Salti al enhavo

Furorlisto


Populara enhavo

Montriĝas enhavo pleje ricevinta reputacion ekde la 01/26/20 en Filmeto-komentoj

  1. 3 poentoj
    Multaj Esperantaj filmetoj estas nun troveblaj en la reto, sed bedaŭrinde preskaŭ ĉiuj enhavas lingvajn erarojn, malbonon prononcon aŭ aliajn problemojn, ĉar la plejmulto estas faritaj de amatoroj - precipe nuntempe, kiam multaj novaj homoj lernas Esperanton per Interreto. Mi aŭdis ŝercon, ke en la pasinteco post tri-semajna lernado la homoj komencis verki poemojn, sed en nia moderna mondo post tri-semajna lernado ili faras filmeton. Ne estas facile ĉiusemajne trovi filmeton, kiu estas perfekta en ĉiuj detaloj. Laŭdon kaj grandan dankon al Judit, kiu ĉiusemajne spektas amason da filmoj por trovi taŭgan proponon por uea.facila!
  2. 3 poentoj
    Mi ĉiam ĝojas legi opiniojn pri la prezentitaj filmoj. Precipe, se la rimarkoj helpas min trovi taŭgajn filmojn. Pri la paŭzo: Mi tute ne trovis longa la paŭzon en la indikita parto, ĉar, ĝenerale, oni ne daŭre parolas en filmoj. jmatty2000 skribis: Mi pensas ke la knabo diris: "Saluton! Ĉu mi ne kontraŭos aŭskulti mian historion? Mia patra vojaĝis tre multe." La teksto devas esti: Ĉu VI ne kontraŭos aŭskulti mian historion? Mia patrO vojaĝis tre multe, sed la elparolo foje ne estas la plej bona.
  3. 1 poento
    Al mi, persone, tre plaĉas tiu ĉi kanto, la muziko, la voĉo kaj la reĝisorado.
  4. 1 poento
  5. 0 poentoj
    Saluton samideanoj, Mi pensas ke la filmo estas bona peno, tamen mi ne tre bone komprenis la unuan 20 sekundojn de la parolado, kaj jen kaj jen la gramatiko ne estis tro bona. La paŭzo post 00:52 al 01:55 sekundoj estis tro longa. Mi pardonpetas sed estas pli bone esti honesta por akiri bonan opinion. Mi pensas ke la knabo diris: "Saluton! Ĉu mi ne kontraŭos aŭskulti mian historion? Mia patra vojaĝis tre multe." Ĉu ion ajn povas kompreni pli bone? Espereble, Matio
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.