Salti al enhavo

Furorlisto


Populara enhavo

Montriĝas enhavo pleje ricevinta reputacion la 03/15/20 en ĉiuj lokoj

  1. 2 poentoj
    Mi studas Esperanton per interreto, mi ne havas esperantistojn por paroli aux auxskulti. Tio programo estas tre utila.
  2. 1 poento
    La unueco de la mondo kaj ĝia diverseco estas temoj ligitaj inter si. Ni ĉiuj estas homoj. Sed ni havas diversajn kulturojn, folklorojn kaj etnojn, kiuj tamen estas bazitaj sur similaj principoj. Kiel socio ni havas multajn lingvojn, kiuj estas malsamaj – sed komuna inter ni estas la fakto havi formon de komunikado. Ni havas la saman kulturon kiel homa socio, sed la unuopaj socioj havas malsamajn kulturojn. Unueco en diverseco: jen la temo de la Esperanto-Etfilm-Konkurso anoncita de Svisa Esperanto-Societo. Montru en via filmo ian formon de Unueco en Diverseco ekzistantan en nia mondo. Vi povas bazi ĝin sur unu aŭ sur ĉiuj el la aspektoj menciitaj supre, aŭ elekti alian laŭ via prefero. Ĉe la Esperanto-Etfilm-Konkurso povas partopreni homoj de iu ajn aĝo el la tuta mondo. Atentu, ke necesas plenumi ĉiujn kondiĉojn listigitajn sube. Limdato por alsendo de la filmkontribuoj: 20-a de aprilo 2020. Finalo kaj premiado: 2-a de majo 2020 en Zuriko, Svislando. Dum la finalo la ĉeestanta publiko rajtos voĉdoni por sia preferata filmo. Oni prezentos kvar premiojn de 350, 200, 100 kaj 50 svisaj frankoj. Se vi deziras partopreni en la konkurso, bonvolu aliĝi ĉi tie antaŭ la 20-a de aprilo. KONDIĈOJ 1. La etfilmo devas esti produktita inter la 1-a de februaro kaj la 20-a de aprilo 2020. 2. La longeco de la filmo nepre devos esti inter 3 minutoj kaj 5 minutoj. Pli longaj aŭ mallongaj filmoj ne estos konsiderataj. 3. Enkodigo: MP4; HD (1280x720p/i aŭ 1980x1080p/i). 4. Temo: “Unueco en diverseco”. 5. Permesataj estas etfilmoj, kiuj havas rilaton al la temo. 6. Ne permesataj estas reklamofilmoj. 7. La filmoj devas enhavi parolatan lingvon. Filmoj, kiuj ne estas en Esperanto, devas havi subtekstojn en Esperanto. Se vi bezonas Esperantan tradukon, ekzemple por subtekstoj, vi povas kontakti la Esperanto-grupon en Fejsbuko. 8. La filmoj devas esti senditaj per retservilo kiel Dropbox, Google Drive, OneDrive, Bitcasa, SkyDrive, Wetransfer aŭ simile. 9. Estos akceptitaj nur aliĝoj kaj kontribuoj, kiuj alvenos ĝis plej malfrue la 20-a de aprilo. 10. Estos konsiderata nur 1 filmo por ĉiu partoprenanta persono aŭ grupo. 11. Per la aliĝo la partoprenanto konfirmas, ke li aŭ ŝi posedas ĉiujn rajtojn pri la prezentado de la submetata filmo. 12. El la submetitaj kontribuoj la ĵurio elektos 10, kiuj tiam estos prezentataj dum la finalo. 13. La gajnantoj devos se eble ĉeesti la tagon de la premiado, kaj nepre devos informi la organizantojn, se ili ne povos ĉeesti. 14. La gajnintoj de la konkurso estos kontaktitaj per retpoŝto. 15. La partoprenantoj konsentas, ke iliaj filmoj aperu ĉe la retpaĝoj de la konkurso kaj de Svisa Esperanto-Societo, kaj en la jutuba kanalo SvisRaporto. Nelida Weidmann
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.