Salti al enhavo

Furorlisto


Populara enhavo

Montriĝas enhavo pleje ricevinta reputacion ekde la 07/08/19 en Legantoj

  1. 3 poentoj
    Saluton! Mi nomiĝas Zhangyue. Mi venas el Ĉinio, kiu estas tre granda kaj bela. Mia Esperanta nomo estas Ĝoja, ĉar la signifo de yue estas “ĝojo” en Esperanto. Ĉar mi ŝatas ridi kiam kaj kie ajn, mia instruisto ofte diris, ke Ĝoja ĉiam estas ĝoja. Tre plaĉas al mi, ke mi studas ĉe Zaozhuang-a Universitato kaj havas la ŝancon lerni Esperanton. Mi ĝojas, ke ni povas akiri bravan instruistan rimedon kaj fortan lernan medion kiel la unaj studentoj de la Esperanto-fako. Ni havas tri profesorojn por instrui al ni Esperanton; ili estas Li Weilun el Ĉinio, Jian Maqi el Pollando kaj Piao Jiwan el Koreio. Per ilia helpo ni ĉiuj progresas rapide kaj videble. Por bonigi la nivelon de nia parola lingvo, ni okazigis la Esperantan angulon en ĉiu mardo kaj merkredo je la sesa. Kutime, ĝi daŭras horon kaj duonon. Dum la Esperanta angulo, ni babilas, ludas kaj kantas. Krome, nia unversitato havas grandan Esperantan muzeon. Ni povas prunti librojn pri Esperanto. Esperanto vere kondukas nin al tre interesa mondo. Ni dudek kvin studentoj de ĉi tiu fako komence ne konis unu la alian. Poste Esperanto gvidis nin al unueco. Ni povas koni unu alian pli kaj pli bone. Por mi, per ĉi tiu lingvo, mi unafoje partoprenis en la 104-a Universala Kongreso kaj konatiĝas kun multaj elstaraj homoj, kiuj aktivas en diversaj kampoj. Mi esperas, ke mi povos esti elstara kiel ili. Laste, bonvolu veni al nia universitato se vi havos la okazon. Eble, ni povos renkonti unu alian per ĉi tiu artikolo. Mi atendas vin en Zaozhuang-a Universitato.
  2. 2 poentoj
    Saluton! Mi estas Alessandro, mi loĝas en Italio. Mi lernis Esperanton en 2002 sed poste mi ne uzis tion. Mi forgesis vortojn kaj gramatikon. Nun mi relernas Esperanton, mi estas memlernanto. Mi ŝatas legi librojn, mi verkas ankaŭ mallongajn rakontojn. Dum la semajnfino mi ekskursas tra la montoj meze de arbaroj. Mi amas la naturon.
  3. 2 poentoj
    Saluton de la frenezaj geavoj el Francio, kiuj vojaĝas alimaniere dank'al esperanto............ Ni neniam sufiĉe dankos Esperantujon....................... Nia vivo ŝanĝiĝis danke al ĉiuj.................... Kompreneble ni estas en Pasporta Servo, do.............vi ja scias, kio estas faronta...................por ke ni brakumu unu la aliajn. Alia solvo estas partopreni en esperantaj eventoj............kiel IJK............. Ĝissssssssssssssssssssstefano+Beti
  4. 2 poentoj
    Sen-rita emerito – sen-brutara nomado – babilema poligloto Jen originala maniero prezenti min. Ĉar mia persona nomo Mireille devenas de la provenca lingvo, malnova lingvo el suda Francio, kaj tiam estis MIREIO, mi kutimas uzi la nomon MIREJO en Esperantujo. Mi estas svisa franclingvanino. Emerito mi estas, mi estis lingvoinstruistino en mezlernejo. Mi aĝas pli ol 70 jarojn. Nomado mi estas, ĉar mi multe vojaĝas. Tamen kutime nomado vojaĝas por serĉi herbon kaj akvon por siaj brutoj. Mi ne havas brutojn, mi ne havas aron da brutoj, mi vojaĝas sola. Babilema mi estas, kaj tion mi faras en la franca, germana, svisgermana kaj Esperanto. Ankaŭ la anglan kaj italan mi mezbone parolas. Pro la fakto, ke mi iom lernis la japanan loĝante en Japanio dum preskaŭ unu jaro, mi ŝerce asertas, ke mi parolas 6,2 lingvojn. Mi havas diversajn taskojn en la Movado. Pri tio, se vi volas, serĉu mian nomon Mireille Grosjean en Vikipedio kaj tie vi povos legi pli pri mi. Mi tre ŝatas skribi, verki, rakonti ion, ne ion ajn, sed interesajn travivaĵojn aŭ spertojn aŭ eventojn aŭ ion pri interesaj homoj aŭ regionoj aŭ fenomenoj. Do tutcerte mi sendos pliajn kontribuojn al uea.facila. Mi tre dankas al Anna, kiu inventis tiun retejon kaj prizorgas ĝin.
  5. 2 poentoj
    Saluton! Mi estas Li Xianglong, kaj mia Esperanta nomo estas Drako. Mi estas dudek-jara, kaj mi loĝas en urbo Linyi, provinco Shandong, Ĉinio. Mi estas studento de bakalaǔra Esperanto-fako en Zaozhuang-a Universitato, nun mi jam lernas Esperanton unu jaron. En mia universitato estas dudek kvin studentoj de la bakalaǔra Esperanto-fako, kiuj ĉiuj amas Esperanton. Kiam mi estis novulo, ĉina profesoro Li Weilun, pola profesoro Maĉej, kaj korea profesoro Bak Gi Wan estis miaj instruistoj de Esperanto. Kaj ili estas afablaj. Ni okazigas la Esperanto-Angulon ĉiusemajne kaj parolas aŭ ludas kune. En mia universitato estas Esperanto-Muzeo. Ĝi estas la sola en Azio kaj la plej granda en la mondo laǔ kvadrataj metroj, kunfondita de la Zaozhuang-a Universitato kaj Ĉina Esperanto-Ligo. Foto: Sophie Graubert CC BY-SA 4.0 Mi estas helpanto en ĝi. Tie mi povas lerni Esperanton, ĉar en ĝi estas multaj informoj de Esperanto. Mi klarigas al vizitantoj kaj kolektas la informojn.
  6. 2 poentoj
    Mi tre ŝatas uea.facila kaj ties enhavon, la eblecon legi, ricevi anoncojn, aboni temojn, konigi, ŝati kaj la modernan sistemon! Certe mi daŭre restos leganto ĉar mi ankaŭ trovas legindajn materialojn por miaj gelernantoj Mi loĝas en Havano, Kubo kiu baldaŭ fariĝos 500 jara! Mi invitas vin iom pli scii pri mia urbo. Mi verkas blogon pri teknika temo "amatora radio", se vi interesiĝas pri la temo iru al https://radioamatoro.blogspot.com/ kaj klaku sur sekvi (mi tre dankos). Mi ankaŭ dediĉas multe da tempo al aktivadoj en TEJO, KEA, ILERA, vikipedio, ktp... Mi ankaŭ estas aktiva en facebook, pinterest kaj iom en youtube. Javier Ramos
  7. 1 poento
    Saluton al ĉiuj! Mi nomiĝas John. Mi estas Brito, kaj loĝas en Birmingham, la dua plej granda urbo en Anglio. Mi esperantistiĝis antaŭ proksimume unu jaro, kiam mi malkovris la lingvon dank' al la retejo "Duolingo". Post kiam mi finis la retan kurson, mi ĉeestis kelkajn senpagajn kursojn ĉe la Centra Oficejo de Esperanto-Asocio de Britio. Nun mi intencas partopreni la venontan Universalan Kongreson en Lahtio, Finnlando. Mi celas plibonigi mian scipovon, por ke mi traduku novelojn en Esperanton, kaj eĉ verku Esperante. Sed mi estas ĉe la komenco de mia vojaĝo al flueco!
  8. 1 poento
    Saluton! Bazil estas pseŭdonimo. Mi estas franco. Mi estas esperantisto kiu eklernis Esperanton en januaro, kaj serioze laboris per lernu.net dum la lasta somero. Mi ege ŝatas Esperanton, kaj mi volas diskonigi ĝin. Samideanoj kiuj legas min, subskribu la peticion por oficialigi Esperanton kiel oficialan lingvon de Eŭropa Unio, kaj partoprenu en la "Promeso-projekto" kun la nomo Esperanto-antaŭen! Mi volas, ke ĉiu agu por disvastigi Esperanton. Ĝis baldaŭ!
  9. 1 poento
    Mia nomo estas Daniel kaj mi loĝas en Telavivo, Israelo. Mi lernis Esperanton ĉe Duolingo - mi finis la kurson antaŭ kelkaj semajnoj. Mi lernis Esperanto ĉar mi ŝatas lerni kaj paroli fremdajn lingvojn, kaj mi interesiĝas pri Esperanto (mi aŭdis pri Esperanto en Danny Phantom). Mi havas 18 jarojn, kaj ne laboras. Mi ŝatas legi, plejparte bildstriojn kaj librojn.
  10. 1 poento
    Mi estas komencanto sed jam plenkreskulo. Mi lernas Esperanton per Duolingo, ĉimomente la trian nivelon. Mi loĝas en Katalunio. Ĉu vi scias kie estas tiu lando? Mi deziras praktiki paroladon per Skajpo . Ĉu iu ajn volas babili?
  11. 1 poento
    Mi estas tre honorata prezenti min kaj mian amikinon al vi. Mi nomiĝas DUAN Yi. Mi havas dek ses jarojn ĉi-jare. Mi havas bonan amikinon. Ŝia nomo estas CHEN Jingfen. Ni sidas ĉe la sama tablo en la klasĉambro. Nia hejmurbo estas Dali. La sorto lasis nin renkontiĝi en Art-kolegio de Kunming. Ni lernas kaj vivas kune. Jen ni, kiuj kantas kune: NI ŝatas kanti.mp4 Ni ambaŭ estas sunplenaj knabinoj kaj optimismaj. Ni havas komunan hobion: kantado. Homoj kun similaj interesoj amikiĝas pli facile. CHEN Jingfen estas la ĉefa persono. La samdomaninoj elektis, ke ŝi estu estrino de la domo. Bonŝance ni renkontiĝis en tiu ĉi lernejo en septembro 2018. Kun la samaj revoj ni kune studas, amuziĝas kaj kune lernas Esperanton. Ni estos pli diligentaj estonte! DUAN Yi (maldekstre) kaj CHEN Jingfen (dekstre)
  12. 1 poento
    Saluton! Mi nomiĝas Maurizio. Denaske italo, mi loĝas en Britujo ekde la mezepoko. Ne, mi ŝercas, kvankam mi pasigis la plejparton de mia vivo en Britujo. Mi renkontis Esperanton unuafoje en 1987, sed mi nur vere esperantiĝis en 2017 kiam mi faris la kursojn kaj ekzamenojn de EAB (Esperanto- Asocio de Britio). Mi rapide entuziasmiĝis pri la lingvo kaj, per la helpo de tre bonaj instruistoj, mi sukcese trapasis la KER-Ekzamenon je nivelo C1. Mi amuziĝas per verkado de poemetoj kaj mallongaj rakontoj. Mi kreis Esperanto-grupon en mia urbo kaj nuntempe ankaŭ instruas la lingvon kaj en la klubo kaj ĉe la famaj semajnfinaj kursoj de EAB. Mi estas 'onklo' ĉe Ekparolu! la programo de edukado.net, per kiu komencantoj povas ekzerciĝi pri parolado. Mi ankaŭ redaktas la bultenon de EAB, Update, informilon pri Esperanto por la anoj de la asocio en Britio. Mi gratulas Annan, la tutan teamon kaj UEA, pro la kreado de tiu ĉi bonega retejo por komencantoj kaj progresantoj.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.