Salti al enhavo

Furorlisto


Populara enhavo

Montriĝas enhavo pleje ricevinta reputacion la 05/11/20 en ĉiuj lokoj

  1. 1 poento
    Fakte, kaj la 'rizkampaj' kaj la 'partizanaj' originoj de tiu kanto estas malfacile pravigeblaj. Jen mallonga (mi esperas) resumo. Pri la melodio estas multege da teorioj pri la deveno sed verŝajne ĝi devenas el jida muzika stilo, kiu nomiĝas 'Kezmer'. Oni registris kaj publikigis tiun melodion en 1919. La vortoj neniam aperis antaŭ la lastaj 1940aj jaroj. Kantistino kaj eksrizkampa laboristino Giovanna Daffini kantis ĝin dum fama muzika festivalo en Spoleto en 1964 kaj diris, ke tiu rizkampa versio estis la originala versio, kiun la laboristinoj kantis en la kampoj dum la terure malfacila labortago. Ŝi asertis, ke oni adaptis tiun kanton por krei la 'partizanan version'. Dum la sama festivalo oni kantis ankaŭ la partizanan version. Post kelkaj jaroj, Daffini agnoskis, ke en 1951 ŝi ricevis la vortojn de iu Scansiani, amiko kaj samurbano de Daffini. 1951. La 'partizana' versio aperis unue dum naciaj kaj internaciaj festivaloj en 1947. Estas vere, ke oni ne havas pruvojn aŭ dokumentojn pri iu ajn kantado de 'Bella Ciao' fare de la partizanoj dum la milito mem. Tamen, ĝi sendube fariĝis simbola kanto de la partizana batalado kaj rezistado kontraŭ la diktaturo. Kial? Verŝajne pro la dolĉa kaj inspiroplena melodio kaj la kortuŝaj vortoj. Mi ŝatas ambaŭ versiojn.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.