Dankon pro la kontribuo al la diskuto, @Zam-ideano. Ni sciis, ke tiu artikolo starigos grandan, interesan, debaton. Vi certe pravas pri tio, ke en Francujo kaj en la franca lingvo oni ne povus diri ke Aŭstralio estas kontinento. Same, en pluraj eŭropaj landoj, kiel ekz. en Italujo kaj en la itala lingvo. Tie, Aŭstralio ne povus esti 'kontinento' ĉar ĝi estas lando, kiu ja estas parto de kontinento, kiu nomiĝas 'Oceanio'. Memoru, tamen, ke la diskuto temas pri la difino de tiuj termasoj en Esperanto, kaj ne en la naciaj lingvoj.. La nacia lingvoj kaj eduk-sistemoj certe montras malsimilecojn kiam ili difinas la nomojn de la kontinentoj. En Esperanto, laŭ la oficiala difino de la Plena Ilustrita Vortaro, Aŭstralio certe povas esti 'kontinento' sed tiu difino de kontinento ne estas la sama difino de 'continent' en la franca.
En la naciaj lingvoj la vorto estas iomete nedifinita, ambigua, t.e. ĝi difinas kaj geografian kaj politikan estaĵon. Pro tio, estus utile en Esperanto ne fari tion, ne havi unu ambiguan vorton por du malsamaj ideoj, kaj anstataŭ havi du vortojn, kiel kontinenton kaj mondparton.