Salti al enhavo

Furorlisto


Populara enhavo

Montriĝas enhavo pleje ricevinta reputacion la 05/12/20 en ĉiuj lokoj

  1. 1 poento
    La 26an de aprilo 2020 okazis la 52a Malferma Tago de la Centra Oficejo (CO) de Universala Esperanto-Asocio – sed ne en la CO en Roterdamo! Ĉi-jare pro la tut-monda epidemio, la Malferma Tago okazis virtuale en Jutubo. La unua parto de la programo komenciĝis per komuna spektado de filmoj Vizito al la Centra Oficejo kaj Konciza bild-historio de la CO. Post tio okazis sep interesaj prelegoj pri tre diversaj temoj. Kelkaj rilatis al lingvaj aferoj, literaturo kaj tradukado, dum aliaj temis pri nutrado kaj teo. Inter la prelegantoj estis Mireille Grosjean, la prezidanto de la grava asocio ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj), kaj Jérémie Sabiyumva, estrarano de UEA. En la dua parto de la Malferma Tago estis kvin prelegoj de famaj esperantistoj en la virtuala kunvenejo de Zoom. Preskaŭ ĉiuj ĉi prelegoj temis pri la movado kaj pri UEA, pri revuo Esperanto kaj pri TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo). La fina kunparolado estis gvidata de la prezidanto de UEA, Duncan Charters, kiu okazigis ĝin per diskutado kun la ĉeestantoj. Li invitis ilin esprimi siajn opiniojn kaj ideojn por eltrovi la plej efikajn formojn de agado en la Esperanto-movado. La bela fina parto de la Malferma Tago estis viva koncerto de Kjara, tre populara itala muzikistino kaj kantistino. Eblas spekti ŝian koncerton ankoraŭ nun. La nombro de partoprenantoj en la unua virtuala Malferma Tago estis multe pli alta ol en antaŭaj okazoj, kiam por partopreni necesis vojaĝi al Roterdamo. Kelkaj partoprenantoj notis, ke la virtualaj kunvenoj verŝajne estas pli egalecaj kaj sen-diskriminaciaj. Ili ankaŭ kostas malpli, ĉar eblas organizi kaj partopreni la kunvenojn preskaŭ senpage. Necesas pagi nur por la interreta konekto. Aliaj avantaĝoj de la virtualaj okazaĵoj estas ke: • Necesas malpli da tempo por ĝui la kunvenon, ĉu kiel prezentanto, ĉu kiel spektanto; • Oni povas spekti la programerojn komforte en sia hejmo, ankaŭ manĝante aŭ kuŝante, eĉ se oni estas malsana aŭ pro diversaj kialoj ne povas vojaĝi; • Oni ne kontribuas al malpurigo de la vivmedio, ĉar ne necesas veturi al la kunvenejo, nek (mal)varmigi la ejon. Preskaŭ la tuta programo de la kutima Malferma Tago povas okazi virtuale. Mankas nur la komuna trinkado de kafo aŭ teo, kiun vizitantoj normale ĝuas ĉe la Centra Oficejo. Ahmadreza Mamdoohi
  2. 1 poento
    Ĉar oni nuntempe ne rajtas brakumi, premi la manojn, kaj viziti fizike la aliajn, Irana Esperanto-Asocio decidis okazigi la 7-an Iranan Esperanto-Kongreson virtuale, anstataǔ prokrasti. De la 16-a ĝis 19-a de aprilo 2020 kunvenis pli ol 100 esperantistoj, ne nur el Irano sed el ĉiuj partoj de la mondo per programo Zoom. Famaj esperantistoj kiel Renato Corsetti, Humphrey Tonkin, Duncan Charters kaj aliaj prelegis aǔ salutis la kongresanojn. Inter la programeroj estis muzikoj de Kajto, Fransoazo, kaj Anjo Amiko. Ankaŭ irananoj ludis muzikon: Soroush Ghahramanloo, Milad Zeidabadi, kaj Homayoun Oliaei. Seminario pri Aktivula Maturigo estis parto de la kongreso, danke al Stefan MacGill. Interesa parto estis komuna praktikado de Jogo, danke al tajvana esperantisto Yvon. Post la seriozaj programeroj okazis libera babilado, legado de poemoj, kaj similaj aferoj. Ni en Irana Esperanto-Asocio ĝojas ĉar ni povis kunigi esperantistojn el la tuta mondo en interreto kaj doni ĝojon kaj kuraĝon al ili. La bona eco de Zoom estas ke la gvidanto povas silentigi ĉiujn krom la preleganto. Krom mi, tri aliaj samideanoj laǔ bezono gvidis kaj organizis dum la kongreso: Ahmad Reza Mamdoohi, Hamzeh Shafiee, kaj Soroush Mohammadzadeh. Keyhan Sayadpour
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.