Salti al enhavo

Furorlisto


Populara enhavo

Montriĝas enhavo pleje ricevinta reputacion ekde la 01/18/20 en Artikoloj

  1. 7 poentoj
    Saluton! Jen facila novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno: Okazis en Pekino ceremonio de subskribado pri kuneldonado de Esperanta versio de Unesko-kuriero La 7-an de januaro 2020 okazis ceremonio de subskribado pri kuneldonado de Esperanta versio de Unesko-kuriero. La ceremonion ĉeestis gvidantoj kaj reprezentantoj de Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG), El Popola Ĉinio kaj Unesko-kuriero. Fang Zhenghui, vicprezidanto de ĈIEG, diskonigis la historion de El Popola Ĉinio (EPĈ) en eldonado de Esperantaj libroj kaj gazetoj, kaj la esperon, ke Unesko-kuriero kontribuos por la paco kaj progreso de la mondo. Ian Denison, ĉefo pri eldonado kaj diskonigo de Unesko, diris, ke eldonado de Esperanta versio de Unesko-kuriero ligiĝas al la tasko de Unesko subteni la diversecon de kulturoj kaj lingvoj, kaj al la celo rapidigi disvastigon de Esperanto en la mondo. Duncan Charters, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA), sendis gratulan mesaĝon al la ceremonio. Nome de UEA li esprimis sian dankon al EPĈ pro ĝia subteno al Unesko-kuriero, kaj la emon plimultigi kunlaborojn inter UEA kaj ĉinaj esperantistoj. Chen Ji, direktoro de Esperanto-sekcio de EPĈ, diris ke EPĈ kunlaboros kun UEA por plenumi la tradukadon de Unesko-kuriero, kune kun esperantistoj el dek-kelkaj landoj. Tiel la gazeto kun koncepto “krei pacon per kulturo” estos plue diskonigita, kaj la kulturo kaj idealo de Esperanto estos pli vaste konataj. Chen Shi, estro de EPĈ, kaj Denison subskribis la interkonsenton pri kuneldonado. Du Zhanyuan kaj Denison kune prezentis la nom-tabulon de Esperanto-redaktejo de Unesko-kuriero. Tiu estis la elektita novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.
  2. 6 poentoj
    Militrakonto estas internacia esplora projekto pri la rilatoj inter Esperanto kaj la Dua Mondmilito. Ekzistas multaj materialoj, kiuj donas al ni informojn pri la esperantistoj de tiu epoko, sed ankaŭ pli ĝenerale pri la tuta socio. Iom post iom ni kolektas etajn tekstojn pri libroj, homoj, asocioj ktp. Geografie nia celo estas verki pri ĉiu lando aŭ almenaŭ pri ĉiu kontinento. Ni konsideras ampleksan periodon ekde la tridekaj jaroj (de la pasinta jarcento) kaj la Hispana Milito ĝis la komenco de la kvindekaj jaroj, kiam finiĝis la Korea Milito kaj mortis Stalin. Ni volas esplori, ĉu transnacia komunumo kiel la esperantistoj spertis la militon kaj verkis pri ĝi malsame ol la aliaj homoj. Ĉu ili kapablis pensi preter la nacia vidpunkto? Ĉu ili estis pli pac-amaj ol aliaj homoj? Ĉu ili havis pli da komprenemo rilate al la batalantoj el la alia flanko? Ĉu ili estis malpli kruelaj kontraŭ la anoj de iu malplimulto? Ver-dire ni ne havas ankoraŭ la respondon al tiuj ĉi demandoj. Sed ni jam malkovris multajn interesajn historiojn. Jen kelkaj ekzemploj pri la informoj, kiujn ni trovis: pri la uzo de Esperanto en la koncentrejoj; pri la persekutoj suferitaj de la esperantistoj; pri kuraĝa, hom-ama kaj solidara agado eĉ en la plej malfacilaj momentoj; pri la agado de virinoj dum la milito; pri la infanoj; pri tiuj, kiuj iris batali por la libereco en alian landon; pri la diversaj asocioj de la laboristaj esperantistoj; pri la kunlaboro de kelkaj esperantistoj kun la faŝistoj kaj simile. Ĝis nun ni kolektis tekstojn kaj intervjuojn pri Alĝerio, Aŭstrio, Belgio, Bulgario, Britio, Ĉeĥoslovakio, Ĉinio, Danlando, Francio, Germanio, Hispanio, Hungario, Irano, Italio, Japanio, Jugoslavio, Latvio, Nederlando, Norvegio, Palestino, Pollando, Soveta Unio, Svedio, Svislando, Ukrainio, Usono kaj Venezuelo. Multaj el tiuj historioj estas inspiraj por la nunaj tempoj. Inter la plej oftaj temoj troveblas la jenaj: anarkiismo, komunismo, kristanismo, pacismo, Holokaŭsto, kontraŭjudismo, partizanoj, infanoj, elmigrado... Ĉi tie vi povas legi multajn el la tekstoj verkitaj ĝis nun. Pensu, ke nia grupo estas malfermita al kunlaborado. Se vi havas ideojn, se vi konas iun kiu posedas hejme dokumentojn, aŭ se vi deziras peti pliajn informojn, bonvolu kontakti nin. Javier Alcalde
  3. 6 poentoj
    La fotoalbumo. Trevor Steele. Vieno: IEM, 2001. 366 paĝoj, 23 cm. ISBN 3901752269. Prezo 19.20 €. La fotoalbumo estas romano de Trevor Steele, originale verkita en Esperanto. Ĝi estas la unua parto de tri-voluma serio. La temo de la libro estas la vivo de irland-devena aŭstralia familio O’Shea, kiu loĝas en fora parto de Kvinslando. En tiu ĉi unua volumo, la aŭtoro priskribas la vivon de ĉiuj familianoj, la gepatroj kaj sep gefiloj, de 1939 ĝis 1965. En originala maniero, la aŭtoro komencas ĉiun ĉapitron per priskribo de foto, kiu enkondukas la sekvontan tekston kaj prezentas la rolulojn de tiu ĉapitro. La detala priskribo de la personoj, de iliaj pensoj kaj sentoj, kaj la rakonto de la interrilatoj kun aliaj familianoj kaj kun la ekstera mondo en Aŭstralio dum la Malvarma Milito, estas la ĉefa enhavo de tiu ĉi romano. La libro enhavas 366 paĝojn. Ĉu romano tiel longa povas esti taŭga por novaj lernantoj de la lingvo aŭ por komencintoj? Sendube jes. La romanon Steele verkis en klasika Esperanto, kun malmultaj idiotismaj esprimoj, kaj sen lingvaj eksperimentoj aŭ malfacilaj poeziaj licencoj. Tio sendube helpas al flua legado sen tro ofta interrompado por serĉi la signifon de vortoj neniam antaŭe renkontitaj. Ĉi tiu libro taŭgas por komencintoj ankaŭ ĉar ĉiu ĉapitro estas sufiĉe mallonga. Tial, oni povas legi nur kelkajn paĝojn ĉiutage sen perdi la fadenon de la rakonto. Mallongaj ĉapitroj kontribuas ankaŭ al “sento de atingo” pro sukcesa legado de pluraj ĉapitroj de la komenco ĝis la fino. Malgraŭ la elekto de kelkaj nekutimaj vortoj kaj de kelkaj nenecesaj anglaj idiotismoj, kies alternativoj sendube estus pli klaraj al tutmonda legantaro, legado de tiu ĉi romano certe povas helpi lernantojn, kaj lingve kaj spirite. La celo de la tuta serio estas verki kompletan historion de la familio O’Shea. La fotoalbumo, dua volumo jam aperis en 2005 kaj la trian volumon, La fotoalbumo fermiĝas, oni aldonis en 2019. La tri libroj kune estas verŝajne inter la plej grandaj romanaj verkoj jam aperintaj en nia literaturo. Maŭrico Giacometto ('Rico')
  4. 6 poentoj
    Interesa kurso por anglalingvanoj estas Free Esperanto Course (senpaga Esperanto-kurso). La kurso konsistas el 10 senpagaj lecionoj. La speciala avantaĝo de tiu kurso estas, ke ĉiu lernanto ricevas propran instruiston, kiu korektas ties ekzercojn. Fine de la dek lecionoj, la lernanto ricevas retan diplomon. Ĝi estas tre bona baza lernilo por komencantoj, ĉar ĝi ligas ĉiun novulon kun sperta esperantisto. Multaj nuntempaj lerniloj (ekzemple Duolingo) uzas sistemon de aŭtomata korektado, sed Free Esperanto Course ligas la lernantojn kun realaj homoj. Ĝi estas bazita sur la baza kurso de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA), kiu de kelkaj jaroj preferas nomi sin Esperanto-USA. Tiu kurso mem estis bazita sur la poŝta kurso de Esperanto-Asocio de Britio. Tiuj kursoj restis senŝanĝaj dum multaj jaroj, sed en 2011 unu el la kurs-instruistoj, usonano Tomaso Alexander, decidis modernigi la materialon per aldono de filmetoj. Kun sia filo Logano li faris serion de filmetoj en Jutubo por akompani la kurson. La serio nomiĝas “Lernu kun Logano”, kaj per tiuj filmetoj tiu “klasika” kurso estas portata en la 21-an jarcenton. Eblas spekti la filmetojn, eĉ se vi ne enskribiĝis en la kurso. Kompreneble la filmetoj estas en la angla. Jen la ligilo – tamen Tomaso esperas, ke vi ne nur spektos la filmetojn, sed ankaŭ enskribiĝos por fari la kurson kun via propra instruisto. Tomaso estas instruisto/korektanto por tiu kurso ekde 1998, kaj antaŭ kelkaj monatoj li fariĝis ĝia ĉefa administranto. Li informas, ke dum la pasintaj monatoj venis ducent petoj de homoj, kiuj deziras sekvi la kurson, sed ankoraŭ restas spaco por novaj lernantoj. Por trakti tiujn multenombrajn lernantojn, Tomaso varbis kelkajn novajn instruistojn, kaj krome restas pluraj malnovaj. Kun helpo de Timoteo Boronczyk, la kurso estas havebla ĉe nova adreso. Danke al la laboro de Timoteo, la kurso nun aspektas pli bele kaj moderne. Nikhil Kizhakkedath (Scivolemo)
  5. 5 poentoj
    Komenciĝas hodiaŭ la lasta semajno de januaro. Kial tio gravas? Ĉar restas nur tiuj tagoj por aliĝi al la 87a Itala Kongreso de Esperanto (Asizo, 22–29-a de aŭgusto 2020), pagante la plej malaltan kotizon! Ekde la 1-a de februaro la kotizo altiĝos. La kongreso okazos en Asizo (Assisi), miriga kaj fama historia urbo, konata interalie kiel naskiĝloko de Sankta Francisko. Eĉ se vi ne estas konvinkita, ke tiu sanktulo vere povis paroli kun la birdoj, laŭ la legendo, la urbo estas vizitinda pro siaj mez-epokaj placoj kaj konstruaĵoj, artaĵoj, romaj restaĵoj, kaj perspektivoj super belega kamparo. Pro sia riĉa kaj varia programo kaj la multenombraj eksterlandaj partoprenantoj, la itala kongreso similas al malgranda Universala Kongreso. Okazos seminarioj, prelegoj, diskutoj, kursoj de Esperanto por komencantoj kaj progresantoj, koncertoj kaj teatraĵoj. En la kongreso, eblos renkonti konatajn kaj novajn aktivulojn, verkistojn, instruistojn, kaj artistojn. Estos ankaŭ bona libro-servo kun prezentoj de novaj eldonaĵoj. Krome estos ekskursoj tra la tuta verda koro de Italio (tiel oni nomas la regionon Umbria). Por pli da informoj, vizitu la paĝon de la kongreso.
  6. 5 poentoj
    En 2019, la Nobel-premio pri ekonomio estis aljuĝita al Esther Duflo, Abhijit Banerjee kaj Michael Kremer. Ilia laboro temas pri “malpliigo de malriĉeco” kaj la graveco de edukado tiurilate. Ilia konstato estas grava: helpi la idojn de la plej malriĉaj homoj per trafa eduk-sistemo kaj taŭgaj eduk-programoj estas grava paŝo por eliri el la sak-strato de malriĉeco. Kiun celon elekti por UEA dum la 20-aj jaroj de nia moderna jarcento? Mia-opinie ni elektu la celon edukado. Do, ni celu enkonduki Esperanton en la eduk-sistemojn ĉie en la mondo kie eblas, kaj iom post iom ni disvastigu la unuajn sukcesojn en aliaj landoj. Kial ni faru tion nun? Ĉar la tempo estas ĝusta! La premo de la angla lingvo estas tre forta, kaj eble post kelkaj jaroj, tiu lingvo definitive fariĝos la lingvo tutmonda. Tiel Esperanto definitive perdos la ŝancon ludi sian gravan rolon cele al hom-ama kaj paciga edukado. Ni ne forgesu, ke Esperanto estis kreita kun la intenco kontribui al monda paco. Pac-politiko estas tre necesa en nia mondo, kie ekzistas granda danĝero de tutmonda milito. Kiel sukcesi? Kompreneble tio estos malfacila. Se la afero estus facila, ĝi estus jam farita. Ekzistas jam sukcesaj agadoj en diversaj landoj, sed ne sufiĉaj, kaj niaj nuntempaj agadoj estas tro disaj, kaj ne ebligas al ni koncentri niajn fortojn. Nuntempe, en 2020, por allogi la junulojn kaj ties gepatrojn, nepras krei interesajn instru-materialojn, kiel ekzemple filmojn kaj komputilajn ludojn, per kiuj eblus lerni la lingvon kaj samtempe amuziĝi. Miaopinie, instrui per malmodernaj materialoj (ekzemple per libroj) ne taŭgas. Per pli modernaj materialoj la instruistoj pli facile interesos la junulojn, kaj la lernantoj estos mense malfermitaj por lerni pri la homamaj aspektoj de Esperanto. Kompreneble por labori pri la unuigo de la homaro (la ĉefa celo), necesos organizi internaciajn kontaktojn inter lernejoj. Ĉu ni havas sufiĉajn hom-fortojn en nia movado por krei tiujn materialojn? Eble jes! Jam ekzistas multaj bonaj filmoj en Jutubo kaj bonaj komputilaj kaj telefonaj programoj, kiuj interesas la junulojn. Ekzistas Duolingo, kiu montriĝis efika. Tamen, mi ripetas, por eniri la edukad-sistemon, komputilaj ludoj ŝajnas al mi plej trafaj. Jam multaj instruistoj uzas tiajn materialojn por diversaj instrufakoj, kaj ili klare interesas la junulojn en la klasĉambroj. Se mankas sufiĉaj homfortoj en nia movado, necesas dungi kaj pagi fakulojn por krei tiujn materialojn. Antaŭen! Niaj genepoj dankos nin! Jean-Claude Roy
  7. 3 poentoj
    Kvinpetalo estas bela centro por Esperantaj renkontiĝoj en malgranda franca vilaĝo Bouresse, 40 km sude de Poitiers. La Centro konsistas el pluraj kamparaj dometoj ĉirkaŭantaj herban korton. Ĝi enhavas interalie 14 dormoĉambrojn, 1 manĝoĉambron kaj 3 klasĉambrojn. Ĝi povas akcepti dudekon da vizitantoj samtempe. Restas ankoraŭ kelkaj lokoj por la kursoj okazontaj de la 24-a ĝis la 28-a de februaro en Kvin-petalo. Estos studado en malgrandaj grupoj kun agrabla familia etoso. Estos du niveloj: 1. Paroliga kurso por komencintoj kaj progresantoj kun Catherine Kremer. Ŝia plej ŝatata temo por paroligi homojn estas "turismo". Ŝi invitas partoprenontojn prezenti rakontojn pri sia propra regiono. Krome, kiu posedas malnovajn dokumentojn kaj fotojn pri siaj prauloj kaj familianoj, estas invitita kunporti ilin. Ŝi organizos laborgrupetojn ĉirkaŭ tiuj temoj. 2. Por tiuj, kiuj jam regas la lingvon, oni proponas enprofundiĝon en la kulturo Esperanta kun Brian Moon. Temas pri la studprogramo de la tria-grada ekzameno “Atesto pri Supera Lernado” de Franca Esperanto-Instituto. Dum kvin tagoj oni studos la kvar librojn listigitajn por tiu ekzameno kaj faros lingvajn ekzercojn. Kaj la tuto estos certe interesa ankaŭ por tiuj, kiuj ne celas al la ekzameno, sed deziras plibonigi sian praktikon de la lingvo kaj vastigi sian konon de la Esperanto-kulturo. Se vi deziras plibonigi vian konon de la lingvo kaj utiligi ĝin, jen trafa okazo !
  8. 3 poentoj
    Kiam oni rigardas lingvon nur kiel komunikilon, pli gravas la mesaĝo (la enhavo) ol ĝia ekstera formo. Mesaĝo estas sendependa de sia lingva formo. Budhanoj, kiuj deziras disvastigi budhismon en la mondo, uzas la anglan lingvon, ĉar ĝi estas la plej disvastiĝinta lingvo kaj la plej efika rimedo. Kiam kunvenas budhanoj el pluraj landoj, ili parolas plejparte en la angla. Kial anoj de Budhana Ligo Esperantista tamen uzas Esperanton por disvastigi budhismon? Kial budhana Esperanto-movado necesas? En la mondo ne ekzistas lando, kie oni parolas ĉefe Esperanton, ĉu ne? Ĉu budhana Esperanto-movado ne estas senefika kaj senutila klopodo? Se oni pensas, ke lingvo estas nur komunikilo, tiu ĉi demando estas tute prava. Sed lingvo estas ne nur rimedo aŭ ilo, per kiu oni transdonas informojn kaj interŝanĝas ideojn. Ĝi estas uzata kun interrilato al socio kaj kulturo. Ĝi havas kulturon kaj estas mem kulturo. Ankaŭ Esperanto havas kulturon: tio estas la kulturo komune posedata de la esperantistaro. Tiu ĉi kulturo inkluzivas la pensmanieron aŭ valor-orientiĝon de esperantistoj. Iliaj valoroj estas jenaj: 1. Respekti la diferencon inter naciaj kulturoj. 2. Amikiĝi kun homoj trans ŝtatoj, nacioj, religioj, klasoj, k.t.p. 3. Esti neŭtrala rilate politikajn kaj religiajn opiniojn. La valor-orientiĝo de esperantistaro estas simila al tiu de budhanaro. Budhismo estas antaŭ ĉio monda religio; ĝi celas, ke ĉiuj homoj, ne nur tiuj de malmultaj nacioj, liberiĝu de suferoj,. Por budhanoj gravas amo kaj saĝo. Amo direktata al ĉiuj vivaĵoj kaj saĝo libera de ĉiaj antaŭjuĝoj. Budhana Esperanto-movado celas ne nur uzi la lingvon Esperanto por komunikiĝi inter malsamnaciaj budhanoj, kaj por multigi la nombron de budhanoj en Esperantujo aŭ de esperantistoj en budhana mondo. Ĝi deziras ankaŭ starigi la socion, en kiu ĉiuj vivaĵoj egale ĝuas sian vivon donacitan de ĉiuj naturaj aĵoj - ne de dio, nek de Budho. La ĉefa instruo de budhismo estas nomata "la leĝo de interdependa ekesto". Tio signifas, ke ĉiuj estaĵoj dependas de la ekzisto de ĉiuj aliaj estaĵoj, kaj ke nenio ekzistas per si mem sendepende de aliaj ekzistaĵoj. Tial budhanoj pensas, ke gravas amika kaj paca kunekzistado de ĉiuj vivaĵoj apartenantaj al malsamaj ŝtatoj, nacioj, landoj, lingvoj, k.t.p. Tiu ĉi ideo naskiĝinta antaŭ 2500 jaroj havas universalan valoron komunan kun tiu de multaj esperantistoj. Budhana Ligo Esperantista, fondita en 1925, havas la retejon http://budhana.org. YAMAGUTI Sin’iti
  9. 3 poentoj
    Ĉu vi aĝas malpli ol 35 jarojn? Se jes, ni invitas vin fariĝi membro de TEJO! Sed kio estas TEJO? Verŝajne vi jam aŭdis tiun nomon, se vi partoprenis en Esperantaj aranĝoj, kie oni organizis apartajn eventojn por junuloj. Ĝia plena nomo estas Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kaj ĝi agas precipe por junaj parolantoj de Esperanto. TEJO organizas Internacian Junularan Kongreson (IJK) ĉiu-jare en malsama loko en la mondo. IJK okazis en Slovakujo en 2019, kaj en 2020 ĝi okazos en Nederlando. Krome TEJO organizas aliajn eventojn por siaj membroj, kiel seminariojn kaj trejnadojn pri diversaj temoj. Ĉiuj membroj de TEJO ricevas la soci-kulturan revuon Kontakto. TEJO ankaŭ eldonas la retan informilon TEJO Aktuale, kiun ĉiuj rajtas legi senpage. Tiuj du publikaĵoj celas kunigi la junajn parolantojn de la lingvo kaj riĉigi iliajn konojn pri la mondo kaj la socio ĝenerale. TEJO havas individuajn membrojn kaj landajn sekciojn en ĉirkaŭ 40 landoj. Krom tio, ĝi estas la junulara sekcio de Universala Esperanto-Asocio. Ĝi estis fondita en 1938, kaj ĝia sidejo troviĝas en Roterdamo, Nederlando. Por pli da informoj, vizitu ĝian retejon. Se vi deziras membriĝi en TEJO, vi povas aliĝi pere de la junulara Esperanto-organizo de via lando aŭ rekte per TEJO mem. Se vi aĝas pli ol 35 jarojn, vi povas subteni ĝian agadon kaj ricevi ĝiajn eldonaĵojn kiel patrono de TEJO (https://uea.org/alighoj/alighilo) Karina Oliveira
  10. 1 poento
    Ĉu Ĉinujo aŭ Ĉinio? Francio aŭ Francujo? En Esperanto ambaŭ formoj estas uzataj kaj akcepteblaj, kaj ambaŭ aperos en ĉi tiu retejo. La redaktoro preferas -ujo, kaj do en artikoloj, kiujn ŝi mem verkis, vi trovos landonomojn kun -ujo. Sed se homoj sendos al ŝi kontribuaĵojn kun -io, en subskribitajsub-skribi: skribi sian nomon fine de dokumento por montri, ke oni mem verkis ĝin, aŭ por konsenti pri la enhavo. artikoloj ŝi respektos la preferojn de la verkinto.
  11. 1 poento
    Mi ĝojas anonci, ke la 15-an de decembro, en Zamenhof-tago, oni elektis min Esperantisto de la jaro. Tio estas granda honoro por mi persone, sed pli grave, ĝi estas rekono por nia retejo uea.facila. Tial mi konsideras ĝin honoro ne nur por mi mem sed por la tuta retejo kaj ĉiuj kunlaborantoj. Nia retejo uea.facila ne ekzistus sen partopreno kaj kunlaborado de tuta grupo da homoj. En la frua periodo, kiam uea.facila estis nur ideo en mia menso, tre grava estis la helpo kaj kuraĝigo de Emilio Cid el Brazilo, kiu tiam estis estrarano de UEA. La titolstrio de la retejo estis kreita de Joŝito Haŝimoto el Japanujo. Poste venis mesaĝo de Tim Owen el Britujo. Sen mia peto li proponis, ke li mem kreos por ĝi modernan retejon. Ĝis tiam mi intencis uzi unu el la senpagaj modeloj troveblaj en Interreto, sed anstataŭe Tim kreis por ni propran retejon pli taŭgan por niaj bezonoj. Li ankoraŭ tre aktive kunlaboras, ĝisdatigante la retejon kaj solvante problemojn. Mallonge post ekapero de la retejo, skribis al mi Derek Roff el Usono, kun la propono aldoni voĉlegadon de la tekstoj. Mi mem ne havis tiun ideon, kaj se vi rerigardos la plej malnovajn afiŝojn, vi rimarkos, ke ili ne havas sondosieron. Nur post la unua monato komencis aperi la unuaj voĉlegitaj tekstoj. Derek starigis tutan reton da kunlaborantoj, kiujn mi ne nomos unuope, sed ankaŭ ili grave kontribuas al la sukceso de la retejo. Derek daŭre organizas voĉlegadon de la tekstoj. Alia grava kunlaboranto estas Judit Felszeghy el Hungarujo, kiu ĉiusemajne spektas amason da filmetoj por trovi taŭgajn filmetojn por la uzantoj de uea.facila. Centoj da Esperantaj filmetoj estas troveblaj en la reto, sed ne ĉiuj estas taŭgaj por lernantoj, kaj bedaŭrinde multaj enhavas lingvajn erarojn. Do ŝi devas ĉiusemajne trovi filmeton sufiĉe facile kompreneblan, kaj laŭeble sen eraroj. Tre frue mi ricevis korektojn kaj atentigojn pri miskompreneblaj frazoj de Jean-Claude Roy el Francujo. Do estis natura afero, ke mi tre baldaŭ petis lin regule kontroli la tekstojn antaŭ la aperigo. En Facebook mi legis rekomendon pri facilaj libroj taŭgaj por lernantoj. Ĝi estis verkita de itala esperantisto loĝanta en Britujo, Maurizio Giacometto. Vidinte tion, mi petis lin ĉiumonate verki artikolon pri tio por nia rubriko Libroservo, kaj tion li regule faras. Ĉu vi rimarkis, ke la ĉefbildo de la artikoloj fariĝis pli belaj kaj pli artismaj? Antaŭe mi faris ilin mem, sed de du monatoj ni havas novan kunlaboranton Fabiano Corsetti, kiu faras pli belajn ĉefbildojn ol mi kapablis fari! Necesas mencii ankaŭ la gravan kontribuon de fondaĵo ESF (Esperantic Studies Foundation), kiu jam du fojojn donis al ni financan helpon por la kostoj starigi kaj prizorgi la retejon. Kaj kompreneble ni ne forgesu ankaŭ ĉiujn homojn, kiuj verkis artikolojn, komentojn, sin-prezentojn kaj raportojn por uea.facila dum la pasinta jaro! Kiel vi vidas, ne eblas funkciigi retejon sen la konstanta kunlaborado de amaso da homoj! Anna Löwenstein
  12. 1 poento
    Esperanto ne estas nur lingvo, sed ankaŭ movado. Cent-miloj de homoj nun-tempe lernas Esperanton per Duolingo kaj lernu.net, kaj ili lernas la lingvon tre bone, tamen ili scias nenion pri la movado malantaŭ tiu lingvo. Kia estas tiu movado? La komunumo de la parolantoj de Esperanto funkcias same kiel ĉiuj aliaj lingvaj komunumoj. La diferenco estas, ke la Esperanto-komunumo ne estas ligita kun unu lando. Ĝiaj parolantoj troviĝas ĉie en la mondo. La bazo de ĉio estas la individuojindividuo: unuopulo, unu aparta membro de grupo., kiuj lernas Esperanton pro la plej malsamaj motivojmotivo: kialo aŭ celo por fari aferon., sed ili ĝenerale interesiĝas pri lingvoj kaj fremdaj kulturoj. La ekzisto de la interreto kaj de aliaj tutmondaj komunikiloj ne ŝanĝis la homan naturon. Ĉar homoj ŝatas renkonti homojn kun similaj interesoj, en multaj urboj de la mondo formiĝas lokaj Esperanto-kluboj. Post la reta kurso, la retaj lernantoj serĉas kaj ankaŭ mem organizas lokajn klubojn en sia urbo. Ili volas paroli Esperanton kun vivantaj homoj, ne nur kun sia komputilo. La posta nivelo estas la naciaj organizaĵoj. Tra la mondo ekzistas pli ol 100 landaj asocioj, kiuj organizas renkontiĝojn, naciajn kongresojn kaj similajn kunvenojn, eldonas revuojn kaj distribuasdistribui: disdoni. librojn en Esperanto. La ĉefa tasko de la Landaj Asocioj estas informi pri Esperanto en la propra lingvo. La parolantoj de Esperanto havas ankaŭ internaciajn organizaĵojn. La plej granda kaj grava estas Universala Esperanto-Asocio. UEA kunigas ĉiujn landajn asociojn kaj faras multajn aliajn aferojn: ĝi reprezentas la esperantistojn ĉe Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj Unesko, ĝi eldonas revuon kaj librojn, ĝi distribuas ĉiujn librojn aperintajn en Esperanto, ĝi organizas mondajn kongresojn. Ĝi ankaŭ laboras por disvastigi Esperanton tra ĉiuj kontinentojkontinento: Afriko, Ameriko, Aŭstralio, Azio kaj Eŭropo estas la kvin kontinentoj. kaj por disvastigi la valorojn de inter-kompreniĝo, paco kaj respekto por popoloj grandaj kaj malgrandaj, kiujn la kreinto de Esperanto, Lazaro Ludoviko Zamenhof, ligis al ĝi de la komenco. Tiu strukturo de la Esperanto-movado ekzistas ekde la frua 20a jarcento. La modernaj komunik-rimedoj de la nuna mondo ne ŝanĝis ĉi tiun strukturonstrukturo: la maniero, en kiu estas aranĝitaj kaj kunmetitaj la diversaj partoj de iu konstruo, maŝino, verko aŭ alia afero., sed helpas ĝin pli facile funkcii. Vi mem, kiel individua Esperanto-parolanto, estas la plej valora parto de la tuta komunumo, kaj via kun-laboro kun la aliaj parolantoj en via loĝ-loko kaj en via lando estas same valora. Kontaktu, do, la organizaĵojn ĉirkaŭ vi kaj kunlaboru kun la aliaj parolantoj de Esperanto. Ne estas reguloj pri tio, kion vi devas fari; vi rajtas labori tute libere laŭ via propra elekto. Ni ĉiuj estas volontulojvolontulo: homo, kiu proponas sin por plenumi taskon aŭ fari laboron, plej ofte sen-page, pro la deziro, kiu tiu tasko estu farita.. Renato Corsetti
  13. 1 poento
    Winnie-la-Pu. A.A. Milne. Red. H. Tonkin. Tradukis I. Kellermann Reed, R.A. Lewin. Roterdamo: UEA, 1992 (2a eld). 9+164 paĝoj. Prezo: 12.30 €. Winnie-la-Pu estas unu el la plej amataj libroj por infanoj. Ĝi temas pri pluŝ-urseto, Winnie-la-Pu, kiu loĝas en la Cent-akrea Arbaro kaj kiu havas multajn aventurojn kun siaj arbaraj amikoj. Ĝi estas kolekto de mallongaj rakontoj, kiun verkis la aŭtoro angla A. A. Milne en 1926. Milne volis verki allogajn rakontojn por sia filo Christopher Robin, kaj en tiuj rakontoj li imagis la aventurojn de la pluŝbestoj de sia filo. El tiuj ludiloj, li kreis la konatajn rolulojn Winnie-la-Pu, Porketo, Strigo, Kuniklo, Ia, Kanga kaj Ruo. La libro prezentas Winnie-la-Pu, kiu estas priskribita kiel Urso de Tre Eta Cerbo (aŭ pli afable Kara Stulta Urso). Winnie havas multajn amikojn, kaj ĉiam pensas pri manĝaĵoj, precipe pri mielo. Multaj aventuroj okazas, kun inter-alie koleraj abeloj, inundoj, la perdo de la vosto de Ia, la ĉaso al Vuzlo, kaj vojaĝo al la Norda Poluso. Kiam ajn li havas problemon, Winnie estas savita de siaj bestaj amikoj aŭ de Kristoforo Robin mem. Alan Alexander Milne estas konata precipe pro siaj rakontoj pri Winnie-la-Pu. Tamen ilia sukceso fariĝis fonto de granda ĝeno por li. Li jam estis sukcesa aŭtoro, kiu verkis teatraĵojn, detektivajn romanojn, amuzajn poeziaĵojn, kaj aliajn verkojn. Li deziris verki pri temoj, kiuj plaĉus al li mem, ne nur verki por infanoj. Milne naskiĝis en Londono en 1882, kaj unu el liaj lernejaj instruistoj estis la fama aŭtoro H.G. Wells. Li estis vundita dum la Batalo de Somme de la Unua Mondmilito, kaj revenis al Anglio, kie li laboris por la propaganda servo de la brita armeo. Estas tre malfacile ne ŝati ĉi tiun libron, ĉar ĝiaj personoj aperas en la infanaĝo de multaj homoj en ia formo aŭ alia. La rakontoj memorigas nin ĉiujn pri la mirinda mondo de la infana kredemo. La libro estas utila al lernantoj pro la facile sekveblaj kaj amuzaj rakontoj. Ĝi ankaŭ enhavas mallongan liston de malfacilaj vortoj uzataj en la teksto, kaj estas ilustrita per la ĉarmaj originalaj desegnaĵoj de Ernest H. Shepard. Maŭrico Giacometto kaj John Parkinson
  14. 1 poento
    Tre bela revueto estas Turka Stelo. Ĝi aperas ĉiu-monate, kaj estas sen-page legebla en la reto. Kvankam ĝi ne estas verkita per facila lingvaĵo, ĝi estas tre taŭga por lernantoj, ĉar la artikoloj estas mallongaj, tre variajvariaj: tre diversaj kaj malsamaj inter si., kaj multaj estas sufiĉe facilaj. Malnovaj numeroj de tiu revuo troviĝas en la ret-paĝo de la turka esperantistaro. Iru al la paĝo “Dergi/Revueto”, kaj tie vi trovos la lastajn jar-kolektojn. Ekde la pasinta majo, la revuo estas legebla ankaŭ en la formo ePub, tiel ke oni povas legi ĝin per poŝ-legilopoŝ-legilo: malgranda ilo kun ekrano per kiu eblas legi librojn kaj aliajn dokumentojn.. La redaktoro, Vasil Kadifeli, invitas legantojn sendi siajn kontribuaĵojn por tiu revuo, ankaŭ se ili ne loĝas en Turkujo.
  15. 1 poento
    Bonvenon! Laŭra kaj Petro malkovras Esperanton. Federico Gobbo kaj Yuri Gamberoni. Novjorko: Mondial, 2018. 75p. 23cm. ISBN 9781595693839. €9,90. Malofte okazas, ke lernejaj instruistoj petas mallongan Esperanto-kurson de fakulo post rigardo de televida intervjuo. Malofte, jes, sed tio foje okazas. Kaj tio okazis al mi en la jaro 2017, kiam la atento al Esperanto en la ĝenerala socio estis pli granda ol kutime. Mi estas fakulo pri Esperanto ĉar mi instruas ĝin en du universitatoj, kaj pro tio de tempo al tempo oni petas de mi intervjuon pri la temo. En la lernejo "Riccardo Massa" en Milano, Italujo, oni jam konis mian klason pri la kreado de lingvoj, ĉar mi jam gvidas dum multaj jaroj tiun klason en bazlernejo laŭ la metodo Montessori. Post kiam la mezlernejaj instruistinoj rigardis la televidan intervjuon, ili petis min starigi kurseton pri Esperanto. Mi jesis al la propono entuziasmeentuziasmo: forta kaj tre vigla ŝato pri iu afero.. Sed, post la entuziasmo, venis momento de necerteco. Kiel oni instruas Esperanton al lernejanoj kiuj aĝas 11-14? Mi ne havis antaŭan sperton. Mi rigardis multajn lernilojn, kaj mi ne trovis taŭgan lernilon por la aĝo de la lernantoj kaj por la metodo Montessori. Restis nur unu solvo: verki novan lernilon. La rezulto estas la bildstriabild-strio: rakonto en la formo de serio de bildoj. libro Bonvenon! Per tiu libro mi celas doni superrigardon ne nur al la Esperanta lingvo sed ankaŭ al la kulturo kaj precipe al la ideoj de Zamenhof. Atentu, ke ĝi ne estas tradicia lernilo: ekzemple, ne enestas ekzercoj aŭ gramatikaj klarigoj. La celo de la bildstria libro estas nur doni interesan legaĵon al mezlernejanoj, kiuj per traduko, demandoj kaj respondoj, kaj ĉefe rol-ludojrol-ludo: ludo en kiu oni ŝajnigas esti alia persono, kvazaŭ en teatro., povas eklerni Esperanton. Pro tio, ankaŭ fluaj parolantoj povas ĝui la legadon, laŭ la espero de la ĉefa aŭtoro de la rakonto. La desegnojn faris itala profesiulo kiu nomiĝas Yuri Gamberoni, kiu estas amiko de Esperanto. Federico Gobbo
  16. 1 poento
    Liven Dek estas la plum-nomoplum-nomo: kaŝnomo de verkisto, kiun li/ŝi uzas anstataŭ la vera nomo. de hispana Esperanto-verkisto, Miguel Gutiérrez Adúriz. Li eldonas scienc-fikciajnfikcio: romano, novelo aŭ rakonto pri afero, kiu ne vere okazis. libro-seriojn kun noveloj de si mem kaj aliaj verkistoj, kaj gajnis plurajn literaturajn premiojn pro siaj poemoj kaj noveloj. Li ankaŭ verkis lernolibron por hispan-lingvanoj kaj Esperantan-hispanan vortaron. Jen du mallongaj poemoj de li, kiujn li legos al vi. Unue, Sur la tombon Sur la tombontombo: fosaĵo en la tero, kien oni metas mortinton; memoriga ŝtono starigita super tia fosaĵo. de nia amo, kiel ĉiudimanĉe, jam de tri jaroj, mi lasis hodiaŭ mian faskonfasko: aro da longaj objektoj, tenataj aŭ ligitaj kune, ekzemple floroj, lignopecoj aŭ simile. de floroj apud la via. Kaj fine, Kiel ajnan Kiel ajnan cigaredon, mian vivon vi fumis; kaj purema, aŭ eble por evitieviti: peni ne fari, ne uzi, ne renkonti. incendionincendio: granda fajro, kiu atakas domon, urbon, arbaron aŭ simile.… surplanke la stumponstumpo: mallonga restanta parto, ekzemple de fumita cigaredo. vi tretistreti: premi sub la piedo..
  17. 1 poento
    Silke Pan laboris en cirko. Ŝi brilis pri plonĝado (saltado en akvon de alta salto-tabulo), gimnastikado, kaj dancado. Kun grandaj sukcesoj ŝi saltis de trapezo al trapezo kune kun sia edzo. Kaj tiam en 2007, kiam ŝi havis 34 jarojn, ŝia vivo subite ŝanĝiĝis. Ŝi havis teruran akcidenton. Dum cirka prezentado de la trapezo, ŝia edzo maltrafis ŝian manon kaj ŝi falis kaj rompis sian dorson. Ŝi perdis la uzon de siaj kruroj kaj nun devas resti en rul-seĝo. Tamen ŝi plu volas moviĝi, same kiel dum sia jun-aĝo. Ŝi lernis uzi man-biciklon: tio estas biciklo sur kiu oni kuŝas dum oni turnas la radojn per la manoj. Esperantistino Mireille Grosjean aŭdis intervjuon kun Silke Pan ĉe la svisa radio. Kiom da kuraĝo Silke havis! Mireille decidis intervjui ŝin por la Esperanta revuo Juna Amiko kaj por la aŭskultantoj de Muzaiko (tut-tempa internacia interreta radio-stacio en Esperanto). La diskuto okazis en la franca, ĉar ambaŭ virinoj loĝas en la franclingva parto de Svislando. Mireille tradukis kelkajn ŝiajn frazojn por aperigo en Juna amiko. Silke diris al Mireille: “Ni ĉiuj povas elekti nian manieron rigardi nian destinon. Estas nia respondeco kaj devo utile uzi nian vivon. Homo havas liberan elekton: ni povas decidi, ĉu niaj problemoj fariĝos marĉoj, kiuj manĝos nin, aŭ ĉu ili donos al ni novan forton por salti pli alten. Kiam mi ekzercis min pri plonĝado, mi devis eniri akvon kaj atingi la fundon por tie puŝi min alten denove. En la vivo okazas la samo: se venas frapo, oni uzu ĝin por reveni supren kaj eĉ iri pli alten. La malfacila momento en la vivo donas al ni forton. Ni ne simple naĝu kun la fluo, ni agu laŭ nia volo, ni iru nian vojon celitan.” Silke plu parolas: “Ĉiu persono havas sian apartan kapablon kaj povas, devas kontribui al bonfarto de la mondo. Tiuj personoj, kiuj daŭre plendas, alportas nenion al la mondo.” Nun ŝi estas ĉampionino en manbiciklado… ŝi grimpis bicikle sur la 15 plej altajn pasejojn tra montaro Alpoj… Ŝi ofte biciklumis por kolekti monon por kuracaj programoj. Ŝi vivas kun konstantaj doloroj. Tamen ŝi diras: “Se mi pensas nur pri miaj doloroj, tio utilas al nenio. Mi devas lerni malproksimiĝi de mia dolora korpo. Se iu plendas, tio similas al kraĉado sur donacon. La vivo estas donaco, tiel bela donaco. Se mi pensas pri miaj brakoj, kiuj bone funkcias, tio ebligas al mi resti forta. Ŝi gvidas kaj konsilas diversajn sportisto-grupojn kaj ofte prelegas. Ŝi verkis libron, kiu aperis en aprilo 2018: À la conquête de nouveaux sommets ("Venkante novajn pintojn"). Ŝi daŭre sportumas, ĉar ŝi ŝatas tion, kaj ĉar tiu aktiveco estas saniga kaj por la sanaj personoj kaj ankoraŭ pli por la handikapitoj. Mireille finas sian artikolon per la vortoj “Ni trovu kuraĝon el ŝia ekzemplo!” La plena artikolo estas legebla en Juna amiko n-ro 2/2018 de majo 2018.
  18. 1 poento
    “Vivanta naturo, floranta kulturo”: jen la kongresa temo de la 104-a Universala Kongreso de Esperanto. Kion tio signifas? La prezidanto de UEA, Mark Fettes, klarigas, ke la venonta UKUK: Universala Kongreso de Esperanto. okazos en Lahtio, Finnlando. Li diras, ke Lahtio estas tre verda urbo, kie oni multe atentas pri la naturo, kaj ke tio estas la bildo, kiun ĝi volas prezenti al la mondo. Tial por la kongresa temo oni volis aparte paroli pri la ligoj inter la homa mondo kaj la multe pli vasta vivanta mondo ĉirkaŭ ni. Jam de pli ol du jarcentoj, laŭ Fettes, diversaj sociaj kaj ideaj movadoj atentigas, ke kreskas la disiĝo inter homoj kaj la naturo. Tiel ambaŭ flankoj malgajnas. Jen, unuflanke, la naturo suferas, ĉar la homoj rigardas ĝin nur kiel fonton de rimedoj, de kie ili povas sen-lime preni ĉion, kion ili bezonas. Jen, aliflanke, la homo suferas, ĉar ni estas enfermitaj en la bruo kaj premo de la industrio, de la urbegoj, de la konsumismokonsumismo: la deziro aĉeti kaj posedi ĉiajn aferojn, ankaŭ senutilajn, proponatajn en vendejoj.. La sekvojn ni vidas ĉirkaŭ ni ĉie, tutmonde. La naturo malsanas, dum la kulturo febrasfebri: havi tro varmegan korpon pro malsano.. Sed dum la kongreso ni ne pensos nur pri tiuj malbonaj flankoj de la rilato inter homoj kaj naturo. Ni rigardu antaŭen. Kiel restarigi harmonianharmonio: bela aranĝo de samtempaj, tre agrablaj, muzikaj sonoj aŭ koloroj ; sameco de sentoj inter pluraj personoj. rilaton inter la homa kulturo kaj la pli-ol-homa naturo? Kiel niaj kulturoj devas ŝanĝiĝi por reporti nin pli proksimen al niaj sam-teranoj, la plantoj kaj bestoj, la maroj kaj montoj? Kaj kion oni faras jam nun por sendi niajn sociojn en tiu direkto? La urbo Lahtio mem proponos diversajn lecionojn al ni. Ĝi malpliigis sian utiligon de karbonokarbono: karbono troviĝas en ĉiuj vivantaj estaĵoj, sed ankaŭ en la gasoj, kiuj kontribuas al ŝanĝiĝo de la vetero kaj pli-varmiĝo de la tero., malpliigas la rubaĵojnrubaĵoj: senvaloraj, nedezirataj restaĵoj por forĵetado., pri-zorgas akvojn kaj arbarojn, faciligas la senaŭtan transportadon… kaj pri ĉio ĉi ni povos lerni per prelegoj dum la kongreso kaj ankaŭ per vizitoj organizotaj de lokaj fakuloj. Laŭ Fettes: “Tiuj estas nur kelkaj aspektoj de riĉ-enhava temo. Venu al Lahtio por sperti mem, kiel la kongres-landaj naturo kaj kulturo povas nutrinutri: doni al vivanta estaĵo la manĝaĵojn necesajn por la vivo; doni al iu afero la necesajn materialojn por ke ĝi funkciu. ankaŭ nian propran, verdan kulturon!”. La kongreso okazos en Lahtio, Finnlando, dum 20-27 julio 2019.
  19. 1 poento
    Ĉiu-jare, dum la lastaj tagoj de decembro kaj unuaj tagoj de januaro, estas mezgranda kunveno kun la nomo JES (Junulara Esperanto-Semajno). Ĝi kutime okazas aŭ en Pollando aŭ en Germanujo (sed en unu jaro ĝi okazis en Hungarujo). Ĉi-jare ĝi estis en Germanujo, en Storkow, malgranda urbo unu horon per trajno for de Berlino. Ĝi daŭris de la 28-a de decembro 2018 ĝis la 4-a de januaro 2019. Ĝia celo estas homoj kiuj aĝas inter 18 kaj 35, sed tio ne estas fiksita limo. Kio okazas ĉe tiu aranĝo? Dum la tagoj estas prelegoj, laborgrupoj, kaj diskutoj pri diversaj temoj. Ĉi-jare okazis kunsidoj pri: meditado, diversaj stiloj de dancado, volontulado en Esperantujo, kaj lingvolernado. Foto: Ivo Miesen Dum la vesperoj estas diskejo, diversaj koncertoj, kaj la trinkejo. La etoso estis festema, sen esti troa. Do, se vi estas juna, aŭ almenaŭ jun-kora, nepre venu al JES. En la fino de ĉi tiu jaro (2019) ĝi estos en Głuchołazy en Pollando. Ĉu mi vidos vin tie? Matt Peperell
  20. 1 poento
    Eroŝenko (1890-1952) estis blindablinda: sen la kapablo vidi. esperantisto el Rusujo de ukraina devenode-veno: la loko aŭ situacio de kie oni venas.. 18-jara li eklernis Esperanton, kaj post kelkaj jaroj li vojaĝis al Britujo, kiel li studis en lernejo por blinduloj. En 1915 li vojaĝis al Japanujo, kie li studis masaĝadonmasaĝi: tuŝadi kaj premi la korpon per la manoj por kuracaj celoj. ĉe blindula lernejo en Tokio, ĉar li aŭdis, ke japanaj blinduloj ofte viv-tenasviv-teni: teni viva, ekzemple per la laboro kaj mon-gajnado. sin per tiu profesio. Tie li tre ageme informis la aliajn studentojn pri Esperanto. Post du jaroj li vojaĝis al Siamo (nuntempa Tajlando) kaj fondis tie lernejon por blinduloj. Sed tio estis nur la komenco de liaj vojaĝoj. Poste li veturis ankaŭ al Hindujo, Japanujo kaj Ĉinujo. Eroŝenko estis politike progresema, kaj tial okazis, ke en Hindujo li estis malliberigita, en Japanujo arestitaaresti: kapti homon, kiu agis kontraŭleĝe, kaj teni lin aŭ ŝin ĉe policejo aŭ en malliberejo., kaj poste li estis forsendita el tiuj landoj. Ĉar li bone sciis la japanan lingvon, Eroŝenko verkis en tiu lingvo multajn rakontojn por geknaboj kaj tre famiĝis inter la progresemaj japanaj literaturistoj. En Ĉinujo li instruis rusan literaturon kaj aliajn temojn en Pekina universitato kaj en edukista lernejo por virinoj. Dum la lastaj 29 jaroj de sia vivo Eroŝenko loĝis en diversaj urboj de Sovet-unio, kie li verkis kaj laboris. Li fondis la unuan lernejon por blinduloj en Turkmenujo en 1935, kaj mem laboris tie dum dek jaroj. Eroŝenko verkis plurajn originalajn verkojn en Esperanto, kaj ankaŭ en la japana kaj la ĉina. Por pli detalaj informoj pri la vivo de Eroŝenko vidu la artikolon en Vikipedio.
  21. 1 poento
    Kio estas Lingva Festivalofestivalo: granda festa kunveno ofte kun aparta temo, ekz. pri arto, filmo, muziko aŭ simile.? Lingva Festivalo estas lingvoj, kun lingvoj, kaj eĉ pli da lingvoj. En tradiciaj Lingvaj Festivaloj ne estas muziko, nek danco, nek komercaj aferoj. La festivalo estas por amantoj kaj ŝatantoj de lingvoj. Do, LINGVA Festivalo. Oni instruas lingvojn en la Festivaloj, kaj la kursetoj daŭras nur 40 minutojn. La lecionoj donas iom da gramatiko, iom da vortoj, iom da frazoj. La plej populara frazo eble estas “Mi amas vin”. En la unua Lingva Festivalo de Francio en 1995, partoprenis 32 lingvoj. En la dua festivalo en 1996 estis jam 65. En la tria, 85. La plej grandaj festivaloj ĝis nun okazis en Ĉinio kaj Anglio kun pli ol cent lingvoj en ambaŭ aranĝoj. La Festivalo venas de esperantistoj. Danke al ilia partopreno en Francio, Rusio, Ĉinio kaj multaj aliaj landoj okazas pli kaj pli da festivaloj. Baldaŭ okazos la unua Lingva Festivalo en Afriko, en Benino. Dennis Keefe
  22. 1 poento
    Estas granda plezuro por mi, bonvenigi la legantojn de uea.facila! UEA estas asocio de ĉiuj esperantistoj. Nia ĉefa celo estas helpi homojn en la tuta mondo lerni kaj uzi Esperanton. Estas multaj aspektoj de tiu agado. Niaj aktivuloj informas, instruas, organizas, verkas, kaj tiel plu. Sed foje oni forgesas, ke antaŭ ĉio necesas lerni la lingvon. Kaj por tio necesas legi. Prefere legi multe. Ekzistas multaj bonaj legaĵoj en Esperanto. Vi povas trovi kaj mendi ilin ĉe la Libroservo de UEA. Ĝi estas la plej granda vendejo de Esperanto-libroj en la mondo. Sed vi povas ankaŭ legi tekstojn en retejoj. Ekzemple en ĉi tiu retejo uea.facila. Mi esperas, ke per tiu legado vi lernos multe pri la nuntempa Esperanto-movado. Kaj ke tio helpos vin mem fariĝi aktiva esperantisto. Tamen ĉefe mi esperas, ke vi ĝuos la legadon, kaj la lingvon mem. En la Esperanto-movado, legado estas agado! Se la legado plaĉas al vi, bonvolu pripensi fariĝi membro de UEA. Tiel vi povos senti vin parto de monda reto de legantoj kaj aktivuloj. Dankon pro via vizito kaj via legado. Revenu ofte! Elkore salutas, D-rod-ro: doktoro Mark Fettes Prezidanto, Universala Esperanto-Asocio
  23. 1 poento
    En la Esperanto-movado estas multaj fakaj asocioj, tio estas asocioj por esperantistoj kun apartaj interesoj, ekzemple pri profesioj, sociaj aferoj, religio, politiko, ŝatokupoj kaj multaj aliaj. Inter la plej malnovaj fakaj organizaĵoj estas Universala Medicinamedicino: scienco pri sano, malsano kaj kuracado. Esperanto-Asocio (UMEA), kiu estis fondita en 1908 sub la nomo Tutmonda Esperantista Kuracista Asocio (TAKE). Ĝi ricevis sian nunan nomon en 1961. UMEA komencis eldoni sian propran revuon Internacia Medicina Revuo en 1923. La revuo enhavis medicinajn esplorojn kaj raportojn verkitajn nur en Esperanto. Ĝia celo estis krei universalan forumonforumo: loko, kie oni diskutas pri publikaj aferoj. por kunigi medicinistojn kun praktika kono de Esperanto el la tuta mondo. En diversaj periodoj la revuo estis eldonatael-doni: produkti kaj publikigi verkon. en Hungarujo, Francujo kaj Japanujo, sed ekde 1994 ĝi estas eldonata en Pollando kun la nova nomo Medicina Internacia Revuo (MIR). Ĝi nun enhavas artikolojn verkitajn ankaŭ en aliaj lingvoj, sed ĉiam kun resumoresumo: mallonga priskribo de la ĉefaj temoj de artikolo, parolado aŭ simile. en Esperanto. MIR havas propran hejmpaĝon kun kelkaj elŝuteblaj artikoloj: http://interrev.com. UMEA okazigas regule jarkunvenojn kadre de la Universalaj Kongresoj de UEAUEA: Universala Esperanto-Asocio., kaj ekde la jaro 1977 en ĉiu dua jaro Internacian Medicinistan Esperanto-Konferencon (IMEK). Dum la lastaj jaroj, UMEA estas aparte aktiva. En oktobro 2017 World Medical Association (Monda medicina asocio) ĝisdatigis sian Deklaraciondeklaracio: grava publika sciigo pri iu temo. de Ĝenevo, kiu unue aperis en 1948. Tiu deklaracio enhavas la gravan tekston “La promeso de la kuracisto”. UMEA sukcesis rapide traduki tiun modernigitan tekston kaj aperigi ĝin en sia retejo. La Deklaracio de Ĝenevo interalie rekomendas, ke kuracistoj ne uzu sian medicinan scion por malrespekti la homajn rajtojn kaj liberecon. Ĝi ankaŭ postulas, ke la kuracisto ne rifuzurifuzi: malakcepti. helpi malsanulon pro konsideroj pri aĝo, malsano, handikapitecohandikapo: mensa aŭ korpo problemo, kiu malhelpas la normalajn agadojn de la vivo., religia kredo, etnaetno: aparta hom-grupo malsama de aliaj hom-grupoj ekzemple pro lingvo, religio kaj aliaj kulturaj tradicioj. deveno, sekso, nacio, politika membreco, rasoraso: homgrupo kun videbla korpa eco, ekzemple haŭtkoloro, kiu diferencigas ĝin de aliaj homgrupoj., seksa orientiĝoorientiĝo (seksa): direkto de la seksa interesiĝo., socia klaso aŭ alia afero. En aŭgusto 2018 aperis plur-paĝa artikolo pri la agadoj de UMEA en la angla-lingva revuo de World Medical Association (World Medical Journal Vol. 64/2, p. 30-32, legebla ĉi tie: https://www.wma.net/wp-content/uploads/2018/09/WMJ_2_2018.pdf) En oktobro 2018 UMEA aliĝis al internacia reto de kunlaborantaj kun-labori: labori kune en komuna laboro.organizaĵoj, kiuj celas pli justan komunikadon pri san-rilataj informoj. Tiu reto nomiĝas angla-lingve Healthcare Information for All (San-prizorgaj informoj por ĉiuj).
  24. 1 poento
    Veraj rakontoj. Lukiano. Zwolle: VoKo, 2006. 57 paĝoj, 21 cm. Trad. G. Berveling. €3,00. Lukiano el Samosato (greke Λουκιανὸς ὁ Σαμοσατεύς) estis konata verkisto de satirojsatiro: verko, per kiu la verkinto moke atakas la agojn de aliaj homoj. kaj teatraĵoj en la antikvaantikva: malnovega.malnovega. mondo. Li verkis en la greka, sed estis asiriano. Samosato hodiaŭ troviĝas en Turkujo, sed tiam la urbo estis en romana provincoprovinco: regiono de lando aŭ ŝtato.. Lukiano en la jaro 170 p.K.p.K.: post Kristo. verkis libron titolitantitoli: doni nomon al libro, poemo, teatraĵo, aŭ simila verko.titoli: doni nomon al libro, poemo, teatraĵo, aŭ simila verko. Veraj Rakontoj, kiu eble estis la unua scienc-fikciafikcio: romano, novelo aŭ rakonto pri afero, kiu ne vere okazis. libro de la historio. En tiu libro Lukiano rakontas kiel li vojaĝis al la Luno, jar-centojn antaŭ Kepler kaj Jules Verne. En tiu ironiaİronio: maniero esprimi la proprajn pensojn, dirante la malon de tio, kion oni vere opinias. libro, Lukiano kaj liaj amikoj per velvelo: granda ŝtofaĵo sur ŝipo por kapti la venton. -ŝipo vojaĝas tra Mediteraneo. Ili pasas inter la altaĵoj de Ĝibraltaro ĉe la sudo de Eŭropo kaj la nordo de Afriko. Iuj nomas tiun lokon “La Kolonojkolono: alta, rekta parto de konstruaĵo, kutime el ŝtono. de HerkuloHerkulo: fortega duon-dio, pri kiu la malnovaj grekoj kaj romanoj rakontis tradiciajn rakontojn.”. La eŭropa kolono de Herkulo Poste, la velŝipo de Lukiano plu-iras al Atlantiko. Baldaŭ okazas tempestotempesto: malbonega vetero kun forta vento. kaj la ondoj portas la ŝipon supren al la ĉielo. La tempesto daŭras dum sep tagnoktoj kaj finfine, kiam ĝi trankviliĝas, ili atingas insulon: la Lunon! Tie loĝas homoj, kiuj dum longa tempo batalas kontraŭ la loĝantoj de la Suno. Lukiano kaj liaj amikoj rigardas la batalon kaj aŭskultas la rakontojn de la lunanoj. Poste ili revenas al la Tero. Vi povas aĉeti la du-lingvan libron Veraj rakontoj (en la greka kaj Esperanto) ĉe la reta librovendejo de UEA. La libron tradukis Gerrit Berveling. Vasil Kadifeli
  25. 1 poento
    Esperantistoj ĉe la Universala Kongreso de Esperanto havis la plezuron aŭskulti salutmesaĝon de la Ĝenerala Direktorodirektoro: ĉefo de oficejo, laborejo, komerca organizaĵo, asocio aŭ simile. de UneskoUnesko: Organizaĵo de UN por Edukado, Scienco kaj Kulturo.. La okazo estis la Inaŭguro (malferma ceremonioceremonio: festo por speciala religia aŭ publiko okazo.) de la 103-a UKUK: Universala Kongreso de Esperanto. en Lisbono, Portugalujo, en la 29-a de julio 2018. La nova Ĝenerala Direktoro de Unesko estas francino (fakte ŝi estas ĝia dua ina direktoro), Audrey Azoulay. Ŝia salutmesaĝo estis nekutime interesa. Ĝi ne estis nura ĝentilaĵo, sed enhavis seriozajn konsiderojn pri la neceso defendi malaperantajn lingvojn kaj pri la agado de la Esperanto-movado tiucele. Jen kelkaj frazoj (iom simpligitaj) el ŝia salutmesaĝo: Kiel vi scias, Unesko subtenassub-teni: helpi homon, asocion, projekton, politikon aŭ simile, por ke ĝi sukcesu. la instruadon de Esperanto ekde multaj jaroj. Estas fakto, ke nia Organizaĵo kaj la esperantista movado havas komunajn valorojn: esperon pri konstruado de paca mondo, kun-vivadon inter la popoloj, respekton al kultura diverseco […] Ni devas defendi la lingvojn, ĉefe la maloftajn lingvojn, la lingvojn de malgrandaj popolo. Ni scias nun-tempe, ke du tiaj lingvoj malaperas ĉiumonate. Tio estas grandega perdo por la homa heredaĵoheredaĵo: tio, kion oni laŭleĝe trans-donas post sia morto al siaj gefiloj aŭ al aliaj homoj.. Ni devas krei publikajn politikojn por defendi plur-lingvismon en la instruado, sed ankaŭ en la virtuala spaco de la Reto, tiel ke plu vivu la lingva kaj kultura diverseco en ĉiuj hom-grupoj. […] Tiu agado de Unesko ankaŭ estas VIA agado. Ĉar Esperanto ne volas forigi la grandan kvanton da parolataj lingvoj en la mondo; male Esperanto estas taŭga ilo por komuniki en respekto de ĉiuj lingvoj, ĉu de malgrandaj grupoj, ĉu de la plimulto. […] Paroli Esperanton estas alten iri, esti mond-civitanocivitano: ŝtatano. – sen forlasi siajn apartajn ligojn. […] La elektenda direkto certe estas tiu, kiun via Movado kaj nia Organizaĵo montras de jaroj: savi kaj viv-teni tiun gravegan parton de la homara heredaĵo: la lingvojn. Defendi la lingvan diversecon kaj kuraĝigi al plur-lingva edukado. […] “Multaj voĉoj, unu mondo” – jen la sloganoslogano: mallonga, facile memorebla frazo esprimanta ideon aŭ idealon. de nia fame konata revuo Unesko-kurierokuriero: homo, kies okupo estas rapide porti korespondaĵojn aŭ pakaĵojn. La vorto kuriero ofte estas uzata kiel nomo de gazeto.. “Multaj voĉoj, unu mondo”, tiel tradukiĝas al Esperanto tiu idealo, kiun vi kaj ni havas – kaj kiu staras sur nia revuo, kiu nun aperas en Esperanto: Unesko-Kuriero.
  26. 1 poento
    En ĉi tiu retejo vi ofte legos pri UEA. Se vi ne jam scias, sen-dube vi demandas vin, kio estas tiu UEA, pri kiu oni tiel multe parolas? Ĝia plena nomo estas Universala Esperanto-Asocio, kaj ĝi estas la plej grava kaj la plej granda tut-monda Esperanto-asocio, fondita en 1908. Estas grave por la Esperanto-movado havi centran asocion, kiu povos reprezentireprezenti: prezenti sin nome de iu asocio. la lingvon kaj la movadon kiel tuton ĉe internaciaj organizaĵoj kiel UN kaj Unesko. UEA havas landajn asociojn en 70 landoj kaj individuajn membrojn en 102. Ĉiujare ĝi organizas Universalan Kongreson (UK), la plej grandan kunvenon de Esperanto-parolantoj. La UK okazas en malsama lando ĉiujare. La unua UK okazis en la jaro 1905, kaj en 2019 estos la 104a UK en Lahtio, Finnlando de la 20a ĝis la 27a de julio. UEA eldonas la monatan revuon Esperanto kaj la junularan revuon Kontakto. Ĝi prizorgas la multlingvan retejon esperanto.net kaj la propran retejon, krome kompreneble ĉi tiun novan retejon uea.facila. La pli junaj membroj de UEA (ĝis 35-jaraj) estas prizorgataj de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo). Legu pli pri UEA en la rubriko Aktualeaktuala: nuntempa. pri UEA, kaj pri TEJO en ĝia retejo. Stefan MacGill
  27. 1 poento
    Unu el la plej gravaj Esperanto-poetoj estas la islandano Baldur Ragnarsson. Li ĵus mortis, 88-jara, la 25-an de decembro 2018. En 2010 li prezentis sin mem por la revuo Juna amiko. Jen kelkaj informoj el tiu artikolo. Li naskiĝis en 1930 en malgranda vilaĝo apud unu el la multaj fjordojfjordo: longa, mallarĝa brako de la maro, kiu tranĉas la apudan bordon., kiuj tranĉas la orientajn bordojn de Islando. Lia patro estis instruisto, kaj de li la knabo unue aŭdis pri Esperanto, kiu tuj kaptis lian intereson. En vendejo de malnovaj libroj li trovis lernolibron de Esperanto en la islanda lingvo, eldonitan en 1909. Tiun lernolibron li studis dum la somero post sia unua gimnaziagimnazio: supera lernejo. jaro, tiam 18-jara, laboranta kiel ordinara voj-laboristo en orienta Islando. La laboristoj loĝis en tendojtendo: sub-ĉiela loĝejo el ŝtofo. kaj en la vesperoj post la taga laboro li lernis la lingvon en sia tendo, kiun li dividis kun alia laboristo, kiu miris pri tia entuziasmoentuziasmo: granda, emocia ŝato pri iu afero.. En tiu sama somero Baldur ricevis siajn unuajn librojn en Esperanto, post-lasitajn de mortinta esperantisto. Inter tiuj estis malnovaj jar-kolektoj de la revuoj Lingvo internacia kaj Juna Esperantisto kaj, plej grave, la poemaro El parnasoParnaso: monto en Grekujo, kie loĝis diinoj de la poezio kaj aliaj artoj. de popoloj de Anton Grabowski. Tiel li ekkonis la Esperantan poezion, kaj baldaŭ deziris mem verki poemojn en Esperanto. Lia unua poemo estis am-poemo al la lingvo, sonetosoneto: poemo el 14 versoj (linioj). kun la titolotitolo: nomo de libro, poemo, teatraĵo, aŭ simila verko. Al Esperanto, kiu aperis en la revuo Voĉo de Islando (1950). Eblas legi ĉi tie la plenan artikolon el Juna Amiko, kaj ankaŭ la tekston de tiu unua poemo verkita de Baldur en Esperanto. Post universitataj studoj li laboris kiel instruisto de la islanda lingvo. Island-lingve li verkis poezion kaj fakajn librojn pri la islanda. Li ekaktivis en 1952 en la Esperanto-movado, nacie kaj internacie. Dum diversaj periodoj li estis prezidanto de Islanda Esperanto-Asocio, vic-prezidanto de UEA (1980-83), prezidanto de la Belartaj Konkursoj de UEA (1975-85), kaj ekde 1979 ĝis sia morto membro de Akademio de Esperanto. Li estis proponita en 2007 por la premio Nobel pri literaturo, bedaŭrinde sensukcese. En Esperanto li verkis du famajn poem-kolektojn, nome Ŝtupoj sen Nomo kaj Esploroj. En 2007 aperis la libro La lingvo serenaserena: trankvila., kiu enhavis ĉiujn verkojn, kiujn li produktis gis tiam (aliaj verkoj de li aperis poste), plus artikoloj pri li de aliaj konataj Esperanto-verkistoj. Baldur Ragnarsson ne nur verkis originale en Esperanto, sed ankaŭ tradukis multajn gravajn verkojn, kaj antikvajnantikva: malnovega. kaj modernajn, el la islanda literaturo.
  28. 1 poento
    Ĵus mortis 88-jara la islanda esperantisto Baldur Ragnarsson, unu el la plej gravaj Esperantaj poetoj. Li verkis ne nur poezion sed ankaŭ eseojneseo: mallonga verko en kiu la verkinto detale prezentas sian opinion aŭ esploron. kaj tradukojn de gravaj islandaj verkoj. La suba poemo de Baldur Ragnarsson unue aperis en la revuo Beletra Almanako (n-ro 1, septembro 2007, paĝoj 44-45). En la poemo aperas la nomoj de du el la antikvajantikva: malnovega. nordaj dioj: Odino kaj Toro. Odino estis la plej grava dio, kaj la patro de multaj el la aliaj dioj. Li havis nur unu okulon, ĉar li fordonis la alian okulon por ricevi saĝecon. Toro estis unu el liaj filoj, la dio de milito kaj de la tondrotondro: fortega bruo, kiu okazas samtempe aŭ tuj post fulmo.. Trans la rokojroko: ŝtonego. Toro malnova amiko mia iam diris al mi ke certa monto apud unu el la okcidentaj fjordojfjordo: longa, mallarĝa brako de la maro, kiu tranĉas la apudan bordon. estas plena de spiritoj. Hodiaŭ matene tiuj vortoj vizitis min kiam mi relegis la rakonton pri la kredo de ekloĝanto en tiu regiono antaŭ mil jaroj ke li mortos en tiun monton. *** Krom mi estis nur unu pasaĝeropasaĝero: vojaĝanto portata en veturilo. en la aŭtobuso longbarbbarbo: vizaĝ-haroj de viro.ulo kun granda ĉapelo kiu kovris liajn okulojn. Kiam mi salutis lin li iom levis la ĉapelon kaj mi vidis ke nigra flikaĵoflikaĵo: peco de ŝtofo kudrita sur truo en vesto. kaŝas unu lian okulon. Mi prezentis min kaj li diris ankaŭ sian nomon: Odino. Mi provis komenci kun li interparolon sen multa sukceso ĉar li ne facile komprenis min nek mi lian antikvan parolmanieron. Mi tamen tiom komprenis ke li scias mian celon kaj ke li estos mia gvidanto sur tiu monto. Ialial: pro iu kialo. mi sentis nek miron nek timon tute kontraŭe mi trovis tion tute natura ke Odino mem gvidu miajn lastajn paŝojn en la poezian mondon trans la rokoj.
  29. 1 poento
    La 18-an de Septembro 2018 Vikipedio en Esperanto atingis sian 250-milan artikolon. La artikolo estas inter la plej mallongaj: ĝi temas pri Livaie, malgranda komunumokomunumo: malgranda regiono, kies centro estas urbo aŭ vilaĝo. en Francujo, kiu en 2015 havis nur 190 loĝantojn. La artikolon verkis Dominik. Vikipedio en Esperanto estis fondita de usona esperantisto Chuck Smith en novembro 2001. Kun la helpo de Jerry Muelver kaj Stefano Kalb, li laboris por fari bazan vikipedion de 139 artikoloj. Ĝi unue aperis la 2-an de januaro 2002 kun pli ol 300 paĝoj. Post tiu komenco, la Esperanta vikipedio daŭre kreskas danke al la laborado de multaj esperantistoj. Nuntempe pli ol 300 uzantoj redaktas Vikipedion en Esperanto ĉiumonate. La Esperanta vikipedio tenas la 32-an lokon inter ĉiuj vikipedioj laŭ nombro de artikoloj. Ĝi estas iom pli granda ol la armena kaj bulgara vikipedioj (kiuj estas n-roj 33 kaj 34 en la listo), kaj iom malpli granda ol la turka kaj eŭska (n-roj 30 kaj 31). Gravas ne nur la kvanto de artikoloj, sed ankaŭ ilia kvalito. Se oni konsideras la kvaliton de la 1000 plej gravaj artikoloj, la Esperanta vikipedio estas en tre bela 16a loko. En oktobro 2018 ĝi havis 290 “elstarajnel-stari: stari alte super la aliaj membroj de grupo pro rimarkinda kvalito. artikolojn” kaj 208 “legindajn artikolojn”. Ĝenerale, tamen, la artikoloj en la Esperanta vikipedio estas sufiĉe mallongaj. Ĉar la redaktantoj de la Esperanta vikipedio devenas de multaj malsamaj landoj, ĝi havas la plej internacian grupon de redaktantoj el ĉiuj vikipedioj en ĉiuj lingvoj. Surbaze de informo en Gazetara Komuniko de UEA n-ro 757 (2018-09-20).
  30. 1 poento
    La Universala Kongreso daŭras nur unu semajnon, sed multaj homoj volas ĝui pli longan restadon en la kongres-lando. Tial antaŭ kaj post ĉiu Universala Kongreso ĉiam okazas turismaj ekskursoj, kiam eblas viziti la kongres-landon aŭ najbarajn landojn dum plena semajno. En 2019 la UK okazos en Lahtio, Finnlando ekde 14a de julio, kaj Litova Esperanto-Asocio proponas pasigi la antaŭan semajnon per ekskurso tra la tri baltaj landoj (Litovujo, Latvujo kaj Estonujo). La ekskurso finiĝos en Lahtio ĝustatempe por la komenco de la UK. Legu pli detalajn informojn en la novembra numero de La Ondo de Esperanto kaj en la novaĵretejo La Balta Ondo.
  31. 1 poento
    En la paĝo Loke eblas prezenti lokajn renkontiĝojn kaj similajn agadojn. Ne necesas longaj priskriboj. Sufiĉas 3-4 frazoj – kaj nepre aldonu foton. Ne forgesu informi pri la loko (urbo kaj lando) kaj la dato. Vi povos mallonge prezenti ne nur kunvenojn, sed ankaŭ aliajn lokajn agadojn, ekzemple ekspozicion pri Esperanto en via loka biblioteko, prezenton en lernejo, kaj simile. Por prezenti okazaĵon en Loke necesas unue ensaluti aŭ registriĝi, se vi ne jam faris tion.
  32. 1 poento
    Ni invitas la legantojn de ĉi tiu retejo ne nur legi sed ankaŭ kontribui. Bonvolu mallonge prezenti vin en la paĝo Niaj legantoj. Por fari tion necesas unue ensaluti aŭ registriĝi, se vi ne jam faris tion. Kiel vi povos prezenti vin? Jen la informoj, kiuj interesas aliajn legantojn: Via nomo Via loĝloko (urbo kaj lando) Kiam, kiel kaj kial vi eklernis Esperanton? Via profesio Viaj interesoj kaj ŝatokupojŝat-okupo: neprofesia agado, kiun oni faras pro plezuro kaj intereso. Foto. Ĉu vi ne deziras aperigi vian familian nomon en Interreto? Tio estas en ordo. Donu nur vian personan nomon, aŭ uzu kaŝnomonkaŝ-nomo: nomo, kiun oni uzas, por kaŝi sian veran nomon.. Ĉu vi skribas Esperanton kun eraroj? Ne timu! La redaktoro korektos lingvajn erarojn antaŭ ol aperigi la tekston. Sendu interesan foton: ne simplan portretonportreto: bildo aŭ foto, kiu prezentas la personan aspekton de homo., sed foton, kiu helpos nin kompreni pri viaj okupoj kaj interesoj.
  33. 1 poento
    La Esperanto-movado ekzistas nun de pli ol 130 jaroj, kaj dum tiu tempo la esperantistoj ekhavis siajn proprajn kutimojn kaj tradiciojn. Unu tia tradicio estas la festado de Zamenhof-tago. Zamenhof naskiĝis la 15-an de decembro 1859, kaj esperantistoj tra la mondo organizas apartajn kunvenojn ĉirkaŭ tiu dato por festi lian naskiĝtagon. La 15-a de decembro estas samtempe la Tago de la Esperanto-libro kaj la Tago de la Esperanta kulturo. Ĉe Esperanto-kluboj oni ofte organizas prelegon pri la idearo de Esperanto, la vivo de Zamenhof, aŭ aliaj temoj aparte ligitaj kun la ideoj de Zamenhof kaj la lingvo, kiun li kreis. Foje oni ankaŭ aranĝas kunvenon kunlabore kun ne-esperantista asocio, ekzemple kun kultura centro aŭ simile. Jen kelkaj grupoj, kiuj festis Zamenhof-tagon ĉi-jare. Ĉe la Esperanto-grupo en Romo, Italujo, Giulio Marino prezentis monologon (teatraĵon por unu sola aktoroaktoro: homo, kiu ludas en teatraĵo aŭ filmo.) kun la titolotitolo: nomo de libro, poemo, teatraĵo, aŭ simila verko. “La perfekta lingvo”. Ĉeestis ne nur esperantistoj, sed ankaŭ la itala nacia televido (RAI), kiu filmis ĉion. Ĉe Internacia Esperanto-Institutoinstituto: organizaĵo kun aparta celo, okupiĝanta kutime pri scienco, edukado aŭ iu profesio. en Hago, Nederlando, renkontiĝis 21 esperantistoj por tut-taga aranĝo la 15-an de decembro. Okazis prelegoj pri la frua Esperanto-movado, agrabla tagmanĝo en itala restoraciorestoracio: manĝejo, kie oni pagas por manĝi., literatura kvizokvizo: konkursa demandado pri diversaj scioj. kaj kuna kantado. Okazis ankaŭ internacia fest-kunsido per Skajposkajpo: programo por interparoli voĉe (eventuale ankaŭ vide) per interreto.. Tio estis organizita de la respondeculoj de la retejo edukado.net. Honorahonori: trakti iun kun granda respekto pro la gravaj aferoj, kiujn tiu homo faris aŭ faras. gasto estis Margaret Zaleski-Zamenhof, pra-nepino de la kreinto de Esperanto. En Rumonge, Burundo, okaze de Zamenhof-tago estis organizita piedpilka ludo inter esperantistoj kaj laboristoj de loka radi-stacio. La ludo estis dissendatadis-sendi: elsendi programon per radio aŭ televido. radie dum ĝi okazis, kun informoj pri Esperanto kaj pri Zamenhof-tago. Post la ludo estis intervjuo. Informoj pri Esperanto estis dissendataj ankaŭ poste dum la vespera novaĵ-programo. Gaŭĉa Esperanto-Asocio en Porto Alegre, Brazilo, tre vigle festis la okazon per kuna manĝado en restoracio, muziko, paroladetoj, tre amuza frenezeta teatraĵo kun la titolo Esperanta Hom-maŝino, ludo, kaj Zamenhof-taga kuko. Fotoj de la okazo troviĝas en la paĝo de tiu grupo en Fejsbuko.
  34. 1 poento
    Tuj antaŭ la komenco de la 24a Kongreso de Ukrainia Esperanto-Asocio (UkrEA) oni starigis memor-tabulon por la fama poeto, verkisto kaj esperantisto Vasilij Eroŝenko. Legu pli pri Eroŝenko ĉi tie. La ceremonioceremonio: festo por speciala religia aŭ publika okazo. okazis en Lvivo la 19an de oktobro 2018. Lvivo estas unu el la ĉefaj kultur-centroj de Ukrainujo. En 1991 multaj el la stratoj en Lvivo estis renomitaj, kaj unu sufiĉe longa strato ricevis la nomon Eroŝenko. En tiu strato sur la muro de la plej bela kaj arte ornamitaornami: aldoni belajn detalojn al objekto por beligi ĝin. domo estis starigita la tabulo. La programo estis organizita de la prezidanto de UkrEA, s-ro Eŭgeno Kovtonjuk. Salutis s-ino Oksana Stelmaĥ, membro de la konsilantaro de tiu urbo. Sekvis la saluto kaj gratulo de la vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio, Stefan MacGill.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.