Salti al enhavo

Furorlisto


Populara enhavo

Montriĝas enhavo pleje ricevinta reputacion la 05/09/20 en ĉiuj lokoj

  1. 1 poento
  2. 1 poento
  3. 1 poento
    "ĝi estas origine itala partizana kanto de la Dua Mond-milito" Tio estas malprava, ĝi origine estis kanto de rizkampaj laboristinoj por protesti kontraŭ la tro penigaj laborkondiĉoj. Poste ĝiaj paroloj estis ŝanĝitaj por krei tiun partizanan kanton. https://www.youtube.com/watch?v=6CW6l-A1rnk
  4. 1 poento
    Per la nova interreta Aŭskultejo oni povas aŭskulti kaj libere elŝuti sonlibrojn kun fabeloj, poezio kaj prozo, kaj ankaŭ kantojn en Esperanto. En tiu ĉi malfacila tempo de la koronvirusa epidemio ja multaj el ni devas esti hejme kaj serĉas interesajn, amuzajn kaj utilajn okupiĝojn. Kunlabore kun Germana Esperanto-Biblioteko en la urbo Aalen, mi do decidis donaci al esperantistoj sonlibrojn kaj kantojn, kiujn mi antaŭe eldonis sur kompaktaj diskoj (KD) kaj kasedoj. Sonlibroj aŭ aŭdo-libroj lastatempe tre populariĝis en la mondo. Kiu el ni ekzemple ne ŝatas aŭskulti fabelojn? La homan voĉon oni povas registri, aldoni muzikon, diversajn sonojn aŭ kantojn, kaj eldoni la registraĵojn sur kompaktaj diskoj aŭ aperigi ilin en interreto. Sekve oni povas aŭskulti ilin, antaŭ ol (agrable) ekdormi, dum hejmaj laboroj, en aŭtomobilo, aŭtobuso aŭ trajno, aŭ helpe de ili lerni kaj perfektiĝi en la lingvo. Sonlibroj estas ankaŭ tre valoraj por tiuj, kiuj studas Esperanton. Per ili oni povas aŭskulti kaj kompreni parolatan tekston, lerni novajn vortojn, alproprigi al si la plej bonan elparolon, belajn kaj imitindajn dir-manierojn el popularaj libroj aŭ kantoj, el la agrabla mondo de fabeloj, rakontoj, poezio aŭ muziko. La nova Aŭskultejo estas trovebla ĉi tie. Jen kelkaj el la verkoj, kiujn vi trovos en ĝi: Populara rakonto de Aleksander Puŝkin La neĝa blovado; Poemoj kaj kantoj La Stranga Butiko kaj Verd-kata Testamento de Raymond Schwartz; Fabeloj de la fratoj Grimm (Feliĉa Joĉjo. Haĉjo kaj Grenjo. La sep kapridoj. Reĝo rano kaj fera Henriko. Fiŝkaptisto kaj lia edzino. La ora birdo. Neĝulino…) Fabeloj de Andersen (Malgranda Niko kaj granda Niko. Reĝidino sur pizo. Elinjo-Fingreto, Malbela anasido. Abio. Neĝa Reĝino…) Kantoj por kursoj (Kukolo. Iris knabineto. Mariŝa…) La muziko de Ora team' (Reklamo al silento, Jen mia numero, Via eta timo, Letero de Vincento, Sur la sama ŝipo…) Kantoj de l’ popolo (27 slovakaj popolkantoj en Esperanto). Agrablan kaj utilan aŭskultadon, karaj esperantistoj! Stano Marček
  5. 1 poento
  6. 1 poento
  7. 1 poento
  8. 1 poento
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.