Salti al enhavo

Furorlisto


Populara enhavo

Montriĝas enhavo pleje ricevinta reputacion ekde la 11/08/19 en Artikoloj

  1. 5 poentoj
    Malmultaj lingvoj havas naskiĝtagon, sed ni scias, precize kiam Esperanto naskiĝis. La unua lernolibro de Esperanto aperis la 26-an de julio 1887, kaj tiun daton oni konsideras la naskiĝdato de la lingvo. Ni nun nomas tiun libron la Unua Libro. Ĝi aperis en la rusa, sed poste en tiu sama jaro en la pola, germana kaj franca lingvoj. En 1888 ĝi aperis en la angla, tamen la traduko estis tiel fuŝa, ke la postan jaron necesis ĉesigi ĝian vendadon kaj retraduki ĝin. En la komenco la lingvo ne nomiĝis Esperanto. La titolo de la libro en la diversaj lingvoj estis Lingvo Internacia, kaj ĝia verkinto, L.L. Zamenhof, prezentis sin per la kaŝnomo Doktoro Esperanto. Tre baldaŭ okazis, ke la homoj komencis doni la nomon Esperanto al la lingvo mem. La malgranda libro enhavis nur 40 paĝojn. Pli ol duono de la teksto konsistis el antaŭparolo, en kiu Zamenhof prezentis la ideon kaj idealojn de internacia lingvo, kaj mallonge klarigis pri ĝia tre simpla gramatiko kaj pri la uzo de la afiksoj. Estis ankaŭ pluraj ekzemploj de tekstoj verkitaj en la nova lingvo: la preĝo Patro nia, mallonga eltiraĵo el la Biblio, kaj letero verkita en Esperanto kiel modelo de korespondaĵo. Sed estis ankaŭ tri poemoj, unu de la germana poeto Heine, kaj du originalaj poeziaĵoj de Zamenhof mem: Mia penso kaj Ho, mia kor’. Estas rimarkinde, ke Zamenhof tuj elektis prezenti Esperanton kiel literaturan lingvon, kaj ne nur kiel praktikan ilon por vojaĝado kaj komerco. Sekvis la tiel nomata “Plena lernolibro”, nur 6-paĝa, konsistanta el prezento de la alfabeto kaj 16 gramatikaj reguloj. Estis ankaŭ granda aldonita folio kun vortaro en la rusa. En tiu folio estis prezentitaj 917 radikoj. Kompreneble per 917 radikoj en Esperanto eblas fari multe pli ol per la sama nombro de vortoj en alia lingvo. Laste, estis ok slipetoj, kiujn la leganto povos elŝiri, subskribi kaj resendi al “D-ro Esperanto”. Sed pri tiuj eblas legi en aparta artikolo. Mankas en la Unua Libro ekzercoj de la speco, kiun oni normale trovas en lernolibro. Oni vidas, ke la celo de Zamenhof per tiu unua libro estis nur prezenti la ideon de internacia lingvo, ne vere instrui ĝin. Sed per la klarigoj, la vortaro kaj la tekstoj, interesatoj jam trovis sufiĉe da materialo por mem kompreni, kiel la lingvo funkcias.
  2. 4 poentoj
    La Unua Libro de Esperanto ne enhavis kurson, sed ĉefe diskuton pri la bezono je internacia lingvo. Estis ankaŭ prezento de la baza gramatiko, kelkaj mallongaj legotekstoj, kaj aldonita folio kun vortaro. Pri tio vi povas legi en la artikolo La Unua Libro. Tamen, kiu volus lerni lingvon, se neniu alia parolas ĝin? Zamenhof komprenis, ke lingvo ne konsistas nur el vortoj kaj gramatiko; ĝi bezonas ankaŭ komunumon. Tial li ne petis la homojn tuj lerni la novan lingvon, sed nur promesi lerni ĝin, kiam sufiĉe granda nombro da homoj promesos same. Tial tre grava kaj signifa aldono al la Unua Libro estis la ok “promes-slipoj”. Jen la teksto: Promeso. Mi, subskribita, promesas ellerni la proponitan de d-ro Esperanto lingvon internacian, se estos montrita, ke dek milionoj personoj donis publike tian saman promeson. Subskribo: Ĉe la alia flanko oni devis skribi siajn nomon kaj adreson, kaj sendi la slipon al D-ro Esperanto, ĉe la adreso de D-ro L. Zamenhof en Varsovio. Oni rimarkas, ke la vortoj en la promeso, same kiel la aliaj tekstoj prezentitaj en la Unua Libro, estis interne dividitaj per komoj ( , ). Zamenhof faris tion por montri, kiel oni kunmetas la vortojn el la elementoj en la vortaro. Krome, laŭ nia nuna ideo la teksto enhavas du gramatikajn erarojn. En la moderna Esperanto oni skribus “se estos montrite”, ne “se estos montrita”, ĉar tiu verbo ne havas subjekton. Krome, oni diras “dek milionoj da personoj”, ĉar la vorto “miliono” estas substantivo, kaj oni ne povas tuj sekvi ĝin per alia substantivo. Tiutempe la reguloj de Esperanto ne estis plene ellaboritaj, kaj tiuj detaloj estis deciditaj nur poste. Zamenhof proponis, ke oni povus ankaŭ skribi sur la slipon la vorton “Senkondiĉe”. Tio signifas, ke oni ne atendos ĝis dek milionoj da homoj promesos lerni la lingvon, sed lernos ĝin tuj. Kaj fakte tiel okazis. Baldaŭ Zamenhof komencis rericevi la promesslipojn, el kiuj multaj estis subskribitaj “senkondiĉe”. Li ricevis ankaŭ multajn demandojn, proponojn, kaj leterojn verkitajn en la nova lingvo. Zamenhof neniam ricevis dek milionojn da promesoj, aŭ eĉ milionon. Sed tio ne gravis. Jam la lingvo havis sufiĉe grandan parolantaron por formi la bazon de movado. En januaro 1888, nur ses monatojn post apero de la Unua Libro, Zamenhof povis aperigi la Duan Libron. Ĝi estis verkita tute en Esperanto. Ĝi enhavis informojn pri la situacio de la lingvo, respondojn al demandoj, kaj facilajn lecionojn por prezenti la gramatikon kaj vort-provizon. Estis ankaŭ poeziaĵoj kaj tradukita rakonto. La lingvo jam ekvivis. Aldona noto: Zamenhof eldonis la nomojn de la promesintoj dum pluraj jaroj. La lastan liston li aperigis en 1909. Ĝis tiam li jam ricevis 21 915 promesojn.
  3. 4 poentoj
    Leonard Newell naskiĝis en Londono en 1902, kaj lernis Esperanton en 1916. Li travivis interesan, aventur-plenan vivon en pluraj landoj. Li loĝis dum multaj jaroj en Aŭstralio, kie li fariĝis prezidanto de la nacia Esperanto-asocio. Li kunlaboris en pluraj Esperanto-gazetoj, inter-alie ĉe la grava revuo Literatura mondo. Li estis brila Esperanta tradukisto, instruisto kaj preleganto. Parizo de L. N. NEWELL Postlasis mi la koron en Parizo, Nun restas mia koro trans la mar’; Revenis mi al hejmo kun valizo Enue vivi dum alia jar’ ... Sed koron mi postlasis en Parizo. Aĥ, kiom mi sopiras al Parizo! Eksaltas mia sango en la vejn’; Urbego de gajeco kaj surprizo, De vino kaj kafejoj apud Seine Ĉielon spegulanta el turkiso. Printempe verdas arboj en Parizo, Bluetajn ombrojn ĵetas Notre Dame, Kaj kajoj malvarmetaj de Parizo Dormetas sub karesa suna flam’ Ĝis brilos lampoj sub krepuska grizo. Tre belaj estas Moskvo kaj Kadizo, Berlino, Buda, Romo kaj Vien’; Pli bela estas urbo sur Tamizo; Sed ravas min nur franca la siren’: Min sorĉos ĝis la morto nur Parizo. Da rimoj elĉerpiĝis la provizo: Mi finu. Sed komprenu anĝelar’: Post morto min atendos Paradizo, Sed iros al ĉiel’ nur ŝelo -- ĉar ... Mi lasos mian koron en Parizo. Notoj: Seine estas la nomo de la rivero, kiu fluas tra Parizo. Notre Dame estas la nomo de fama preĝejo (vidu la artikolon pri ĝi en uea.facila). Tamizo estas la nomo de la rivero, kiu fluas tra Londono. Dum vizito al Eŭropo en 1968 Newell subite mortis en vagonaro survoje al Parizo. Li estis enterigita en Parizo.
  4. 2 poentoj
    Ĉu vi volas ludi amuzan ludon en Esperanto? Ludon per kiu vi povas ekzerci vian scion de Esperanto kaj eventuale lerni novajn vortojn? Ludu “Vortludo”-n, la novan senpagan poŝtelefonan ludon kreitan de danaj esperantistoj. La ludo similas al la konata tabul-ludo skrablo. Laŭ la kreintoj, ĝi enhavas vortliston kun pli ol 6 milionoj da Esperantaj vortoj. La reguloj de la ludo estas simplaj. Ĉiu ludanto ricevas sep literojn kaj metas kelkajn sur la tabulon por krei novan vorton aŭ por aldoni al vorto jam troviĝanta sur la tabulo. Ĉiu litero devas tuŝi unu alian literon sur la tabulo. Kiam oni uzas literojn, oni ricevas novajn, por ke oni ĉiam havu sep literojn, ĝis ĉiuj literoj estas jam prenitaj. Kiam ne plu restas literoj, la ludo finiĝas, kaj la ludanto kun plejmulto da poentoj gajnas. Ju pli longa la vorto, des pli da poentoj oni gajnas. Sed ne ĉiuj literoj estas egalaj. Ofte uzataj literoj kiel A, O, E meritas nur 1 poenton, sed maloftaj literoj meritas pli, ekzemple Ŝ gajnas 4 poentojn, Z 5 poentojn kaj Ĥ 9 poentojn. Ekzistas ankaŭ premiaj poentoj. En ĉiu kvadrato, unu el kvar lokoj enhavas kaŝitan premion, kiu donas pli da poentoj. Se oni metas la literon sur la kaŝitan premion en la verda kvadrato oni gajnas duoble da poentoj, kaj en la blua kvadrato oni gajnas trioble da poentoj. La ludo estas tre nova, do oni ankoraŭ plibonigas ĝin kaj aldonas novajn vortojn. Oni povas ludi kontraŭ nekonataj homoj, aŭ inviti amikojn (tio estas pli amuza). Oni povas sendi mesaĝojn al la alia ludanto por babili kaj diskuti la ludon. La ludo estas senpaga sed enhavas reklamojn. Eblas ludi ĝin per poŝtelefonoj Android aŭ iOS. Mi forte rekomendas la ludon, ĉar ĝi estas tre amuza. Ludante ĝin oni pripensas kaj mem eltrovas novajn vortojn. Robert Nielsen
  5. 1 poento
    Ĉu vi aŭdis pri la Krubalo? Se vi demandus al eta muso pri li, vi rapide ekscius, kia li estas. La museto dirus al vi, ke: "Dentegojn li havas, kaj ungojn barbarajn, kaj en la faŭkego tri dentojn elstarajn." La Krubalo, do, estas timiga bestego, kiu loĝas en la arbaro, kie promenadas la muso. Sed ĉu li estas reala, aŭ ĉu inventaĵo de la museto? Legante la novan tradukon de la tre fama libro, vi ekscios mem! En la angla la libro nomiĝas The Gruffalo. Ĝin verkis Julia Donaldson antaŭ 20 jaroj, en la jaro 1999. Pli ol 14 milionoj da ekzempleroj de la libro vendiĝis en la tuta mondo ekde tiam. En decembro 2019, okaze de la 20-a naskiĝdato de la Krubalo, aperos la tute nova Esperanta versio de la tutmonde konata porinfana rakonto. La libro jam estas tradukita en 83 lingvojn, kaj Esperanto estas la 84-a. La teksto en la libro ne estas tre longa. Troviĝas proksimume 700 vortoj. Ne ĉiuj vortoj estas facilaj, sed per bona vortaro, vi trovos la signifojn. Se vi ne komprenas vorton, kiun vi trovas en la libro, vi povas eĉ aldoni komenton sub tiu ĉi artikolo por demandi pri ĝia signifo. La Esperanto-Asocio de Britio, kiu oficiale eldonos la libron, lastatempe kreis novan retejon pri la libro, krubalo.uk. Pere de ĝi, eblas antaŭmendi vian propran ekzempleron. EAB vendas ĝin kontraŭ nur £5 (proksimume 5,80€); la kutima rekomendata prezo estas £7. Do, kion vi atendas? Antaŭmendu vian propran ekzempleron, kaj petu al via nacia asocio, ke ĝi aĉetu la libron. Tiel ankaŭ aliaj esperantistoj en via lando povos legi pri la bestego, kiun oni nomas 'La Krubalo'!
  6. 1 poento
    Unesko-kuriero estas internacia revuo eldonata de Unesko, la Organizaĵo de UN por Edukado, Scienco kaj Kulturo. Ekde 2017 ĝi aperas ne nur en la ses oficialaj lingvoj de UN, plus la portugala, sed ankaŭ en Esperanto. Eblas aboni la revuon, se vi deziras ricevi ĝin poŝte, sed tio ne necesas, ĉar Unesko-kuriero estas senpage legebla en la reto. Tamen ne estas facile trovi la Esperantan eldonon en la retejo de Unesko. Jen ligo al la lasta numero kaj al ĉiuj pli fruaj numeroj. La ĉefredaktoro de la Esperanta Unesko-kuriero estas ĉina esperantisto Huang Yinbao (Trezoro). Li estas ankaŭ la homo, kiu konvinkis Uneskon eldoni la revuon en Esperanto, kaj li kontribuis al la kostoj de la eldonado per sia propra mono. Bona novaĵo estas, ke ekde la venonta numero la Esperanta Unesko-kuriero estos eldonata de la revuo El Popola Ĉinio. Tio signifas, ke la Esperanta eldono estos financata de la ĉina registaro. UEA (Universala Esperanto-Asocio) invitas aliajn organizaĵojn proponi sin kiel subtenanton de la Kuriero. La elektita subtenanto donos regulan jaran mon-helpon dum plur-jara periodo. Per tio la subtenanto mem ricevos plurajn privilegiojn: inter-alie ĝia nomo aperos en la revuo, ĝi rajtos ĉeesti kunlaborajn kunsidojn, organizatajn de Unesko kaj UEA, kaj ĝi povos nomi sin “organiza partnero de Unesko-kuriero en Esperanto” en siaj propraj komunikiloj. Aliflanke ĝi ne havos la devon mem prizorgi la eldonadon de la revuo, nek okupiĝi pri ĝia redaktado. Interesatoj bonvolu skribi al la Vicprezidanto de UEA Trezoro Huang Yinbao kaj al la Ĝenerala Direktoro Martin Schäffer.
  7. 1 poento
    Winnie-la-Pu. A.A. Milne. Red. H. Tonkin. Tradukis I. Kellermann Reed, R.A. Lewin. Roterdamo: UEA, 1992 (2a eld). 9+164 paĝoj. Prezo: 12.30 €. Winnie-la-Pu estas unu el la plej amataj libroj por infanoj. Ĝi temas pri pluŝ-urseto, Winnie-la-Pu, kiu loĝas en la Cent-akrea Arbaro kaj kiu havas multajn aventurojn kun siaj arbaraj amikoj. Ĝi estas kolekto de mallongaj rakontoj, kiun verkis la aŭtoro angla A. A. Milne en 1926. Milne volis verki allogajn rakontojn por sia filo Christopher Robin, kaj en tiuj rakontoj li imagis la aventurojn de la pluŝbestoj de sia filo. El tiuj ludiloj, li kreis la konatajn rolulojn Winnie-la-Pu, Porketo, Strigo, Kuniklo, Ia, Kanga kaj Ruo. La libro prezentas Winnie-la-Pu, kiu estas priskribita kiel Urso de Tre Eta Cerbo (aŭ pli afable Kara Stulta Urso). Winnie havas multajn amikojn, kaj ĉiam pensas pri manĝaĵoj, precipe pri mielo. Multaj aventuroj okazas, kun inter-alie koleraj abeloj, inundoj, la perdo de la vosto de Ia, la ĉaso al Vuzlo, kaj vojaĝo al la Norda Poluso. Kiam ajn li havas problemon, Winnie estas savita de siaj bestaj amikoj aŭ de Kristoforo Robin mem. Alan Alexander Milne estas konata precipe pro siaj rakontoj pri Winnie-la-Pu. Tamen ilia sukceso fariĝis fonto de granda ĝeno por li. Li jam estis sukcesa aŭtoro, kiu verkis teatraĵojn, detektivajn romanojn, amuzajn poeziaĵojn, kaj aliajn verkojn. Li deziris verki pri temoj, kiuj plaĉus al li mem, ne nur verki por infanoj. Milne naskiĝis en Londono en 1882, kaj unu el liaj lernejaj instruistoj estis la fama aŭtoro H.G. Wells. Li estis vundita dum la Batalo de Somme de la Unua Mondmilito, kaj revenis al Anglio, kie li laboris por la propaganda servo de la brita armeo. Estas tre malfacile ne ŝati ĉi tiun libron, ĉar ĝiaj personoj aperas en la infanaĝo de multaj homoj en ia formo aŭ alia. La rakontoj memorigas nin ĉiujn pri la mirinda mondo de la infana kredemo. La libro estas utila al lernantoj pro la facile sekveblaj kaj amuzaj rakontoj. Ĝi ankaŭ enhavas mallongan liston de malfacilaj vortoj uzataj en la teksto, kaj estas ilustrita per la ĉarmaj originalaj desegnaĵoj de Ernest H. Shepard. Maŭrico Giacometto kaj John Parkinson
  8. 1 poento
    De la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto 2020, okazos la 105-a Universala Kongreso (UK) en Montrealo, Kanado. Se vi estas komencanto, eble vi ne scias, kio okazas dum UK. La UK estas la plej granda evento dum la jaro, por la esperantistoj. Estas kvazaŭ ĉeesti sciencan, edukan, kulturan kaj turisman festivalojn samtempe. La programo estas tre varia kaj celas ankaŭ komencantojn kiel vi. Vi povos ĉeesti kursojn kaj konversaciajn rondojn por progresi en Esperanto. Dum UK, vi povos amikiĝi kun partoprenantoj el pli ol 75 landoj. Tio estas tre bela sperto paroli dum la sama tago kun homoj el Nepalo, Brazilo, Rumanio kaj Kongo. Oni parolas Esperanton ĉie kaj ĉiam dum la semajno, en la manĝejoj, en la koridoroj, dum la prelegoj kaj kulturaj programoj. La UK havas ankaŭ riĉan kulturan programon. Ĝi estas bona loko por vidi teatraĵon, aŭdi koncerton aŭ babili kun aŭtoro, kiu prezentas sian lastan verkon. Ne nur vespere okazas kulturaj aranĝoj, sed ankaŭ dum la tago. Foje eblas lerni popolan dancon aŭ lerni pri tradicia muzikilo. Se vi ŝatas kanti, dum la kongresa semajno vi povas kunkanti en internacia koruso. La internacia koruso prezentas publike kelkajn kantojn dum la lasta vespero de la kongreso, la Internacia Vespero. Se vi havas artistan talenton, ankaŭ vi povus prezenti ion dum tiu vespero. Ofte oni vojaĝas longe por atingi la kongresan urbon. Do, estas bone havi eblecon viziti la urbon kaj la landon. Antaŭ kaj post la UK okazas plurtagaj ekskursoj al aliaj urboj, kiam oni vizitas muzeojn, historiajn kvartalojn, naturajn belaĵojn kaj tiel plu. Ankaŭ dum la semajno de la kongreso, okazas tuttagaj ekskursoj, precipe dum merkredo. Tiam la kongresejo estas fermita, por ke la kongresanoj havu tempon por konatiĝi kun la kongresurbo kaj la regiono. De kelkaj jaroj, oni organizas piedpilkan ludon inter loka kaj esperantista teamoj. Foto: So Jinsu Se vi ŝatas tiun sporton, vi povos aliĝi kiel ludanto aŭ simple ĉeesti en la sportejo por subteni la esperantistan teamon. Do, vi vidas ke dum la UK estas multo por fari, vidi, aŭdi, lerni, kaj ĉefe vi travivos belan internacian etoson. Esperantistoj tre ŝatas diskuti pri multaj temoj, renkonti homojn el la tuta mondo kaj ili esperas diversmaniere kontribui al pli bona mondo. Bonvenon al Esperantio, tio estas la lando de esperantistoj dum la Universala Kongreso de Esperanto. Normand Fleury
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.