakontoj, kiu eble estis la unua scienc-fikciafikcio: romano, novelo aŭ rakonto pri afero, kiu ne vere okazis. libro de la historio. En tiu libro Lukiano rakontas kiel li vojaĝis al la Luno, jar-centojn antaŭ Kepler kaj Jules Verne. En tiu ironiaİronio: maniero esprimi la proprajn pensojn, dirante la malon de tio, kion oni vere opinias. libro, Lukiano kaj liaj amikoj per velvelo: granda ŝtofaĵo sur ŝipo por kapti la venton. -ŝipo vojaĝas tra Mediteraneo. Ili pasas inter la altaĵoj de Ĝibraltaro ĉe la sudo de Eŭropo kaj la nordo de Afriko. Iuj nomas tiun lokon “La Kolonojkolono: alta, rekta parto de konstruaĵo, kutime el ŝtono. de HerkuloHerkulo: fortega duon-dio, pri kiu la malnovaj grekoj kaj romanoj rakontis tradiciajn rakontojn.”. La eŭropa kolono de Herkulo Poste, la velŝipo de Lukiano plu-iras al Atlantiko. Baldaŭ okazas tempestotempesto: malbonega vetero kun forta vento. kaj la ondoj portas la ŝipon supren al la ĉielo. La tempesto daŭras dum sep tagnoktoj kaj finfine, kiam ĝi trankviliĝas, ili atingas insulon: la Lunon! Tie loĝas homoj, kiuj dum longa tempo batalas kontraŭ la loĝantoj de la Suno. Lukiano kaj liaj amikoj rigardas la batalon kaj aŭskultas la rakontojn de la lunanoj. Poste ili revenas al la Tero. Vi povas aĉeti la du-lingvan libron Veraj rakontoj (en la greka kaj Esperanto) ĉe la reta librovendejo de UEA. La libron tradukis Gerrit Berveling. Vasil Kadifeli
  2. 8 poentoj
    Ĉiusemajne aperas en la retejo de El Popola Ĉinio tri-minuta facila radio-programo. Ĝi estis farita por helpi al komencantoj progresigi sian aŭd-komprenon kiam ili komencas lerni Esperanton. La programo elektas aktualajn novaĵojn tra la mondo kaj klopodas prezenti ilin per facilaj vortoj por helpi al la aŭskultantoj kompreni la enhavon de la novaĵo. Ni renovigas la programon ĉiusemajne, kaj ni deziras, ke ĝi plaĉos al vi! Vi povas legi la tekston de la unua facila dissendo, kaj aŭskulti la programon, ĉi tie. Chen Ji
  3. 8 poentoj
    Dum la lasta plena semajno de februaro, ĉi-jare inter la 18-a kaj 24-a, esperantistoj festas Semajnon de Internacia Amikeco. Ĝia emblemo estas du interpremiĝantaj manoj sub la Esperanta stelo. Sube estas la vortoj “Amikeco trans limoj”. La ideo de la Semajno estis proponita en 1968 de la tiama vic-prezidanto de UEA, sveda aktivulo Eric Carlén. La celo estis krei fortan, belan tradicion inter esperantistoj kaj samtempe prezenti Esperanton al vasta publiko en tute nova maniero. Carlén proponis, ke esperantistoj kontaktu sialandajn gazetaron, radion kaj televidon por informi pri la Semajno, pri ĝiaj celoj kaj la aranĝoj ligitaj kun ĝi. Dum klubaj renkontiĝoj esperantistoj komune verkis poŝtkartojn kun la emblemo de la Semajno por sendi al eksterlandaj esperantistaj kaj neesperantistaj amikoj. En la nuntempa mondo pro la interretaj kontaktoj kaj kunlaboro, tiuj tradiciaj manieroj festi la Semajnon ne plu aktualas. Tamen estas ankoraŭ grave flegi amikajn pensojn kaj sentojn por prizorgi kaj firmigi nian komunan identecon. La Semajno donas apartan okazon por tio. Dum pasas la Semajno de Internacia Amikeco, samtempe okazas Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, jam la 20-an fojon en 2019. Ankaŭ tio estas okazo por ke esperantistoj plenvoĉe prezentu sian starpunkton pri justa monda lingvopolitiko. Ĉirkaŭ tiuj du aranĝoj povas do en la lasta plena semajno de februaro centriĝi la programoj en niaj tradiciaj kluboj kaj grupoj. Tiam ni bonvenigos ankaŭ neesperantistajn interesiĝantojn kaj kunlaborantojn. Semajno de Internacia Amikeco povas kunligi esperantistojn ankaŭ virtuale en Interreto por kontaktiĝi kaj interŝanĝi spertojn. Gravas, ke tiuj aranĝoj ĉirkaŭ Semajno de Internacia Amikeco kaj Internacia Tago de la Gepatra Lingvo bele kaj ĝoje speguliĝu en niaj retpaĝoj, blogoj, fejsbukaj afiŝoj, kaj en Esperantaj radio- kaj televido-elsendoj. Ni ne forgesu informi pri ili! Barbara Pietrzak
  4. 8 poentoj
    Kio estas la gepatra lingvo? Tio estas la lingvo, kiun oni ricevis de siaj gepatroj ekde la naskiĝo. Ĝi kutime estas la lingvo, kiun oni plej facile kaj nature parolas, ankaŭ la lingvo, kun kiu oni havas la plej fortan emocian rilaton. La 21-an de februaro 1952 la polico paf-mortigis en la universitato de Dako, ĉefurbo de la hodiaŭa Bangladeŝo, plurajn studantojn. Tiuj studantoj manifestaciis ĉar oni volis forigi ilian gepatran lingvon, la bengalan, el la universitato, kaj anstataŭigi ĝin per lingvo "pli granda", parolata de la fortuloj de tiu momento. Tiaj aferoj ripetiĝas, en diversaj formoj, daŭre tra la tuta mondo kaj tra la tuta historio. Tial, en novembro 1999, Unesko proklamis la 21-an de februaro la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo. Estas granda danĝero precipe por la indiĝenaj lingvoj. Tio ofte okazas pro deviga al-trudo de la lingvo de pli potenca ŝtato, kaj malatento aŭ aktiva subpremado de la lokaj gepatraj lingvoj. "Mi estas la fortulo, vi silentu. Se vi deziras paroli, vi parolu mian lingvon". Tiel okazadas iom post iom la malapero de lingvoj. Ĉirkaŭ 6 700 lingvoj estas parolataj en la mondo, sed 40% (procentoj) de ili estas minacataj je malapero. La plimulto de tiuj minacataj lingvoj estas indiĝenaj lingvoj. Tio signifas ne nur ke tiuj lingvoj estas en danĝera situacio, sed ankaŭ ke tutaj popoloj povus perdi sian grandan kulturan riĉecon. Multaj lingvistoj atentigas pri tio, kaj ankaŭ UN kaj Unesko estas zorgo-plenaj pro la malforta situacio de multaj lingvoj. Laŭ proklamo de UN antaŭ tri jaroj, 2019 estas la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj. Kial esperantistoj interesiĝu pri la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo? La bazaj valoroj de tiu tago, la diverseco kaj la rajto de ĉiu homo paroli sian gepatran lingvon, estas ankaŭ la valoroj, kiujn la tutmonda Esperanto-movado defendas. Ni, la esperantistoj, ne volas malaperigi aliajn lingvojn. Ni volas, ke ĉiuj lingvoj plu ekzistu, ni volas ke lingvaj rajtoj estu respektataj, kaj ke regu lingva justeco en la inter-komunikado. Malantaŭ Esperanto ne staras ŝtatoj, ekonomiaj interesoj, imperiismo. Ni ne estas subtenataj de popoloj, kiuj deziras malaperigi aliajn popolojn kaj iliajn lingvojn, aŭ transpreni iliajn komercajn interesojn. Malantaŭ Esperanto estas nur bonvolemaj homoj el la plej diversaj popoloj kaj nacioj, kiuj celas justecon por ĉiuj kulturoj kaj ĉiuj lingvoj, kaj pacon inter ĉiuj popoloj. Informas: la Informa Fako de UEA ĉe https://uea.org/vikio/21-a_de_februaro_2019_-_Internacia_Tago_de_la_Gepatra_Lingvo
  5. 8 poentoj
    Esperanto ne estas nur lingvo, sed ankaŭ movado. Cent-miloj de homoj nun-tempe lernas Esperanton per Duolingo kaj lernu.net, kaj ili lernas la lingvon tre bone, tamen ili scias nenion pri la movado malantaŭ tiu lingvo. Kia estas tiu movado? La komunumo de la parolantoj de Esperanto funkcias same kiel ĉiuj aliaj lingvaj komunumoj. La diferenco estas, ke la Esperanto-komunumo ne estas ligita kun unu lando. Ĝiaj parolantoj troviĝas ĉie en la mondo. La bazo de ĉio estas la individuojindividuo: unuopulo, unu aparta membro de grupo., kiuj lernas Esperanton pro la plej malsamaj motivojmotivo: kialo aŭ celo por fari aferon., sed ili ĝenerale interesiĝas pri lingvoj kaj fremdaj kulturoj. La ekzisto de la interreto kaj de aliaj tutmondaj komunikiloj ne ŝanĝis la homan naturon. Ĉar homoj ŝatas renkonti homojn kun similaj interesoj, en multaj urboj de la mondo formiĝas lokaj Esperanto-kluboj. Post la reta kurso, la retaj lernantoj serĉas kaj ankaŭ mem organizas lokajn klubojn en sia urbo. Ili volas paroli Esperanton kun vivantaj homoj, ne nur kun sia komputilo. La posta nivelo estas la naciaj organizaĵoj. Tra la mondo ekzistas pli ol 100 landaj asocioj, kiuj organizas renkontiĝojn, naciajn kongresojn kaj similajn kunvenojn, eldonas revuojn kaj distribuasdistribui: disdoni. librojn en Esperanto. La ĉefa tasko de la Landaj Asocioj estas informi pri Esperanto en la propra lingvo. La parolantoj de Esperanto havas ankaŭ internaciajn organizaĵojn. La plej granda kaj grava estas Universala Esperanto-Asocio. UEA kunigas ĉiujn landajn asociojn kaj faras multajn aliajn aferojn: ĝi reprezentas la esperantistojn ĉe Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj Unesko, ĝi eldonas revuon kaj librojn, ĝi distribuas ĉiujn librojn aperintajn en Esperanto, ĝi organizas mondajn kongresojn. Ĝi ankaŭ laboras por disvastigi Esperanton tra ĉiuj kontinentojkontinento: Afriko, Ameriko, Aŭstralio, Azio kaj Eŭropo estas la kvin kontinentoj. kaj por disvastigi la valorojn de inter-kompreniĝo, paco kaj respekto por popoloj grandaj kaj malgrandaj, kiujn la kreinto de Esperanto, Lazaro Ludoviko Zamenhof, ligis al ĝi de la komenco. Tiu strukturo de la Esperanto-movado ekzistas ekde la frua 20a jarcento. La modernaj komunik-rimedoj de la nuna mondo ne ŝanĝis ĉi tiun strukturonstrukturo: la maniero, en kiu estas aranĝitaj kaj kunmetitaj la diversaj partoj de iu konstruo, maŝino, verko aŭ alia afero., sed helpas ĝin pli facile funkcii. Vi mem, kiel individua Esperanto-parolanto, estas la plej valora parto de la tuta komunumo, kaj via kun-laboro kun la aliaj parolantoj en via loĝ-loko kaj en via lando estas same valora. Kontaktu, do, la organizaĵojn ĉirkaŭ vi kaj kunlaboru kun la aliaj parolantoj de Esperanto. Ne estas reguloj pri tio, kion vi devas fari; vi rajtas labori tute libere laŭ via propra elekto. Ni ĉiuj estas volontulojvolontulo: homo, kiu proponas sin por plenumi taskon aŭ fari laboron, plej ofte sen-page, pro la deziro, kiu tiu tasko estu farita.. Renato Corsetti
  6. 7 poentoj
    Saluton al ĉiuj! Mi nomiĝas John. Mi estas Brito, kaj loĝas en Birmingham, la dua plej granda urbo en Anglio. Mi esperantistiĝis antaŭ proksimume unu jaro, kiam mi malkovris la lingvon dank' al la retejo "Duolingo". Post kiam mi finis la retan kurson, mi ĉeestis kelkajn senpagajn kursojn ĉe la Centra Oficejo de Esperanto-Asocio de Britio. Nun mi intencas partopreni la venontan Universalan Kongreson en Lahtio, Finnlando. Mi celas plibonigi mian scipovon, por ke mi traduku novelojn en Esperanton, kaj eĉ verku Esperante. Sed mi estas ĉe la komenco de mia vojaĝo al flueco!
  7. 7 poentoj
    Bonvenon al uea.facila, la nova retejo de UEA. En ĉi tiu retejo vi trovos informojn kaj novaĵojn pri la Esperanto-movado. La artikoloj estas mallongaj kaj facile legeblaj por helpi homojn, kiuj nun lernas la lingvon. Sed espereble ankaŭ pli spertaj esperantistoj trovos ilin interesaj! Ni deziras, ke la informoj en ĉi tiu retejo vojaĝu ne nur en unu direkto. Tial ni invitas niajn legantojn mem kontribui. Vi povos aldoni viajn komentojn sub artikoloj, kaj esprimi vian opinion pri la filmetoj prezentataj en la rubriko Filmetoj. Kiuj estas niaj legantoj? Prezentu vin mem en la rubriko Niaj legantoj. Vi trovos pli da informoj pri tiu rubriko ĉi tie. Ĉu vi kaj aliaj esperantistoj el via urbo aŭ regiono organizis renkontiĝon aŭ kunvenon? Ĉu formiĝis nova grupo? Sendu mallongan informon kaj foton de la okazaĵo al la rubriko Loke. Nun vi komprenas, kiaj informoj kaj artikoloj aperos en ĉi tiu retejo. Ni invitas vin legi, mem kontribui, kaj ĝui. Anna Löwenstein
  8. 7 poentoj
    Saluton, mi estas Cyprien, mi estas 22-jaraĝa. Mi loĝas en Benino en la urbo Kétou, kie mi studas agrikulturon. Mi tre ŝatas agrikulturon kaj elektis ĝin ĉar mi pensas, ke per bona agrikultura produktado (ekologia) ni povas malaltigi malriĉecon kaj malsanon en la mondo. Mi esperantistiĝis en la jaro 2006 en mezgrada lernejo. Mi lernis Esperanton ĉar mi ŝatas ĝian ideon, kiu celas interkomprenigi parolantojn de diversaj lingvoj, kaj pro la fakto, ke ĝi estas pli facile lernebla ol aliaj lingvoj. Mi restas en Esperantujo, ĉar mi lernas ion gravan, kiun lernejo neniam instruos al mi: la kulturon.
  9. 7 poentoj
    Saluton al ĉiuj, Mia nomo estas Vasil Kadifeli kaj mi loĝas en Istanbulo, Turkujo. Mi estas 59-jaraĝa, pensiulo, kiu memlernis la lingvon en 2012. Mi nuntempe eldonas la senpagan revuon "Turka Stelo" kiun oni povas taksi internacia ĉar estas kontribuantoj el diversaj partoj de la mondo. Mi gratulas la klopodojn de UEA komenci tian belan retejon. Mi kredas ke ĉiam estas la bezono por komencantoj kaj poste por progresantoj trovi tekstojn mallongajn por legi. Kaj tiu estis la kialo kiam mi komencis publikigi la revuon. Tamen mi devas konfesi, ke kvankam la movadaj novaĵoj ja estas gravaj, tamen ili ĝenas min. Mi preferas legi literaturaĵojn kiuj estas el diversaj partoj de la mondo, tio estas el diversaj kulturoj. Mi pensas fariĝi kontribuanto al tiu bela retejo. Jen mi (la maljunulo en la malantaŭo) kun gelernantoj de lernejo "Avcilar Kozmos Anadolu Yazilim Lisesi" kaj kun ilia instruisto (tiu, kiu faras la foton) en februaro 2018. Mi instruis al ili la lingvon el la libro de Stano Marĉek "Esperanto per Rekta Metodo" (sed nur sep lecionoj en kvar lernejaj horoj).
  10. 7 poentoj
    Saluton! Mia nomo estas Cindy. Mi studis Esperanton dum la pasinta jaro, sed mi ne multe progresis, ĉar mi havis aliajn taskojn. Mi vere ĝuas lerni la lingvon – mi ŝatas ĝian sonon. Mi loĝas en Londono, sed naskiĝis en Sudafriko. Mi laboras en organizaĵo, kiu laboras kun kompanioj, sindikatoj kaj civitanaj sociaj organizaĵoj por plibonigi laboristajn rajtojn, kaj mia rolo estas kontraŭbatali la modernan sklavecon. Mi ŝatas danci, precipe formon de movado kun la nomo Nia. Provu ĝin iam! Ĉi tie estas foto!
  11. 7 poentoj
  12. 7 poentoj
  13. 6 poentoj
    Mi estas ĉina dommastrino kaj nomiĝas Harpina. Mi loĝas en la urbo Guangzhou de la provinco Guangdong. Estas tre malfacile por familia virino sen kulturo lerni Esperanton. Pro la malfacileco lerni Esperanton multfoje mi volas forlasi lernadon. Kun la infana amo por Esperanto mi persistas. Mi ĵus finis traduki tekston de kroata verkistino Spomenka Štimec el Esperanto en la ĉinan. Mi ŝatas vojaĝi kaj dividi la sperton de vojaĝo.
  14. 6 poentoj
    Mi estas Hans Häglund, svedo, pensiulo, kiu lernis Esperanton kiel junulo dum la 60-aj jaroj. En Gotlando mi povis aŭskulti long-ondajn elsendojn en Esperanto kaj ricevis kaj kolektis QSL-kartojn (konfirmkartojn). Mi ankaŭ vizitis someran Esperanto-tendaron en Helsingoro en Danio. Mi nun dum 10 jaroj studas Esperanton denove kaj mia junula studado helpas al mi progresi kaj spertiĝi. Ni havas etan semajnan Esperanto-studrondon en mia urbo Ludvika. Mi partoprenis en la Universala Kongreso 2009 en Bjalistoko. Mi ankau ĝuis renkonti esperantistojn dum miaj laborvojaĝoj en Aŭstralio kaj Ĉinio.
  15. 6 poentoj
    Ĉiu-jare, dum la lastaj tagoj de decembro kaj unuaj tagoj de januaro, estas mezgranda kunveno kun la nomo JES (Junulara Esperanto-Semajno). Ĝi kutime okazas aŭ en Pollando aŭ en Germanujo (sed en unu jaro ĝi okazis en Hungarujo). Ĉi-jare ĝi estis en Germanujo, en Storkow, malgranda urbo unu horon per trajno for de Berlino. Ĝi daŭris de la 28-a de decembro 2018 ĝis la 4-a de januaro 2019. Ĝia celo estas homoj kiuj aĝas inter 18 kaj 35, sed tio ne estas fiksita limo. Kio okazas ĉe tiu aranĝo? Dum la tagoj estas prelegoj, laborgrupoj, kaj diskutoj pri diversaj temoj. Ĉi-jare okazis kunsidoj pri: meditado, diversaj stiloj de dancado, volontulado en Esperantujo, kaj lingvolernado. Foto: Ivo Miesen Dum la vesperoj estas diskejo, diversaj koncertoj, kaj la trinkejo. La etoso estis festema, sen esti troa. Do, se vi estas juna, aŭ almenaŭ jun-kora, nepre venu al JES. En la fino de ĉi tiu jaro (2019) ĝi estos en Głuchołazy en Pollando. Ĉu mi vidos vin tie? Matt Peperell
  16. 6 poentoj
    Poezia Antologio. Serio Oriento-Okcidento, n-ro 51. Nazim Hikmet, trad. Vasil Kadifeli. Novjorko: Mondial, 2016. 203p, 22cm. ISBN 9781595693297. €18,00. Nazim Hikmet Ran (1902-1963) estis turka poeto, kies poemoj aperis en Esperanta traduko. Li pasigis sian tutan vivon en kvereloj kaj baraktoj, en malliberejoj, kaj inter amoj kaj amoroj. Laŭ li, poezio kaj literaturo ne estas nur arta afero, sed apartenas al la batalo kontraŭ maljusteco. Li ĉiam estis ĉe la flanko de homoj subpremataj kaj ekspluatataj. Laŭ iuj homoj li estis brila poeto, kiu meritis esti mondfama, dum aliaj opinias, ke li kapablis verki nur por salutkartoj. Tamen la plejmulto pensas, ke Nazim Hikmet havis genian talenton kiel komunisma poeto. Tial la turka registaro tenis lin dum pli ol dek tri jaroj en diversaj malliberejoj. Li fine pro timo fuĝis al Sovet-Unio, sed poste li kritikis la politikan sistemon ankaŭ tie. Li neniam povis reveni al sia propra lando, kaj li verkis la poemon Mi pensas pri vi dum li estis en eksterlando. Li verkis milojn da poemoj, multajn teatraĵojn, kaj eĉ kelkajn scenarojn por filmoj. Li estis ankaŭ pentristo. Li vojaĝis tra la mondo, partoprenis en multaj kunvenoj, kaj renkontis multajn famajn aktivulojn, verkistojn kaj poetojn. Kune kun ili li aktivis pri diversaj temoj: pri politikaj aferoj, virinaj rajtoj, kontraŭ nuklea energio, kaj tiel plu. Poezia Antologio de Nazim Hikmet Ran havas du-lingvajn tekstojn en la turka kaj Esperanto. Tamen ĝi certe ne estas facila legolibro! Ĝi estas aĉetebla ĉe la libroservo de UEA. Vasil Kadifeli
  17. 6 poentoj
  18. 6 poentoj
    Estas granda plezuro por mi, bonvenigi la legantojn de uea.facila! UEA estas asocio de ĉiuj esperantistoj. Nia ĉefa celo estas helpi homojn en la tuta mondo lerni kaj uzi Esperanton. Estas multaj aspektoj de tiu agado. Niaj aktivuloj informas, instruas, organizas, verkas, kaj tiel plu. Sed foje oni forgesas, ke antaŭ ĉio necesas lerni la lingvon. Kaj por tio necesas legi. Prefere legi multe. Ekzistas multaj bonaj legaĵoj en Esperanto. Vi povas trovi kaj mendi ilin ĉe la Libroservo de UEA. Ĝi estas la plej granda vendejo de Esperanto-libroj en la mondo. Sed vi povas ankaŭ legi tekstojn en retejoj. Ekzemple en ĉi tiu retejo uea.facila. Mi esperas, ke per tiu legado vi lernos multe pri la nuntempa Esperanto-movado. Kaj ke tio helpos vin mem fariĝi aktiva esperantisto. Tamen ĉefe mi esperas, ke vi ĝuos la legadon, kaj la lingvon mem. En la Esperanto-movado, legado estas agado! Se la legado plaĉas al vi, bonvolu pripensi fariĝi membro de UEA. Tiel vi povos senti vin parto de monda reto de legantoj kaj aktivuloj. Dankon pro via vizito kaj via legado. Revenu ofte! Elkore salutas, D-rod-ro: doktoro Mark Fettes Prezidanto, Universala Esperanto-Asocio
  19. 6 poentoj
    Mi estas Nikhil. Mi estas el Barato. Mi komencis lerni Esperanton en 2007. Sed mi ne estis tre aktiva ĝis 2018. Ekde 2018 mi partoprenas ofte en Esperanto-eventoj en mia urbo kaj en la landa kongreso. Mi partoprenas ofte en Esperanto-Sumoo.
  20. 6 poentoj
    Saluton! Mia nomo estas Gabriel Sartori, mi loĝas en Itapira/SP Brazilo, kaj mi estas 24-jaraĝa. Mi loĝis kvin jarojn en Sanpaŭlo dum mi studis, kaj mi finis universitaton en julio. Mi studis komputilo-sciencon, kaj nun mi kompreneble laboras kiel programisto. Mi ŝatas liberan programaron kaj lerni novajn programlingvojn. Mi eklernis Esperanton ĉar mi amis la ideon, ke homoj de ĉiuj landoj parolas kun egaleco uzante la saman lingvon, kaj ke ĝi estas facila kaj regula. Mi estas vegetarano, kaj mi ŝatas anarkiismon. Kiel vi vidas per la foto, mi ankaŭ ŝatas rul-gliti. Mi planas fari Esperanto-kurson por infanoj per la reta ludo-platformo Roblox.
  21. 6 poentoj
    Novelo estas skribita rakonto, malpli longa ol romano. Mikronovelo estas eĉ pli mallonga: nur 300-vorta, aŭ 100-vorta, depende de la verkisto. Ne estas spaco en mikronovelo por senutilaj vortoj. La rezulto estas kiel poemo, en kiu ĉiu vorto signife kontribuas al la rakonto. Jen mikronovelo verkita de Anthony de Mello, tradukita en Esperanton de Liven Dek. AMO “Mia amiko ne revenis el la batalkampo, sinjoro. Mi petas vian permeson por iri serĉi lin.” “Mi malpermesas,” respondis la oficirooficiro: estro de soldatoj. . “Mi ne volas ke vi riskuriski: meti en danĝeran situacion. vian vivon por viro, kiu eble jam estas morta.” Ignoranteignori: ne atenti. la malpermeson, la soldato eliris kaj revenis unu horon poste, morte vunditavundi: serioze rompi, ŝiri, tranĉi aŭ sangigi la korpon., kun la kadavrokadavro: mortinta korpo. de sia amiko. La oficiro koleris: “Mi avertisaverti: informi pri estonta danĝero. vin, ke li estas morta! Nun mi perdis du homojn! Diru, ĉu valoris la penon iri al la batalkampo por reveni kun kadavro?” Kaj la mortanta soldato respondis: “Kompreneble, sinjoro! Kiam mi trovis lin, li ankoraŭ vivis kaj povis diri al mi: «Amiko... mi estis tute certa ke vi venos»”. El La preĝo de la ranorano: malgranda besto, kies idoj vivas en akvo sed poste povas vivi ankaŭ sur la tero. de Anthony de Mello tradukis Liven Dek
  22. 6 poentoj
    Saluton al ĉiuj! Mi nomiĝas Angelo kaj mi loĝas en Kostariko. Mi havas 32 jarojn kaj mi instruas la anglan en mezlernejo. Mi eklernis Esperanton antau 1 jaro per Duolingo. Mi volas lerni kaj plibonigi mian paroladon.
  23. 6 poentoj
    Saluton al ĉiuj! Mi nomiĝas Stefano kaj mi loĝas en Rosario (Argentino). Dum la jaro 2015 mi konis la lingvon kaj eklernis ĝin rete per diversaj retpaĝoj. Poste mi alproksimiĝis al la Esperanto-Asocio en mia urbo, kaj lernis multe pli pri la esperantista movado. Ankoraŭ estas multe por lerni.
  24. 6 poentoj
    En la Esperanto-movado estas multaj fakaj asocioj, tio estas asocioj por esperantistoj kun apartaj interesoj, ekzemple pri profesioj, sociaj aferoj, religio, politiko, ŝatokupoj kaj multaj aliaj. Inter la plej malnovaj fakaj organizaĵoj estas Universala Medicinamedicino: scienco pri sano, malsano kaj kuracado. Esperanto-Asocio (UMEA), kiu estis fondita en 1908 sub la nomo Tutmonda Esperantista Kuracista Asocio (TAKE). Ĝi ricevis sian nunan nomon en 1961. UMEA komencis eldoni sian propran revuon Internacia Medicina Revuo en 1923. La revuo enhavis medicinajn esplorojn kaj raportojn verkitajn nur en Esperanto. Ĝia celo estis krei universalan forumonforumo: loko, kie oni diskutas pri publikaj aferoj. por kunigi medicinistojn kun praktika kono de Esperanto el la tuta mondo. En diversaj periodoj la revuo estis eldonatael-doni: produkti kaj publikigi verkon. en Hungarujo, Francujo kaj Japanujo, sed ekde 1994 ĝi estas eldonata en Pollando kun la nova nomo Medicina Internacia Revuo (MIR). Ĝi nun enhavas artikolojn verkitajn ankaŭ en aliaj lingvoj, sed ĉiam kun resumoresumo: mallonga priskribo de la ĉefaj temoj de artikolo, parolado aŭ simile. en Esperanto. MIR havas propran hejmpaĝon kun kelkaj elŝuteblaj artikoloj: http://interrev.com. UMEA okazigas regule jarkunvenojn kadre de la Universalaj Kongresoj de UEAUEA: Universala Esperanto-Asocio., kaj ekde la jaro 1977 en ĉiu dua jaro Internacian Medicinistan Esperanto-Konferencon (IMEK). Dum la lastaj jaroj, UMEA estas aparte aktiva. En oktobro 2017 World Medical Association (Monda medicina asocio) ĝisdatigis sian Deklaraciondeklaracio: grava publika sciigo pri iu temo. de Ĝenevo, kiu unue aperis en 1948. Tiu deklaracio enhavas la gravan tekston “La promeso de la kuracisto”. UMEA sukcesis rapide traduki tiun modernigitan tekston kaj aperigi ĝin en sia retejo. La Deklaracio de Ĝenevo interalie rekomendas, ke kuracistoj ne uzu sian medicinan scion por malrespekti la homajn rajtojn kaj liberecon. Ĝi ankaŭ postulas, ke la kuracisto ne rifuzurifuzi: malakcepti. helpi malsanulon pro konsideroj pri aĝo, malsano, handikapitecohandikapo: mensa aŭ korpo problemo, kiu malhelpas la normalajn agadojn de la vivo., religia kredo, etnaetno: aparta hom-grupo malsama de aliaj hom-grupoj ekzemple pro lingvo, religio kaj aliaj kulturaj tradicioj. deveno, sekso, nacio, politika membreco, rasoraso: homgrupo kun videbla korpa eco, ekzemple haŭtkoloro, kiu diferencigas ĝin de aliaj homgrupoj., seksa orientiĝoorientiĝo (seksa): direkto de la seksa interesiĝo., socia klaso aŭ alia afero. En aŭgusto 2018 aperis plur-paĝa artikolo pri la agadoj de UMEA en la angla-lingva revuo de World Medical Association (World Medical Journal Vol. 64/2, p. 30-32, legebla ĉi tie: https://www.wma.net/wp-content/uploads/2018/09/WMJ_2_2018.pdf) En oktobro 2018 UMEA aliĝis al internacia reto de kunlaborantaj kun-labori: labori kune en komuna laboro.organizaĵoj, kiuj celas pli justan komunikadon pri san-rilataj informoj. Tiu reto nomiĝas angla-lingve Healthcare Information for All (San-prizorgaj informoj por ĉiuj).
  25. 6 poentoj
    Ĵus mortis 88-jara la islanda esperantisto Baldur Ragnarsson, unu el la plej gravaj Esperantaj poetoj. Li verkis ne nur poezion sed ankaŭ eseojneseo: mallonga verko en kiu la verkinto detale prezentas sian opinion aŭ esploron. kaj tradukojn de gravaj islandaj verkoj. La suba poemo de Baldur Ragnarsson unue aperis en la revuo Beletra Almanako (n-ro 1, septembro 2007, paĝoj 44-45). En la poemo aperas la nomoj de du el la antikvajantikva: malnovega. nordaj dioj: Odino kaj Toro. Odino estis la plej grava dio, kaj la patro de multaj el la aliaj dioj. Li havis nur unu okulon, ĉar li fordonis la alian okulon por ricevi saĝecon. Toro estis unu el liaj filoj, la dio de milito kaj de la tondrotondro: fortega bruo, kiu okazas samtempe aŭ tuj post fulmo.. Trans la rokojroko: ŝtonego. Toro malnova amiko mia iam diris al mi ke certa monto apud unu el la okcidentaj fjordojfjordo: longa, mallarĝa brako de la maro, kiu tranĉas la apudan bordon. estas plena de spiritoj. Hodiaŭ matene tiuj vortoj vizitis min kiam mi relegis la rakonton pri la kredo de ekloĝanto en tiu regiono antaŭ mil jaroj ke li mortos en tiun monton. *** Krom mi estis nur unu pasaĝeropasaĝero: vojaĝanto portata en veturilo. en la aŭtobuso longbarbbarbo: vizaĝ-haroj de viro.ulo kun granda ĉapelo kiu kovris liajn okulojn. Kiam mi salutis lin li iom levis la ĉapelon kaj mi vidis ke nigra flikaĵoflikaĵo: peco de ŝtofo kudrita sur truo en vesto. kaŝas unu lian okulon. Mi prezentis min kaj li diris ankaŭ sian nomon: Odino. Mi provis komenci kun li interparolon sen multa sukceso ĉar li ne facile komprenis min nek mi lian antikvan parolmanieron. Mi tamen tiom komprenis ke li scias mian celon kaj ke li estos mia gvidanto sur tiu monto. Ialial: pro iu kialo. mi sentis nek miron nek timon tute kontraŭe mi trovis tion tute natura ke Odino mem gvidu miajn lastajn paŝojn en la poezian mondon trans la rokoj.
  26. 5 poentoj
    Saluton! Mi nomiĝas Paulo Cesar Pires, kaj loĝas en la subŝtato San-Paŭlo, de Brazilo. Fine de la jaro 2010 mi emeritiĝis kiel bankoficisto kaj en 2011 mi eklernis Esperanton pere de interreto. Krome mi Esperantistiĝis membriĝante en la asocioj UEA (tutmonda) BEL (landa) kaj EASP (subŝtata). Por helpi je la diskonigado de Esperanto mialande mi prizorgas la portugal-lingvan retpaĝaron www.pcp.digital.
  27. 5 poentoj
    Liven Dek estas la plum-nomoplum-nomo: kaŝnomo de verkisto, kiun li/ŝi uzas anstataŭ la vera nomo. de hispana Esperanto-verkisto, Miguel Gutiérrez Adúriz. Li eldonas scienc-fikciajnfikcio: romano, novelo aŭ rakonto pri afero, kiu ne vere okazis. libro-seriojn kun noveloj de si mem kaj aliaj verkistoj, kaj gajnis plurajn literaturajn premiojn pro siaj poemoj kaj noveloj. Li ankaŭ verkis lernolibron por hispan-lingvanoj kaj Esperantan-hispanan vortaron. Jen du mallongaj poemoj de li, kiujn li legos al vi. Unue, Sur la tombon Sur la tombontombo: fosaĵo en la tero, kien oni metas mortinton; memoriga ŝtono starigita super tia fosaĵo. de nia amo, kiel ĉiudimanĉe, jam de tri jaroj, mi lasis hodiaŭ mian faskonfasko: aro da longaj objektoj, tenataj aŭ ligitaj kune, ekzemple floroj, lignopecoj aŭ simile. de floroj apud la via. Kaj fine, Kiel ajnan Kiel ajnan cigaredon, mian vivon vi fumis; kaj purema, aŭ eble por evitieviti: peni ne fari, ne uzi, ne renkonti. incendionincendio: granda fajro, kiu atakas domon, urbon, arbaron aŭ simile.… surplanke la stumponstumpo: mallonga restanta parto, ekzemple de fumita cigaredo. vi tretistreti: premi sub la piedo..
  28. 5 poentoj
    La sekvanta artikolo, verkita de la grava verkisto kaj poeto William Auld, unue aperis en Kontakto n-ro 80 (1983:4), p. 4. Ĝi estas simpligita kaj mallongigita. La kreado de tute nova lingvo, kia estis Esperanto en la malfrua 19-a jarcento, kompreneble starigis apartajn problemojn. Aliaj lingvoj havis historion pli aŭ malpli longan, al kiu oni povis sin turni por pravigi sian uzadon de la lingvo. Al Esperanto mankis ĉio simila, kaj la fruaj esperantistoj multe diskutis pri tio, kiel povos evolui la internacia lingvo. Multaj homoj deziris reformi la lingvon, ĝin plibonigi aŭ perfektigi laŭ sia propra persona vidpunkto. Al ili apenaŭ venus en la kapon trakti tiamaniere iun nacian lingvon, sed por ili la internacia lingvo estis projekto. Tiaj homoj ne komprenis, ke la plej grava celo de la lingvo estas praktika uzado por tutmonda komunikiĝo, kaj ke ilia agado nur malhelpos la realigon de tiu celo. Lernantoj devas esti certaj, ke ili ne devos relerni iun reformitan Esperanton. Zamenhof tre bone komprenis, ke lia lingvo devas havi la eblecon evolui. Li sciis, ke neniu lingvo povas resti senŝanĝa. Lingvo senŝanĝa estas mortinta lingvo. Sed en naciaj lingvoj la ŝanĝiĝoj okazas surbaze de firma fundamento, nome la strukturo kaj gramatiko, kiujn la lingvo ricevis de la historio. Li do vidis, ke eventualaj ŝanĝiĝoj en Esperanto nepre ne devos ŝanĝi la strukturon kaj gramatikon de tiu lingvo. Kiel solvi la problemon? Kiel havigi al Esperanto tiun bazon, similan al aliaj lingvoj, kiun Esperanto tiam ankoraŭ ne havis? En 1905 Zamenhof eldonis la libron Fundamento de Esperanto, kaj per Deklaracio akceptita de la 1-a Universala Kongreso en Boulogne-sur-Mer sam-jare tiu libro estis proklamita “netuŝebla bazo de Esperanto, en kiu neniu rajtas fari kian ajn ŝanĝon”. Tio estis la saĝa solvo, kiu certigis al la lingvo ĝian estontecon. La Fundamento konsistas el kvar partoj. Unue, Antaŭparolo, en kiu Zamenhof klarigas, kial la verko estas absoluta kondiĉo por la unueco de la lingvo. Due, la Gramatiko de la lingvo, en kiu la 16 reguloj estas koncize prezentitaj. Trie, Ekzercaro, kiu kompletigas la gramatikon kaj montras ĝian aplikon. Kvare, Universala Vortaro, kiu entenas la 1800 unuajn Esperantajn radikojn, kun traduko en kvin lingvoj. Sur la netuŝebleco de la Fundamento konstruiĝis tiu tutmonda lingvo, kiu baldaŭ festos sian 100-jaran dat-revenon*. La reformemuloj, kiuj ne komprenis la signifon kaj gravecon de tia fundamento, forlasis la movadon. Ili preferis Idon – reformitan Esperanton, kiu mortis pro manko de Fundamento. Fondiĝis UEA dediĉita al praktika uzado de la internacia lingvo. La Akademio de Esperanto de tempo al tempo oficialigis novajn vortojn, eĉ afiksojn, aŭ ali-maniere rekonis la evoluon de la lingvo. Sed ankaŭ la Akademio rekonas kiel sian ĉefan taskon respekti kaj gardi la Fundamenton. La genio de Zamenhof certigis, ke evoluo povas okazi – sen detruo de la lingva fundamento. William Auld * Ĉi tiu artikolo aperis en 1983, kiam Esperanto proksimiĝis al sia 100-a dat-reveno. Nuntempe kompreneble la lingvo aĝas pli ol 130 jarojn.
  29. 5 poentoj
    Somera Esperanto-Studado (SES) estas unu-semajna renkontiĝo organizata ĉiu-jare dum somero ekde la jaro 2007. Ĝi kutime okazas en la lando Slovakio kaj celas instrui la lingvon Esperanto al ĉiu-aĝaj komencantoj, progresantoj, kaj ankaŭ al fluaj parolantoj, kiuj deziras lerni pri la literaturo kaj historio de Esperanto. Dum SES la partoprenantoj vizitas kursojn antaŭ-tagmeze, kaj post-tagmeze ili amuziĝas kaj amikumas kun aliaj homoj. Ĉiam okazas tagaj kaj duon-tagaj ekskursoj, prelegoj, vesperaj koncertoj, kaj noktaj programoj en trinkejo aŭ en trankvila te-ejo kun la nomo Gufujo. SES estas la plej granda renkontiĝo de Esperanto-lernantoj, kutime kun 150-250 partoprenantoj. La renkontiĝon organizas la Esperanto-asocio "Edukado ĉe Interreto" (E@I). Ĝia sidejo troviĝas en Slovakio (urbo Partizánske) sed ĝiaj laborantoj estas internaciaj. Ĝi ĉefe zorgas pri interretaj projektoj rilataj al lingvoj aŭ informado, sed ĝi ankaŭ organizas aliajn renkontiĝojn, kiel ekzemple la renkontiĝon Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) kaj ankaŭ la renkontiĝon Polyglot Gathering, kiu estas granda internacia renkontiĝo por poliglotoj (homoj kun ekster-ordinara kapablo paroli multajn lingvojn). La venonta SES okazos en la historia slovaka urbo Nitra de la 12-a ĝis la 20-a de Julio 2019. Ni kore invitas ĉiujn partopreni en ĝi! Salomé Hug
  30. 5 poentoj
    Kafo estis preferata trinkaĵo en la otomana imperio. Kaj eble kafo estis unu el la kaŭzoj, kiuj kontribuis al la falo de tiu imperio. Kafo atingis Konstantinopolon (nuntempan Istanbulon), la ĉefurbon de la otomana imperio, el Jemeno dum la regado de sultano Sulejmano la Granda (1520-1566). Ĝi baldaŭ fariĝis furora trinkaĵo tra la tuta imperio. La turka kafo estas trinkaĵo kun tre forta, maldolĉa gusto, kiun tradicie oni trinkas kune kun glaso da akvo kaj malgranda turka dolĉaĵo lokum. Iuj homoj opiniis, ke pia islamano ne devus trinki kafon. Iam islama alt-rangulo eĉ publikigis ordonon kontraŭ kaf-trinkado, tamen la furoro daŭris kaj oni fondis la unuajn publikajn kafejojn en Konstantinopolo en la jaro 1555. Do, nun la unuan fojon troviĝis lokoj, kie la homoj povis renkontiĝi ekster sia hejmo, krom en moskeoj kaj bazaroj. Tial la homoj komencis kunveni tie, kaj en la kafejoj ekestis la kutimo, ke la pli edukitaj trinkantoj laŭtlegu la novaĵojn al la senalfabetuloj. Kaj tiel komenciĝis diskutado pri politiko, pri altiĝantaj prezoj, pri la malvenkoj en bataloj, kaj ankaŭ aŭdiĝis protestoj kontraŭ la sultano. La kafejoj fariĝis la unuaj centroj, kie okazis politikaj protestoj. Tial la kristanaj lando-partoj en la imperio komencis batali por sendependiĝo, kaj unu post la alia gajnis siajn liberecon. En la kafejoj, oni faris la unuajn planojn pri kontraŭstaro al la sultano. Do, ni povas diri, ke kafo kontribuis al la fondado de Grekujo en 1821, de Serbujo en 1835 kaj de Bulgarujo en 1878. Poste, en la diversaj sendependaj landoj, la trinkaĵo ekhavis novajn nomojn, ekzemple ĝi nomiĝis greka kafo, araba kafo, kaj tiel plu. Oni ankaŭ aldonis al ĝi aliajn ingrediencojn, kiel mastikon, oranĝon, kardamomon, ktp. Per rostado oni ŝanĝis la koloron de kaf-pulvoro al pli hela aŭ malhela bruna koloro, kun malsamaj gustoj. Trinkinte vian kafon, vi vidos la pulvoron, kiu restas en via taso. Sciu, ke tiuj etaj eroj kapablas faligi ŝtatojn kaj ŝtat-estrojn tra la mondo. Vasil Kadifeli
  31. 5 poentoj
    Chaumont estas malgranda urbo en la orienta parto de Francujo. En alta mezlernejo de Chaumont okazas ekde 2015 kursoj de Esperanto al lernantoj. Ili aĝas inter 14 kaj 18. Ĉi-jare la lernantoj komunikas kun samaĝuloj el aliaj landoj : Ĉinujo, Hispanujo, Irano, Kazaĥujo, Rusujo, Vjetnamujo. La lernantoj registras mallongajn videojn kaj sendas ilin al la aliaj landoj. Post unu semajno la Esperanto-lernantoj el tiuj landoj ankaŭ sendas videojn. Pli da informoj : https://twitter.com/EsperantoLCDG
  32. 5 poentoj
    Ĉu vi povas divenidiveni: supozi fakton sen sufiĉaj informoj por scii, ĉu oni pravas., kie estis fondita la unua Esperanto-klubo en Britio? Ĉu eble en Londono aŭ en Kembriĝo, la urbo de la tria Universala Kongreso en 1907? Fakte ne. La unua brita Esperanto-klubo fondiĝis en 1902, en malgranda industria urbeto en la norda parto de Anglio, kun la nomo Keighley (Kiĥlio). La fondinto estis konata loka ĵurnalistoĵurnalisto: profesia raportisto por gazeto. Joseph Rhodes, kiu ankaŭ verkis la unuan anglan-Esperantan vortaron en 1908. Tiu vortaro enhavis multajn malmodernajn (sed interesajn) vortojn. Jen kelkaj ekzemploj: Konduksidejo: La sidloko, kiun uzis la veturigisto de ĉevala veturilo. Glacitenejo: Aparta subtera loko kie riĉuloj konservadis glacion, prenitan de frostigitaj lagoj dum la vintro, por fari glaciaĵojn dum la somero. Multaj vortoj en la libro temas pri industriaj teknikoj de la deknaŭa jarcento, kiujn oni nuntempe apenaŭ komprenas, sed tiutempe ili kompreneble estis ankoraŭ gravaj kaj tradukindaj. Rhodes ankaŭ tradukis la faman anglan verkon de John Bunyan The Pilgrim's Progress (La progreso de la pilgrimopilgrimo: homo, kiu vojaĝas kun religia celo al sankta loko.) en Esperanton. Estas ankoraŭ troveblaj la dokumentoj de la klubo, kiun Rhodes fondis, en la biblioteko de Keighley. Inter ili estas liaj leteroj kaj man-skribitaj notoj pri la unua Universala Kongreso ĉe Bulonjo-sur-Maro en Francio, en 1905. Bedaŭrinde ne plu ekzistas Esperanto-klubo en Keighley, sed en Skipton, proksima urbeto en la bela kamparo de Jorkŝiro, vigla Esperanto-grupo kunvenas regule. John Greenwood
  33. 5 poentoj
    Gerda malaperis! Claude Piron. Chapecó: Fonto, 1983. 48 paĝoj, 21 cm. Prezo: €6.90. Kiam novaj lernantoj volas plibonigi sian lingvo-kapablon, ili kutime serĉas librojn, kiuj ne havas tro da malfacilaj vortoj aŭ gramatikaĵoj kaj kiuj povus samtempe tikli la imagon. Tiel, ili legas la libron ĝis la fino. Unu tia libro por Esperanto-lernantoj estas Gerda malaperis!, la fama libro de Claude Piron kaj bona amiko de novaj esperantistoj. Temas pri krim-romaneto, kiu kaptas la atenton de la legantoj tuj de la unua paĝo kaj ne forlasas ĝin ĝis la fino de la rakonto, kiam la mistero solviĝas. La libro taŭgas por komencantoj kaj progresantoj, ĉar ĝi komenciĝas per tre facilaj, ĉiutagaj vortoj kaj gramatiko. Iom post iom, ĝi fariĝas pli defia, donante al la lernanto multajn eblecojn por sukcesa lernado per ripetado de lingvaj strukturoj en malsamaj kuntekstoj. La mistero komenciĝas, kiam tri studentoj observas strangan okazaĵon en la kafejo de universitato: virino, kiu estas sperta kriptaĵosciencisto, malaperas (aŭ ĉu iu kaptis ŝin?). Ili devas solvi la misteron. La leganto sekvas la aventurojn de la studentoj ĝis la solvo de la mistero. La libro povas esti uzata kiel helplibro dum kurso, aŭ en memlernado. Eblas ankaŭ spekti filmon de la rakonto, aŭ aŭskulti la komencan parton per malnova son-dosiero. Se vi ankoraŭ ne legis iun ajn libron en Esperanto, tiu ĉi aventur-romano estus sendube tre bona unua legolibro por vi. La libron oni povas aĉeti ĉe la libroservo de UEA. Ĝi estas legebla ankaŭ senpage en la reto. .
  34. 5 poentoj
    Saluton. Mia nomo estas Tony kaj mi loĝas en Kanado. Mi multe ŝatas Esperanton. Ĝi estas mia ŝatokupo. Laŭ mi ĉi tiu retejo estas bonega ideo. Ni bezonas facilajn aferojn por lerni, ĉu ne? Mi volas, ke mi povu pli bone paroli.
  35. 5 poentoj
    Mi pensas pri vi. La odoro de mia patrino venas al mia nazo. Mia patrino, la monda beleco, vi sur-rajdis la karuselon de la festo ene de mi. Vi turniĝadas kaj viaj jup-basko kaj hararo flugadas. Mi vian roziĝantan vizaĝon daŭre perdas kaj poste retrovas. Pro kio mi memoras vin kiel vundon de tranĉilo? Kvankam vi estas tiel for de mi, pro kio mi aŭdas vian voĉon kaj ekĵetiĝas el mia loko? Mi elgenuiĝas kaj rigardas viajn manojn. Mi volas tuŝi ilin sed mi ne povas. Mia rozo, mi estas la konfuzita spektanto malantaŭ vitro de mia dramo kiun mi rolas en mia krepusko. Nazim Hikmet tradukita de Vasil Kadifeli
  36. 5 poentoj
    Kabe estis la plumnomo de Kazimierz Bein, elstara esperantisto el la unua jardeko de la pasinta jarcento. Li naskiĝis en Pollando en 1872, kaj li lernis Esperanton en 1903, vidinte Esperantan rubrikon en angla revuo. Tio vekis lian intereson, kaj li aĉetis lernolibron. Li rimarkis, ke “post kelkhora laboro” li jam povas legi preskaŭ ĉiajn tekstojn sen vortaro. Same kiel Zamenhof, li estis okulkuracisto, do li decidis viziti sian kolegon Zamenhof ĉe lia laborejo. Tiel komenciĝis lia Esperanta agado. Li tre rapide fariĝis aktiva tradukisto, kaj baldaŭ famiĝis sub sia plumnomo Kabe (por KAzimierz BEin). Li estis esperantisto nur de tri jaroj, kiam en 1906 li fariĝis vic-prezidanto de la Akademio de Esperanto. Li verkis la unuan unu-lingvan vortaron de Esperanto, en kiu la vortoj ne estis tradukitaj, sed difinitaj en Esperanto mem, kun utilaj ekzemplo-frazoj. La unua eldono de Vortaro de Esperanto aperis en 1911. Nuntempe li estas fama inter esperantistoj ĉefe pro traduko de ampleksa romano el la pola, La faraono de Bolesław Prus. La tri dikaj volumoj de tiu traduko ankoraŭ troviĝas en klub-bibliotekoj tra la mondo, kaj ankaŭ en la reto, se vi volas rigardi ilin. Kvankam tio estas lia plej konata verko, li produktis multajn aliajn tradukojn (neniam originalajn verkojn), kaj estas apenaŭ kredeble, ke li sukcesis produkti tiel ampleksan verkaron dum la mallonga periodo, nur proksimume ok jaroj, de sia Esperanta agado. Sed Kabe estas plej fama inter esperantistoj ne pro sia vortaro, nek pro siaj tradukoj, sed pro sia subita kaj sen-klariga malapero el la Esperanta movado en 1911. Tiel ekestis nova verbo en Esperanto: kabei (aŭ foje kabeiĝi), kun la signifo “post antaŭa aktiveco, forlasi la Esperanto-movadon”. Kabe neniam kontentige klarigis la kialon de tiu subita retiriĝo. En 1931 li konsentis esti intervjuata de la grava revuo Literatura mondo, kaj tiam li parolis pri neprogreso de Esperanto kaj pri sia opinio, ke tia neprogresanta lingvo ne povos esti solvo de la monda lingvo-problemo. La profesia laboro de Zamenhof kiel okulkuracisto certe suferis pro lia okupiĝo pri Esperanto; kontraste, Kabe fariĝis en 1908 unu el la fondintoj kaj la unua direktoro de la Varsovia Instituto pri Okul-kuracado. Estas facile imagi, ke li tutsimple ne plu trovis tempon por okupiĝi ankaŭ pri Esperanto. Eble estis ankaŭ personaj kialoj, ekzemple malbonaj rilatoj kun aliaj esperantistoj. Sed tiuj estas nur supozoj. Neniu scias kial de 1911 ĝis sia morto en 1959, Kabe neniam plu okupiĝis pri Esperanto. Foto de Matuszewski, Ignacy (1858-1919) - Cyfrowa Biblioteka Narodowa Polona Grupo de esperantistoj. Staras de maldekstre: Leon Zamenhof, Kazimierz Bein (Kabe), Aleksander Bolesław Brzostowski, nekonata, nekonata, Adam Zakrzewski. Sidas de maldekstre: nekonata, Jan Günther, Ludoviko Zamenhof, Antoni Grabowski, Leo Belmont.
  37. 5 poentoj
  38. 5 poentoj
    Saluton! Mi nomiĝas Jeong Daun [ĝong da-un], kun Esperanta (kaj facila) nomo Milda. Mi estas dumviva membro de Korea Esperanto-Asocio kaj Universala Esperanto-Asocio. Mi komencis lerni Esperanton antaŭ dek jaroj, kaj multe progresis en la jaro 2018 pro ekzerciĝado per komputila ludo kun la nomo Kotonoha Amrilato. Mi loĝas en Seulo kaj mi laboras ĉe komputila kompanio, kies laboro estas programado de aŭtomobiloj (ne kiel Hyundai, sed pli malgranda). Mi aĝas 31 jarojn kaj ŝatas aŭskulti muzikon, ludi tabul-ludojn kaj tiel plu. Jen mia foto, kiam mi estis ĉe Tsutenkaku en la urbo Osako dum mia unua eksterlanda vojaĝo al Japanio.
  39. 5 poentoj
    La decembra numero de la revuo Esperanto estas senpage elŝutebla. Esperanto estas la plej konata periodaĵoperiodaĵo: gazeto aŭ alia eldonaĵo, kiu aperas periode. en EsperantujoEsperantujo: la Esperanta mondo., kiu aperas jam de 112 jaroj. Tiu numero estas la lasta de la jar-kolekto 2018. Ĉu vi ankoraŭ ne estas membro de UEAUEA: Universala Esperanto-Asocio., aŭ ĉu vi ne abonas la revuon? Ne gravas! Vi estas invitata elŝuti ĝin kaj malkovri ĝian riĉan enhavon. Vi trovos novaĵojn, artikolojn, recenzojn kaj multajn aliajn aferojn. En la decembra numero eblas legi diversajn artikolojn pri la Universala Kongreso, kiu okazos ĉi-jare en Lahtio, Finnlando. Konatiĝu kun la kongres-urbo, kaj informiĝu kie, kiam, kaj kion manĝi en Finnlando. Krome malkovru, kies memor-tabulo estis starigita en Ukrainujo, kaj ĝuu analizonanalizo: detala studo, kiu prenas en konsideron ĉiun unuopan aspekton de iu afero. verkitan de la vic-prezidanto de UEA, kiu demandas, ĉu UEA estas universala aŭ maluniversala. Trovu la liston de la plej furorajfurora: afero, kiu subite estas aparte sukcesa, kaj kiun ĉiuj samtempe deziras fari, aĉeti, partopreni. libroj de la kongresa libro-servo en Lisbono: kiu estis la plej vendata libro? Legu ankaŭ pri multaj aliaj gravaj kaj interesaj aferoj! Ĉu vi konas aliajn esperantistojn, kiuj eble interesiĝus legi ĝin? Bonvolu sciigi ankaŭ ilin, ke ili povos elŝuti tiun numeron senpage.
  40. 5 poentoj
    Saluton! Mi nomiĝas Maurizio. Denaske italo, mi loĝas en Britujo ekde la mezepoko. Ne, mi ŝercas, kvankam mi pasigis la plejparton de mia vivo en Britujo. Mi renkontis Esperanton unuafoje en 1987, sed mi nur vere esperantiĝis en 2017 kiam mi faris la kursojn kaj ekzamenojn de EAB (Esperanto- Asocio de Britio). Mi rapide entuziasmiĝis pri la lingvo kaj, per la helpo de tre bonaj instruistoj, mi sukcese trapasis la KER-Ekzamenon je nivelo C1. Mi amuziĝas per verkado de poemetoj kaj mallongaj rakontoj. Mi kreis Esperanto-grupon en mia urbo kaj nuntempe ankaŭ instruas la lingvon kaj en la klubo kaj ĉe la famaj semajnfinaj kursoj de EAB. Lastatempe, mi fariĝis onklo ĉe "Ekparolu!" la programo de edukado.net, per kiu komencantoj povas ekzerciĝi pri parolado. Mi ankaŭ redaktas la bultenon de EAB, Update, informilon pri Esperanto por la anoj de la asocio en Britio. Mi gratulas Annan, la tutan teamon kaj UEA, pro la kreado de tiu ĉi bonega retejo por komencantoj kaj progresantoj.
  41. 5 poentoj
    Ĉu Ĉinujo aŭ Ĉinio? Francio aŭ Francujo? En Esperanto ambaŭ formoj estas uzataj kaj akcepteblaj, kaj ambaŭ aperos en ĉi tiu retejo. La redaktoro preferas -ujo, kaj do en artikoloj, kiujn ŝi mem verkis, vi trovos landonomojn kun -ujo. Sed se homoj sendos al ŝi kontribuaĵojn kun -io, en subskribitajsub-skribi: skribi sian nomon fine de dokumento por montri, ke oni mem verkis ĝin, aŭ por konsenti pri la enhavo. artikoloj ŝi respektos la preferojn de la verkinto.
  42. 5 poentoj
    Bonvenon! Laŭra kaj Petro malkovras Esperanton. Federico Gobbo kaj Yuri Gamberoni. Novjorko: Mondial, 2018. 75p. 23cm. ISBN 9781595693839. €9,90. Malofte okazas, ke lernejaj instruistoj petas mallongan Esperanto-kurson de fakulo post rigardo de televida intervjuo. Malofte, jes, sed tio foje okazas. Kaj tio okazis al mi en la jaro 2017, kiam la atento al Esperanto en la ĝenerala socio estis pli granda ol kutime. Mi estas fakulo pri Esperanto ĉar mi instruas ĝin en du universitatoj, kaj pro tio de tempo al tempo oni petas de mi intervjuon pri la temo. En la lernejo "Riccardo Massa" en Milano, Italujo, oni jam konis mian klason pri la kreado de lingvoj, ĉar mi jam gvidas dum multaj jaroj tiun klason en bazlernejo laŭ la metodo Montessori. Post kiam la mezlernejaj instruistinoj rigardis la televidan intervjuon, ili petis min starigi kurseton pri Esperanto. Mi jesis al la propono entuziasmeentuziasmo: forta kaj tre vigla ŝato pri iu afero.. Sed, post la entuziasmo, venis momento de necerteco. Kiel oni instruas Esperanton al lernejanoj kiuj aĝas 11-14? Mi ne havis antaŭan sperton. Mi rigardis multajn lernilojn, kaj mi ne trovis taŭgan lernilon por la aĝo de la lernantoj kaj por la metodo Montessori. Restis nur unu solvo: verki novan lernilon. La rezulto estas la bildstriabild-strio: rakonto en la formo de serio de bildoj. libro Bonvenon! Per tiu libro mi celas doni superrigardon ne nur al la Esperanta lingvo sed ankaŭ al la kulturo kaj precipe al la ideoj de Zamenhof. Atentu, ke ĝi ne estas tradicia lernilo: ekzemple, ne enestas ekzercoj aŭ gramatikaj klarigoj. La celo de la bildstria libro estas nur doni interesan legaĵon al mezlernejanoj, kiuj per traduko, demandoj kaj respondoj, kaj ĉefe rol-ludojrol-ludo: ludo en kiu oni ŝajnigas esti alia persono, kvazaŭ en teatro., povas eklerni Esperanton. Pro tio, ankaŭ fluaj parolantoj povas ĝui la legadon, laŭ la espero de la ĉefa aŭtoro de la rakonto. La desegnojn faris itala profesiulo kiu nomiĝas Yuri Gamberoni, kiu estas amiko de Esperanto. Federico Gobbo
  43. 5 poentoj
    Mi estas Jérémie Sabiyumva, mi esperantistiĝis en 1999 en Burundo, kaj ekde tiam aktivas en la estraro de diversaj organizaĵoj starigitaj en Burundo. Mi estis membro de la Afrika Komisiono de UEA de 2005 ĝis 2017, komisiito de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) pri landa agado en Afriko dum pluraj jaroj, kaj kunlaboranto de la komisiono de UEA pri Meza Oriento kaj Norda Afriko. Mi verkas multajn artikolojn por diversaj Esperanto-revuoj. Nun mi helpas voĉ-legi artikolojn por la revuo Esperanto.
  44. 5 poentoj
    Saluton! Mi nomiĝas James kaj mi loĝas en Londono, Britujo. Mi eklernis Esperanton antaŭ unu jaro, ĉar mi volis lerni alian lingvon, sed mi ne havas multe da tempo, kaj mi aŭdis ke Esperanto estas facila. Mi estas programisto kaj mi ŝategas programi! Mi ŝatas tabul-ludojn, enigmojn kaj cirko-ludilojn. Mi havas unu-radan biciklon kaj mi lernas rajdi sur ĝi kun doloraj rezultoj! Lastatempe mi ankaŭ ekinteresiĝis pri Vapor-punko.
  45. 4 poentoj
  46. 4 poentoj
    Faktoj kaj fantazioj. Marjorie Boulton. Roterdamo: UEA, 1993. 431 pagoj, 21cm. ISBN 92 9017 028 X. Prezo 10.50 €. Faktoj kaj fantazioj estas legolibro, kiun UEA mem komisiis speciale por homoj, kiuj apartenas al la kategorio "progresantoj". En la antaŭparolo, la aŭtoro klarigis, ke laŭ ŝi la kategorio "progresantoj" inkluzivas tiujn, kiuj finis unuan elementan kurson pri Esperanto, kaj deziras plustudi. En la libro troviĝas fabeloj el multaj partoj de la mondo (la "fantazioj"), kaj ankaŭ kolekto de proverboj, kuriozaĵoj, faktoj kaj interesaĵoj (la "faktoj"). Faktoj kaj fantazioj helpas la progresantojn pri la frazkonstruado, kreskigas la kapablon legi, skribi kaj paroli. Uzante simplan stilon, la aŭtoro prezentas utilajn esprimojn, kiujn progresantoj ankoraŭ ne tute regas. Jen alia bonega libro por homoj, kiuj deziras plibonigi sian Esperanton, plivastigi sian vortostokon per facila legado de granda gamo de diversaj literaturaĵoj: poemoj, proverboj, fabeloj kaj interesaj artikoloj. Legante tiun ĉi libron, vi atentos, miros, ridos kaj, certe, lernos. La libron oni povas aĉeti ĉe la libroservo de UEA.
  47. 4 poentoj
    Du fojojn jare okazas Malferma Tago ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, Nederlando. Tio estas okazo, kiam esperantistoj estas invitataj viziti la oficejon. Tie ili povos aŭskulti prelegojn, babili kun aliaj esperantistoj, trinki (sen-page) teon kaj kafon kaj pasigi tempon en la libro-servo. La venonta Malferma Tago estos la 50-a, do speciala okazo. La dato estos la 20-a de aprilo 2019. Se vi estos en aŭ apud Nederlando en tiu dato, ni rekomendas, ke vi vojaĝu al Roterdamo por tie ĉeesti. Estos plena kaj interesa programo, kun honoraj gastoj Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova, redaktoroj de revuo Esperanto. Ili prezentos la Retan Revuon, novan iniciaton de UEA. Krome estos prelegoj de pluraj estraranoj de UEA kaj de Manuela Burghelea, volontulo de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo). Prelegos ankaŭ Katalin Kováts, respondeculo de la retejo edukado.net kaj organizanto de Esperanto-ekzamenoj tra la mondo. Oni prezentos novaĵojn de la libro-servo, kaj se vi volos aĉeti librojn, estos ĝenerala sesona rabato. La libroservo de UEA Partopreno en la Malferma Tago estas senpaga, kaj ne necesas anonci vin anticipe. Por la adreso kaj instrukcioj, kiel atingi la Centran Oficejon, legu ĉi tie. La aranĝo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.
  48. 4 poentoj
    Unu el la plej gravaj Esperanto-poetoj estas la islandano Baldur Ragnarsson. Li ĵus mortis, 88-jara, la 25-an de decembro 2018. En 2010 li prezentis sin mem por la revuo Juna amiko. Jen kelkaj informoj el tiu artikolo. Li naskiĝis en 1930 en malgranda vilaĝo apud unu el la multaj fjordojfjordo: longa, mallarĝa brako de la maro, kiu tranĉas la apudan bordon., kiuj tranĉas la orientajn bordojn de Islando. Lia patro estis instruisto, kaj de li la knabo unue aŭdis pri Esperanto, kiu tuj kaptis lian intereson. En vendejo de malnovaj libroj li trovis lernolibron de Esperanto en la islanda lingvo, eldonitan en 1909. Tiun lernolibron li studis dum la somero post sia unua gimnaziagimnazio: supera lernejo. jaro, tiam 18-jara, laboranta kiel ordinara voj-laboristo en orienta Islando. La laboristoj loĝis en tendojtendo: sub-ĉiela loĝejo el ŝtofo. kaj en la vesperoj post la taga laboro li lernis la lingvon en sia tendo, kiun li dividis kun alia laboristo, kiu miris pri tia entuziasmoentuziasmo: granda, emocia ŝato pri iu afero.. En tiu sama somero Baldur ricevis siajn unuajn librojn en Esperanto, post-lasitajn de mortinta esperantisto. Inter tiuj estis malnovaj jar-kolektoj de la revuoj Lingvo internacia kaj Juna Esperantisto kaj, plej grave, la poemaro El parnasoParnaso: monto en Grekujo, kie loĝis diinoj de la poezio kaj aliaj artoj. de popoloj de Anton Grabowski. Tiel li ekkonis la Esperantan poezion, kaj baldaŭ deziris mem verki poemojn en Esperanto. Lia unua poemo estis am-poemo al la lingvo, sonetosoneto: poemo el 14 versoj (linioj). kun la titolotitolo: nomo de libro, poemo, teatraĵo, aŭ simila verko. Al Esperanto, kiu aperis en la revuo Voĉo de Islando (1950). Eblas legi ĉi tie la plenan artikolon el Juna Amiko, kaj ankaŭ la tekston de tiu unua poemo verkita de Baldur en Esperanto. Post universitataj studoj li laboris kiel instruisto de la islanda lingvo. Island-lingve li verkis poezion kaj fakajn librojn pri la islanda. Li ekaktivis en 1952 en la Esperanto-movado, nacie kaj internacie. Dum diversaj periodoj li estis prezidanto de Islanda Esperanto-Asocio, vic-prezidanto de UEA (1980-83), prezidanto de la Belartaj Konkursoj de UEA (1975-85), kaj ekde 1979 ĝis sia morto membro de Akademio de Esperanto. Li estis proponita en 2007 por la premio Nobel pri literaturo, bedaŭrinde sensukcese. En Esperanto li verkis du famajn poem-kolektojn, nome Ŝtupoj sen Nomo kaj Esploroj. En 2007 aperis la libro La lingvo serenaserena: trankvila., kiu enhavis ĉiujn verkojn, kiujn li produktis gis tiam (aliaj verkoj de li aperis poste), plus artikoloj pri li de aliaj konataj Esperanto-verkistoj. Baldur Ragnarsson ne nur verkis originale en Esperanto, sed ankaŭ tradukis multajn gravajn verkojn, kaj antikvajnantikva: malnovega. kaj modernajn, el la islanda literaturo.
  49. 4 poentoj
    La membroj de Londona Esperanto-klubo renkontiĝis la 11-an de januaro por ĝui sian nov-jaran feston. Estis kvizokvizo: konkursa demandado pri diversaj scioj, kutime kun amuza celo., sed ĉefe oni manĝis, trinkis kaj babilis.
  50. 4 poentoj
    En la paĝo Loke eblas prezenti lokajn renkontiĝojn kaj similajn agadojn. Ne necesas longaj priskriboj. Sufiĉas 3-4 frazoj – kaj nepre aldonu foton. Ne forgesu informi pri la loko (urbo kaj lando) kaj la dato. Vi povos mallonge prezenti ne nur kunvenojn, sed ankaŭ aliajn lokajn agadojn, ekzemple ekspozicion pri Esperanto en via loka biblioteko, prezenton en lernejo, kaj simile. Por prezenti okazaĵon en Loke necesas unue ensaluti aŭ registriĝi, se vi ne jam faris tion.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.