Salti al enhavo

Furorlisto


Populara enhavo

Montriĝas enhavo pleje ricevinta reputacion la 01/16/20 en ĉiuj lokoj

  1. 1 poento
    Kiam mi estis infano mi lernis, ke estas kvin kontinentoj: Eŭropo, Ameriko, Afriko, Azio kaj Aŭstralio. Mi pensas, ke verŝajne ĉiuj homoj de mia aĝo (almenaŭ en Eŭropo) lernis tion. Kiam mi devis verki klarigon pri la vorto kontinento por uea.facila mi nature skribis: La nomo de la kvin kontinentoj estas Afriko, Ameriko, Aŭstralio, Azio kaj Eŭropo. Mi estis surprizita, kiam Jean-Claude Roy, kiu provlegis la tekston, atentigis min, ke la kvina kontinento ne estas Aŭstralio, sed Oceanio. Fakte, mi ĉiam iom nebule pensis, ke krom Aŭstralio ekzistas Novzelando, sed mi sen aparta pensado pri la afero akceptis tiujn tradiciajn kvin nomojn. Antaŭ multaj monatoj mi demandis en Fejsbuko, kion la homoj opinias pri tio, kaj ricevis la plej diversajn respondojn. Finfine mi konkludis, ke ne ekzistas konsento, kio konsistigas kontinenton, kiuj estas iliaj nomoj, aŭ eĉ kiom da kontinentoj ekzistas. Laŭ iuj homoj la kontinentoj estas sep, laŭ aliaj kvin aŭ ses. Tiuj malsamaj opinioj estas sekvo de geografiaj, sociaj kaj kulturaj faktoroj. Ĉiuokaze, la celo de la difinoj en uea.facila ne estas doni plenan enciklopedian klarigon pri la signifo de iu vorto, sed nur mallonge kaj per simplaj vortoj (kiuj mem devas troviĝi en la vortlisto) komprenigi al la legantoj ĝian signifon. Jen mia nuna difino de la vorto kontinento: Afriko, Ameriko, Azio, Eŭropo kaj Oceanio estas kontinentoj. Tio verŝajne ne kontentigos ĉiujn, sed espereble ĝi almenaŭ ne ofendos. Kaj certe neniu per tiu klarigo povus dubi, kio estas la signifo de la vorto kontinento. Anna Löwenstein
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.