Salti al enhavo

Furorlisto


Populara enhavo

Montriĝas enhavo pleje ricevinta reputacion ekde la 12/01/19 en Legantoj

  1. 1 poento
    Mi tre ŝatas uea.facila kaj ties enhavon, la eblecon legi, ricevi anoncojn, aboni temojn, konigi, ŝati kaj la modernan sistemon! Certe mi daŭre restos leganto ĉar mi ankaŭ trovas legindajn materialojn por miaj gelernantoj Mi loĝas en Havano, Kubo kiu baldaŭ fariĝos 500 jara! Mi invitas vin iom pli scii pri mia urbo. Mi verkas blogon pri teknika temo "amatora radio", se vi interesiĝas pri la temo iru al https://radioamatoro.blogspot.com/ kaj klaku sur sekvi (mi tre dankos). Mi ankaŭ dediĉas multe da tempo al aktivadoj en TEJO, KEA, ILERA, vikipedio, ktp... Mi ankaŭ estas aktiva en facebook, pinterest kaj iom en youtube. Javier Ramos
  2. 1 poento
    Saluton al ĉiuj! Mi nomiĝas John. Mi estas Brito, kaj loĝas en Birmingham, la dua plej granda urbo en Anglio. Mi esperantistiĝis antaŭ proksimume unu jaro, kiam mi malkovris la lingvon dank' al la retejo "Duolingo". Post kiam mi finis la retan kurson, mi ĉeestis kelkajn senpagajn kursojn ĉe la Centra Oficejo de Esperanto-Asocio de Britio. Nun mi intencas partopreni la venontan Universalan Kongreson en Lahtio, Finnlando. Mi celas plibonigi mian scipovon, por ke mi traduku novelojn en Esperanton, kaj eĉ verku Esperante. Sed mi estas ĉe la komenco de mia vojaĝo al flueco!
  3. 1 poento
    Saluton! Mi nomiĝas Maurizio. Denaske italo, mi loĝas en Britujo ekde la mezepoko. Ne, mi ŝercas, kvankam mi pasigis la plejparton de mia vivo en Britujo. Mi renkontis Esperanton unuafoje en 1987, sed mi nur vere esperantiĝis en 2017 kiam mi faris la kursojn kaj ekzamenojn de EAB (Esperanto- Asocio de Britio). Mi rapide entuziasmiĝis pri la lingvo kaj, per la helpo de tre bonaj instruistoj, mi sukcese trapasis la KER-Ekzamenon je nivelo C1. Mi amuziĝas per verkado de poemetoj kaj mallongaj rakontoj. Mi kreis Esperanto-grupon en mia urbo kaj nuntempe ankaŭ instruas la lingvon kaj en la klubo kaj ĉe la famaj semajnfinaj kursoj de EAB. Lastatempe, mi fariĝis onklo ĉe "Ekparolu!" la programo de edukado.net, per kiu komencantoj povas ekzerciĝi pri parolado. Mi ankaŭ redaktas la bultenon de EAB, Update, informilon pri Esperanto por la anoj de la asocio en Britio. Mi gratulas Annan, la tutan teamon kaj UEA, pro la kreado de tiu ĉi bonega retejo por komencantoj kaj progresantoj.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.