Salti al enhavo

Furorlisto


Populara enhavo

Montriĝas enhavo pleje ricevinta reputacion ekde la 12/01/19 en Artikoloj

  1. 5 poentoj
    Malmultaj lingvoj havas naskiĝtagon, sed ni scias, precize kiam Esperanto naskiĝis. La unua lernolibro de Esperanto aperis la 26-an de julio 1887, kaj tiun daton oni konsideras la naskiĝdato de la lingvo. Ni nun nomas tiun libron la Unua Libro. Ĝi aperis en la rusa, sed poste en tiu sama jaro en la pola, germana kaj franca lingvoj. En 1888 ĝi aperis en la angla, tamen la traduko estis tiel fuŝa, ke la postan jaron necesis ĉesigi ĝian vendadon kaj retraduki ĝin. En la komenco la lingvo ne nomiĝis Esperanto. La titolo de la libro en la diversaj lingvoj estis Lingvo Internacia, kaj ĝia verkinto, L.L. Zamenhof, prezentis sin per la kaŝnomo Doktoro Esperanto. Tre baldaŭ okazis, ke la homoj komencis doni la nomon Esperanto al la lingvo mem. La malgranda libro enhavis nur 40 paĝojn. Pli ol duono de la teksto konsistis el antaŭparolo, en kiu Zamenhof prezentis la ideon kaj idealojn de internacia lingvo, kaj mallonge klarigis pri ĝia tre simpla gramatiko kaj pri la uzo de la afiksoj. Estis ankaŭ pluraj ekzemploj de tekstoj verkitaj en la nova lingvo: la preĝo Patro nia, mallonga eltiraĵo el la Biblio, kaj letero verkita en Esperanto kiel modelo de korespondaĵo. Sed estis ankaŭ tri poemoj, unu de la germana poeto Heine, kaj du originalaj poeziaĵoj de Zamenhof mem: Mia penso kaj Ho, mia kor’. Estas rimarkinde, ke Zamenhof tuj elektis prezenti Esperanton kiel literaturan lingvon, kaj ne nur kiel praktikan ilon por vojaĝado kaj komerco. Sekvis la tiel nomata “Plena lernolibro”, nur 6-paĝa, konsistanta el prezento de la alfabeto kaj 16 gramatikaj reguloj. Estis ankaŭ granda aldonita folio kun vortaro en la rusa. En tiu folio estis prezentitaj 917 radikoj. Kompreneble per 917 radikoj en Esperanto eblas fari multe pli ol per la sama nombro de vortoj en alia lingvo. Laste, estis ok slipetoj, kiujn la leganto povos elŝiri, subskribi kaj resendi al “D-ro Esperanto”. Sed pri tiuj eblas legi en aparta artikolo. Mankas en la Unua Libro ekzercoj de la speco, kiun oni normale trovas en lernolibro. Oni vidas, ke la celo de Zamenhof per tiu unua libro estis nur prezenti la ideon de internacia lingvo, ne vere instrui ĝin. Sed per la klarigoj, la vortaro kaj la tekstoj, interesatoj jam trovis sufiĉe da materialo por mem kompreni, kiel la lingvo funkcias.
  2. 3 poentoj
    La Unua Libro de Esperanto ne enhavis kurson, sed ĉefe diskuton pri la bezono je internacia lingvo. Estis ankaŭ prezento de la baza gramatiko, kelkaj mallongaj legotekstoj, kaj aldonita folio kun vortaro. Pri tio vi povas legi en la artikolo La Unua Libro. Tamen, kiu volus lerni lingvon, se neniu alia parolas ĝin? Zamenhof komprenis, ke lingvo ne konsistas nur el vortoj kaj gramatiko; ĝi bezonas ankaŭ komunumon. Tial li ne petis la homojn tuj lerni la novan lingvon, sed nur promesi lerni ĝin, kiam sufiĉe granda nombro da homoj promesos same. Tial tre grava kaj signifa aldono al la Unua Libro estis la ok “promes-slipoj”. Jen la teksto: Promeso. Mi, subskribita, promesas ellerni la proponitan de d-ro Esperanto lingvon internacian, se estos montrita, ke dek milionoj personoj donis publike tian saman promeson. Subskribo: Ĉe la alia flanko oni devis skribi siajn nomon kaj adreson, kaj sendi la slipon al D-ro Esperanto, ĉe la adreso de D-ro L. Zamenhof en Varsovio. Oni rimarkas, ke la vortoj en la promeso, same kiel la aliaj tekstoj prezentitaj en la Unua Libro, estis interne dividitaj per komoj ( , ). Zamenhof faris tion por montri, kiel oni kunmetas la vortojn el la elementoj en la vortaro. Krome, laŭ nia nuna ideo la teksto enhavas du gramatikajn erarojn. En la moderna Esperanto oni skribus “se estos montrite”, ne “se estos montrita”, ĉar tiu verbo ne havas subjekton. Krome, oni diras “dek milionoj da personoj”, ĉar la vorto “miliono” estas substantivo, kaj oni ne povas tuj sekvi ĝin per alia substantivo. Tiutempe la reguloj de Esperanto ne estis plene ellaboritaj, kaj tiuj detaloj estis deciditaj nur poste. Zamenhof proponis, ke oni povus ankaŭ skribi sur la slipon la vorton “Senkondiĉe”. Tio signifas, ke oni ne atendos ĝis dek milionoj da homoj promesos lerni la lingvon, sed lernos ĝin tuj. Kaj fakte tiel okazis. Baldaŭ Zamenhof komencis rericevi la promesslipojn, el kiuj multaj estis subskribitaj “senkondiĉe”. Li ricevis ankaŭ multajn demandojn, proponojn, kaj leterojn verkitajn en la nova lingvo. Zamenhof neniam ricevis dek milionojn da promesoj, aŭ eĉ milionon. Sed tio ne gravis. Jam la lingvo havis sufiĉe grandan parolantaron por formi la bazon de movado. En januaro 1888, nur ses monatojn post apero de la Unua Libro, Zamenhof povis aperigi la Duan Libron. Ĝi estis verkita tute en Esperanto. Ĝi enhavis informojn pri la situacio de la lingvo, respondojn al demandoj, kaj facilajn lecionojn por prezenti la gramatikon kaj vort-provizon. Estis ankaŭ poeziaĵoj kaj tradukita rakonto. La lingvo jam ekvivis. Aldona noto: Zamenhof eldonis la nomojn de la promesintoj dum pluraj jaroj. La lastan liston li aperigis en 1909. Ĝis tiam li jam ricevis 21 915 promesojn.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.