Salti al enhavo

Furorlisto


Populara enhavo

Montriĝas enhavo pleje ricevinta reputacion ekde la 12/13/18 en Leganto-komentoj

  1. 4 poentoj
    Saluton Angelo, bonega novaĵo por vi! Ekzistas specifa servo por la komencantoj, kiuj, kiel, vi, volas plibonigi sian "paroladon". Tiu servo nomiĝas "Ekparolu!" kaj ĝi estas atingebla per la retejo Edukado.net. Tiu servo, kies iniciatinto estas Katalin Kovacs (Dankon al ŝi), ebligas kontaktojn inter "onkloj" (homoj kiuj gvidas konversaciojn) kaj "nevoj" (homoj kiuj parolas pri temoj elektitaj de ili mem). Je la fino de ĉiu sesio, aŭ kiam necesas, la geonkloj proponas korektojn, konsilojn, legadojn, taskojn, ktp por ke ĉiu nevo atingu pli altan nivelon. Ĉiu nevo havas 10 sesiojn kun diversaj geonkloj de li elektitaj. Plie, ĉiu sesio havas resumon en la retejo, tiele eblas scii, kiel evoluas la parola kompetenteco de la nevo. Profitu se vi ne jam komencis tiujn sesiojn ;-)! Plej amike
  2. 2 poentoj
    Jes Alfred! Mi scias, kie estas via lando! Bonvenon! Ni estas je via dispono por klarigoj! Bonan legadon de la artikoloj de uea.facila Tre amike Jean-Claude en lando Francujo
  3. 2 poentoj
    Havano kaj Kubo tute estas mia songxo, mi deziras viti tie kaj vin, dankon.
  4. 2 poentoj
    Ni vizitis la urbojn Pekino, Ŝjiano, Ĉentuo kaj Kunmingo. Ni havis la ŝancon ankaŭ iri en la kamparo por renkonti kivo-produktanton kaj viziti la Esperanto-centron « Ora Ponto ».
  5. 2 poentoj
    Saluton Aleks. Ni "amikumis" dum via reniro al Francujo el Barato Tre bon filmetojn pri via vojaĝo!
  6. 2 poentoj
    Tio postulas nur unu minuton! Se oni notas anticipe sian propran numeron kaj nomon de la prizorganto, oni povas tre rapide skribi "Saluton, [prizorganto]! Mi estas n-ro 138. Mia nuna rezulto ooooo ooooo. Ĝis!" Kompreneble, vi povus ankaŭ raporti vian rezulton nur je la fino, anstataŭ fari tri fojojn dum la koncerna periodo. Tiel via rezulto same aldoniĝus al la listo, kaj tio kuraĝigus aliajn partoprenantojn. Mi tamen neniam verkas recenzojn por la Sumoo - por tio ankaŭ mi ne havas tempon!
  7. 2 poentoj
    Bone Tony! Ĉu vi konas la retejon Edukado.net kaj la servon Ekparolu! ? Per Ekparolu! vi rajtos havi skajpkunvenojn kun spertuloj (geonkloj en la servo) kaj, tiel, vi pli bone parolos. Profitu! Amike
  8. 2 poentoj
    Dankon, mi ankau kredas kaj esperas ke gxi estas esperanta, cxi tiun jaron la urbo havas 100 jarojn. Vidu https://eo.wikipedia.org/wiki/Ludvika
  9. 2 poentoj
    Bele, @Hans Häglund! Kaj plie mi opinias la nomon de via urbo tre Esperanta!
  10. 2 poentoj
    Mi jam respondis al via mesaĝo en Facebook. mi kopias: Dankon pro via preteco gasti al ni virtuale! La renkontiĝo okazos je la 16a, sabate, inter la 14a kaj la 16a horo. Mi mem uzas kaj Whatsapp, kaj Viber, kaj Facebook, sed mi ne scias ĉu per ili voĉa babilado bone funkcias en la komputilaj versioj - ni devas testi. Mi bezonas komputilon por uzi laŭtparolilojn kaj ĉiuj povu bone aŭdi. Ĝis baldaŭ!
  11. 2 poentoj
    Saluton kara @Tim Nu, mi havas ankaŭ aliajn aferojn por fari dum la monato Sed la revuo ne estas tiel granda laboro. Ĉiuokaze ĝi ne estas profesia kaj ĉar ĝi estas ĉefe kolektaĵo de artikoloj kaj ekzistas kontribuantoj, ĝi estas relative facila laboro. Mi ne multe zorgas pri la redaktado ĉar multaj tekstoj estas de relative kompetentaj esperantistoj kaj jam pretaj fontoj. Sed kompreneble ne ĉiuj tekstoj estas sen gramatikaj eraroj. Mi ankaŭ faras kelkajn tradukaĵon. Se la tekstoj estas pretaj, enpaĝigi ilin ne estas granda laboro. Sed jes mi ankaŭ kreas ĝian ePub formaton kaj tiu estas aldona laboro. El tiu ePub mi aaŭtomate kreas la .mobi dosieron, kaj mi sendas ĝin al 345 abonantoj en "PDF", "ePub" kaj ".mobi" formatoj. Jen ŝatokupo de pensiulo ! Amike, Vasil
  12. 2 poentoj
    Bonega laboro! Gratulojn Paulo Cesar pro via blogo, plena je interesaj artikoloj tutmondaj! Tre amike
  13. 2 poentoj
    Gratulojn Maurizio! Via bela entuziasmo certe estas kontaĝa por viaj lernantoj, genevoj ..... kaj por ni ĉiuj! Kun plezuro mi legos viajn poemojn! Plej amike
  14. 2 poentoj
    Nu, la mondo ja estas simple granda vilaĝo, kaj ni ĉiuj estas najbaroj! :D
  15. 2 poentoj
    Mi ĝojas ke vi deziras lerni pri la "interna ideo", kaj la lingvo. Mi interesiĝas pri via elekto de la nomo Elina. Multaj personoj elektas esperantan nomon... mi elektis "trio". Ĉion bonan.
  16. 2 poentoj
    Mi ĝojas legi ke vi daŭras kun la lingvo. Mi loĝas en Kalifornio kaj volas lerni pri aliaj kulturoj, kiel, ekzemple, via. Dankon.
  17. 1 poento
    Saluton, se vi deziras paroli mi ankaŭ deziras praktiki. Ni povus fari babiladojn per skypo, ĉu ne?
  18. 1 poento
    https://ea-mondo.org/promise/ Vi povas iri tien por subskribi la "promeso-projekton". https://secure.avaaz.org/fr/community_petitions/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/ Iru ĉi tien por subskribi la peticion kiu deziras oficialigi Esperanton kiel oficiala lingvo de EU (bedaŭrinde en la franca tie).
  19. 1 poento
    Saluton el Francio. Vi parolas tre bone Esperanton. Vi eble eĉ povos labori en la ĉina radio internacia! Espereble vi sukcesos disvastigi Esperanton en via lando, Ĝis!
  20. 1 poento
    Hej samideanoj, bonvolu provi lernu!, estas bonega retejo. Ĝis.
  21. 1 poento
    Saluton Alfredo! Mi serĉis tion, kion vi diras en Vikipedio. Tiel diras Vikipedio: [Katalunio] estas regiono en la nord-orienta parto de Hispanio. Antaŭen!
  22. 1 poento
    Saluton Daniel. Mi ankaŭ lernas per Duolingo, sed permesu al mi fari unu demandon. Ĉu vi finiĝis la kvin niveloj de Duolingo? Amike Alfred
  23. 1 poento
    Tre interesa afero! Saluton el Hispanio.
  24. 1 poento
    Tre ĉarmaj knabinoj! Vere, kiel suno ili lumas per sia sincera amikiĝemo. Ili pravas: "Homoj kun similaj interesoj amikiĝas pli facile" - ke estu ilia amikeco tre forta kaj por la tuta ilia kunvivo. Nenio disigu ilin! Mi deziras al ili sukcesojn kaj feliĉon! Estas bone, ke la malproksimorientaj belulinoj ŝatas kanti! Aĥ, se iu helpus ilin lerni kanti Esperante, estus mirinde! Ni esperu, ke iliaj kantoj en Esperanto plezurigos nin kaj la mondon.
  25. 1 poento
    Mi dubas pri ofteco, sed ŝajnas al mi evidente, kion oni celas per tio.
  26. 1 poento
    Oni povas ricevi ligilon al la ĉiutaga "LEGAĴETO DE LA TAGO" sur la retejo "www.pcp.digital" per HANGOUT kaj TELEGRAM.
  27. 1 poento
    Ekde nun ne plu estas 31 paĝoj (monattagoj), sed sur la ĉefpaĝo (komenca paĝo) aperas la lastaj 30 "legaĵetoj de la tago".
  28. 1 poento
    Kie vi vizitis en cxinio, kaj kiu vi kontis, Aleks?
  29. 1 poento
    Saluton Scivolemo, mi parolas Esperante, sed ne bone, mi pastis la ekzamenon de B1. Mi eble nur poavas paroli FACILAN Esperanton.
  30. 1 poento
    Saluton Elina, mi ofte partoprenas eventojn okazanta en Koreio kaj mi faris komercon en Incheono antauxe.
  31. 1 poento
    Wayne, kiel estas via Esperanto nivelo ? Cxu vi parolas bone ? Cxu vi havas aliajn Esperntistojn en via urbo ?
  32. 1 poento
    Ĉu vi amas baratan chai-on kun lakto?
  33. 1 poento
    Saluton Harpina. Tre tre gxojas vidi vin cxi tie. Dividu sperton de vojagxoj poste kun vin, mi esperas.
  34. 1 poento
    Saluton Cyprien! Gratulojn pro viaj tre interesaj okupoj kaj laboro pri agrikulturo, grava laboro por bona nutrado! Pri kulturo, vi multe lernos per tiu retejo ĉu ne?!
  35. 1 poento
    Saluton! Vi havas tre interesan projekton! Gratulojn Gabriel Amike
  36. 1 poento
    Saluton Milda! Dankon pro via prezento!
  37. 1 poento
    Gratulojn Harpina! Mi ĝojas legi, ke vi plu lernas. Ankaŭ mi plu lernas! Dankon
  38. 1 poento
    Saluton Hans, kaj bonvenon al la retejo. Belega pentraĵo, Tim! Ĝi ege plaĉas al mi.
  39. 1 poento
    Bonvenon Cindy! Gratulojn pro via interesa prezento kaj via grava laboro, kaj pro via informo rilate tiun dancon "Nia" Plej amike
  40. 1 poento
    Saluton kara Mariana, jes tio povas esti. Kiam estos via venonta renkontiĝo? kaj je kioma horo? Mi uzas Facebook, Whatsapp kaj Viber. Skajpon mi ĉesis uzi ekde longa tempo ĉar mi tiam ricevis multajn spamaĵojn.
  41. 1 poento
    Ankaŭ mi partoprenas en la E-Sumoo, sed ne tre regule. Laŭ mi la maniero raportadi per retpoŝto estas tro tempoperda. Mi legas treege rapide kaj en tiu tempo mi povus legi kromajn 10 paĝojn. Do preskaŭ ĉiam mi kunlegas, sed sen oficiale aliĝi kaj sen raporti. Mi konscias, ke raportado estas grava por stimuli aliajn partoprenantojn kaj ĉefe partoprenontoj, sed en mia ege malmulta libertempo mi devas zorge elekti kion mi faru. Kaj kutime mi preferas ion fari anstataŭ perdi tempon por raportadi.
  42. 1 poento
    Saluton, Vasil! Ĉu vi dezirus prezenti vian revuon dum iu el niaj monataj sabataj renkontiĝoj en Sofio? Niaj gastoj povas partopreni ankaŭ virtuale, per Skajpo (ni ankoraŭ ne testis per aliaj mesaĝiloj, sed certe ankaŭ aliaj eblecoj ekzistas).
  43. 1 poento
    Ankaŭ mi partoprenas en la Sumoo. Ĉar oni mem elektas la libron, ĝi estas taŭga por esperantistoj en ĉiuj niveloj: kaj por lernantoj, kaj por spertuloj.
  44. 1 poento
    Gratulon, se vi sukcesis! Mi legis plurajn librojn verkitajn de Waringhien en tiu ĉi serio (1887 kaj la sekvo, Lingvo kaj vivo) kaj ĝuis ilin, sed iel mi simple ne kapablis eklegi ĉi tiun!
  45. 1 poento
    Mi estas tiel kontenta konatiĝi per uea.facila kun tiel bonegaj esperantistoj! Grandega ĝojo por mi! Jes Mariana, kaj vi ĉiuj, kiuj legas, mi estas via najbaro!
  46. 1 poento
    Mi ĝojas Nikhil! Ankaŭ mi luktas en Sumoo! Kaj mi eĉ estas prizorganto de grupo da legantoj. Por komencantoj, ekzistas multaj libroj kiel "Gerda Malaperis", "La Verda Koro", "La Eta Princo", ktp Por progresantoj, mi rekomendas la bonegan romanon de Anna ;-) "La ŝtona urbo", kaj por spertuloj : "Poemo de Utnoa" Por la ĵus pasinta Sumoo, mi legis "Beletro, sed ne el katedro" de Waringhien, tre diversaj aspektoj de nia literaturo, kaj mi ankaŭ legis "La turoj de l' ĉefurbo" de Mauro Nervi. Por la Sumoo en marto, mi ne jam elektis! Tre amike
  47. 1 poento
    Saluton Stefano! Antaŭen! Ni ĉiuj pli kaj pli lernas!
  48. 1 poento
    Mi ege miras! Dankon pro via prezento John, kiu tiel forte plezurigas min!
  49. 1 poento
    Saluton, @Vasil Kadifeli! Mi legetis Turka Stelo foje kaj konstatis, ke vi eldonas novan numeron ĉiun monaton. Mi imagas, ke tio postulas multe da tempo kaj energio!
  50. 1 poento
    Saluton, @scivolemo! Kiun libron vi pensas legi en la venonta Sumoo? Kiujn librojn vi rekomendas al niaj legantoj?
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.