Furorlisto
Populara enhavo
Montriĝas enhavo pleje ricevinta reputacion ekde la 12/13/18 en Filmeto-komentoj
-
4 poentojMin kortuŝas vidi la Majstron, kia li estis, vidi lian trankvilan vizaĝon, modestan kliniĝon kaj aŭdi lian, bele artikigitan elparolon. Kion vi pensas, ĉu mi estas tro sentema?
-
3 poentojTiu filmeto estas aparte interesa kaj spektinda, kvankam bedaŭrinde la parolanto parolas tre rapide, kio sendube malhelpos la komprenon por pluraj homoj. Oni spertas la etoson de tiu kongreso antaŭ 60 jaroj, kun grandaj homamasoj, granda entuziasmo. Tiutempe kongresoj en orient-Eŭropo ĉiam estis tre grandaj, ĉar la homoj ne povis vojaĝi al la okcidento, sed ĉiuj rajtis iri al kongreso en Pollando. Estas tre bele vidi la junan kaj ridetantan Marjorie Boulton, kiu subskribas siajn librojn, ankaŭ Julion Baghy. Krome estas tute mallonga peceto de eĉ pli malnova filmo (bedaŭrinde sen sono), kiu montras Zamenhof, kiu legas sian propran verkon.
-
3 poentojAnkaű ĉi tie dankon al vi, kara Judit, pro la aldono mian kanton kaj ankaŭ pro via esprimo "mirinda voĉo"
-
3 poentojMi deziras, ke kiel eble plej multaj spektu tiun ĉi filmon, kaj kantu ĝin antaŭ la ekrano de la komputilo!
-
3 poentojMi estis en kunveno, kiam eĉ John Wells devis kviete demandi pri tio, kion ĵus diris Franĉesco pro la tre rapida parolmaniero! Estas domaĝe, ke ne troviĝas subtitoloj en la filmeto. Tamen mi agnoskas, ke povus esti helpe por novuloj vidi, ke la lingvo, kiun ili nove lernas vere estas parolata de homoj en diversaj landoj kaj tiel rapide kiel iu ajn nacia lingvo
-
3 poentojfiasko: tuta malsukceso Bonege. Kaj, ĉu vi scias la etimo (=vorto, de kiu alia vorto devenas, origino de vorto) de la vorto 'Fiasko'? En la itala lingvo, ĝi difinas speco da botelo ĉirkaŭita de pajlo, kiun oni uzas precipe por enhavi ruĝan vinon, ekzemple la vinon "Chianti" (Kjanti). Do, en la epoko de la unuaj operoj (=Muzika teatraĵo, konsistanta el kantoj kaj kvazaŭkantoj akompanataj de orkestro kaj kelkafoje baletoj), homoj kutime vizitis la teatron ne nur por 'spekti' operojn, sed ankaŭ por renkonti siajn geamikojn, por manĝi kaj por trinki dum la operado. Estis kutime kunporti siajn manĝaĵoin kaj trinkaĵojn. Fiaskoj estis kutime viditaj en teatroj. Kiam la publiko ne ŝatis ion ajn en la opero, kelkaj spektantoj ĵetis aferojn al la kantistoj por montri sian malaprobon. Kiam ili tute malŝatis la operon, ili ĵetis fiaskojn sur la scenejon! Tiel la operaĵo fariĝis "Fiasco" kaj la vorto fariĝis ne nur la nomo de la botelo sed ankaŭ la nomo de granda malsukceso.
-
3 poentoj
-
2 poentoj
-
2 poentojTia formo de kuirado estas uzata en landoj, kie en la pasinteco estis fajro en la kameno la tutan tagon. Do, oni simple lasis la kuirpoton super malgranda fajro dum horoj, senprobleme.
-
2 poentojVi pravas. Sed ankaŭ nuntempe multaj ŝatas kuiri ekster la loĝejo, en kaldrono, dum ekskurso, aŭ ankaŭ hejme. Kiam estas bona vetero, ni kuiras subĉiele almenaŭ 1 – 2 fojojn ĉiumonate. Tiam la gusto de la manĝaĵo pliriĉiĝas.
-
2 poentoj
-
2 poentojMi plusendos ĝin per Twitter morgaŭ matene! Se tio funkcios glate, ĝi aperos je la 10:00 britahore je https://twitter.com/ueafacila
-
2 poentojDankon, @Judit! Mi konsentas, ke helpas la komprenon la fakto, ke aperas la vortoj. Bela elekto!
-
2 poentojFakte, mi tute ne konis la vorton 'pajaco' kaj ĵus konstatis, ke mi ne aldonis ĝin al mia listo! pajaco: tiu ĉi vorto venas de la italo pagliaccio kaj signifas 'klaŭno' aŭ 'grimacisto' de la malnova teatro: Mi konsilas al novaj lernantoj ne uzi la vorton, ĉar eĉ multaj spertuloj sendube neniam aŭdis pri ĝi! Kutime oni diras 'klaŭno', laŭ mi.
-
2 poentojBela maniero prezenti al novaj lernantoj Esperantan muzikon. Sendube estas tre helpe, ke aperas la vortoj en la filmeto. Mi pensas, ke kelkaj lernantoj eĉ kunkantos la kanton! "Naŭza, aĉa, kromfiasko: figrimaco de pajaco. Ĝis min kaptis la sagaco: forgesita estis masko"! Kelkaj vortoj ne estas tiel facilaj, do mi esperas, ke por kelkaj lernantoj estus utile, se mi klarigus: fiasko: tuta malsukceso grimaco:
-
1 poentoTre plaĉas al mi tiu filmo. Ĉefe pro la rolantoj, kiuj ludas nature, entuziasme, eĉ gaje en la filmo. Ili ĉiuj estas bonegaj artistoj, dankon kaj gratulojn al ili!
-
1 poento
-
1 poento
-
1 poento
-
1 poento
-
1 poento
-
1 poentoVere estas amaso da voĉoj kaj aliaj fonaj bruoj! Ĉu li faris tiun registraĵon dum Esperanto-kongreso? Tamen, li tiel klare parolas, ke oni ne havas problemon por kompreni ĉion.
-
1 poento@Anĝelokr Mi ĝojas, ke vi povis sekvi la filmon. Mi pensis, ke la parolanto parolas tro rapide, sed eble la teksto ne estas tiel malfacila, kiel mi supozis. Atentu pri erareto en via komento: "la filmeton estis tre interesa". Kompreneble, tio devus esti "la filmeto" sen akuzativo - sed mi certas, ke vi jam sciis tion!
-
1 poentoMi feliĉas car mi povis kompreni preskaŭ ĉion kvankam mi ne estas spertulo pri la lingvo. Mi ankaŭ volas diri, ke la filmeton estis tre interesa ĉar mi lernis pli pri la historio de Esperanto kaj Esperantujo.
-
1 poentoAnkaŭ mi demandis min pri tio. Sed ŝia nomo ne estas Margaret, sed Hanna. Mi pensas, ke ŝi estas la pli aĝa fratino de Margaret.
-
1 poentoBela filmeto kaj tre interesa priskribo de la giganto de nia sunsistemo.
-
1 poentopor tiuj, kiuj havas problemojn pri 'herdas', vidu en http://bonalingvo.net/index.php/Ssv:_H
-
1 poentoMi estas komencanto kaj mi povis kompreni preskaŭ ĉion, kion ŝi diris en tiu belega filmeto. Dankon pro alŝuti ĝin tie.
-
1 poentoMi estas Johannes Mueller https://johannes-mueller.org/ el Ludwigsburg Germanio. Rigardu ankaŭ mian retejon pri mia muziko: https://muziko.johannes-mueller.org/ aŭ la podkaston kern.punkto.
-
1 poentoHalina! Vi estas granda! Vi faras gravan laboron. Mi deziras al vi pluajn sukcesojn! (Precipe por-Esperantajn).
-
1 poentoLaŭ mi ĝi ne estas bona ekzemplo pri prononcado (tre malklara kaj erar(ig)a, ne aŭdeblas klare la prononco de ĉiu litero/sono), kaj ankaŭ en la komenco estas akuzativa eraro: '...kantas la Esperanta(n) kanzono(n)...' - mankas la 'n'-oj... (poste mi spektis pliajn erojn, sed ne ĝisfine). Mi konsentas, ke "la pura infana voĉo estas bela kaj ĉarma", sed ne por prezenti ekzemplon pri prononcado, ktp.
-
1 poento"tiun ĉi" (du vortoj). Oni ne aldonas streketon en esprimoj kiel "ĉi tiu", "ĉi tie", "tio ĉi" ktp. Oni uzas la streketon kiam la "ĉi" estas parto de adverbo aŭ adjektivo, ekz. "ĉi-vespere", "ĉi-semajne", "ĉi-flanke", "ĉi-jara", ĉar la e- aŭ a-finaĵo rilatas al la tuta esprimo inkluzive de la "ĉi".
-
1 poento
-
1 poento
-
1 poentoBelega kanto de fama tenoro (en la originala Itala versio), eĉ pli bela en Esperanto!
-
1 poento
-
1 poentoJes, vi pravas scivolemo: tiu filmo estas por progresantoj, tial mi indikis ĝin en la „iom malfacila” kategorio. En la kategorio „malfacila” rkzemple, mi metis la filmon „Mefisto”. La filmo estas plene aŭdebla per mia komputilo, tiel mi ne scias, kila vi aŭdas malaperntajn frazojn. Pri tio, vi povos eble ricevi respondon de iu alia.
-
1 poentoMi jam povis foje partopreni subĉielan kuiradon en hungario. Al mi ege plaĉis la etoso kiam ni kune preparis la manĝajon, trinkante glason da bongusta vino. La apetito daure kreskis, finfine ni povis kune manĝi. Ĉiuj poste diris ke la manĝaĵo estis ege bongusta. Ĉu ne estas ankoraŭ iom da vino?
-
1 poentoHungaran „gulaŝsupon” oni kuiras sufiĉe longe, se tio estas el bovaĵo. Povas okazi, ke eĉ dum 7 horoj, super malforta fajro.
-
1 poento
-
1 poentoMi estas kontenta, ke la filmo plaĉis al vi,Esperanto Radom. Mi opinias, ke tiaj filmoj multe helpas ekkoni la mondon!
-
1 poentoTre interesa filmo kaj rakonto (komento). Dankon!
-
1 poento
-
1 poentoDankon por la vortklarigoj! "Pajaco" kaj "fiasko" estas uzata ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en la hungara, en la sama senco, preska ŭ kun la sama elparolo.
-
1 poento
-
1 poento
-
1 poentoVi pravas. La vorto 'pajaco' venas de la itala vorto 'pagliaccio', tre kutima, konata kaj uzata vorto, kvankam italoj ankaŭ uzas la angledevenan vorton 'clown'. Same kiel 'Fiasco', la vorto alprenis ankaŭ alian, figuran signifon. Tiu signifo priskribas homon, kiu ne estas serioza aŭ kiu ne kapablas organizi aŭ funkciigi ion ajn. La vorto 'pagliacciata' priskribas situacion, kiu ne estas bone organizata kaj sendube fariĝis fiasko... Eble amantoj de la kinarto memoras la filmon de Federico Fellini 'I Pagliacci' (La Klaŭnoj), 1970.
-
1 poentoLa homo, kiu rakontas havas tre klaran voĉon. Mi opinias, ke lernantoj, se ili havus la tekston, povus kompreni la filmeton pro la bona parolmaniero de la rakontanto.
-
1 poentoMi opinias bona la ideon afiŝi tian filmeton, en kiu aperas la teksto tiel. Kvankam kelkaj vortoj ne estas tiel facilaj, estas malmulte por legi. Kaj la filmeto igis min rideti. Dankon, ke vi afiŝis ĝin!
-
1 poentoTre bela kaj ĉarma filmeto, certe taŭga por Esperanto-lernantoj, precipe pro la helpo de la subskriboj. Tamen la sonkvalito ne estas tiel bona kiel la bildkvalito.