Salti al enhavo

Furorlisto


Populara enhavo

Montriĝas enhavo pleje ricevinta reputacion ekde la 09/20/20 en ĉiuj lokoj

  1. 5 poentoj
    Estas malfacile scii la dezirojn de beboj. Ili ne povas paroli, promeni aŭ klarigi pri kio ili pensas. Tamen, novnaskitoj komencas akiri lingvajn spertojn longe antaŭ ol ili komencas paroli. Ili akiras tiujn spertojn tre rapide. Kompare kun plenkreskuloj, beboj kapablas lerni iun ajn lingvon facile. Per novaj teknologioj kaj esplor-metodoj, sciencistoj nun konstatas, ke beboj kapablas lerni iun ajn lingvon de la mondo. Ili rilatas kun aliaj homoj, aŭskultas kaj observas iliajn movojn tre atente. Tiel ili sukcesas rapide lerni la lingvojn, kiujn ili plej ofte aŭdas. Ekzistas ĉirkaŭ 6 000 sonoj en ĉiuj lingvoj de la mondo, sed ne ĉiu lingvo uzas ĉiun sonon. Ekzemple, Esperanto kaj la japana havas nur kvin vokalojn. Aliaj lingvoj havas multe pli, ekzemple la sveda havas dek sep vokalojn. Plenkreskuloj povas aŭdi nur la sonojn de la lingvoj, kiujn ili parolas flue. Al japano, ekzemple, la sonoj de la literoj R kaj L sonas simile. Do japano malfacile aŭdas la diferencon inter "rando" kaj "lando". Esploroj montras, ke ĝis ses monatoj beboj kapablas distingi ĉiujn sonojn de ĉiuj lingvoj de la mondo. Sed post proksimume ses monatoj, la cerbo koncentriĝas pri la plej oftaj sonoj, kiujn ĝi aŭdas. Post tio, infanoj komencas reagi nur al la sonoj de la lingvo, kiun ili aŭdas plej ofte. Simile, pli aĝaj beboj komencas internigi la regulojn de siaj denaskaj lingvoj, ekzemple ili lernas, ke la vorto "manĝo" havas malsaman funkcion ol "manĝi". Sciencistoj aparte interesiĝas pri la cerboj de homoj, kiuj flue parolas pli ol unu lingvon. Estas malfacile atingi tion post la aĝo de proksimume sep jaroj. Je tiu aĝo, la kapablo rekoni malsamajn sonojn malfortiĝas. Estas pli malfacile enmemorigi novajn sonojn. La cerbo devas multe pli labori por konstrui novajn vortrilatojn. Por gejunuloj kaj plenkreskuloj, kiuj deziras lerni novajn lingvojn, la esploroj pri beba lingvo-akirado povas doni utilajn konsiletojn. Ekzemple estas preferinde, ke lernantoj parolu la novan lingvon kun realaj homoj, anstataŭ aŭskulti registritajn interparoladojn aŭ lecionojn. Kiam bebo aŭskultas realajn parolantojn, multaj partoj de ĝia cerbo vigle reagas al la sonoj kaj al aliaj agoj de la parolantoj. Laŭ esploroj, kiam beboj televidas, ili rigardas kun granda intereso, sed la cerbo estas aktiva en malpli da lokoj, kaj la aktiveco en tiuj lokoj estas malpli forta. Povas esti, ke la lernado estas malpli efika. Televidado malpli stimulas la cerbon ol interhoma rilatado! Craig Williams
  2. 5 poentoj
    Pensu pri la nova kronviruso: kiel ĝi ŝanĝis vian vivon aŭ la mondon? Ĉu vi kapablus verki fikcian rakonton pri tio? La Akademio Literatura de Esperanto (ALE) invitas vin verki rakonton pri tiu temo por la Interkultura Novelo-konkurso (INK). La temo de la konkurso estas: “KOVIM-19: Kiel ĝi ŝanĝis nin”. Via rakonto povus okazi en la pasinto (dum la unuaj – kelkfoje frenezaj – monatoj de la pandemio), nuntempe (kiam pandemio iĝis preskaŭ kutima afero de la vivo) aŭ en la estonto (post jaroj, jardekoj aŭ eĉ pli… kia estos nia mondo?) La temo de la konkurso estis elektita post reta publika voĉdonado organizata de la Loka Kongresa Komitato (LKK) de la neokazinta Universala Kongreso en Montrealo. La prezenton de la konkurso kaj ties regularon oni povas trovi ĉe la retejo de ALE. La teksto-proponoj devas havi ne pli ol 12 000 litersignojn (proksimume 6 paĝojn). Ne estas minimuma longeco. Sendu vian tekston ĝis la 20-a de junio 2021 per la speciala sendo-formularo de la konkurso, trovebla ĉe ALE. Proponoj devas nepre esti en Esperanto kaj neniam antaŭe publikigitaj, tamen ili ne nepre devas esti originale verkitaj en Esperanto. Tradukaĵoj el aliaj lingvoj estos bonvenaj. Tial la konkurso povus esti interesa okazo por aranĝi kunlaboron kun neesperantistaj verkistoj. Interkultura ĵurio elektos la gajnantajn novelojn. La gajnintoj estos anoncitaj dum la 107-a Universala Kongreso de Universala Esperanto-Asocio en Montrealo en 2022. La 1-a, 2-a kaj 3-a premioj estos respektive 500, 300 kaj 200 eŭroj. La temo de la konkurso estis prezentita de d-ro José Antonio Vergara el Ĉilio dum la Printempa Inaŭguro de la Monda Festivalo de Esperanto 2020. Li estas fakulo pri epidemio-scienco kaj publika sano, kaj tial kapablas tre interese diskuti tiun temon. Eblas spekti lian prezenton ĉi tie. INK estas organizata de Akademio Literatura de Esperanto (ALE) kun subteno de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj la Komisiono pri Belartaj Konkursoj.
  3. 4 poentoj
    Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko 2020 Bertilo Wennergren. Partizánske: E@I, 2020. Prezo 28.00 €. La papera eldono de la plej nova versio de La Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) estos baldaŭ preta. Tuj antaŭ aperigo de la nova PMEG, oni anoncis, ke la aŭtoro, Bertilo Wennergren, gajnis la Premion 2020 de Fondaĵo Antoni Grabowski pro siaj elstaraj kontribuoj al Esperantaj studoj, inter ili la kreado de PMEG. Per tiu ampleksa verko, kiu en Interreto troviĝas jam je la 15-a versio, Bertilo kreis novan gvidosignon por priskriba Esperanta gramatiko. Kaj jen la ĉefa kvalito de PMEG. Ĝi povas esti tre utila kaj al novaj lernantoj de la lingvo kaj al spertuloj, precipe pro la uzo de simplaj, ne-fakaj vortoj kaj de abundaj ekzemploj kaj klarigoj pri ĉiuj aspektoj de la Esperanta gramatiko. Tamen, kelkaj homoj demandas en la sociaj retoj, ĉu Esperanto bezonas tiel grandan, dikan gramatikon, se ĝi havas nur dek ses regulojn? Zamenhof mem diris pri tiuj reguloj, ke oni bezonas nur tridek minutojn por parkerigi ilin. Per 16 reguloj eblas lerni, kompreni kaj mastrumi la tutan gramatikon de la lingvo, ĉu ne? Jes kaj ne. Jes, per la 16 reguloj oni certe povas kompreni, kiel la lingvo funkcias. Same, se ni lernus kiel funkcias skeleto, ni povus kompreni kiel moviĝas homo. Sed ni ne scius kian hararon tiu homo havus, kiajn okulojn, kian karakteron, kian pezon, kiajn ŝatojn kaj malŝatojn. Same, oni ne povus antaŭpensi ĉiujn eblajn lingvajn bezonojn kaj esprim-manierojn nur per la 16 reguloj. Oni ne povus antaŭvidi ĉiujn malfacilaĵojn de la lingvo, ĉiujn estontajn evoluojn, ĉiujn bonajn kaj sekvindajn ekzemplojn de parolado kaj skribado. En La Unua Libro de Esperanto en 1887, Zamenhof prezentis la dek ses regulojn kaj naŭcent-radikan vortaron. Esperanto ja estas tiel esprim-kapabla, ke per tiuj naŭcent radikoj oni povas fari multe pli ol per naŭcent vortoj en alia lingvo. Per tiuj bazaj materialoj efektive eblis legi la mallongajn tekstojn, kiujn li aperigis en la libro, kaj homoj tuj komencis lerni la lingvon kaj skribi leterojn al li. La 16 reguloj donas ĉiujn bazajn gramatikajn regulojn de la lingvo, sed ili ne respondas pli malsimplajn demandojn, ekzemple pri la diferenco inter ‘de’ kaj ‘da’, aŭ problemajn kazojn de la uzo de ‘sia’. Bertilo diskutas tiajn demandojn en PMEG, kaj donas multajn utilajn ekzemplojn kaj citaĵojn el la verkoj de Zamenhof kaj aliaj postaj verkintoj. La Esperanto de la Unua Libro estis kiel bela nova aŭto. Ĝi povis sekure kaj efike veturi. Zamenhof klare montris, kial ni bezonas internacian lingvon. Li eĉ donis al ni la ŝlosilon kaj montris, kiel lerta ŝoforo li mem estas. Tamen, li ne povis antaŭvidi ĉiun malsaman vojaĝon ĉien en la mondo kaj por ĉiam en la estonteco. Por tio, ni havas PMEG-on. Maŭrico Giacometto (Rico)
  4. 4 poentoj
    Hans Christian Andersen estis dana verkisto, kiu famiĝis ĉefe pro verkado de fabeloj. Liaj 156 fabeloj kaj rakontoj estas tradukitaj al pli ol 100 lingvoj kaj ofte aperis ankaŭ kiel teatraĵoj kaj filmoj. La fabelojn de Andersen, kiuj aperis libroforme en kvar volumoj, tradukis al Esperanto L.L. Zamenhof. Andersen naskiĝis en la jaro 1805 en la urbo Odense, Danio, en tre malriĉaj cirkonstancoj. La ĉambro, en kiu la familio loĝis, estis samtempe manĝejo, dormejo kaj ankaŭ laborejo de la patro, kiu estis ŝuisto. La patro estis tre talenta kaj tre amis la filon, por kiu li mem produktis ludilojn, legis fabelojn kaj desegnis bildojn. La patro bedaŭrinde mortis, kiam Andersen estis nur 11-jara. La patrino de Andersen estis lavistino tute ne-edukita, ĉar neniu instruis al ŝi legi kaj skribi. Post la morto de sia edzo, ŝi edziniĝis denove, sed ŝia nova edzo ne multe okupiĝis pri la infano, kaj ne amis lin. Ankaŭ knaboj el ilia strato ofte mokis kaj ĝenis lin. Kelkaj gravaj homoj rekonis la talenton de Andersen. Per ilia helpo li sukcesis edukiĝi, kaj li komencis verki. En 1835 aperis lia tre sukcesa romano La improvizisto, kaj en la sama jaro ankaŭ malgranda kajero kun la titolo Fabeloj rakontitaj por infanoj. Andersen deziris verki teatraĵojn kaj romanojn, sed ĉefe pro siaj fabeloj li atingis tutmondan famon. La fabeloj estis verkitaj por infanoj, sed samtempe ankaŭ por plenkreskuloj. Lia vojaĝo de malriĉeco al tutmonda famo pensigas pri lia fabelo La malbela anasido en kiu la malbela, malfeliĉa anasido plenkreskas kaj malkovras, ke ĝi ne estas anaso, sed belega cigno. H.C. Andersen de Thora Hallager (1869) Andersen restis fraŭlo dum sia tuta vivo, kvankam li deziris edziĝi. Li ne estis sukcesa ĉe virinoj, kaj dufoje enamiĝis al virinoj, kiuj rifuzis lin. Lia fabelo Persista stana soldato rakontas pri malfeliĉa, senespera kaj unu-flanka amo. La plej gravajn okazintaĵojn de sia vivo Andersen priskribis en sia ampleksa libro Fabelo de mia vivo. Andersen ricevis rekonon kaj famon en Danio multe malpli frue ol en aliaj landoj. Aparte fierigis lin la okazo en 1867, kiam la urbestraro de Odense proklamis lin honora civitano. Li konsideris tion la plej bela festo de sia vivo. Andersen mortis post serioza malsano en 1875, en la aĝo de 70 jaroj. La funebran ceremonion ĉeestis la reĝo kaj ties filoj. Survoje al la tombejo miloj da homoj staris laŭlonge de la stratoj por diri lastan adiaŭon al tiu fama filo de Danio. Vi povas legi kaj elŝuti la Esperantan tradukon de la fabeloj de Andersen ĉi tie. Stano Marček
  5. 3 poentoj
  6. 3 poentoj
  7. 3 poentoj
    Adjévi Adjé: Libro pri la Tago de Afriko. Lomeo: Afrika Komisiono de UEA, aŭgusto 2020. 32 paĝoj, 21cm. Adjévi Adjé estis la ĉefa organizanto de la Tago de Afriko kadre de MondaFest’ 2020 de UEA en la 23-a de aŭgusto. Por informi pri tiu tago kaj pri la Esperanto-agado en Afriko, li kompilis la libron Libro pri la Tago de Afriko. En la libro aperas prezentoj pri la membroj de la Afrika Komisiono de UEA, mallongaj raportoj pri la agado de tiu komisiono kaj ankaŭ pri la landaj asocioj, kluboj kaj unuopuloj en Angolo, Benino, Burundo, Centra Afriko, Demokratia Respubliko Kongo, Ganao, Gvineo, Kameruno, Kenjo, Madagaskaro, Senegalo, Tanzanio kaj Togolando. Krome estas la programo de la Tago de Afriko, kaj listo de ĉiuj homoj, kiuj enskribiĝis por partopreni en tiu tago. Libro pri la Tago de Afriko enhavas ankaŭ informojn pri afrikaj Esperanto-libroj kaj diskoj. La redaktinto skribis: “Cetere, mi devas konfesi, ke ni havis iom da problemoj por elekti la prezentotajn afrikajn artaĵojn. Kial? Ĉar la produktaĵoj pri Afriko kaj de afrikanoj, kvankam relative nekonataj en la Esperanta medio, prezentas multajn allogajn titolojn. Ili ĉiuj estas konindaj, legindaj, aŭskultindaj kaj spektindaj por ĉiuj esperantistoj almenaŭ unu fojon en sia vivo. Tra la hodiaŭa programo ni proponas al vi nur parteton de la afrika kultura heredaĵo kaj aparte malgrandan liston de la afrikaj Esperanto-libroj kaj diskoj, kies plimulto mendeblas ĉe la Libroservo de UEA.” Kun antaŭparolo de la UEA-estrarano Jérémie Sabiyumva kaj enkonduko de la redaktinto mem, Libro pri la Tago de Afriko estas kolore ilustrita kaj redaktita en simpla stilo per facila lingvaĵo. Se vi interesiĝas pri Esperanto en Afriko, nepre legu ĉi tiun libron, ĉar ĝi helpos al vi pli bone koni la nuntempan afrikan agadon. La libro estas senpage elŝutebla kiel PDF-dosiero. Adjévi Adjé
  8. 2 poentoj
    Mi vidis multajn filmetojn de scivolemo. Cxi tiuj filmetoj estas interesaj, ili havas utilajn bildojn por bone kompreni la temon. Samtempe autoroj parolas tre rapide kaj la muziko estas tro lauxta. Ne estas facila kompreni ciujn vortojn.
  9. 2 poentoj
  10. 2 poentoj
    Jen konsiloj, kiujn mi trovis tre valoraj en mia vivo. Mi esperas ke la ideoj utilos ankaŭ al vi. 1. Alvenu ĝustatempe ĉe via laborejo, anstataŭ malfrui kiel kutime. 2. Apartigu vin de negativaj kaj streĉitaj homoj, ĉar streĉo estas malsano facile transdonebla. 3. Traktu kun homoj, kiuj povas alporti al vi pli: tio estas kun homoj, kiuj estas pli kapablaj ol vi. 4. Konstruu amikecajn rilatojn kun tiuj, kiuj jam estas tie, kie vi volas esti. 5. Estu pacienca kaj konsekvenca en tio, kion vi volas fari, kaj estu preta pagi la prezon por atingi ĝin. 6. Havu tre klaran celon, kaj klare difinu viajn celojn. 7. Antaŭ ol vi decidos rezigni, rigardu la vojon jam trakuritan. 8. Sciu, ke neniu venko povas esti gajnita sen kontraŭeco nek batalado. 9. Via deziro sukcesi devas esti pli granda ol la timo pri malsukceso. 10. Memoru, ke la plej sukcesaj homoj spertis fiaskojn en iu momento en sia vivo. La plej grava afero estas via kapablo leviĝi kaj daŭrigi la batalon post ĉiu falo. Multaj homoj diros al vi, ke viaj planoj ne funkcios. Estas via elekto, ĉu aŭskulti ilin. Sed memoru ĉi tion: negativa menso neniam donos al vi pozitivan konsilon. Ne lasu homojn kun malforta spirito konvinki vin. Homoj, kiuj vere sukcesas, havas timojn, dubojn kaj zorgojn, kaj tamen ili ne permesas al tiuj sentoj haltigi ilin. Honoré Sebuhoro
  11. 2 poentoj
    La 23-an de marto ĉi-jare forpasis Júlia Sigmond (1929-2020), rumana esperantistino, je la aĝo 90 jaroj. Ĝis 2009 ŝi loĝis en Transilvanio (Rumanujo), en la urbo Kluĵo (Cluj). Dum sia vivo ŝi verkis multajn rakontojn kaj aliajn mallongajn verkojn en Esperanto, kaj ŝi estis ankaŭ prezidanto de la Esperanto-asocio en Kluĵo kaj redaktoro de ĝia revuo Bazaro (1997-2009). Laŭaspekte tiu revueto ŝajnis malgranda kaj sensignifa, kiel oni atendus de loka revuo. Sed ĝi prezentis tre varian kaj internacian enhavon. Malfrue en la vivo, je 80 jaroj ŝi transloĝiĝis al Italujo pro edziniĝo kun itala esperantisto, Filippo Franceschi, konata kiel verkisto Sen Rodin. Malfeliĉe, la geedzoj mortis en la sama semajno pro la kronvirusa epidemio. Jen rakonto de Júlia Sigmond. Atentu pri la nekutima vorto dolĉapatro en la unua frazo. Tiu vorto imitas esprimon en la hungara, kaj signifas simple “patro”. La bluaj floroj Ofte okazis dum mia infaneco, precipe somere, ke dimanĉe matene miaj gepatroj decidis, ke ni vizitu la fratinojn de mia Dolĉapatro en la proksima vilaĝo, fakte ĝi estis lia naskiĝvilaĝo. Tiutempe nek ni, nek la parencoj havis telefonon, do nia alveno estis ĉiam surprizo, sed miaj onklinoj ĉiam sincere ĝojegis ekvidante nin. Alveninte, mia Dolĉapatro proponis: metu ankoraŭ unu litron da akvo en la supon. La onklinoj ekridis kaj eble obeis lin. Fakte la vizito estis simila al ekskurso, ĉar la vojo, ĉirkaŭ 5 km longa, estis nur longa promenado, apud la rivero Aranyos (aranjoŝ), inter kampoj plenplenaj da belegaj floroj. Ni infanoj ĉiufoje kolektis multajn florojn kaj alvenis al la onklinoj kun grandegaj florbukedoj. La plejmultaj el ili estis leŭkantoj, papavoj kaj bluaj cejanoj. Pri la nomoj de multaj aliaj floroj mi jam ne memoras. Precipe mi ŝatis la blukoloran floron, ĝi havis tre interesan kaj delikatan formon, sed ĝi estis senodora. Iam mi havis tre grandan ĉagrenon. Mi ne scias kial, sed subite mi rememoris pri tiuj florbukedoj, kaj precipe pri la blukolora cejano. Mi pensis pri ĝi kaj per fermitaj okuloj, subite mi ekvidis grandan kampon plenplenan de tiuj bluaj floroj. Ĝuege mi rigardis centojn aŭ eble milojn da ili. Sed poste la floroj ŝanĝiĝis al alispecaj floroj. Nur la koloro restis blua, kaj la bildo kun bluaj floroj konstante ŝanĝiĝis. La floroj jam estis tute nekonataj. Neniam mi vidis similajn florojn. Mia fantazio kreis ilin. Mi nur miris mian mensan kapablon pri fantazio inventi novajn formojn kaj ankaŭ laŭ la grandeco ili estis absolute malsamaj. Jam de jaroj la bluaj floroj iĝis miaj animaj medikamentoj. Kiam mi eksentas, ke alproksimiĝas iu tristeco, aŭ abundas la malagrablaj pensoj aŭ rememoroj pezaj, rapidege mi ekpensas pri miaj bluaj floroj. Ofte okazas, ke vespere mi enpense promenas inter miaj bluaj floroj, kaj ili tiel trankviligas min, ke mi endormiĝas, kaj por mi tiunokta dormo certe estas pli “fruktodona" ol la aliaj noktoj. Provu pensi pri bluaj floroj por esti ĉiam sen tristeco kaj se vi nur unufoje sukcese uzis ĉi tiun ”medikamenton", nepre donacu plu al viaj gekaruloj. Júlia Sigmond
  12. 1 poento
    Eklerni Esperanton per Andersenaj fabeloj legitaj de Stano Marêk estas vera plezuro! http://stano-auskultejo.bplaced.net/index.htm https://katalogo.uea.org/katalogo.php?retrovo=fabeloj+andersen&kondicho=chio&trovu=jes&liste=jes
  13. 1 poento
    Viaj konsiloj estas veraj juveloj por mi. Dankon pro dividado. Salutojn el Hispanio. Fernando
  14. 1 poento
    Saluton! Nu, temas pri metaforoj (literaturo ja estas): infanoj, silentado, tempo (horloĝo tiktakas) ... La rakonto aludas forvelkon de amo; la paro troviĝas en forta kora vintro ("nuklea") post certe longa kunvivado.
  15. 1 poento
    Ĉe vikipedio ni organizis vikikonkurson "Tago de Afriko"! En ĝi partoprenis pluraj esperantistoj kaj fine estis verkita plurdeko(centoj) da novaj artikoloj.
  16. 1 poento
    gratulojn pro la bona artikolo! renato
  17. 1 poento
  18. 1 poento
  19. 1 poento
    En marto 2019 aperis artikolo en uea.facila pri la Esperanto-sumoo. Tio estas okazo por legi libron en Esperanto, po kelkaj paĝoj tage, dum periodo de 15 tagoj. La nova Sumoo komenciĝos la 13-an de septembro kaj daŭros ĝis la 27-a. Se vi deziras partopreni, bonvolu kontakti la gvidanton de la Sumoo, Hori Jasuo. Necesas sendi al li la jenajn informojn: vian nomon por la Sumoo (kaŝnomon); vian veran nomon; landon kaj urbon; vian ret-adreson; titolon kaj aŭtoron de via elektita libro; la kvanton de paĝoj, kiun vi legos ĉiutage (notu, ke ne necesas finlegi la libron). Jen du retejoj, kie vi povos trovi Esperantajn librojn por senpaga elŝutado: http://esperanto.davidgsimpson.com/inko/inko.html https://www.gutenberg.org/browse/languages/eo
  20. 1 poento
    Te-amanta Esperantista Organizo bonvenigas vin! De jarmiloj teo estas grava parto de tradiciaj kulturoj en multaj landoj. Multaj socioj tenas profundajn kulturajn rilatojn kun teo. Teo estas unu el la komunaj iloj, kiuj kunligas tiujn kulturojn. La 18-an de junio 2020 UEA akceptis novan fakan asocion: tio estis Te-amanta Esperantista Organizo (TEO). Fakte TEO jam ekzistas sen formala asocio de kelkaj jaroj. Naskiĝis urboj de teo – Hangzhou (Ĉinio), Visaginas (Litovio), Nový Jičín (Ĉeĥio), Svitavy (Ĉeĥio), Bjalistoko (Pollando), Bielsko-Biała (Pollando). Funkciis karavanoj de teo, kaj daŭras ekspozicioj de teo tra la mondo. Te-rikolto kaj -produktado povas esti la plej grava vivrimedo por neriĉaj familioj en multaj landoj. La te-industrio donas laboron al multaj homoj, inter kiuj estas multaj virinoj, en urboj kaj vilaĝoj. Tio estas aparte grava en foraj malriĉaj regionoj. Krom tio, teo estas utila por la sano. Sciencistoj montris, ke teo havas gravajn kontraŭinflamajn kaj kontraŭoksidajn ecojn. Bonkvalita teo ankaŭ helpas por bona funkciado de la digesta sistemo, koro, haŭto, renoj kaj dentoj. La 74a Ĝenerala Asembleo de UN ĉi-jare anoncis, ke la 21-a de majo estas Internacia Tago de Teo. Laŭ la prezidanto de la Ĝenerala Asembleo, Tijjani Muhammad Bande, la te-industrio estas grava fonto de enspezoj por kelkaj el la malplej evoluintaj landoj. Li diris, ke necesas realigi agadojn por ebligi la daŭripovan produktadon de teo. Nun en pli ol 60 landoj de la mondo oni produktas teon, kaj pli ol du trionoj de la tutmondaj loĝantoj trinkas teon. Sendube, teo estos bona ponto ankaŭ por nia Movado. Fakte tion TEO jam spertis dum la lastaj jaroj. TEO invitas vin esti parto de nia tea komunumo. Pri iu ajn demando skribu al la aganta prezidanto de TEO Olga Shiliaeva. Vi trovos TEOn ankaŭ en Fejsbuko, sub la nomo Teamanta Esperantista Organizo (TEO). TEO deziras al ĉiuj trankviligi vin per bon-odora teo! Olga Shiliaeva
  21. 1 poento
    Tiel sonas la enkonduka muziko de la ret-radia kanalo Muzaiko, kaj ĝi ĝuste esprimas, kion Muzaiko elsendas tage kaj nokte: mojosecon. Kio estas mojoseco? Mojosa estas vorto kreita de la esperantista junularo, kaj ĝi konsistas el la komencliteroj de la vortoj Moderna Jun-Stila. Tio esprimas la stilon de la kanalo Muzaiko, kiu 24-hore ĉiutage elsendas Esperantan muzikon kaj aliajn programerojn en Esperanto el la tuta mondo: novaĵojn, informojn, raportojn, kaj multe pli. En Muzaiko volontule kunlaboras multaj Esperanto-parolantoj, ĉu rekte kontribuante, ĉu konsentante ke ilia jam kreita elsendo aŭdiĝu ankaŭ en Muzaiko. Tiel la aŭskultantoj ricevas kaj povas ĝui varian Esperantan enhavon. Aldone al tio, Muzaiko ankaŭ utilas por lerni Esperanton. Kunlaborante, kunkreante elsendojn en Esperanto, vi mem povas plibonigi vian Esperanto-nivelon. Ĉu vi timas, ke via Esperanto ne estas sufiĉe bona? Tio ne gravas: estas multaj manieroj por helpi Muzaikon. Eblas ekzemple prizorgi ĝiajn retpaĝon kaj servilon, enmeti ĝiajn programerojn kaj munti programojn. Farante tion vi plibonigos vian nivelon de Esperanto, dum vi kunkreos Muzaikon. Se vi interesiĝas pri tiu projekto kaj deziras kune agadi kaj labori kun homoj el la tuta mondo, sendu retmesaĝon al Muzaiko aŭ aliĝu al ĝia retlisto. Mojoseco kaj muziko: Muzaiko!
  22. 1 poento
    Per la nova interreta Aŭskultejo oni povas aŭskulti kaj libere elŝuti sonlibrojn kun fabeloj, poezio kaj prozo, kaj ankaŭ kantojn en Esperanto. En tiu ĉi malfacila tempo de la koronvirusa epidemio ja multaj el ni devas esti hejme kaj serĉas interesajn, amuzajn kaj utilajn okupiĝojn. Kunlabore kun Germana Esperanto-Biblioteko en la urbo Aalen, mi do decidis donaci al esperantistoj sonlibrojn kaj kantojn, kiujn mi antaŭe eldonis sur kompaktaj diskoj (KD) kaj kasedoj. Sonlibroj aŭ aŭdo-libroj lastatempe tre populariĝis en la mondo. Kiu el ni ekzemple ne ŝatas aŭskulti fabelojn? La homan voĉon oni povas registri, aldoni muzikon, diversajn sonojn aŭ kantojn, kaj eldoni la registraĵojn sur kompaktaj diskoj aŭ aperigi ilin en interreto. Sekve oni povas aŭskulti ilin, antaŭ ol (agrable) ekdormi, dum hejmaj laboroj, en aŭtomobilo, aŭtobuso aŭ trajno, aŭ helpe de ili lerni kaj perfektiĝi en la lingvo. Sonlibroj estas ankaŭ tre valoraj por tiuj, kiuj studas Esperanton. Per ili oni povas aŭskulti kaj kompreni parolatan tekston, lerni novajn vortojn, alproprigi al si la plej bonan elparolon, belajn kaj imitindajn dir-manierojn el popularaj libroj aŭ kantoj, el la agrabla mondo de fabeloj, rakontoj, poezio aŭ muziko. La nova Aŭskultejo estas trovebla ĉi tie. Jen kelkaj el la verkoj, kiujn vi trovos en ĝi: Populara rakonto de Aleksander Puŝkin La neĝa blovado; Poemoj kaj kantoj La Stranga Butiko kaj Verd-kata Testamento de Raymond Schwartz; Fabeloj de la fratoj Grimm (Feliĉa Joĉjo. Haĉjo kaj Grenjo. La sep kapridoj. Reĝo rano kaj fera Henriko. Fiŝkaptisto kaj lia edzino. La ora birdo. Neĝulino…) Fabeloj de Andersen (Malgranda Niko kaj granda Niko. Reĝidino sur pizo. Elinjo-Fingreto, Malbela anasido. Abio. Neĝa Reĝino…) Kantoj por kursoj (Kukolo. Iris knabineto. Mariŝa…) La muziko de Ora team' (Reklamo al silento, Jen mia numero, Via eta timo, Letero de Vincento, Sur la sama ŝipo…) Kantoj de l’ popolo (27 slovakaj popolkantoj en Esperanto). Agrablan kaj utilan aŭskultadon, karaj esperantistoj! Stano Marček
  23. 1 poento
    Tiu viruso estas la sola afero pri kiu ni ĉiuj parolas kaj pensas de semajnoj. Sed kiel ni nomu ĝin en Esperanto? La medicinistoj preferas la terminon koronaviruso, ĉar tio estas ĝia internacia teknika nomo, uzata en multaj lingvoj kun la sama formo (tamen laŭ la aparta skribsistemo de la koncerna lingvo). Fakte ekzistas multaj specoj de viruso, ekzemple enteroviruso, rinoviruso, rotaviruso kaj aliaj. La viruso, kiu nun kaŭzas la tutmondan epidemion, apartenas al la familio de la koronavirusoj, sed ekzistas multaj aliaj specoj de koronaviruso, kiuj povas kaŭzi ankaŭ nur simplan malvarmumon. Se vi volas uzi tiun teknikan terminon, notu, ke koronaviruso estas unu vorto. La unua parto korona- aspektas kiel adjektivo, sed fakte ĝi estas parto de la radiko. La vorto estas nedividebla. Intertempe, tamen, la esperantistoj, kiuj plejparte ne estas medicinistoj, diskutas kiel nomi tiun viruson en Esperanto. Corona estas la latina vorto por “krono” (la kapvesto portata de reĝo aŭ reĝino), do multaj esperantistoj nomas ĝin kron-viruso. En Esperanto ekzistas ankaŭ la vorto korono. Ĝi rilatas al la ekstera parto de la atmosfero, kiu ĉirkaŭas la sunon, kvankam normale eblas vidi ĝin nur dum eklipso. Fakte ankaŭ tiu vorto korono venas de la sama latina vorto corona, ĉar ĝi ĉirkaŭas la sunon kiel krono. En pluraj eŭropaj lingvoj “krono” kaj “korono” estas la sama vorto, ekzemple en la itala, hispana, franca, pola kaj aliaj. Foto: Wikipedia/Luc Viatour CC BY-SA 3.0 La membroj de la Akademio de Esperanto diskutis, kiel nomi tiun viruson en Esperanto. La plejmulto estis egale dividita inter kron-viruso kaj koron-viruso. (La malgranda grupo de medicinistoj, aliflanke, preferis la teknikan terminon koronaviruso.) Finfine, do, la Akademio ne rekomendis unu el la du formoj, sed anoncis, ke ambaŭ estas uzeblaj. Nur post iom da tempo ni ekscios, kiu el la du formoj estas preferata de la plejmulto de la esperantistoj. Ofte okazas, precipe rilate al sciencaj aferoj, ke por la sama afero ekzistas popola nomo kaj scienca nomo, ekzemple salo nomiĝas ankaŭ natria klorido (NaCl), kaj la floreto miozoto nomiĝas ankaŭ neforgesumino (ne-forgesu-min-o). Ankaŭ tiu viruso, pri kiu oni nuntempe paroladas en ĉiu gazeto, ricevas sian popol-nomon en Esperanto, eĉ se ni ankoraŭ ne decidiĝis inter la du formoj. Kiam la krizo finiĝos, kaj ni ĉiuj rajtos reiri al nia normala vivo, ni ne plu bezonos tiun vorton, kiu rilatas al nuntempa aktualaĵo. Tiam la sciencistoj denove povos paroli inter si pri la koronaviruso, uzante sian preferatan sciencan terminon. Anna Löwenstein
  24. 1 poento
    Kvinpetalo estas bela centro por Esperantaj renkontiĝoj en malgranda franca vilaĝo Bouresse, 40 km sude de Poitiers. La Centro konsistas el pluraj kamparaj dometoj ĉirkaŭantaj herban korton. Ĝi enhavas interalie 14 dormoĉambrojn, 1 manĝoĉambron kaj 3 klasĉambrojn. Ĝi povas akcepti dudekon da vizitantoj samtempe. Restas ankoraŭ kelkaj lokoj por la kursoj okazontaj de la 24-a ĝis la 28-a de februaro en Kvin-petalo. Estos studado en malgrandaj grupoj kun agrabla familia etoso. Estos du niveloj: 1. Paroliga kurso por komencintoj kaj progresantoj kun Catherine Kremer. Ŝia plej ŝatata temo por paroligi homojn estas "turismo". Ŝi invitas partoprenontojn prezenti rakontojn pri sia propra regiono. Krome, kiu posedas malnovajn dokumentojn kaj fotojn pri siaj prauloj kaj familianoj, estas invitita kunporti ilin. Ŝi organizos laborgrupetojn ĉirkaŭ tiuj temoj. 2. Por tiuj, kiuj jam regas la lingvon, oni proponas enprofundiĝon en la kulturo Esperanta kun Brian Moon. Temas pri la studprogramo de la tria-grada ekzameno “Atesto pri Supera Lernado” de Franca Esperanto-Instituto. Dum kvin tagoj oni studos la kvar librojn listigitajn por tiu ekzameno kaj faros lingvajn ekzercojn. Kaj la tuto estos certe interesa ankaŭ por tiuj, kiuj ne celas al la ekzameno, sed deziras plibonigi sian praktikon de la lingvo kaj vastigi sian konon de la Esperanto-kulturo. Se vi deziras plibonigi vian konon de la lingvo kaj utiligi ĝin, jen trafa okazo !
  25. 1 poento
    Militrakonto estas internacia esplora projekto pri la rilatoj inter Esperanto kaj la Dua Mondmilito. Ekzistas multaj materialoj, kiuj donas al ni informojn pri la esperantistoj de tiu epoko, sed ankaŭ pli ĝenerale pri la tuta socio. Iom post iom ni kolektas etajn tekstojn pri libroj, homoj, asocioj ktp. Geografie nia celo estas verki pri ĉiu lando aŭ almenaŭ pri ĉiu kontinento. Ni konsideras ampleksan periodon ekde la tridekaj jaroj (de la pasinta jarcento) kaj la Hispana Milito ĝis la komenco de la kvindekaj jaroj, kiam finiĝis la Korea Milito kaj mortis Stalin. Ni volas esplori, ĉu transnacia komunumo kiel la esperantistoj spertis la militon kaj verkis pri ĝi malsame ol la aliaj homoj. Ĉu ili kapablis pensi preter la nacia vidpunkto? Ĉu ili estis pli pac-amaj ol aliaj homoj? Ĉu ili havis pli da komprenemo rilate al la batalantoj el la alia flanko? Ĉu ili estis malpli kruelaj kontraŭ la anoj de iu malplimulto? Ver-dire ni ne havas ankoraŭ la respondon al tiuj ĉi demandoj. Sed ni jam malkovris multajn interesajn historiojn. Jen kelkaj ekzemploj pri la informoj, kiujn ni trovis: pri la uzo de Esperanto en la koncentrejoj; pri la persekutoj suferitaj de la esperantistoj; pri kuraĝa, hom-ama kaj solidara agado eĉ en la plej malfacilaj momentoj; pri la agado de virinoj dum la milito; pri la infanoj; pri tiuj, kiuj iris batali por la libereco en alian landon; pri la diversaj asocioj de la laboristaj esperantistoj; pri la kunlaboro de kelkaj esperantistoj kun la faŝistoj kaj simile. Ĝis nun ni kolektis tekstojn kaj intervjuojn pri Alĝerio, Aŭstrio, Belgio, Bulgario, Britio, Ĉeĥoslovakio, Ĉinio, Danlando, Francio, Germanio, Hispanio, Hungario, Irano, Italio, Japanio, Jugoslavio, Latvio, Nederlando, Norvegio, Palestino, Pollando, Soveta Unio, Svedio, Svislando, Ukrainio, Usono kaj Venezuelo. Multaj el tiuj historioj estas inspiraj por la nunaj tempoj. Inter la plej oftaj temoj troveblas la jenaj: anarkiismo, komunismo, kristanismo, pacismo, Holokaŭsto, kontraŭjudismo, partizanoj, infanoj, elmigrado... Ĉi tie vi povas legi multajn el la tekstoj verkitaj ĝis nun. Pensu, ke nia grupo estas malfermita al kunlaborado. Se vi havas ideojn, se vi konas iun kiu posedas hejme dokumentojn, aŭ se vi deziras peti pliajn informojn, bonvolu kontakti nin. Javier Alcalde
  26. 1 poento
    La Unua Libro de Esperanto ne enhavis kurson, sed ĉefe diskuton pri la bezono je internacia lingvo. Estis ankaŭ prezento de la baza gramatiko, kelkaj mallongaj legotekstoj, kaj aldonita folio kun vortaro. Pri tio vi povas legi en la artikolo La Unua Libro. Tamen, kiu volus lerni lingvon, se neniu alia parolas ĝin? Zamenhof komprenis, ke lingvo ne konsistas nur el vortoj kaj gramatiko; ĝi bezonas ankaŭ komunumon. Tial li ne petis la homojn tuj lerni la novan lingvon, sed nur promesi lerni ĝin, kiam sufiĉe granda nombro da homoj promesos same. Tial tre grava kaj signifa aldono al la Unua Libro estis la ok “promes-slipoj”. Jen la teksto: Promeso. Mi, subskribita, promesas ellerni la proponitan de d-ro Esperanto lingvon internacian, se estos montrita, ke dek milionoj personoj donis publike tian saman promeson. Subskribo: Ĉe la alia flanko oni devis skribi siajn nomon kaj adreson, kaj sendi la slipon al D-ro Esperanto, ĉe la adreso de D-ro L. Zamenhof en Varsovio. Oni rimarkas, ke la vortoj en la promeso, same kiel la aliaj tekstoj prezentitaj en la Unua Libro, estis interne dividitaj per komoj ( , ). Zamenhof faris tion por montri, kiel oni kunmetas la vortojn el la elementoj en la vortaro. Krome, laŭ nia nuna ideo la teksto enhavas du gramatikajn erarojn. En la moderna Esperanto oni skribus “se estos montrite”, ne “se estos montrita”, ĉar tiu verbo ne havas subjekton. Krome, oni diras “dek milionoj da personoj”, ĉar la vorto “miliono” estas substantivo, kaj oni ne povas tuj sekvi ĝin per alia substantivo. Tiutempe la reguloj de Esperanto ne estis plene ellaboritaj, kaj tiuj detaloj estis deciditaj nur poste. Zamenhof proponis, ke oni povus ankaŭ skribi sur la slipon la vorton “Senkondiĉe”. Tio signifas, ke oni ne atendos ĝis dek milionoj da homoj promesos lerni la lingvon, sed lernos ĝin tuj. Kaj fakte tiel okazis. Baldaŭ Zamenhof komencis rericevi la promesslipojn, el kiuj multaj estis subskribitaj “senkondiĉe”. Li ricevis ankaŭ multajn demandojn, proponojn, kaj leterojn verkitajn en la nova lingvo. Zamenhof neniam ricevis dek milionojn da promesoj, aŭ eĉ milionon. Sed tio ne gravis. Jam la lingvo havis sufiĉe grandan parolantaron por formi la bazon de movado. En januaro 1888, nur ses monatojn post apero de la Unua Libro, Zamenhof povis aperigi la Duan Libron. Ĝi estis verkita tute en Esperanto. Ĝi enhavis informojn pri la situacio de la lingvo, respondojn al demandoj, kaj facilajn lecionojn por prezenti la gramatikon kaj vort-provizon. Estis ankaŭ poeziaĵoj kaj tradukita rakonto. La lingvo jam ekvivis. Aldona noto: Zamenhof eldonis la nomojn de la promesintoj dum pluraj jaroj. La lastan liston li aperigis en 1909. Ĝis tiam li jam ricevis 21 915 promesojn.
  27. 0 poentoj
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.