Salti al enhavo

Furorlisto


Populara enhavo

Montriĝas enhavo pleje ricevinta reputacion ekde la 12/13/18 en Artikoloj

  1. 9 poentoj
    Veraj rakontoj. Lukiano. Zwolle: VoKo, 2006. 57 paĝoj, 21 cm. Trad. G. Berveling. €3,00. Lukiano el Samosato (greke Λουκιανὸς ὁ Σαμοσατεύς) estis konata verkisto de satirojsatiro: verko, per kiu la verkinto moke atakas la agojn de aliaj homoj. kaj teatraĵoj en la antikvaantikva: malnovega.malnovega. mondo. Li verkis en la greka, sed estis asiriano. Samosato hodiaŭ troviĝas en Turkujo, sed tiam la urbo estis en romana provincoprovinco: regiono de lando aŭ ŝtato.. Lukiano en la jaro 170 p.K.p.K.: post Kristo. verkis libron titolitantitoli: doni nomon al libro, poemo, teatraĵo, aŭ simila verko.titoli: doni nomon al libro, poemo, teatraĵo, aŭ simila verko. Veraj Rakontoj, kiu eble estis la unua scienc-fikciafikcio: romano, novelo aŭ rakonto pri afero, kiu ne vere okazis. libro de la historio. En tiu libro Lukiano rakontas kiel li vojaĝis al la Luno, jar-centojn antaŭ Kepler kaj Jules Verne. En tiu ironiaİronio: maniero esprimi la proprajn pensojn, dirante la malon de tio, kion oni vere opinias. libro, Lukiano kaj liaj amikoj per velvelo: granda ŝtofaĵo sur ŝipo por kapti la venton. -ŝipo vojaĝas tra Mediteraneo. Ili pasas inter la altaĵoj de Ĝibraltaro ĉe la sudo de Eŭropo kaj la nordo de Afriko. Iuj nomas tiun lokon “La Kolonojkolono: alta, rekta parto de konstruaĵo, kutime el ŝtono. de HerkuloHerkulo: fortega duon-dio, pri kiu la malnovaj grekoj kaj romanoj rakontis tradiciajn rakontojn.”. La eŭropa kolono de Herkulo Poste, la velŝipo de Lukiano plu-iras al Atlantiko. Baldaŭ okazas tempestotempesto: malbonega vetero kun forta vento. kaj la ondoj portas la ŝipon supren al la ĉielo. La tempesto daŭras dum sep tagnoktoj kaj finfine, kiam ĝi trankviliĝas, ili atingas insulon: la Lunon! Tie loĝas homoj, kiuj dum longa tempo batalas kontraŭ la loĝantoj de la Suno. Lukiano kaj liaj amikoj rigardas la batalon kaj aŭskultas la rakontojn de la lunanoj. Poste ili revenas al la Tero. Vi povas aĉeti la du-lingvan libron Veraj rakontoj (en la greka kaj Esperanto) ĉe la reta librovendejo de UEA. La libron tradukis Gerrit Berveling. Vasil Kadifeli
  2. 8 poentoj
    Esperanto ne estas nur lingvo, sed ankaŭ movado. Cent-miloj de homoj nun-tempe lernas Esperanton per Duolingo kaj lernu.net, kaj ili lernas la lingvon tre bone, tamen ili scias nenion pri la movado malantaŭ tiu lingvo. Kia estas tiu movado? La komunumo de la parolantoj de Esperanto funkcias same kiel ĉiuj aliaj lingvaj komunumoj. La diferenco estas, ke la Esperanto-komunumo ne estas ligita kun unu lando. Ĝiaj parolantoj troviĝas ĉie en la mondo. La bazo de ĉio estas la individuojindividuo: unuopulo, unu aparta membro de grupo., kiuj lernas Esperanton pro la plej malsamaj motivojmotivo: kialo aŭ celo por fari aferon., sed ili ĝenerale interesiĝas pri lingvoj kaj fremdaj kulturoj. La ekzisto de la interreto kaj de aliaj tutmondaj komunikiloj ne ŝanĝis la homan naturon. Ĉar homoj ŝatas renkonti homojn kun similaj interesoj, en multaj urboj de la mondo formiĝas lokaj Esperanto-kluboj. Post la reta kurso, la retaj lernantoj serĉas kaj ankaŭ mem organizas lokajn klubojn en sia urbo. Ili volas paroli Esperanton kun vivantaj homoj, ne nur kun sia komputilo. La posta nivelo estas la naciaj organizaĵoj. Tra la mondo ekzistas pli ol 100 landaj asocioj, kiuj organizas renkontiĝojn, naciajn kongresojn kaj similajn kunvenojn, eldonas revuojn kaj distribuasdistribui: disdoni. librojn en Esperanto. La ĉefa tasko de la Landaj Asocioj estas informi pri Esperanto en la propra lingvo. La parolantoj de Esperanto havas ankaŭ internaciajn organizaĵojn. La plej granda kaj grava estas Universala Esperanto-Asocio. UEA kunigas ĉiujn landajn asociojn kaj faras multajn aliajn aferojn: ĝi reprezentas la esperantistojn ĉe Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj Unesko, ĝi eldonas revuon kaj librojn, ĝi distribuas ĉiujn librojn aperintajn en Esperanto, ĝi organizas mondajn kongresojn. Ĝi ankaŭ laboras por disvastigi Esperanton tra ĉiuj kontinentojkontinento: Afriko, Ameriko, Aŭstralio, Azio kaj Eŭropo estas la kvin kontinentoj. kaj por disvastigi la valorojn de inter-kompreniĝo, paco kaj respekto por popoloj grandaj kaj malgrandaj, kiujn la kreinto de Esperanto, Lazaro Ludoviko Zamenhof, ligis al ĝi de la komenco. Tiu strukturo de la Esperanto-movado ekzistas ekde la frua 20a jarcento. La modernaj komunik-rimedoj de la nuna mondo ne ŝanĝis ĉi tiun strukturonstrukturo: la maniero, en kiu estas aranĝitaj kaj kunmetitaj la diversaj partoj de iu konstruo, maŝino, verko aŭ alia afero., sed helpas ĝin pli facile funkcii. Vi mem, kiel individua Esperanto-parolanto, estas la plej valora parto de la tuta komunumo, kaj via kun-laboro kun la aliaj parolantoj en via loĝ-loko kaj en via lando estas same valora. Kontaktu, do, la organizaĵojn ĉirkaŭ vi kaj kunlaboru kun la aliaj parolantoj de Esperanto. Ne estas reguloj pri tio, kion vi devas fari; vi rajtas labori tute libere laŭ via propra elekto. Ni ĉiuj estas volontulojvolontulo: homo, kiu proponas sin por plenumi taskon aŭ fari laboron, plej ofte sen-page, pro la deziro, kiu tiu tasko estu farita.. Renato Corsetti
  3. 8 poentoj
    Ĉiusemajne aperas en la retejo de El Popola Ĉinio tri-minuta facila radio-programo. Ĝi estis farita por helpi al komencantoj progresigi sian aŭd-komprenon kiam ili komencas lerni Esperanton. La programo elektas aktualajn novaĵojn tra la mondo kaj klopodas prezenti ilin per facilaj vortoj por helpi al la aŭskultantoj kompreni la enhavon de la novaĵo. Ni renovigas la programon ĉiusemajne, kaj ni deziras, ke ĝi plaĉos al vi! Vi povas legi la tekston de la unua facila dissendo, kaj aŭskulti la programon, ĉi tie. Chen Ji
  4. 6 poentoj
    Dum la Universala Kongreso en Lahtio, estis elektita la nova prezidanto de UEA. Li estas Duncan Charters, brito loĝanta en Usono kaj universitata profesoro pri lingvoj. Kiel oni elektas la prezidanton de UEA? Tiu homo estas elektita dum la UK ĉiun trian jaron de la membroj de la komitato. La elekto ĉi-jare estis neordinare drameca. Kutime estas nur unu kandidato por la posteno de prezidanto, sed ĉi-jare estis du: Duncan Charters kaj Fernando Maia el Brazilo, kiu jam estis estrarano de UEA. La du kandidatoj kunlaboris ekde la komenco, kaj ambaŭ konsentis servi kiel vic-prezidanto, se la alia estos elektita kiel prezidanto. Kiam la 43 ĉeestantaj komitatanoj voĉdonis, Duncan ricevis 20 voĉojn kaj Fernando 21, kun unu sindeteno. (Ŝajne unu el la komitatanoj ne voĉdonis.) Laŭ la regulo tamen, la gajninta kandidato devas ricevi pli ol duonon el ĉiuj donitaj voĉoj; do necesus 22 por gajni. Tial la komitatanoj voĉdonis duan fojon, kaj ĉi-foje Fernando ricevis 21 voĉojn kaj Duncan 22. Tiel okazis, ke Duncan gajnis. Fernando estos vicprezidanto, kaj la nova prezidanto anoncis sian intencon aktive kunlabori kun li. La tasko de la prezidanto estas prezidi la komitat-kunsidojn, sed li (ĉar efektive ĝis nun ĉiam estas viro) ankaŭ reprezentas la asocion en gravaj okazoj, ekzemple en interparoloj kun Unesko, naciaj registaroj kaj similaj instancoj. Kompreneble li ankaŭ direktas la ĝeneralan politikon de UEA, sed li faras tion nur interkonsente kun la estraro kaj la komitato. La prezidanto ne estas reĝo! Kiuj estas la komitatanoj? La nombro ne estas ĉiam precize la sama, sed kutime estas inter 60 kaj 70, kvankam ne ĉiuj venas al la kongreso. Estas tri specoj de komitatanoj: Komitatanoj A reprezentas la Landajn kaj Fakajn Asociojn. Komitatanoj B estas elektitaj de la membroj. Komitatanoj C estas elektitaj de la komitatanoj mem; ili estas aktivuloj, kiuj havas utilan sperton por kontribui al la komitata laboro. Ne supozu, ke la prezidanto kaj aliaj komitatanoj estas pagataj por sia laboro! Bedaŭrinde ne. Ili ĉiuj laboras volontule kaj senpage, do ĉiuj devas havi alian profesion, se ili ne jam emeritiĝis. La sola avantaĝo, kiun la komitatanoj ricevas, estas ke ili rajtas aliĝi al la kongreso senpage. Tamen la plejmulto devas mem pagi siajn vojaĝkostojn kaj restadon en la kongresa urbo. La nova estraro: So Jinsu, Orlando Raola, Fernando Maia, Duncan Charters, Huang Yinbao, Jérémie Sabiyumva, Aleks Kadar, Amri Wandel La nova estraro restos ĝis 2022. Ĝi havas ok membrojn, el Usono, Brazilo, Ĉinujo, Francujo, Burundo, Koreujo kaj Israelo.
  5. 6 poentoj
    Vi, bela lingvo Esperanto, en mi la penso jam ne mutas: parolas sentoj en la kanto, per kiu vin mi nun salutas. Ho, kie estas via lando? demandas homoj. La respondo: la lingvo-land' de Esperanto jam estas nia tuta mondo. Al tuta mond' vi apartenas, al alto levas vi la Homon kaj kiu vin en koro tenas, de vi ricevas Belon, Bonon. En homan mondon venas Amo per Nova Sento, kor-muziko; vi faras pacon el malamo kaj fraton el la malamiko. Vi donis al mi, Esperanto, kulturon novan kaj laboron... Sed kion donu mi, lernanto? Akceptu mian tutan koron! Julio Baghy
  6. 6 poentoj
    Estas granda plezuro por mi, bonvenigi la legantojn de uea.facila! UEA estas asocio de ĉiuj esperantistoj. Nia ĉefa celo estas helpi homojn en la tuta mondo lerni kaj uzi Esperanton. Estas multaj aspektoj de tiu agado. Niaj aktivuloj informas, instruas, organizas, verkas, kaj tiel plu. Sed foje oni forgesas, ke antaŭ ĉio necesas lerni la lingvon. Kaj por tio necesas legi. Prefere legi multe. Ekzistas multaj bonaj legaĵoj en Esperanto. Vi povas trovi kaj mendi ilin ĉe la Libroservo de UEA. Ĝi estas la plej granda vendejo de Esperanto-libroj en la mondo. Sed vi povas ankaŭ legi tekstojn en retejoj. Ekzemple en ĉi tiu retejo uea.facila. Mi esperas, ke per tiu legado vi lernos multe pri la nuntempa Esperanto-movado. Kaj ke tio helpos vin mem fariĝi aktiva esperantisto. Tamen ĉefe mi esperas, ke vi ĝuos la legadon, kaj la lingvon mem. En la Esperanto-movado, legado estas agado! Se la legado plaĉas al vi, bonvolu pripensi fariĝi membro de UEA. Tiel vi povos senti vin parto de monda reto de legantoj kaj aktivuloj. Dankon pro via vizito kaj via legado. Revenu ofte! Elkore salutas, D-rod-ro: doktoro Mark Fettes Prezidanto, Universala Esperanto-Asocio
  7. 6 poentoj
    Novelo estas skribita rakonto, malpli longa ol romano. Mikronovelo estas eĉ pli mallonga: nur 300-vorta, aŭ 100-vorta, depende de la verkisto. Ne estas spaco en mikronovelo por senutilaj vortoj. La rezulto estas kiel poemo, en kiu ĉiu vorto signife kontribuas al la rakonto. Jen mikronovelo verkita de Anthony de Mello, tradukita en Esperanton de Liven Dek. AMO “Mia amiko ne revenis el la batalkampo, sinjoro. Mi petas vian permeson por iri serĉi lin.” “Mi malpermesas,” respondis la oficirooficiro: estro de soldatoj. . “Mi ne volas ke vi riskuriski: meti en danĝeran situacion. vian vivon por viro, kiu eble jam estas morta.” Ignoranteignori: ne atenti. la malpermeson, la soldato eliris kaj revenis unu horon poste, morte vunditavundi: serioze rompi, ŝiri, tranĉi aŭ sangigi la korpon., kun la kadavrokadavro: mortinta korpo. de sia amiko. La oficiro koleris: “Mi avertisaverti: informi pri estonta danĝero. vin, ke li estas morta! Nun mi perdis du homojn! Diru, ĉu valoris la penon iri al la batalkampo por reveni kun kadavro?” Kaj la mortanta soldato respondis: “Kompreneble, sinjoro! Kiam mi trovis lin, li ankoraŭ vivis kaj povis diri al mi: «Amiko... mi estis tute certa ke vi venos»”. El La preĝo de la ranorano: malgranda besto, kies idoj vivas en akvo sed poste povas vivi ankaŭ sur la tero. de Anthony de Mello tradukis Liven Dek
  8. 6 poentoj
    Ĵus mortis 88-jara la islanda esperantisto Baldur Ragnarsson, unu el la plej gravaj Esperantaj poetoj. Li verkis ne nur poezion sed ankaŭ eseojneseo: mallonga verko en kiu la verkinto detale prezentas sian opinion aŭ esploron. kaj tradukojn de gravaj islandaj verkoj. La suba poemo de Baldur Ragnarsson unue aperis en la revuo Beletra Almanako (n-ro 1, septembro 2007, paĝoj 44-45). En la poemo aperas la nomoj de du el la antikvajantikva: malnovega. nordaj dioj: Odino kaj Toro. Odino estis la plej grava dio, kaj la patro de multaj el la aliaj dioj. Li havis nur unu okulon, ĉar li fordonis la alian okulon por ricevi saĝecon. Toro estis unu el liaj filoj, la dio de milito kaj de la tondrotondro: fortega bruo, kiu okazas samtempe aŭ tuj post fulmo.. Trans la rokojroko: ŝtonego. Toro malnova amiko mia iam diris al mi ke certa monto apud unu el la okcidentaj fjordojfjordo: longa, mallarĝa brako de la maro, kiu tranĉas la apudan bordon. estas plena de spiritoj. Hodiaŭ matene tiuj vortoj vizitis min kiam mi relegis la rakonton pri la kredo de ekloĝanto en tiu regiono antaŭ mil jaroj ke li mortos en tiun monton. *** Krom mi estis nur unu pasaĝeropasaĝero: vojaĝanto portata en veturilo. en la aŭtobuso longbarbbarbo: vizaĝ-haroj de viro.ulo kun granda ĉapelo kiu kovris liajn okulojn. Kiam mi salutis lin li iom levis la ĉapelon kaj mi vidis ke nigra flikaĵoflikaĵo: peco de ŝtofo kudrita sur truo en vesto. kaŝas unu lian okulon. Mi prezentis min kaj li diris ankaŭ sian nomon: Odino. Mi provis komenci kun li interparolon sen multa sukceso ĉar li ne facile komprenis min nek mi lian antikvan parolmanieron. Mi tamen tiom komprenis ke li scias mian celon kaj ke li estos mia gvidanto sur tiu monto. Ialial: pro iu kialo. mi sentis nek miron nek timon tute kontraŭe mi trovis tion tute natura ke Odino mem gvidu miajn lastajn paŝojn en la poezian mondon trans la rokoj.
  9. 5 poentoj
    Kabe estis la plumnomo de Kazimierz Bein, elstara esperantisto el la unua jardeko de la pasinta jarcento. Li naskiĝis en Pollando en 1872, kaj li lernis Esperanton en 1903, vidinte Esperantan rubrikon en angla revuo. Tio vekis lian intereson, kaj li aĉetis lernolibron. Li rimarkis, ke “post kelkhora laboro” li jam povas legi preskaŭ ĉiajn tekstojn sen vortaro. Same kiel Zamenhof, li estis okulkuracisto, do li decidis viziti sian kolegon Zamenhof ĉe lia laborejo. Tiel komenciĝis lia Esperanta agado. Li tre rapide fariĝis aktiva tradukisto, kaj baldaŭ famiĝis sub sia plumnomo Kabe (por KAzimierz BEin). Li estis esperantisto nur de tri jaroj, kiam en 1906 li fariĝis vic-prezidanto de la Akademio de Esperanto. Li verkis la unuan unu-lingvan vortaron de Esperanto, en kiu la vortoj ne estis tradukitaj, sed difinitaj en Esperanto mem, kun utilaj ekzemplo-frazoj. La unua eldono de Vortaro de Esperanto aperis en 1911. Nuntempe li estas fama inter esperantistoj ĉefe pro traduko de ampleksa romano el la pola, La faraono de Bolesław Prus. La tri dikaj volumoj de tiu traduko ankoraŭ troviĝas en klub-bibliotekoj tra la mondo, kaj ankaŭ en la reto, se vi volas rigardi ilin. Kvankam tio estas lia plej konata verko, li produktis multajn aliajn tradukojn (neniam originalajn verkojn), kaj estas apenaŭ kredeble, ke li sukcesis produkti tiel ampleksan verkaron dum la mallonga periodo, nur proksimume ok jaroj, de sia Esperanta agado. Sed Kabe estas plej fama inter esperantistoj ne pro sia vortaro, nek pro siaj tradukoj, sed pro sia subita kaj sen-klariga malapero el la Esperanta movado en 1911. Tiel ekestis nova verbo en Esperanto: kabei (aŭ foje kabeiĝi), kun la signifo “post antaŭa aktiveco, forlasi la Esperanto-movadon”. Kabe neniam kontentige klarigis la kialon de tiu subita retiriĝo. En 1931 li konsentis esti intervjuata de la grava revuo Literatura mondo, kaj tiam li parolis pri neprogreso de Esperanto kaj pri sia opinio, ke tia neprogresanta lingvo ne povos esti solvo de la monda lingvo-problemo. La profesia laboro de Zamenhof kiel okulkuracisto certe suferis pro lia okupiĝo pri Esperanto; kontraste, Kabe fariĝis en 1908 unu el la fondintoj kaj la unua direktoro de la Varsovia Instituto pri Okul-kuracado. Estas facile imagi, ke li tutsimple ne plu trovis tempon por okupiĝi ankaŭ pri Esperanto. Eble estis ankaŭ personaj kialoj, ekzemple malbonaj rilatoj kun aliaj esperantistoj. Sed tiuj estas nur supozoj. Neniu scias kial de 1911 ĝis sia morto en 1959, Kabe neniam plu okupiĝis pri Esperanto. Foto de Matuszewski, Ignacy (1858-1919) - Cyfrowa Biblioteka Narodowa Polona Grupo de esperantistoj. Staras de maldekstre: Leon Zamenhof, Kazimierz Bein (Kabe), Aleksander Bolesław Brzostowski, nekonata, nekonata, Adam Zakrzewski. Sidas de maldekstre: nekonata, Jan Günther, Ludoviko Zamenhof, Antoni Grabowski, Leo Belmont.
  10. 5 poentoj
    Ĉu vi povas divenidiveni: supozi fakton sen sufiĉaj informoj por scii, ĉu oni pravas., kie estis fondita la unua Esperanto-klubo en Britio? Ĉu eble en Londono aŭ en Kembriĝo, la urbo de la tria Universala Kongreso en 1907? Fakte ne. La unua brita Esperanto-klubo fondiĝis en 1902, en malgranda industria urbeto en la norda parto de Anglio, kun la nomo Keighley (Kiĥlio). La fondinto estis konata loka ĵurnalistoĵurnalisto: profesia raportisto por gazeto. Joseph Rhodes, kiu ankaŭ verkis la unuan anglan-Esperantan vortaron en 1908. Tiu vortaro enhavis multajn malmodernajn (sed interesajn) vortojn. Jen kelkaj ekzemploj: Konduksidejo: La sidloko, kiun uzis la veturigisto de ĉevala veturilo. Glacitenejo: Aparta subtera loko kie riĉuloj konservadis glacion, prenitan de frostigitaj lagoj dum la vintro, por fari glaciaĵojn dum la somero. Multaj vortoj en la libro temas pri industriaj teknikoj de la deknaŭa jarcento, kiujn oni nuntempe apenaŭ komprenas, sed tiutempe ili kompreneble estis ankoraŭ gravaj kaj tradukindaj. Rhodes ankaŭ tradukis la faman anglan verkon de John Bunyan The Pilgrim's Progress (La progreso de la pilgrimo) en Esperanton. Estas ankoraŭ troveblaj la dokumentoj de la klubo, kiun Rhodes fondis, en la biblioteko de Keighley. Inter ili estas liaj leteroj kaj man-skribitaj notoj pri la unua Universala Kongreso ĉe Bulonjo-sur-Maro en Francio, en 1905. Bedaŭrinde ne plu ekzistas Esperanto-klubo en Keighley, sed en Skipton, proksima urbeto en la bela kamparo de Jorkŝiro, vigla Esperanto-grupo kunvenas regule. John Greenwood
  11. 5 poentoj
    Gerda malaperis! Claude Piron. Chapecó: Fonto, 1983. 48 paĝoj, 21 cm. Prezo: €6.90. Kiam novaj lernantoj volas plibonigi sian lingvo-kapablon, ili kutime serĉas librojn, kiuj ne havas tro da malfacilaj vortoj aŭ gramatikaĵoj kaj kiuj povus samtempe tikli la imagon. Tiel, ili legas la libron ĝis la fino. Unu tia libro por Esperanto-lernantoj estas Gerda malaperis!, la fama libro de Claude Piron kaj bona amiko de novaj esperantistoj. Temas pri krim-romaneto, kiu kaptas la atenton de la legantoj tuj de la unua paĝo kaj ne forlasas ĝin ĝis la fino de la rakonto, kiam la mistero solviĝas. La libro taŭgas por komencantoj kaj progresantoj, ĉar ĝi komenciĝas per tre facilaj, ĉiutagaj vortoj kaj gramatiko. Iom post iom, ĝi fariĝas pli defia, donante al la lernanto multajn eblecojn por sukcesa lernado per ripetado de lingvaj strukturoj en malsamaj kuntekstoj. La mistero komenciĝas, kiam tri studentoj observas strangan okazaĵon en la kafejo de universitato: virino, kiu estas sperta kriptaĵosciencisto, malaperas (aŭ ĉu iu kaptis ŝin?). Ili devas solvi la misteron. La leganto sekvas la aventurojn de la studentoj ĝis la solvo de la mistero. La libro povas esti uzata kiel helplibro dum kurso, aŭ en memlernado. Eblas ankaŭ spekti filmon de la rakonto, aŭ aŭskulti la komencan parton per malnova son-dosiero. Se vi ankoraŭ ne legis iun ajn libron en Esperanto, tiu ĉi aventur-romano estus sendube tre bona unua legolibro por vi. La libron oni povas aĉeti ĉe la libroservo de UEA. Ĝi estas legebla ankaŭ senpage en la reto. Maŭrico Giacometto ('Rico')
  12. 5 poentoj
    Kafo estis preferata trinkaĵo en la otomana imperio. Kaj eble kafo estis unu el la kaŭzoj, kiuj kontribuis al la falo de tiu imperio. Kafo atingis Konstantinopolon (nuntempan Istanbulon), la ĉefurbon de la otomana imperio, el Jemeno dum la regado de sultano Sulejmano la Granda (1520-1566). Ĝi baldaŭ fariĝis furora trinkaĵo tra la tuta imperio. La turka kafo estas trinkaĵo kun tre forta, maldolĉa gusto, kiun tradicie oni trinkas kune kun glaso da akvo kaj malgranda turka dolĉaĵo lokum. Iuj homoj opiniis, ke pia islamano ne devus trinki kafon. Iam islama alt-rangulo eĉ publikigis ordonon kontraŭ kaf-trinkado, tamen la furoro daŭris kaj oni fondis la unuajn publikajn kafejojn en Konstantinopolo en la jaro 1555. Do, nun la unuan fojon troviĝis lokoj, kie la homoj povis renkontiĝi ekster sia hejmo, krom en moskeoj kaj bazaroj. Tial la homoj komencis kunveni tie, kaj en la kafejoj ekestis la kutimo, ke la pli edukitaj trinkantoj laŭtlegu la novaĵojn al la senalfabetuloj. Kaj tiel komenciĝis diskutado pri politiko, pri altiĝantaj prezoj, pri la malvenkoj en bataloj, kaj ankaŭ aŭdiĝis protestoj kontraŭ la sultano. La kafejoj fariĝis la unuaj centroj, kie okazis politikaj protestoj. Tial la kristanaj lando-partoj en la imperio komencis batali por sendependiĝo, kaj unu post la alia gajnis siajn liberecon. En la kafejoj, oni faris la unuajn planojn pri kontraŭstaro al la sultano. Do, ni povas diri, ke kafo kontribuis al la fondado de Grekujo en 1821, de Serbujo en 1835 kaj de Bulgarujo en 1878. Poste, en la diversaj sendependaj landoj, la trinkaĵo ekhavis novajn nomojn, ekzemple ĝi nomiĝis greka kafo, araba kafo, kaj tiel plu. Oni ankaŭ aldonis al ĝi aliajn ingrediencojn, kiel mastikon, oranĝon, kardamomon, ktp. Per rostado oni ŝanĝis la koloron de kaf-pulvoro al pli hela aŭ malhela bruna koloro, kun malsamaj gustoj. Trinkinte vian kafon, vi vidos la pulvoron, kiu restas en via taso. Sciu, ke tiuj etaj eroj kapablas faligi ŝtatojn kaj ŝtat-estrojn tra la mondo. Vasil Kadifeli
  13. 5 poentoj
    Ĉi tiu estis mia unua fojo partopreni en Universala Kongreso (UK), kaj ankaŭ la unua fojo iri eksterlanden por partopreni en tia granda kongreso. Fakte, kiam la aviadilo flugis al Helsinko, mi estis iom nerva, ĉar mi estis malproksima de mia patrujo. Tiu sento ĉirkaŭis min ĝis mi iris al la kongresejo, kaj tiam la sento ŝanĝiĝis de maltrankvilo al ekscito. Dum ni iris al la kongresejo ni renkontis la homojn, kiuj jam ricevis la kongresajn materialojn kaj revenis laŭ la vojo. Unu post alia tiuj esperantistoj salutis nin, kaj pro tiuj simplaj salutoj mi sentis, kvazaŭ mi estus hejme en fremdlando. Mia ekscito atingis sian kulminon en la kongreso, kie la partoprenantoj komune okupiĝis pri prelegoj, seminarioj ktp. Tio estis, kvazaŭ mi jam spertus la disvolviĝon de la Esperanta-movado en diversaj landoj. Tio vere larĝigis miajn horizontojn. La Esperanta movado ne nur plenkreskas en Zaozhuang-a Universitato, sed ankaŭ havigas disvastigon en diversaj landoj ĉie en la mondo. Mi admiras la influon kaj karismon de Esperanto kiel internacia lingvo. Dum la kongreso, reprezentantoj el diversaj lokoj varme gratulis al la UK. Ilia mallongaj kaj humuraj vortoj esprimis la entuziasmon de la esperantistoj el la tuta mondo. Inter ili estas multaj maljunuloj, sed iliaj koroj ĉiam estas junaj. Ĉiuj estas plen-plenaj je kredo al Esperanto. Finfine ni kantis la himnon de Esperantujo La espero. La komuna voĉo de ĉiuj, kiuj kune kantis, estis kiel la vortoj de la himno: “tra la mondo iras forta voko”. Esperanto certe alportas novan voĉon al nia vivo. Per Esperanto, ni ne plu estas solaj, sed fariĝas membroj de la amika Esperanta familio. Mi elkore amas nian lingvon Esperanton. Zhang Yue Mi partoprenis en la UK unuafoje, kaj ĝi plaĉis al mi. Mi konatiĝis kun multaj diversaj fremdaj geamikoj. Mi ĉeestis la Solenan Inaŭguron de la kongreso, kiu estis tre impona. En la Libroservo estis riĉa kolekto de libroj, kaj tie ankaŭ ni aĉetis interesajn librojn. La programo de la Nacia Vespero estis mirinda, kaj mi ĝuis partopreni la Junularan Angulon, kie mi renkontis amikemajn junajn esperantistojn. Aliaj aranĝoj estis interesaj kaj edukaj. Mi amas Esperanton, ĉar ĝi estas tre facila, interesa kaj utila. Per Esperanto mi povas konatiĝi kun amikoj el la tuta mondo. Mi tre ŝatis tiun UK. En la kongresejo mi renkontis multajn esperantistojn, kiuj estas afablaj kaj bonkoraj. Mi dankas al mia universitato, kiu donis al mi tiun valoran okazon ĉeesti Universalan Kongreson. Per Esperanto mi povis komuniki kun homoj el diversaj landoj en la sama lingvo. Mi certe fariĝos bona esperantisto kaj laboros por Esperanto. La kongreso estis mia motivo, kaj ĝi fortigis mian decidon daǔre lerni Esperanton. Li Xianglong
  14. 5 poentoj
    Bonvenon! Laŭra kaj Petro malkovras Esperanton. Federico Gobbo kaj Yuri Gamberoni. Novjorko: Mondial, 2018. 75p. 23cm. ISBN 9781595693839. €9,90. Malofte okazas, ke lernejaj instruistoj petas mallongan Esperanto-kurson de fakulo post rigardo de televida intervjuo. Malofte, jes, sed tio foje okazas. Kaj tio okazis al mi en la jaro 2017, kiam la atento al Esperanto en la ĝenerala socio estis pli granda ol kutime. Mi estas fakulo pri Esperanto ĉar mi instruas ĝin en du universitatoj, kaj pro tio de tempo al tempo oni petas de mi intervjuon pri la temo. En la lernejo "Riccardo Massa" en Milano, Italujo, oni jam konis mian klason pri la kreado de lingvoj, ĉar mi jam gvidas dum multaj jaroj tiun klason en bazlernejo laŭ la metodo Montessori. Post kiam la mezlernejaj instruistinoj rigardis la televidan intervjuon, ili petis min starigi kurseton pri Esperanto. Mi jesis al la propono entuziasmeentuziasmo: forta kaj tre vigla ŝato pri iu afero.. Sed, post la entuziasmo, venis momento de necerteco. Kiel oni instruas Esperanton al lernejanoj kiuj aĝas 11-14? Mi ne havis antaŭan sperton. Mi rigardis multajn lernilojn, kaj mi ne trovis taŭgan lernilon por la aĝo de la lernantoj kaj por la metodo Montessori. Restis nur unu solvo: verki novan lernilon. La rezulto estas la bildstriabild-strio: rakonto en la formo de serio de bildoj. libro Bonvenon! Per tiu libro mi celas doni superrigardon ne nur al la Esperanta lingvo sed ankaŭ al la kulturo kaj precipe al la ideoj de Zamenhof. Atentu, ke ĝi ne estas tradicia lernilo: ekzemple, ne enestas ekzercoj aŭ gramatikaj klarigoj. La celo de la bildstria libro estas nur doni interesan legaĵon al mezlernejanoj, kiuj per traduko, demandoj kaj respondoj, kaj ĉefe rol-ludojrol-ludo: ludo en kiu oni ŝajnigas esti alia persono, kvazaŭ en teatro., povas eklerni Esperanton. Pro tio, ankaŭ fluaj parolantoj povas ĝui la legadon, laŭ la espero de la ĉefa aŭtoro de la rakonto. La desegnojn faris itala profesiulo kiu nomiĝas Yuri Gamberoni, kiu estas amiko de Esperanto. Federico Gobbo
  15. 5 poentoj
    Ĉu Ĉinujo aŭ Ĉinio? Francio aŭ Francujo? En Esperanto ambaŭ formoj estas uzataj kaj akcepteblaj, kaj ambaŭ aperos en ĉi tiu retejo. La redaktoro preferas -ujo, kaj do en artikoloj, kiujn ŝi mem verkis, vi trovos landonomojn kun -ujo. Sed se homoj sendos al ŝi kontribuaĵojn kun -io, en subskribitajsub-skribi: skribi sian nomon fine de dokumento por montri, ke oni mem verkis ĝin, aŭ por konsenti pri la enhavo. artikoloj ŝi respektos la preferojn de la verkinto.
  16. 4 poentoj
    Vi scias, kio estas sumoo, ĉu ne? Sumoo estas la japana lukt-arto, kutime inter du tre grandaj kaj pezaj luktistoj. En la Esperanto-sumoo oni luktas ne kontraŭ alia homo, sed kontraŭ si mem. La Esperanto-sumoo estis la brila ideo de japana esperantisto, Hori Jasuo. Lia ideo estis jena: ke dum difinita du-semajna periodo oni legas libron en Esperanto, po kelkaj paĝoj tage, ekzemple du paĝojn ĉiutage, aŭ kvin paĝojn, aŭ dek, laŭ sia prefero. Bela afero pri la Esperanto-sumoo estas, ke oni rajtas legi je la propra nivelo. Oni elektas mem la libron kaj la nombron de paĝoj. Do, se vi estas lernanto, elektu facilan libron, ekzemple Gerda malaperis aŭ Faktoj kaj fantazioj. Celu legi nur unu aŭ du paĝojn tage. Sed se vi estas sperta esperantisto, elektu pli malfacilan libron, ekzemple Hamleto, reĝido de Danujo, kaj celu legi ok aŭ dek paĝojn tage anstataŭ du. La Esperanto-sumoo okazas ses fojojn jare, en januaro, marto, majo, julio, septembro kaj novembro dum 15 tagoj. La datoj de la venonta sumoo estos de la 17-a ĝis 31-a de marto. Antaŭ ol la periodo komenciĝos, necesas informi la gvidanton kaj fondinton de la sumoo, Hori Jasuo. Bonvolu sendi al li la jenajn informojn: vian nomon por la Sumoo (kaŝnomon); vian veran nomon; landon kaj urbon; vian ret-adreson; titolon kaj aŭtoron de via elektita libro; la kvanton de paĝoj, kiun vi legos ĉiutage. Antaŭ ol la sumoo komenciĝos, Hori Jasuo asignos al vi prizorganton. Tiu homo sekvos vin dum la du-semajna periodo. Post kvin tagoj, kaj denove post dek tagoj kaj dek kvin tagoj, vi povos skribi al li aŭ ŝi, por informi, ĉu vi sukcesis legi la promesitan kvanton. Kompreneble vi rajtos legi pli, se vi deziros, sed por sukcesi en la sumoo vi devos legi almenaŭ la anoncitan nombron da paĝoj ĉiutage dum la du-semajna periodo. Por pli da informoj pri la sumoo, rigardu ĝian retejon ĉe: http://www.esperanto-sumoo.pl/. Partoprenu en la marta sumoo, ĉar kiel diris la prezidanto de UEA en ĉi tiu retejo, legado estas agado!
  17. 4 poentoj
    Tre bela revueto estas Turka Stelo. Ĝi aperas ĉiu-monate, kaj estas sen-page legebla en la reto. Kvankam ĝi ne estas verkita per facila lingvaĵo, ĝi estas tre taŭga por lernantoj, ĉar la artikoloj estas mallongaj, tre variajvariaj: tre diversaj kaj malsamaj inter si., kaj multaj estas sufiĉe facilaj. Malnovaj numeroj de tiu revuo troviĝas en la ret-paĝo de la turka esperantistaro. Iru al la paĝo “Dergi/Revueto”, kaj tie vi trovos la lastajn jar-kolektojn. Ekde la pasinta majo, la revuo estas legebla ankaŭ en la formo ePub, tiel ke oni povas legi ĝin per poŝ-legilopoŝ-legilo: malgranda ilo kun ekrano per kiu eblas legi librojn kaj aliajn dokumentojn.. La redaktoro, Vasil Kadifeli, invitas legantojn sendi siajn kontribuaĵojn por tiu revuo, ankaŭ se ili ne loĝas en Turkujo.
  18. 4 poentoj
    En novembro 1981 aperis facil-lingva numero de la revuo Esperanto de Universala Esperanto-Asocio. En ĝi aperis artikolo de la fama verkisto Marjorie Boulton, kiu verkis pri alia fama esperantisto, la hungaro Julio Baghy. Ni nun reaperigas ŝian artikolon tute senŝanĝe. Komencanto, kiu deziras progresi, devas multe legi. Legado fortigas nian kapablon rapide kompreni, kaj eĉ skribi, ĉar per legado ni lernas la kutimojn de la lingvo kaj multajn novajn vortojn. En Esperanto jam ekzistas multaj legindaj libroj. Sed ne ĉiuj taŭgas por komencanto. Simile, infanoj ne povas tuj ĝui la plej grandajn verkojn de nacia lingvo! Eble, ĝuste pro bezonoj de alta arto, la vortoj aŭ la vort-ordo ŝajnas tro malfacilaj. Ne-sperta leganto ne ĝuas legadon, se li aŭ ŝi devas en ĉiu momento halti, serĉi en vortaro, pensi, kion la verkisto volas diri. Julio Baghy (elp. bogi), hungaro, 1891-1967, estis granda Esperanta verkisto. Li verkis romanojn, poemojn, verkojn por la teatro kaj diversajn verketojn. Li estis serioza artisto, kiu multe pripensis sian arton. Sed li ankaŭ multe instruadis. Li gvidis multajn kursojn en Hungario, kaj instruadis tie preskaŭ ĝis-morte. Kiam li estis juna, li vizitis multajn aliajn landojn, kie li gvidis kursojn, parolis al lokaj grupoj, aŭ ekzamenis esperantistojn. Li faris tian laboron iam en dek kvin eŭropaj landoj. Do, li tre bone komprenis la problemojn de komencantoj; kaj dum sia tuta vivo li restis granda amiko de komencantoj. Li verkis unu belan romaneton, La verda koro (1937), speciale por ili. La romano komenciĝas kiel eble plej facile, kaj pli malfaciliĝas nur tre malrapide. Ĝi tamen rakontas interese pri amindaj personoj. Jen la komenco: “Lernoĉambro en siberia Popola Domo. Unu pordo, du fenestroj. La pordo estas malalta, la fenestroj estas mallarĝaj.” Sed eĉ la fino ne estas tre malfacila: “Kaj Nadai komencas senti, ke la maro estas senkora, kruela monstro... Ondoj venas, forviŝas eĉ tiun strian postsignon kaj ĝi estos tiel glata, kvazaŭ nenio estus tranĉinta ĝian supron... Adiaŭ, Siberio!” Poste, la komencanto ne trovos tro malfacilaj liajn grandajn romanojn pri milit-kaptitoj en Siberio, Viktimoj kaj Sur sanga tero. Jen pli da vortoj, sed tiel aranĝitaj, ke oni facile komprenas; multaj inter-paroladoj, kiuj sonas tre naturece. Lia plej longa kaj malsimpla romano, Hura!, bezonis iom pli diversajn rimedojn, ekzemple pli grandan vortaron, sed la lingvaĵo restas tre klara, do facile komprenebla. Baghy verkis tutan poemaron, La vagabondo kantas, speciale por komencantoj; kaj lernantoj, kiuj amas poezion, baldaŭ povos ĝui preskaŭ ĉiujn liajn poemojn. Multaj el liaj verkoj por la teatro estas sufiĉe simplaj lingve por legado en klubejo aŭ lerno-ĉambro. Jen valora ekzerco pri parolado – aŭ aŭskultado – por progresemaj lernantoj. Julio Baghy estis granda artisto. Artisto deziras havi kiom eble plej da rimedoj kaj la plej grandan liberecon. Sed li estis ankaŭ tre bona homo, kiu amis la homojn. Li vere amis siajn lernantojn kaj ĉiujn komencantojn – nur ne tiujn “ĉiamajn komencantojn”, kiuj foje kolerigis lin! Pro tiu amo, li verkis, plej ofte, tre simple, por ke la verkoj estu utilaj al ĉiuj. Li faris multajn malfacilajn taskojn por Esperanto; sed eble lia plej malfacila sin-dono estis tiu limigo de siaj verkistaj rimedoj. Li volis, kaj povis, flugi pli alten, sed, por servi la homaron, tranĉis la proprajn flugilojn. Komencantoj, kiuj deziras progresi, amu lin, kiel li amis vin; studu liajn modelajn verkojn! Marjorie Boulton
  19. 4 poentoj
    Dum la pasinta somero, mi vizitis la nederlandan insulon Texel (Tesel) por verki mian venontan libron. La temo de tiu libro estas la lasta batalo de la Dua Mondmilito, kiu okazis tie dum la monatoj aprilo-majo 1945. En tiu batalo, ambaŭ flankoj portis germanajn uniformojn. Surprizis min malkovri fortan rilaton inter tiu insuleto kaj la Esperanto-movado. Mi interesiĝis pri Texel, ĉar mi interesiĝas pri Kartvelujo. Mia lastatempa libro estis historio de la sendependa Kartvela Respubliko dum la jaroj 1918-1921, kiu aperis en la angla, la kartvela kaj en Esperanto. Pliaj tradukoj aperos en la germana, la rusa, kaj – mi esperas – en la hispana. Dum la Dua Mondmilito, la germanaj armeoj kaptis multajn kartvelajn soldatojn, kiuj servis en la Ruĝa Armeo. Kelkaj kartvelaj soldatoj konsentis porti germanan uniformon. Ili nomiĝas “la kartvela legio”. Centoj da tiuj kartvelaj soldatoj alvenis en Texel en januaro 1945. Dum la nokto inter la 5-a kaj la 6-a de aprilo 1945, ili ribelis kaj mortigis centojn da germanaj soldatoj, kiam ili dormis. Dum kelkaj horoj, la kartvelaj ribeluloj estis la mastroj de la insulo. Dum la posta batalo, la germanoj mortigis la plej grandan parton de la kartveloj kaj ankaŭ multajn nederlandajn civilulojn, inkluzive de infanoj. La batalo finiĝis nur kiam kanadaj soldatoj alvenis en la insulon du semajnojn post la fino de la milito en Eŭropo. En la centro de la plej granda vilaĝo en Texel, Den Burg, staras Esperanto-monumento. Ĝi estis konstruita en 1935, kiam estis granda Esperanto-movado en Texel. La Germanoj detruis la monumenton en 1941, sed ĝi estis rekonstruita post la milito, en 1950. Lokaj historiistoj, kiuj parolis kun mi pri la kartvela ribelo, sciis pri la Esperanta heredaĵo kaj montris fotojn de grandaj Esperanto-aranĝoj en Texel dum la antaŭmilitaj jaroj. En tiuj aranĝoj partoprenis centoj da homoj. Hodiaŭ, la granda Esperanto-movado de Texel ne plu ekzistas, kaj estas nur memoro. Sed la monumento ankoraŭ staras kiel memoraĵo de tio, kio estis, kaj tio, kio eventuale estos. Eric Lee
  20. 4 poentoj
    La sekvanta artikolo unue aperis en la japana Esperanto-revuo La Revuo Orienta de marto 2019, p. 5-6. Ĝi estas simpligita kaj mallongigita. La Universala Kongreso de Esperanto okazos ĉi-jare en la urbo Lahtio en Finnlando. Kaj al japanaj esperantistoj, unu finna esperantisto estas fame konata. Tiu estas Gustaf John Ramstedt, naskita la 22-an de oktobro 1873 en finna urbeto Tammisaari. Li juna loĝis en Turku kaj studis en la Universitato de Helsinko. En 1891 li esperantistiĝis, kiel unu el la fruaj esperantistoj en Finnlando. De 1898 ĝis 1912 li loĝis en Lahtio, laborante kiel lingvo-instruisto. Sed tiuj jaroj estis fekundaj por lia kariero kiel lingvisto. Li faris sep esplorvojaĝojn al Siberio, Meza Azio kaj Mongolio, kaj fariĝis tre konata lingvisto kaj profesoro pri la altaja lingvo ĉe la Universitato de Helsinko. Tiutempe, Finnlando estis sub la rego de la Rusa Imperio (memoru la similan situacion en Pollando, la naskiĝlando de L.L. Zamenhof). Kelkajn monatojn post la Oktobra Revolucio de 1917, Finnlando deklaris sin sendependa. La nova ŝtato bezonis ambasadorojn, sed mankis profesiaj diplomatoj en la tiama Finnlando. Tial Ramstedt estis nomumita kiel la unua ambasadoro de Finnlando en Japanio, Ĉinio kaj Siamo. Nu, en decembro 1919 naskiĝis Japana Esperanto-Instituto, kun Ossaka Kenĵi (la patro de la japana Esperanto-movado) kiel la ĉefulo. Kaj en februaro 1920, Ossaka kaj Fuĵisaŭa Ĉikao vizitis Ramstedt, aŭdinte ke li estas esperantisto. Tiam komenciĝis la vivo de Ramstedt kiel esperantista samideano. Li vizitis multajn lokojn en Japanio, por prelegi interalie pri Finnlando, kaj ankaŭ tri fojojn partoprenis en la Japana Esperanto-Kongreso. Foje li prelegis en Esperanto, kaj esperantisto interpretis japanen. Tamen li mem lertiĝis en la japana, ĉar en aliaj okazoj li prelegis en tiu lingvo. Post unu prelego li respondis demandon de juna literaturisto Mijazaŭa Kenĵi, kun la sekvo ke tiu junulo decidis lerni Esperanton. Poste Mijazaŭa famiĝis kiel poeto kaj fabelisto, verkante en Esperanto krom en la japana. Nu, ni revenu al Ramstedt. Li revenis al Finnlando en 1930, kaj plulaboris ĉe la Universitato de Helsinko kiel lingvisto, esperantisto, kaj komprenanto de la japana popolo. Li mortis en 1950 en Helsinko. Sibayama Zyun’iti
  21. 4 poentoj
    La 18-an de Septembro 2018 Vikipedio en Esperanto atingis sian 250-milan artikolon. La artikolo estas inter la plej mallongaj: ĝi temas pri Livaie, malgranda komunumokomunumo: malgranda regiono, kies centro estas urbo aŭ vilaĝo. en Francujo, kiu en 2015 havis nur 190 loĝantojn. La artikolon verkis Dominik. Vikipedio en Esperanto estis fondita de usona esperantisto Chuck Smith en novembro 2001. Kun la helpo de Jerry Muelver kaj Stefano Kalb, li laboris por fari bazan vikipedion de 139 artikoloj. Ĝi unue aperis la 2-an de januaro 2002 kun pli ol 300 paĝoj. Post tiu komenco, la Esperanta vikipedio daŭre kreskas danke al la laborado de multaj esperantistoj. Nuntempe pli ol 300 uzantoj redaktas Vikipedion en Esperanto ĉiumonate. La Esperanta vikipedio tenas la 32-an lokon inter ĉiuj vikipedioj laŭ nombro de artikoloj. Ĝi estas iom pli granda ol la armena kaj bulgara vikipedioj (kiuj estas n-roj 33 kaj 34 en la listo), kaj iom malpli granda ol la turka kaj eŭska (n-roj 30 kaj 31). Gravas ne nur la kvanto de artikoloj, sed ankaŭ ilia kvalito. Se oni konsideras la kvaliton de la 1000 plej gravaj artikoloj, la Esperanta vikipedio estas en tre bela 16a loko. En oktobro 2018 ĝi havis 290 “elstarajnel-stari: stari alte super la aliaj membroj de grupo pro rimarkinda kvalito. artikolojn” kaj 208 “legindajn artikolojn”. Ĝenerale, tamen, la artikoloj en la Esperanta vikipedio estas sufiĉe mallongaj. Ĉar la redaktantoj de la Esperanta vikipedio devenas de multaj malsamaj landoj, ĝi havas la plej internacian grupon de redaktantoj el ĉiuj vikipedioj en ĉiuj lingvoj. Surbaze de informo en Gazetara Komuniko de UEA n-ro 757 (2018-09-20).
  22. 3 poentoj
    Ĉu vi volas ludi amuzan ludon en Esperanto? Ludon per kiu vi povas ekzerci vian scion de Esperanto kaj eventuale lerni novajn vortojn? Ludu “Vortludo”-n, la novan senpagan poŝtelefonan ludon kreitan de danaj esperantistoj. La ludo similas al la konata tabul-ludo skrablo. Laŭ la kreintoj, ĝi enhavas vortliston kun pli ol 6 milionoj da Esperantaj vortoj. La reguloj de la ludo estas simplaj. Ĉiu ludanto ricevas sep literojn kaj metas kelkajn sur la tabulon por krei novan vorton aŭ por aldoni al vorto jam troviĝanta sur la tabulo. Ĉiu litero devas tuŝi unu alian literon sur la tabulo. Kiam oni uzas literojn, oni ricevas novajn, por ke oni ĉiam havu sep literojn, ĝis ĉiuj literoj estas jam prenitaj. Kiam ne plu restas literoj, la ludo finiĝas, kaj la ludanto kun plejmulto da poentoj gajnas. Ju pli longa la vorto, des pli da poentoj oni gajnas. Sed ne ĉiuj literoj estas egalaj. Ofte uzataj literoj kiel A, O, E meritas nur 1 poenton, sed maloftaj literoj meritas pli, ekzemple Ŝ gajnas 4 poentojn, Z 5 poentojn kaj Ĥ 9 poentojn. Ekzistas ankaŭ premiaj poentoj. En ĉiu kvadrato, unu el kvar lokoj enhavas kaŝitan premion, kiu donas pli da poentoj. Se oni metas la literon sur la kaŝitan premion en la verda kvadrato oni gajnas duoble da poentoj, kaj en la blua kvadrato oni gajnas trioble da poentoj. La ludo estas tre nova, do oni ankoraŭ plibonigas ĝin kaj aldonas novajn vortojn. Oni povas ludi kontraŭ nekonataj homoj, aŭ inviti amikojn (tio estas pli amuza). Oni povas sendi mesaĝojn al la alia ludanto por babili kaj diskuti la ludon. La ludo estas senpaga sed enhavas reklamojn. Eblas ludi ĝin per poŝtelefonoj Android aŭ iOS. Mi forte rekomendas la ludon, ĉar ĝi estas tre amuza. Ludante ĝin oni pripensas kaj mem eltrovas novajn vortojn. Robert Nielsen
  23. 3 poentoj
    Esperanto.net estas retejo de Universala Esperanto-Asocio (UEA). En ĝi vi legos bazajn informojn pri Esperanto: kiel lerni ĝin, kaj kiel kontakti landajn, regionajn aŭ lokajn asociojn. Tiuj informoj estas legeblaj en 66 lingvoj kaj la retejo aŭtomate montras la lingvon de la vizitanto. Amikoj de Esperanto Amikoj de Esperanto estas homoj, kiuj ĵus malkovris Esperanton. Per la retejo jam aliĝis pli ol 600 Amikoj. Ili regule ricevas mesaĝojn pri la lingvo, pri UEA, pri Tutmonda Esperantista Junulara Asocio (TEJO), kaj pri la nacia Esperanto-asocio en la propra lando. La Amikoj de Esperanto ricevas enkondukan du-lingvan mesaĝon en Esperanto kaj en la angla, araba, persa, portugala, hispana kaj franca. 87% el ĉiuj aliĝintoj parolas unu el tiuj lingvoj. UEA serĉas tradukantojn, kiuj helpos sendi mesaĝojn ankaŭ en aliaj lingvoj. Se vi volas helpi per tradukado, bonvolu kontakti Esperanto.net. Traduko kaj plibonigo de la tekstoj La nova versio de la retejo estas legebla en 16 lingvoj. UEA serĉas volontulojn por traduki aŭ plibonigi tradukojn. Necesas ne laŭvorte traduki, sed adapti la bazan Esperantan tekston laŭ la kondiĉoj en la propra lando. Interesatoj povus, ekzemple, krei laborgrupon por traduki kaj plibonigi la tekstojn, prefere kunlabore kun sia Landa Asocio. Se vi volas ricevi la tradukendajn dosierojn, bonvolu kontakti Esperanto.net. Metu vian grupon en la mapon En la retejo estas bela mond-mapo, kiu montras Esperantajn asociojn kaj klubojn. Ĉu ankaŭ via klubo troviĝas tie? Bonvolu viziti la paĝon por kontroli la informojn pri via urbo. Se vi trovas eraron en la mapo, aŭ volas aldoni al ĝi la nomon de via klubo, bonvolu informi pri tio per jena ligilo. Unu lerneja leciono pri Esperanto! Tio estas la nomo de interesa nova projekto, pri kiu vi trovos informojn en la retejo. La ideo estas, ke en la baza lernejo, ĉiuj devus lerni iom pri Esperanto, eĉ se nur per unu leciono. Tiu leciono povus okazi kadre de la instruado de fremdaj lingvoj aŭ de aliaj stud-fakoj, ekzemple historio aŭ sociaj sciencoj. Tio estas projekto de germano Klaus Friese, kiu vizitis jam pli ol cent lernejojn en Germanujo por alporti sian libreton pri Esperanto. Kunagu kun UEA! Esperanto.net apartenas al ĉiuj, kiuj volas subteni Esperanton. Uzu ĝin kaj disvastigu la informojn al viaj ne-esperantistaj amikoj. Partoprenu! Emilio Cid
  24. 3 poentoj
    De la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto 2020, okazos la 105-a Universala Kongreso (UK) en Montrealo, Kanado. Se vi estas komencanto, eble vi ne scias, kio okazas dum UK. La UK estas la plej granda evento dum la jaro, por la esperantistoj. Estas kvazaŭ ĉeesti sciencan, edukan, kulturan kaj turisman festivalojn samtempe. La programo estas tre varia kaj celas ankaŭ komencantojn kiel vi. Vi povos ĉeesti kursojn kaj konversaciajn rondojn por progresi en Esperanto. Dum UK, vi povos amikiĝi kun partoprenantoj el pli ol 75 landoj. Tio estas tre bela sperto paroli dum la sama tago kun homoj el Nepalo, Brazilo, Rumanio kaj Kongo. Oni parolas Esperanton ĉie kaj ĉiam dum la semajno, en la manĝejoj, en la koridoroj, dum la prelegoj kaj kulturaj programoj. La UK havas ankaŭ riĉan kulturan programon. Ĝi estas bona loko por vidi teatraĵon, aŭdi koncerton aŭ babili kun aŭtoro, kiu prezentas sian lastan verkon. Ne nur vespere okazas kulturaj aranĝoj, sed ankaŭ dum la tago. Foje eblas lerni popolan dancon aŭ lerni pri tradicia muzikilo. Se vi ŝatas kanti, dum la kongresa semajno vi povas kunkanti en internacia koruso. La internacia koruso prezentas publike kelkajn kantojn dum la lasta vespero de la kongreso, la Internacia Vespero. Se vi havas artistan talenton, ankaŭ vi povus prezenti ion dum tiu vespero. Ofte oni vojaĝas longe por atingi la kongresan urbon. Do, estas bone havi eblecon viziti la urbon kaj la landon. Antaŭ kaj post la UK okazas plurtagaj ekskursoj al aliaj urboj, kiam oni vizitas muzeojn, historiajn kvartalojn, naturajn belaĵojn kaj tiel plu. Ankaŭ dum la semajno de la kongreso, okazas tuttagaj ekskursoj, precipe dum merkredo. Tiam la kongresejo estas fermita, por ke la kongresanoj havu tempon por konatiĝi kun la kongresurbo kaj la regiono. De kelkaj jaroj, oni organizas piedpilkan ludon inter loka kaj esperantista teamoj. Foto: So Jinsu Se vi ŝatas tiun sporton, vi povos aliĝi kiel ludanto aŭ simple ĉeesti en la sportejo por subteni la esperantistan teamon. Do, vi vidas ke dum la UK estas multo por fari, vidi, aŭdi, lerni, kaj ĉefe vi travivos belan internacian etoson. Esperantistoj tre ŝatas diskuti pri multaj temoj, renkonti homojn el la tuta mondo kaj ili esperas diversmaniere kontribui al pli bona mondo. Bonvenon al Esperantio, tio estas la lando de esperantistoj dum la Universala Kongreso de Esperanto. Normand Fleury
  25. 3 poentoj
    La novaj vestoj de la imperiestro. H. C. Andersen. Ilustraĵoj de Gustav Hjortlund. Tradukis Ib Schleicher. Kopenhago: Eldonejo Koko, 1964. 51 paĝoj, 26 cm. Prezo 11.10 €. Kvankam ĝi estas tradukita verko, oni povus konsideri La novaj vestoj de la imperiestro kiel klasikaĵon de la Esperanta literaturo. La faman originalan fabelon verkis H. C. Andersen en 1837 en la dana lingvo. L. L. Zamenhof mem tradukis ĝin el la germana versio. En 1964 Ib Schleicher tradukis en pli modernan Esperanton tiun ĉi fabelon el la dana originalo. Eldonejo Koko el Kopenhago publikigis ĝin kune kun du aliaj rakontoj, Hans-fuŝulo kaj Estas tute certe! Tiun version ni recenzas ĉi tie kaj tiun version ni rekomendas prefere al la pli malnova versio de Zamenhof. En sia Fundamenta krestomatio, kiun li parte mem verkis kaj parte redaktis, kontrolante la stilon de la ceteraj kontribuantoj, Zamenhof kolektis ekzercojn, rakontojn, fabelojn, anekdotojn, sciencajn kaj alispecajn artikolojn. Lia traduko de La novaj vestoj de la imperiestro estas unu el la verkoj en tiu kolekto. Tamen ni memoru, ke ĝi aperis en 1903, du jarojn antaŭ la publikigo de Fundamento de Esperanto, la netuŝebla bazo de la lingvo. Kelkaj vortoj aŭ esprimoj en tiu kolekto povas aspekti hodiaŭ arkaikaj. Sekve, dum oni lernas la lingvon oni prefere legu la version de Ib Schleicher. Pere de ĉarmaj kaj multkoloraj bildoj, simpla kaj nepeza lingvaĵo, kiu tamen donas multajn okazojn por lerni novajn vortojn, la libro povas esti tre bona lernorimedo por novaj esperantistoj, kiuj deziras legi libron de la komenco ĝis la fino sen devi daŭre konsulti vortaron. La mallongeco de la rakonto ankaŭ helpas novlernantojn al kontentiga, seninterrompa legado. La paĝoj kun teksto nombras pli-malpli dudek; la aliajn paĝojn oni povas ĝui pro la belaj, koloraj ilustraĵoj de Gustav Hjortlund. La libro estas aĉetebla ĉe la kutimaj Esperantaj libroservoj, inkluzive de UEA. Maŭrico Giacometto ('Rico')
  26. 3 poentoj
    En la somero de la jaro 1932 estis decidite, ke la venonta Universala Kongreso (UK), la 25-a, okazu en la germana urbo Kolonjo. Invitis la urb-estro mem, Konrad Adenauer. Tuj eklaboris Loka Kongresa Komitato (LKK), kiu same kiel Germana Esperanto-Asocio (GEA) antaŭĝojis pri la evento kaj esperis, ke ĝi altiros proksimume du mil partoprenantojn. Sed baldaŭ regis necerteco kaj timo. Fine de januaro 1933 Adolf Hitler iĝis kanceliero; la nazioj gajnis potencon. Ĉiuj amikoj de Esperanto en Germanio sciis, ke en sia libro Mein Kampf Hitler atakis Esperanton, nomante ĝin lingvo de judoj. La nazia gazetaro per multaj malbelaj artikoloj kontraŭstaris la planon organizi mondan Esperanto-kongreson en Kolonjo. La maltrankviliĝo kreskis, kiam Adenauer en marto estis eksigita de la nazioj. Esperantistoj en eksterlando rimarkis la ŝanĝiĝintan situacion, kaj multaj ne plu volis vojaĝi al Germanio. En junio 1933 la Komitato de UEA eĉ diskutis la demandon, ĉu nuligi la kongreson. La novaj regantoj anoncis, ke gastoj el eksterlando ne timu ĝenon. La semajna gazeto Heroldo de Esperanto aperanta en Kolonjo klopodis trankviligi la esperantistojn, dum la eksterlanda gazetaro multe raportis pri la unuaj agoj de subpremo kontraŭ judoj kaj komunistoj; Heroldo esprimis la esper-plenan opinion, ke la kongreso utilos al la germana Esperanto-movado. Konrad Adenauer invitas la kongreson al Kolonjo. La postan jaron li estos eksigita de la nazioj. (Germana Esperanto-Biblioteko, Aalen) Fine de julio komenciĝis la UK, kun nur 900 kongresanoj. En la kongres-malfermo parolis la nova, nazia urb-estro. Li aperis en bruna ĉemizo, kun svastikaj flagoj ĉirkaŭe. La vorton “Esperanto” li ne diris, sed nur esprimis sian kontenton, ke la multaj eksterlandanoj ĉeestantaj en la salono de nun povos raporti, ke en Germanio regas ordo. Poste okazis la jar-kunveno de GEA. Ĝi akceptis novan statuton, en kiu ne plu estis skribite, ke la asocio estas politike neŭtrala. Judoj kaj komunistoj ne plu rajtos proponi sin por gvidaj oficoj en la asocio. Multaj germanaj esperantistoj ne estis kontentaj, tamen ili konsentis, kontraŭvole, akcepti tiajn limigojn por daŭrigi la laboron por Esperanto. Kelkaj opiniis, ke necesas plene akcepti la nazian politikon. Aperis Esperanta traduko de parolado de Hitler, kaj eĉ stariĝis “Nova Germana Esperanto-Movado”, kiu celis uzi Esperanton por popularigi la nazian ideologion eksterlande. Ĉio ĉi ne helpis. Kiel ni nun scias, la germana polico tre atente observis la Esperanto-movadon (ĝi havis spionon kun scio de la lingvo) kaj en 1936 ĝi konsilis, ke GEA “liber-vole” malfondu sin. Rezulte, ekde la 20-a de junio 1936 ne plu eblis labori por Esperanto en Germanio. Eĉ pli frue, en aŭgusto 1935, la nazia Esperanto-movado jam devis ĉesigi sian agadon. La nazia registaro opiniis, ke ĉia ligo de Esperanto kun la nazia ideologio estas ne nur malakceptebla, sed punenda. Ulrich Lins
  27. 3 poentoj
    En la jaro 2014, proksime al malgranda urbeto en norda Grekio, arkeologoj malkovris eksterordinaran tombon. Tiu tombo estas la plej granda iam ajn trovita en Grekio. Ĝi estis konstruita en la fina parto de la kvara jarcento a.K., ĉirkaŭ la jaro 325. Oni ankoraŭ ne scias kies tombo ĝi estas, sed pro ĝia beleco ni komprenas, ke la entombigito devus esti tre grava nobelo. Oni unue pensis pri Roksana, la edzino de Aleksandro la Granda, aŭ pri lia patrino Olimpia. Tamen ne estas pruvoj pri tio. Iuj eĉ demandis sin, ĉu ĝi estas la tombo de Aleksandro la Granda mem, sed laŭ la arkeologoj lia tombo devas esti kaŝita ie en Egiptio. Poste oni malkovris la komencliterojn de la nomo de Hefestiono sur la muro en la tombejo. Hefestiono estis la plej amata amiko de Aleksandro la Granda kaj li, same kiel Aleksandro, mortis en Ekbatano, Persio. Oni pensas, ke la tombo eble apartenas al li. En la enirejo de tiu eksterordinara tombejo troviĝas ŝtuparo, kiu kondukas suben al la unua pordo, sur kiu staras du statuoj de sfinksoj. Tra tiu pordo oni eniras en la unuan ĉambron kaj renkontas la duan pordon. En la du flankoj de tiu pordo troviĝas du statuoj de kariatidoj, kiuj gardas la tombon. Ili direktas la manon antaŭen, kiel signo de malpermeso eniri en la tombon. Foto: Gerasimos Gerolymatos CC BY-SA 4.0 Poste oni eniras en la duan ĉambron, kie sur la planko troviĝas bela blu-kolora mozaiko de la diino Persefono. La dio de la subtera mondo Hadeso forrabas ŝin kaj alkondukas per sia ĉaro subteren. La trian ĉambron, kie troviĝas la vera tombo, gardas marmora pordo. Oni trovis la ostojn de la mortinto kaj ankaŭ kelkajn aĵojn, sed tamen tio ne sufiĉas por klare montri, kiu estis tiu homo. Kie troviĝas tiu mirinda tombejo? Ĝi estis malkovrita interne de la tumulo Kasta, proksime al Amfipolis, 98 kilometrojn oriente de Tesaloniko. Amfipolis estas apudmara urbeto en la makedona regiono de norda Grekio. Ĝi estas nun tute malgranda kun malmultaj loĝantoj, sed dum la antikvaj tempoj Amfipolis havis grandan strategian gravecon. Ĝi troviĝas proksime al la buŝo de la rivero Strimonas, kiu elfluas el Bulgario kaj atingas la Egean maron. En la Bizanca tempo ĝi troviĝis sur la fama romia vojo Via Egnatia kaj regis ĝin. Proksime de Amfipolis troviĝas la monto Pangeo, sur kiu iam troviĝis riĉaj or-minejoj. La urbo estis grava ankaŭ pro ŝip-konstruado, ĉar en ĝia ĉirkaŭaĵo iam troviĝis arbaroj de altaj arboj utilaj por tiu laboro. Okazis tie multaj bataloj inter la armeoj de Ateno kaj Persio inter la jaroj 497–365 a.K., kaj Aleksandro uzis la urbon kiel bazon por sia invado de Azio. Post lia morto ĝi fariĝis ĉefurbo de Makedonio. Proksime al la urbeto estas la tumulo Kasta, kaj en ties interno oni malkovris la tombejon. Sur Kasta iam troviĝis fama statuo “La leono de Amfipolis”. La statuo iam pro tertremo falis, kaj nuntempe ĝi troviĝas restarigita malsupre proksime al la nuntempa urbeto Amfipolis. Foto: Berthold Werner CC BY-SA 3.0 La tombejo nuntempe estas restarigata kaj ankoraŭ ne vizitebla de la publiko.
  28. 3 poentoj
    La Komuna Seminario estas ĉiu-jara Esperanto-aranĝo por gejunuloj inter Ĉinio, Japanio, Koreio, kaj Vjetnamio. Ĉi-jare okazis la 37-a Komuna Seminario de la 29-a de aprilo ĝis la 3-a de majo 2019. Ni estis pli ol 50 partoprenantoj ne nur el la kvar ĉefaj landoj, sed ankaŭ el Demokratia Respubliko Kongo, Tajlando, Singapuro, Filipinoj, Indonezio, Irano, Hispanio kaj Rusio. Man-en-mane protektu mar-medion estis la temo de tiu aranĝo. Kune kun la prelegantoj ni profunde traktis tiun temon, kaj la rezulto estis brila kaj vigla diskuto. Plasto estas unu el la ĉefaj kaŭzoj de la nuntempa mar-media problemo, kaj ni ĉiuj konsentis neniam plu uzi plastaĵojn, kiam ekzistas alia elekt-ebleco. La programo estis bone organizita de la loka komitato, kaj ĉio okazis laŭplane. Kiel kutime ĉeestis ne nur fluaj Esperanto-parolantoj sed ankaŭ komencantoj. La granda sukceso de ĉi tiu aranĝo estis la planado de kelkaj programeroj, en kiuj komencantoj ricevis helpon de pli lertaj parolantoj por sin esprimi. La interkonatiĝa vespero estis modela, kaj faciligis al komencantoj babili Esperante. Multaj konkursoj estis organizitaj, kaj tiuj amuzis ĉiujn. Ĉiuj aliĝintoj devis prezenti ion, por finfine esti elektita “s-ro Esperanto” aŭ “Perfekta paro”. Kelkaj el ni dancis, aliaj kantis aŭ prezentis aliajn amuzaĵojn. Kuraĝigate de la organizantoj, eĉ komencantoj partoprenis, kaj tio donis novan koloron al la aranĝo. Mi antaŭe sciis malmulte pri Vjetnamio, sed post mia ĉeestado al ĉi tiu evento per mia propraj korpo, karno kaj ostoj, mi nun havas bonan opinion pri tiu lando. Danang havas purajn mar-bordojn, bongustajn kaj nutrajn manĝaĵojn, kaj la homoj estas amikemaj kaj ridetemaj… Ni ĉiuj estis feliĉaj sed mi eble estis la plej feliĉa junulo inter ĉiuj. Mi havis multajn novajn spertojn samtempe. Ni vizitis plurajn belajn vidindaĵojn, sed kiam ni ekskursis al Vinpearl Land, en urbo Hoi An, miaj entuziasmo kaj ĝojo atingis la zeniton. Ni vizitis bestojn dum rond-vojaĝeto per boateto, ni naĝis, ni rajdis per malsamaj rajdiloj, ni fotis kaj fotiĝis, ni amuziĝis ĉiamaniere. Ĉi tiu evento estis sukcesa kaj fruktodona, ĉar multaj revenis hejmen kun ĝoj-plenaj rakontoj. Mi ŝatis ĉion, kaj ni ĉiuj gajnis ion gravegan dum ĉi tiu Junulara Komuna Seminario. Post tiu aranĝo ni daŭre sendadas inter ni ret-mesaĝojn, ĉar forta amikeco kreiĝis inter ni ĉiuj. Serge Ajua Rusaki
  29. 3 poentoj
    Ni homoj volas esti liberaj: fari nur tion, kion ni volas. Sed tute liberaj ni ja ne estas. Ni devas regule labori aŭ ripozi, manĝi aŭ malmanĝi, eĉ pli: trinki aŭ maltrinki. Sed plej regule ni bezonas aeron por spiri: parto el la aero (la gaso oksigeno) helpas bruligi utilajn partojn el niaj manĝaĵoj por novigi niajn plej etajn korp-erojn (ĉelojn). Sed ho ve! Tabak-fumantoj malpurigas nian aeron. En Nederlando unu el tri homoj fumas; kaj en ĉiu tago kvin aŭ ses homoj mortas tro junaj pro tiu fumo, kiun ili mem faris aŭ devis enspiri de aliaj. Inter la plej danĝeraj 70 diversaj eroj en tabakfumo estas nikotino, kiu ŝanĝas la bezonojn de nia korpo, kiu nun regule bezonas novan nikotinon. Oni ne tuj vidas la rezulton: post deko(j) da jaroj la malsanuloj ne montras sin en la publiko. Sed kuracistoj vidas ilian doloran vivofinon. Nu, pri tiuj temoj TADEN publikigas gazeton Puraj Pulmoj. Ĝin komencis en 1995 du nefumantoj, ĉeĥo kaj nederlandano, kiuj suferis pro fumado de aliaj. Kaj en 1996 en la Universala Kongreso de Esperanto en Prago ni fondis la asocion. La unua prezidanto estis la tre aktiva Nora Moerbeek, kiu malfeliĉe jam en 1998 mortis. De tiu tempo prezidas Jan Bemelmans, ankaŭ nederlandano aktiva inter blindaj esperantistoj. Puraj Pulmoj aperas du- aŭ tri-foje en jaro kun novaĵoj pri fum-malpermesoj (en laborejoj, publikaj konstruaĵoj, vendejoj, lastatempe ankaŭ en infanludejoj, sportejoj kaj aliaj lokoj, kien venas multaj infanoj), kaj pri la trompoj de la tabakindustrio (kiu aldonas malliberigajn, dependigajn erojn en la tabakon, kaj kaŝe reklamadas, eldonas ŝajn-sciencaĵojn...), kaj pri vere sciencaj esploroj. Sed ni ankaŭ kunvenas en Universalaj Kongresoj por informi unu la alian pri la agado por pli pura aero en nia lando. Multan helpon donas la Kongresa Sekretario de UEA. Dum la unua vespero de la kongreso okazas la Movada Foiro, kiam Esperanto-asocioj povas prezenti sian agadon, kaj tie ni montras niajn librojn (inter aliaj La Fumado) kaj disdonas la novan numeron de Puraj Pulmoj. Ni havas 70 adresojn en ĉiuj mondo-partoj, sed malmultajn pagantojn. Nia kotizo estas 5 aŭ 3,50 eŭroj jare. Kompreneble du estraranoj (unu jam pli ol 80-jara) ne povas ĉion fari: kiu povas helpi nin? Rob Moerbeek
  30. 3 poentoj
    Riĉa programo, urba akcepto, nacia vespero, internacia vespero, ekskursoj… la 9-a Azia-Oceania Kongreso estis kiel malgranda Universala Kongreso. Ĝi okazis de la 25-a ĝis la 28-a de aprilo 2019 en ĉarma mar-urbo Danang en Vjetnamio. Aliĝis 281 personoj el 22 landoj: Aŭstralio, Barato, Brazilo, Ĉinio, Filipinoj, Hispanio, Hungario, Indonezio, Israelo, Japanio, Kongo, Koreio, Mongolio, Nepalo, Pollando, Rusio, Singapuro, Tajlando, Turkio, Usono, Uzbekio kaj Vjetnamio. Krom la urba akcepto estis ankaŭ akcepto kun luksa bankedo de Vjetnama Unio de Amikecaj Organizoj. En solena inaŭguro, VUAO transdonis medalojn al pluraj elstaraj esperantistoj, kiuj multe kontribuis al la Esperanto-movado en Vjetnamio. Inter ili estis s-ro Lee Jungkee, estrarano de Universala Esperanto-Asocio. Memore al tiu grava internacia evento en Danang, oni plantis kvin arbojn en la parko “Junularo” (Thanh Nien). La kvin verdaj arboj signifas la kvin kontinentojn. Por bonvenigi la kongreson, Vjetnama Esperanto-Asocio eldonis kvar librojn: Vjetnama Antologio (en Esperanto). Proverbaro en kvar lingvoj: la vjetnama, angla, Esperanta kaj franca. Vivo de Zamenhof (en Esperanto de Edmond Privat kun vjetnama traduko de s-ino Nguyen Thi Ngoc Lan). Nia mirinda vojaĝo (en Esperanto de s-ro Hori Yasuo kun vjetnama traduko de s-ro Tran Quan Ngoc). Informoj pri la kongreso estis dissenditaj de ĉirkaŭ 40 gazetaraj agentejoj kaj televidoj. Kiel sekvo de la kongreso estis revivigo de la iama Esperanto-asocio en Danang kun planoj por estonta agado, kaj japana esperantisto s-ro Usui Hiroyuki anoncis sian deziron resti en la urbo por instrui Esperanton kaj la japanan lingvon. Nguyễn Thị Phương Mai
  31. 3 poentoj
    De la 12-a ĝis la 15-a de aprilo okazis en Dovro, haven-urbo en la sudo de Anglujo, komuna kongreso (nomata kunkongreso) de Esperanto-Asocio de Britio (EAB) kaj Espéranto-France. Ĉi-jare estis la centa kongreso de la brita asocio kaj, por festi la jubileon, oni decidis organizi ĝin en Dovro kun la franca asocio. Kial en Dovro? Ĉar en 1904 la unua internacia kunveno de esperantistoj okazis tie kaj en Kalezo en Francujo. Tial ni sekvis la paŝojn de la pioniroj! Dum la kunkongreso, esperantistoj povis kunveni, aŭskulti interesajn prelegojn kaj koncertojn, diskuti kaj amuziĝi (jubilea kunfestado, kvizo, ktp). Kompreneble ĉio okazis en Esperanto, la internacia lingvo. Oni manĝis bonan kukon por festi la jubileon La ĉefa gasto estis Bertilo Wennnergren, kiu estas ne nur membro de la Akademio de Esperanto kaj verkinto de Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG), sed ankaŭ membro de Esperantaj rokgrupoj! Li prelegis tri fojojn dum la kongreso. Koncertis Martin Wiese el Svedujo kaj Bertilo Wennergren, kiu nun loĝas en Germanujo Krome, du tut-tagaj ekskursoj estis organizitaj dum la kunkongreso. La ĉefa estis trans la Markolo al Kalezo, kie loka esperantisto gvidis nin. Por homoj, kiuj preferis resti sur seka tero kaj pli bone koni la urbon Dovro, aliaj ekskursoj estis organizitaj en la ĉirkaŭaĵo: al la mezepoka kastelo de Dovro kaj al la mirindaj Blankaj Klifoj. Esperantistoj ekster la urbodomo en Kalezo Preskaŭ cent homoj partoprenis en la kunkongreso. Ĝi finiĝis per grupa manĝo en loka restoracio en Dovro. Anthony Bodineau
  32. 3 poentoj
    En 2018 multaj membroj malavare donacis al Universala Esperanto-Asocio. Jam nun eblas diri, ke la jaro 2018, la unua jaro kun Martin Schäffer kiel Ĝenerala Direktoro, ricevis donace rekordajn sumojn por la ĝenerala kaso. Por atingi tiun bonegan rezulton, Schäffer persone alparolis homojn kaj skribis al diversaj membroj. Ankaŭ helpis mesaĝoj de la Prezidanto de UEA, Mark Fettes, al la membroj de Societo Zamenhof, kies nombro kreskis kompare al 2017. (Societo Zamenhof estas fondaĵo, kies membroj donas apartan financan subtenon al UEA.) Tiel la rimedoj pro donacoj en 2018 entute atingis rekordan sumon de 12 535 eŭroj. Tiu sumo konsiderinde superis la rezultojn de la pasintaj jaroj (kun mezumo de ĉirkaŭ 2500-3000 eŭroj, se oni kalkulas ekde la jaro 2000). Inter la donacintoj elstaras ankaŭ membroj de la Komitato kaj de la Estraro de UEA. UEA nun petas vian helpon, por ke la sumo por 2019 ankoraŭ kresku pli. Eblas donaci al la ĝenerala kaso de UEA per uea.org/alighoj/alighilo kaj rekte per uea.org/alighoj/donacoj/kaso. UEA kore dankas al ĉiuj donacintoj, kiuj pro siaj malavaro kaj subteno estas la vera kaŭzo de tiu sukceso. Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 799 de 2019-04-27.
  33. 3 poentoj
    La Krimo de Katrina. Sten Johansson. Toyonaka: Japana Esperanto Librokooperativo, 2007 (2a eldono). 38 paĝoj, 21 cm. ISBN 4930785529. Prezo 3.60 €. La Krimo de Katrina estas la unua libreto en la serio de la Katrina-rakontoj de Sten Johansson, intencitaj por ne-spertaj legantoj en Esperanto. La rakonto temas pri vizito de sveda junulino al germana amiko, unu jaron post la amikiĝo. Ŝi trovas, ke li ne plu estas sola. Sekvas renkontiĝoj kun diversaj liaj geamikoj kaj konatoj, kaj aferoj komplikiĝas. La libro estas plaĉe legebla, la intrigo facile iras antaŭen... ĝis la "krima" fino. (Tamen ne atendu teruraĵojn!) Sten Johansson verkis ĉi tiun rakonton per facila lingvaĵo, same kiel la aliajn librojn en la serio. En ĉiu ĉapitro iom post iom aperas novaj vortoj kaj gramatikaj formoj. Nekonataj vortoj estas klarigitaj en Esperanto en la vortlisto fine de ĉiu ĉapitro. La libreto estas bone uzebla kiel legmaterialo por komencantoj post studado de bazaj gramatikaĵoj, kaj por komencintoj, ĉu unuope, ĉu por grupa legado. Oni povas aĉeti la libron ĉe la libroservo de UEA. Maŭrico Giacometto ('Rico') La redaktoro simpligis kaj mallongigis recenzon, kiu estis verkita pri tiu libro de Katalin Kováts. Jen ŝia prezento de la libro en edukado.net
  34. 3 poentoj
    Saluton! Jen malrapida novaĵo de El Popola Ĉinio: Komenciĝis pasaĝer-transporto por la Printempa Festo La 21-an de januaro komenciĝis la pasaĝer-transporto por la Printempa Festo de la kuranta jaro. En la venontaj 40 tagoj, estos antaŭviditaj 2,99 miliardoj da vojaĝoj trajnaj kaj aŭtobusaj tutlande por familia rekuniĝo. Kiam aperis "pasaĝertransporto por la Printempa Festo"? Komence de 1978 homoj, kiuj hejmeniris por familia rekuniĝo, svarmis en la fervoja stacidomo de Guangzhou. Post du jaroj, la vortoj "pasaĝertransporto por la Printempa Festo" unuafoje aperis en la Popola Tagĵurnalo. En la pasintaj preskaŭ 40 jaroj la afero multe ŝanĝiĝis. Komence la vojaĝo al hejmo ŝajnis tre longa, sed nun oni povas komforte vojaĝi al hejmo. Tio reflektas grandan ŝanĝon de la ĉina socio. En la preskaŭ 40 jaroj, la nombro de vojaĝoj por la Printempa Festo kreskis de malpli ol 100 milionoj ĝis preskaŭ tri miliardoj, kaj tio jam fariĝis la jara evento kun ĉina trajto kaj grava fenestro por observi la ĉinan socion. Alt-teknikoj sekurigas transportadon Ĉi-jare estos 2,99 miliardoj da vojaĝoj dum la Printempa Festo. Kiu povas certigi la sekurecon de tiom granda nombro da pasaĝeroj? Alt-teknikoj. Nun eniro en fervojan stacidomon per vizaĝ-distingo, specialaj okulvitroj portataj de policanoj por rekoni suspektatojn, panorama navigado per la tekniko virtuala realo kaj aŭtomata vojkonduko estas aplikataj en la transportado. La teknikoj ankaŭ ŝanĝas la manieron de bilet-aĉeto. Nun malofte vidiĝas longa vico por aĉeti biletojn, ĉar oni preferas mendi biletojn fervojajn kaj flugajn en la Interreto. Tiu estis elektita novaĵo de El Popola Ĉinio por hodiaŭ. Por pliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.
  35. 3 poentoj
    Kiam oni aŭdas la vortojn “Meza Oriento”, oni tuj pensas pri militoj, pri teruristoj, pri mistraktataj virinoj, pri religiaj fanatikuloj kaj do, pri ĉio malpozitiva. Tial ŝajnas neeble kunligi la vortojn “Meza Oriento” kaj “Esperanto”. Efektive la arablingvaj landoj de la Meza Oriento estas tiuj, kiuj havas la malplej grandan kvanton da esperantistoj. Tio, aliflanke, estas klarigebla pro la fakto, ke la araba kulturo ankoraŭ ne havis sian Renesancon. Se oni estu proponinta Esperanton en la jaro 1400 en Eŭropo, kiel reagus eŭropanoj? “Al kio ĝi utilas? Ne por paroli kun aliaj kristanaj landoj, kun kiuj ni komunikas en la latina; ne por paroli kun Dio, kun kiu ni parolu hebree, ktp…” Tamen en Israelo, Turkujo kaj Irano, do, ĉe la limoj de la Meza Oriento, Esperanto floris en la pasintaj tempoj kaj floras nun. Pro tio, por labori en tiu plej malfacila kampo UEA starigis komisionon kun amuza nomo “komisiono Meza Oriento kaj Norda Afriko” = MONA. Tiu komisiono baraktas multmaniere por altiri homojn al Esperanto en tiu regiono. Mi jam diris pri la bona farto de la movado en Turkujo, Irano kaj Israelo. Mi aldonu, ke la sola lando sen konataj Esperanto-parolantoj en nia regiono estas Sudano. Ĉie estas grupetoj pli aŭ malpli grandaj. Por kunteni ilin la komisiono aranĝis en la lasta jardeko la tiel nomatajn Mezorientajn Kunvenojn. La unua estis en Amano, Jordanio en 2007, la pasintjara estis en Maroko, kaj la ĉi-jara estos en Kaŝano, Irano, de la 28-a ĝis la 31-a de marto. Post la kunveno sekvos ekskurso al Teherano kaj tradicia festado de la 13-a tago de la Irana Novjaro. Rigardu la paĝojn: https://uea.org/vikio/La_dek-dua_Mezorienta_Kunveno_en_Irano kaj aliĝu. Ĉiuj estas bonvenaj. Ĉu vi neniam sci-volis, kia lando estas Irano? Nun vi havas la ŝancon sperti ĝin per viaj propraj okuloj. Renato Corsetti
  36. 3 poentoj
    En ĉi tiu retejo vi ofte legos pri UEA. Se vi ne jam scias, sen-dube vi demandas vin, kio estas tiu UEA, pri kiu oni tiel multe parolas? Ĝia plena nomo estas Universala Esperanto-Asocio, kaj ĝi estas la plej grava kaj la plej granda tut-monda Esperanto-asocio, fondita en 1908. Estas grave por la Esperanto-movado havi centran asocion, kiu povos reprezentireprezenti: prezenti sin nome de iu asocio. la lingvon kaj la movadon kiel tuton ĉe internaciaj organizaĵoj kiel UN kaj Unesko. UEA havas landajn asociojn en 70 landoj kaj individuajn membrojn en 102. Ĉiujare ĝi organizas Universalan Kongreson (UK), la plej grandan kunvenon de Esperanto-parolantoj. La UK okazas en malsama lando ĉiujare. La unua UK okazis en la jaro 1905, kaj en 2019 estos la 104a UK en Lahtio, Finnlando de la 20a ĝis la 27a de julio. UEA eldonas la monatan revuon Esperanto kaj la junularan revuon Kontakto. Ĝi prizorgas la multlingvan retejon esperanto.net kaj la propran retejon, krome kompreneble ĉi tiun novan retejon uea.facila. La pli junaj membroj de UEA (ĝis 35-jaraj) estas prizorgataj de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo). Legu pli pri UEA en la rubriko Aktualeaktuala: nuntempa. pri UEA, kaj pri TEJO en ĝia retejo. Stefan MacGill
  37. 3 poentoj
    Ni invitas la legantojn de ĉi tiu retejo ne nur legi sed ankaŭ kontribui. Bonvolu mallonge prezenti vin en la paĝo Niaj legantoj. Por fari tion necesas unue ensaluti aŭ registriĝi, se vi ne jam faris tion. Kiel vi povos prezenti vin? Jen la informoj, kiuj interesas aliajn legantojn: Via nomo Via loĝloko (urbo kaj lando) Kiam, kiel kaj kial vi eklernis Esperanton? Via profesio Viaj interesoj kaj ŝatokupojŝat-okupo: neprofesia agado, kiun oni faras pro plezuro kaj intereso. Foto. Ĉu vi ne deziras aperigi vian familian nomon en Interreto? Tio estas en ordo. Donu nur vian personan nomon, aŭ uzu kaŝnomonkaŝ-nomo: nomo, kiun oni uzas, por kaŝi sian veran nomon.. Ĉu vi skribas Esperanton kun eraroj? Ne timu! La redaktoro korektos lingvajn erarojn antaŭ ol aperigi la tekston. Sendu interesan foton: ne simplan portretonportreto: bildo aŭ foto, kiu prezentas la personan aspekton de homo., sed foton, kiu helpos nin kompreni pri viaj okupoj kaj interesoj.
  38. 2 poentoj
    Lasta novaĵo! Por kuraĝigi la partoprenon, UEA ĵus anoncis, ke ĝi donacos 100 eŭrojn por ĉiu el la unue ricevitaj dek filmoj, kaj ke ĉiuj ricevotaj filmoj havos la ŝancon gajni premion. Ĉi-jare oni festos la 55-jariĝon de la Esperantaj dissendoj de Ĉina Radio Internacia. Por festi tiun okazon Ĉina Radio kaj Universala Esperanto-Asocio anoncas filmo-konkurson “Mia Asocio, Mia Urbo”. La konkurso celas diskonigi Esperanto-asociojn en diversaj lokoj tra la mondo kaj samtempe la lokajn kulturaĵojn de la urboj, kie troviĝas tiuj asocioj. Por partopreni en la konkurso necesas sendi mallongan (2- ĝis 10-minutan) filmon, kun subtekstoj, pri sia Esperanto-asocio kaj pri la kulturaĵoj de sia urbo. Laŭ sugesto de UEA, vi povus ankaŭ filmi urbon, kie okazis aŭ okazos nacia aŭ internacia Esperanto-kongreso, kunveno, seminario, renkontiĝo, aŭ alia evento. Krom la filmo, necesas sendi ankaŭ artikolon bele ilustritan per bildoj aŭ fotoj pri la asocio kaj la kulturaĵoj de la urbo, kiun vi elektis. La filmo, artikolo kaj subtekstoj kompreneble devas esti en Esperanto. Sed atentu: la lim-dato jam alproksimiĝas! Necesas sendi la filmon ĝis la 15a de decembro. La tri plej bonaj filmoj estos prezentataj dum la Universala Kongreso en Montrealo. La gajnintoj ricevos tre interesajn premiojn: 1. senpagan aliĝon al la Universala Kongreso en Montrealo (aŭ repagon de la aliĝkotizo, se tio jam estis pagita); 2. loĝadon en hotelo dum la daŭro de la kongreso; 3. partan repagon (ĝis 500 eŭroj) de la vojaĝo. Premioto, kiu ne povos ĉeesti la kongreson, rajtos alimaniere uzi la premian sumon. Se vi deziras partopreni en la konkurso, atentu, ke vi devas esti individua membro de UEA por 2019. Nemembroj povas aliĝi ĉe la retejo de UEA. Bonvolu vidi la Gazetaran Komunikon de UEA por la detala regularo de la konkurso.
  39. 2 poentoj
    De la 12-a ĝis la 20-a de julio okazis Somera Esperanto-Studado (SES) en la historia slovaka urbo Nitra. SES estas ĉiu-jara aranĝo, kiu enhavas lingvajn kaj literaturajn kursojn, ekskursojn, prelegojn, sportojn kaj laborgrupojn. Ĉi-jare la organizantoj proponis, krom SES, ankaŭ SEP (Somera Esperanto-Programado). Ĉiumatene programistoj de Esperantujo povis dum sep tagoj programi, grafikumi kaj fasoni. Esperanto-instruadon gvidis spertaj Esperanto-instruistoj en ses grupoj laŭ la lingvo-nivelo, de komencantoj (nivelo A1) ĝis progresintoj (nivelo C1). Ĉi-jare partoprenantoj povis ankaŭ elekti kurson de Esperantaj literaturo kaj kulturo. Ankaŭ vespere okazis interesaj aranĝoj: estis nacia kaj internacia vesperoj, bonegaj koncertoj, lud-vesperoj kaj diskoteko. Pli ol 160 homoj el 22 malsamaj landoj partoprenis. Ĉeestis homoj el multaj landoj en Eŭropo, kaj la listo de la partoprenantoj eĉ enhavis homojn el Kolombio, Sud-Afriko kaj Kanado. Krom la bunta kaj interesa posttagmeza programo kun lingvaj kursoj, filmoj, danc-kursoj, jogo, kroĉetado, teatraj laborgrupoj kaj aliaj, partoprenantoj povis ĝui ankaŭ interesegajn ekskursojn en Nitra, al la slovaka ĉefurbo Bratislavo, kaj al aliaj urboj kaj vidindaĵoj en Slovakio. Ĉi-jare, en 2019, la ĉefurbo de Esperantujo estis la ĉarma sudokcident-slovaka urbo Nitra. Ĉu ankaŭ vi partoprenos venontjare? Por pli da informoj pri SES, bonvolu viziti la retejon ses.ikso.net/2019/eo/ Maurizio Giacometto
  40. 2 poentoj
    Amo kaj malamo. Julian Modest. Antverpeno: Libera, 2019. 111 paĝoj, 21 cm. ISBN 9780244756901. Prezo 8,40 €. Amo kaj malamo estas nova romano de la bulgara Esperanto-verkisto Julian Modest. Jen kelkaj informoj pri la enhavo: Plamen Filov estas riĉulo, kies familio loĝas en la plej eleganta kvartalo de apud-mara urbo Burgo. Okaze de sia kvardekjariĝo li organizas grandan feston, invitante multajn gastojn. Meznokte, kiam la gastoj foriras, Plamen Filov trovas en la korto de la domo minacan anoniman leteron. Post semajno iu murdas lin. Komisaro Kalojan Safirov, kiun la legantoj jam konas el la romano Serenaj matenoj de la sama verkisto, komencas esplori kaj serĉi la murdiston. Amo kaj malamo estas por ĉiuj, kiuj deziras pasigi agrablajn horojn, ĝuante la bonegan Esperantan stilon de Julian Modest kaj perfektigi siajn lingvokonojn. Vi povas legi rakonton de la sama verkisto ĉi tie. La libro estas aĉetebla ĉe la libroservo de UEA.
  41. 2 poentoj
    Ekde la 16-a jarcento, kiam la fama sciencisto Koperniko montris, ke ni ne troviĝas en la centro de la universo, ni sci-volas, ĉu estas aliaj civilizoj en la kosmo aŭ ne. En nia galaksio troviĝas 40 miliardoj da steloj, el kiuj 4 miliardoj havas planedojn similajn al la planedoj de nia sun-sistemo. La universo aĝas 13,7 miliardojn da jaroj, sed nia Tero aĝas nur 4,5 miliardojn. Do, estas eble, ke la vivo kaj eble eĉ la civilizo aperis sur alia planedo antaŭ ol ili aperis sur nia Tero. En la jaro 1950 itala sciencisto Enrico Fermi faris sian faman demandon: “Do, kie ili estas?” Post Fermi, usona astronomo Frank Drake komencis aŭskulti la universon per radio-teleskopoj. Drake elpensis metodon por kalkuli la probablecon de vivo ekster nia Tero. Laŭ la rezulto de lia kalkulo nur en nia galaksio devas esti inter mil kaj miliardo da civilizoj. Jen la metodo per kiu li faris la kalkulon: En la 19-a de oktobro 2017 la astronomoj malkovris, ke objekto granda je 40 x 400 metroj trapasas tra nia sunsistemo je preskaŭ 33 milionoj da kilometroj for de nia Tero. Eblis observi ĝin nur dum unu semajno, sed dum tiu mallonga tempo la astronomoj malkovris, ke la objekto venas el la direkto de la stelo Vega kaj iras al la direkto de la stelaro Pegazo. La unua konata interstela objekto! Astronomoj en Havajo nomis ĝin Oumuamua, kio signifas “mesaĝportanto veninta el fora loko”. Ĝi estas ebena objekto sed ne kometo, ĉar sur ĝi estis nek akvo, nek glacio. Tial ĝi ne elĵetas materialojn post si. Ĝi estas formita el tre densaj ŝtono kaj metaloj. Unue la teleskopo Hubble rimarkis, ke ĝi havas tre altan kaj ankaŭ tre ŝanĝiĝeman rapidecon. Kutime asteroidoj havas la proporciojn 1:3, sed la proporcioj de Oumuamua estis 1:10. La objekto ne estis varmiĝanta, do ĝi devas havi tre spegul-aspektan eksteraĵon. Ĝi estas tre malsimila al ĉiuj aliaj kometoj kaj asteroidoj, kiujn ni ĝis nun observis. En novembro 2018 Avi Loeb, profesoro ĉe la universitato de Harvard, verkis sciencan artikolon, en kiu li nomis Oumuamua-n “interstela vel-ŝipo”. Tre maltrankviliga artikolo ĝi estis kaj por la publiko kaj por sciencistoj, ĉar Loeb estas estro de la Fako de Astronomio en la universitato kaj ankaŭ ĉefo de Scienca Fondaĵo por Teorio kaj Komputado (ITC) en la Centro Harvard-Smithsonian por Astrofiziko. Laŭ la artikolo de Loeb, Oumuamua eble estas la restaĵo de unu el miloj da kosmoŝipoj iam senditaj de eksterteranoj en ĉiun direkton tra la interstela spaco por esplori, ĉu ekzistas vivo. Ĝi povus ankaŭ esti ŝipo de eksterteranoj sendita rekte al nia sunsistemo kun la sama celo. Ne ĉiuj akceptis lian teorion, sed Loeb respondis per la vortoj de la fama detektivo Sherlock Holmes: “Kiam oni forigas la maleblon, tio kio restas, kvankam nekredebla, devas esti la vero”. La veron ni eble malkovros post kiam la teleskopo Synoptic Survey (LSST) komencos funkcii post kelkaj jaroj. Fontoj: <http://www.salom.com.tr/haber-110017-bir_cisim_yaklasiyor_du__oumuamua.html?fbclid=IwAR2OVT1mHGG2YtbjW9982_AKPoopEC5FX4l-8wMS04lFvnvEs5owcH_Z0sg> <http://www.spiegel.de/international/zeitgeist/astronomer-avi-loeb-on-the-interstellar-body-oumuamua-a-1246803.html>
  42. 2 poentoj
    En marto aperis artikolo en uea.facila pri la Esperanto-sumoo. Tio estas okazo por legi libron en Esperanto, po kelkaj paĝoj tage, dum periodo de 15 tagoj. La nova Sumoo komenciĝos la 12-an de majo kaj daŭros ĝis la 26-a. Se vi deziras partopreni, bonvolu kontakti la gvidanton de la Sumoo, Hori Jasuo, laŭ la informoj en la marta artikolo.
  43. 2 poentoj
    Kio estas Lingva Festivalofestivalo: granda festa kunveno ofte kun aparta temo, ekz. pri arto, filmo, muziko aŭ simile.? Lingva Festivalo estas lingvoj, kun lingvoj, kaj eĉ pli da lingvoj. En tradiciaj Lingvaj Festivaloj ne estas muziko, nek danco, nek komercaj aferoj. La festivalo estas por amantoj kaj ŝatantoj de lingvoj. Do, LINGVA Festivalo. Oni instruas lingvojn en la Festivaloj, kaj la kursetoj daŭras nur 40 minutojn. La lecionoj donas iom da gramatiko, iom da vortoj, iom da frazoj. La plej populara frazo eble estas “Mi amas vin”. En la unua Lingva Festivalo de Francio en 1995, partoprenis 32 lingvoj. En la dua festivalo en 1996 estis jam 65. En la tria, 85. La plej grandaj festivaloj ĝis nun okazis en Ĉinio kaj Anglio kun pli ol cent lingvoj en ambaŭ aranĝoj. La Festivalo venas de esperantistoj. Danke al ilia partopreno en Francio, Rusio, Ĉinio kaj multaj aliaj landoj okazas pli kaj pli da festivaloj. Baldaŭ okazos la unua Lingva Festivalo en Afriko, en Benino. Dennis Keefe
  44. 1 poento
    Ĉu vi aŭdis pri la Krubalo? Se vi demandus al eta muso pri li, vi rapide ekscius, kia li estas. La museto dirus al vi, ke: "Dentegojn li havas, kaj ungojn barbarajn, kaj en la faŭkego tri dentojn elstarajn." La Krubalo, do, estas timiga bestego, kiu loĝas en la arbaro, kie promenadas la muso. Sed ĉu li estas reala, aŭ ĉu inventaĵo de la museto? Legante la novan tradukon de la tre fama libro, vi ekscios mem! En la angla la libro nomiĝas The Gruffalo. Ĝin verkis Julia Donaldson antaŭ 20 jaroj, en la jaro 1999. Pli ol 14 milionoj da ekzempleroj de la libro vendiĝis en la tuta mondo ekde tiam. En decembro 2019, okaze de la 20-a naskiĝdato de la Krubalo, aperos la tute nova Esperanta versio de la tutmonde konata porinfana rakonto. La libro jam estas tradukita en 83 lingvojn, kaj Esperanto estas la 84-a. La teksto en la libro ne estas tre longa. Troviĝas proksimume 700 vortoj. Ne ĉiuj vortoj estas facilaj, sed per bona vortaro, vi trovos la signifojn. Se vi ne komprenas vorton, kiun vi trovas en la libro, vi povas eĉ aldoni komenton sub tiu ĉi artikolo por demandi pri ĝia signifo. La Esperanto-Asocio de Britio, kiu oficiale eldonos la libron, lastatempe kreis novan retejon pri la libro, krubalo.uk. Pere de ĝi, eblas antaŭmendi vian propran ekzempleron. EAB vendas ĝin kontraŭ nur £5 (proksimume 5,80€); la kutima rekomendata prezo estas £7. Do, kion vi atendas? Antaŭmendu vian propran ekzempleron, kaj petu al via nacia asocio, ke ĝi aĉetu la libron. Tiel ankaŭ aliaj esperantistoj en via lando povos legi pri la bestego, kiun oni nomas 'La Krubalo'!
  45. 1 poento
    Vojaĝo kun Katrina. Sten Johansson. Toyonaka: Japana Esperanto Librokooperativo, 2007 (2a eldono). 54 paĝoj, 21 cm. ISBN 4930785537. Prezo 4.50 €. Vojaĝo kun Katrina estas la dua libreto en la serio de la Katrina-rakontoj de Sten Johansson, celita al ne-spertaj legantoj de Esperanto. La rakonto temas pri juna instruistino kaj ŝiaj lernantoj, amikeco inter ili, politikaj maljustaĵoj, vojaĝo de Gotenburgo al Bjalistoko, kaj ankaŭ pri praktika uzado de Esperanto. La internacia lingvo plurfoje aperas kiel natura kaj trafa solvo de komunik-problemoj. La libro estas verkita en facila Esperanto kaj, kiel en aliaj libroj por progresantoj, ĉiu ĉapitro enkondukas novajn formojn kaj gramatikajn strukturojn iom post iom. Nekonataj vortoj estas klarigitaj en Esperanto fine de ĉiu ĉapitro. La libreto estas bone uzebla kiel legmaterialo por komencantoj post studado de bazaj gramatikaĵoj, kaj por komencintoj, ĉu unuope, ĉu por grupa legado. Kvankam la verko estas daŭrigo de la rakonto en La krimo de Katrina, la unua libro en la serio de la sama aŭtoro, eblas ĝui ĝin ankaŭ kiel memstaran legaĵon. Oni povas aĉeti la libron ĉe la libroservo de UEA. Maŭrico Giacometto ('Rico') La redaktoro simpligis kaj mallongigis recenzon, kiu estis verkita pri tiu libro de Katalin Kováts. Jen ŝia prezento de la libro en edukado.net
  46. 1 poento
    La Aventuroj de Pinokjo. Carlo Collodi. Tradukis J. Horvath. Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2007 (2a eldono). 156 paĝoj, 21 cm. ISBN 90 71205 91 6. Prezo 9.60 €. Ĉu ekzistas, en la tuta mondo, pli fama marioneto ol Pinokjo? La ligna pupo, kiu volis fariĝi knabo? Eĉ Disney opiniis, ke ne. La rakonto estis verkita originale en la itala, sed la libro kaj la filmo disvastiĝis ne nur en tiu lando, sed tra la tuta mondo, kaj estas tre ŝatata de infanoj. La aŭtoro, Carlo Lorenzini, ofte vizitis en sia infaneco la domon de siaj geavoj en la urbeto Collodi, apud Florenco. Tiun nomon, Carlo Collodi, li elektis kiel plum-nomon kiam li fariĝis verkisto. Pinokjo iradas de aventuro al aventuro tra la tuta rakonto, ĉiam dezirante esti "bonkonduta knabo" sed ne ĉiam sukcesante en tiu celo. Finfine, tamen, la bonkora marioneto pruvas al si mem kaj al ĉiuj, ke li vere estas kuraĝa, amema kaj bonkonduta, tiel ke li povu fariĝi vera knabo kaj ne plu esti ligna pupo. Ĉu li sukcesos? Nu, se vi ankoraŭ ne konas la rakonton, vi devas legi la libron por ekscii la respondon. Majstro Ĝepeto, la Parolanta Grilo, Fajromanĝulo, la Vulpo kaj la Kato, la Bluhara Feino, la Granda Ŝarko. Tiuj kaj aliaj personoj de la rakonto partoprenas en la aventuroj kun Pinokjo. La lingvo tre bone fluas kaj la leganto multe lernos kaj profitos de la facilaj partoj skribitaj en dialoga formo. La ĉapitroj estas tre mallongaj do oni povas legi la libron en multaj mallongaj onoj, se oni volas. Kiam Collodi verkis la rakonton La Aventuroj de Pinokjo, Enrico Mazzanti faris belajn desegnaĵojn por la libro. Tiujn samajn desegnaĵojn oni uzis en la Esperanta traduko. La libron oni povas aĉeti ĉe la libroservo de UEA. Maŭrico Giacometto ('Rico')
  47. 1 poento
    Saluton! Jen facila novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno: Brulis la fama katedralo Nia Sinjorino de Parizo Fajro detruis grandan parton de la katedralo Nia Sinjorino de Parizo, vespere de la 15-a de aprilo. Bonŝance la ĉefparto de tiu fama konstruaĵo konserviĝis, kaj ĝiaj du famaj ortangulaj turoj daŭre staras. Fajro-estingistoj sukcesis estingi la fajron post kelkaj horoj. La tur-pinto de la katedralo rompiĝis en fajro kaj fumo. Laŭ franca prezidanto Emmanuel Macron, la plej granda malbono estis evitita. Li gratulis la fajroestingistojn pro ilia bona laboro. Ĉirkaŭ 400 fajroestingistoj batalis kontraŭ la brulo, kaj unu el ili grave vundiĝis. La kaŭzo de la fajro estas ankoraŭ nekonata. Fajroestingisto diris, ke la fajro eble rilatas al riparado en la katedralo. Macron ege bedaŭris la damaĝon kaŭzitan de la brulo, kaj deziras okazigi internacian mon-kolektadon por rekonstrui la katedralon. Tiu estis elektita novaĵo de El Popola Ĉinio por hodiaŭ. Por pliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.
  48. 1 poento
    Kie en okcidentaj landoj oni trovas landan asocion, kiu aĉetas sian sidejon en la centro de la ĉefurbo, kiel ĵus faris la irana landa asocio de UEA? Kie oni trovas instruadon de Esperanto al universitataj studentoj en la kadro de la plej prestiĝa universitato en la ĉefurbo kaj en aliaj universitatoj de la lando? Kie oni trovas gejunulojn, kiuj senprobleme kunlaboras kun la pli aĝaj esperantistoj kiel egaluloj? La respondojn al tiuj demandoj oni malkovris dum la 12-a Mez-Orienta Kunveno de la 28-a ĝis la 31-a de marto. En plaĉe antikva konstruaĵo en la urbo de tapiŝoj kaj kaheloj, Kaŝano, oni aŭskultis serion da prelegoj pri la stato de la movado en Irano kaj en aliaj mez-aziaj landoj. Mi estis trafita de la kvanto de agadoj kaj eldonaĵoj de la irana movado. Ĝi havas grupojn en ĉiuj gravaj urboj, kaj tre aktive sentas respondecon pri ili. Alia interesa fakto pri la irana movado estas ĝia seninterrompa ekzisto tra ĉiuj politikaj ŝtormoj de la pasinta jarcento. Ni ankaŭ aŭdis raportojn pri la stato de Esperanto en Uzbekujo, Taĝikujo kaj aliaj mez-aziaj landoj, Estis interŝanĝitaj planoj pri komunaj agadoj en Meza Azio. Pro la ĉeesto de Mireille Grosjean, prezidantino de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), ni aŭdis pri problemoj en la okcidento, ekzemple kiel funkcias la nova kotiz-sistemo de UEA en lando, el kiu oni ne rajtas sendi monon eksterlanden pro internaciaj malpermesoj. Tio estis la plej granda Mezorienta Kunveno de la lastaj jaroj. Venis partoprenantoj el Belgujo, Britujo, Francujo, Germanujo, Rumanujo, Rusujo, Svislando kaj Taĝikujo. Dum la kunveno okazis ankaŭ AMo-Seminario (Aktivula Maturigo). La plej konkretaj rezultoj de tiu seminario verŝajne estos plifirmigo de kontaktoj kaj agadoj en Meza Azio kaj la entuziasmigo de iranaj samideanoj. Multaj el tiuj lokaj esperantistoj la unuan fojon spertis internacian kunvenon en sia lando. Por ili tiu sperto estis simila al la sperto de la kongresanoj ĉe la unua Universala Kongreso en Bulonjo-ĉe-maro. Renato Corsetti
  49. 1 poento
    La Universala Kongreso daŭras nur unu semajnon, sed multaj homoj volas ĝui pli longan restadon en la kongres-lando. Tial antaŭ kaj post ĉiu Universala Kongreso ĉiam okazas turismaj ekskursoj, kiam eblas viziti la kongres-landon aŭ najbarajn landojn dum plena semajno. En 2019 la UK okazos en Lahtio, Finnlando ekde 14a de julio, kaj Litova Esperanto-Asocio proponas pasigi la antaŭan semajnon per ekskurso tra la tri baltaj landoj (Litovujo, Latvujo kaj Estonujo). La ekskurso finiĝos en Lahtio ĝustatempe por la komenco de la UK. Legu pli detalajn informojn en la novembra numero de La Ondo de Esperanto kaj en la novaĵretejo La Balta Ondo.
  50. 1 poento
    La Esperanto-movado ekzistas nun de pli ol 130 jaroj, kaj dum tiu tempo la esperantistoj ekhavis siajn proprajn kutimojn kaj tradiciojn. Unu tia tradicio estas la festado de Zamenhof-tago. Zamenhof naskiĝis la 15-an de decembro 1859, kaj esperantistoj tra la mondo organizas apartajn kunvenojn ĉirkaŭ tiu dato por festi lian naskiĝtagon. La 15-a de decembro estas samtempe la Tago de la Esperanto-libro kaj la Tago de la Esperanta kulturo. Ĉe Esperanto-kluboj oni ofte organizas prelegon pri la idearo de Esperanto, la vivo de Zamenhof, aŭ aliaj temoj aparte ligitaj kun la ideoj de Zamenhof kaj la lingvo, kiun li kreis. Foje oni ankaŭ aranĝas kunvenon kunlabore kun ne-esperantista asocio, ekzemple kun kultura centro aŭ simile. Jen kelkaj grupoj, kiuj festis Zamenhof-tagon ĉi-jare. Ĉe la Esperanto-grupo en Romo, Italujo, Giulio Marino prezentis monologon (teatraĵon por unu sola aktoroaktoro: homo, kiu ludas en teatraĵo aŭ filmo.) kun la titolotitolo: nomo de libro, poemo, teatraĵo, aŭ simila verko. “La perfekta lingvo”. Ĉeestis ne nur esperantistoj, sed ankaŭ la itala nacia televido (RAI), kiu filmis ĉion. Ĉe Internacia Esperanto-Institutoinstituto: organizaĵo kun aparta celo, okupiĝanta kutime pri scienco, edukado aŭ iu profesio. en Hago, Nederlando, renkontiĝis 21 esperantistoj por tut-taga aranĝo la 15-an de decembro. Okazis prelegoj pri la frua Esperanto-movado, agrabla tagmanĝo en itala restoraciorestoracio: manĝejo, kie oni pagas por manĝi., literatura kvizokvizo: konkursa demandado pri diversaj scioj. kaj kuna kantado. Okazis ankaŭ internacia fest-kunsido per Skajposkajpo: programo por interparoli voĉe (eventuale ankaŭ vide) per interreto.. Tio estis organizita de la respondeculoj de la retejo edukado.net. Honorahonori: trakti iun kun granda respekto pro la gravaj aferoj, kiujn tiu homo faris aŭ faras. gasto estis Margaret Zaleski-Zamenhof, pra-nepino de la kreinto de Esperanto. En Rumonge, Burundo, okaze de Zamenhof-tago estis organizita piedpilka ludo inter esperantistoj kaj laboristoj de loka radi-stacio. La ludo estis dissendatadis-sendi: elsendi programon per radio aŭ televido. radie dum ĝi okazis, kun informoj pri Esperanto kaj pri Zamenhof-tago. Post la ludo estis intervjuo. Informoj pri Esperanto estis dissendataj ankaŭ poste dum la vespera novaĵ-programo. Gaŭĉa Esperanto-Asocio en Porto Alegre, Brazilo, tre vigle festis la okazon per kuna manĝado en restoracio, muziko, paroladetoj, tre amuza frenezeta teatraĵo kun la titolo Esperanta Hom-maŝino, ludo, kaj Zamenhof-taga kuko. Fotoj de la okazo troviĝas en la paĝo de tiu grupo en Fejsbuko.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.