Salti al enhavo

Furorlisto


Populara enhavo

Montriĝas enhavo pleje ricevinta reputacion la 05/19/20 en ĉiuj lokoj

  1. 3 poentoj
    Tion foje demandis al siaj lernantoj Marshall B. Rosenberg. Kion li instruis al ili? Sistemon, kiun li kreis kaj nomis SenPerforta Komunikado (SPK, angle: NonViolent Communication®). Tiu rekomendaro helpas nin eliri el la pensmaniero: “Tio estas justa / maljusta”, “Tiu pravas / malpravas”, “Homoj ne rajtas…”, “Ni devas…”, “Li kulpas…”, “Vi meritas…”. Eĉ kiam ni ne vortumas ilin, tiaj pensoj loĝas en ni pro nia edukado kaj pro efiko de la socio en kiu ni kreskas kaj evoluas. Ili respegulas la manieron per kiu ni rigardas la realon, la aliulojn kaj nin mem, tio estas tra okulvitroj kiuj enlasas nur du kolorojn: bonan kaj malbonan. Tio malrapidigas nian kunagemon por konstrui pacon ĉar: • Ĉiuj ni havas malsamajn ideojn pri bono kaj malbono, do ni rigardas nin disaj kaj preteratentas tion, kio interligas nin. • Eĉ unu homo ofte ne konsentas kun si mem pri tio, kio estas bona kaj malbona, aŭ ŝanĝas sian ideon laŭ la tempo. Tio kreas enajn konfliktojn, bedaŭrojn, kulposentojn… kaj ni eluzas nian energion por kontraŭpezi ilin. • Ni estigas sociojn, en kiuj ĉiu unuopulo valoras pli aŭ malpli ol aliulo kaj devas sekvi la volon de la plialtranguloj. Tiel ni lasas flanke la ideon pri socio en kiu ĉiu povas kontribui laŭ siaj plenaj emo, kapablo, kaj personaj valoroj. • Ni sekvas eksteran regularon, ĉu de aliuloj (registaro, religio, ĝentileco, kulturo…), ĉu de memelpensita kondutaro. Dume ni preteratentas ĉies realajn bezonojn en la nuna momento. La propono de SPK estas eliro el tio. Tial ĝi nomiĝas SenPerforta. Temas pri milda kaj tamen longa laboro pri si mem por mallerni tion, kion ni lernis ekde nia plej juna aĝo, flegi la vundojn, kiujn lasis al ni tiu sistemo, evolui kaj kunpaŝi al granda socia ŝanĝo. Kiam ŝajnas al mi, ke iu parolas aŭ agas malprave / nenormale / nejuste mi estas gvidata de mensa rakonto (ĉar praveco, normaleco kaj justeco estas mensaj konceptoj). Mi estas malkonektita de la simpla realo, ke tiu homo parolas aŭ agas laŭ maniero, kiu ne plenumas miajn bezonojn, ekzemple je amo aŭ sekureco. Por tion fari, komence mi povas aŭskulti malpli mian menson kaj pli mian korpon. Mi povas respondi la demandon: kion mi sentas nun? Tiu demando ĉiam gvidas min al mia nuna realo kaj helpas min akcepti la tutan respondecon pri mia (mal)konsentemo. Ju pli da respondeco, des pli da povo kaj libereco! Guillaume Armide
  2. 1 poento
    La kunveno de LEK, Londona Esperanto-Klubo, en la 24a de aprilo, estis aparte multe-nombra kun pli ol 40 partoprenantoj. Prelegis la prezidanto de la irana landa asocio de UEA, Keyhan Sayadpour, pri Esperanto en Irano dum la pasinta jarcento kaj nun. Estis ankaŭ vigla debato, en kiu Ahmad Mamdoohi klarigis pri kelkaj aspektoj de la movado en Irano, kaj kelkaj esprimis deziron pri nova prelego pri la persa literaturo. Bonvolu atendi la ligilon por la prelego de venonta vendredo, kiam Lenio Marobin prelegos pri italaj kaj germanaj vilaĝoj en Brazilo.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.