Mi ĝojas anonci, ke la 15-an de decembro, en Zamenhof-tago, oni elektis min Esperantisto de la jaro. Tio estas granda honoro por mi persone, sed pli grave, ĝi estas rekono por nia retejo uea.facila. Tial mi konsideras ĝin honoro ne nur por mi mem sed por la tuta retejo kaj ĉiuj kunlaborantoj.
Nia retejo uea.facila ne ekzistus sen partopreno kaj kunlaborado de tuta grupo da homoj. En la frua periodo, kiam uea.facila estis nur ideo en mia menso, tre grava estis la helpo kaj kuraĝigo de Emilio Cid el Brazilo, kiu tiam estis estrarano de UEA. La titolstrio de la retejo estis kreita de Joŝito Haŝimoto el Japanujo.
Poste venis mesaĝo de Tim Owen el Britujo. Sen mia peto li proponis, ke li mem kreos por ĝi modernan retejon. Ĝis tiam mi intencis uzi unu el la senpagaj modeloj troveblaj en Interreto, sed anstataŭe Tim kreis por ni propran retejon pli taŭgan por niaj bezonoj. Li ankoraŭ tre aktive kunlaboras, ĝisdatigante la retejon kaj solvante problemojn.
Mallonge post ekapero de la retejo, skribis al mi Derek Roff el Usono, kun la propono aldoni voĉlegadon de la tekstoj. Mi mem ne havis tiun ideon, kaj se vi rerigardos la plej malnovajn afiŝojn, vi rimarkos, ke ili ne havas sondosieron. Nur post la unua monato komencis aperi la unuaj voĉlegitaj tekstoj. Derek starigis tutan reton da kunlaborantoj, kiujn mi ne nomos unuope, sed ankaŭ ili grave kontribuas al la sukceso de la retejo. Derek daŭre organizas voĉlegadon de la tekstoj.
Alia grava kunlaboranto estas Judit Felszeghy el Hungarujo, kiu ĉiusemajne spektas amason da filmetoj por trovi taŭgajn filmetojn por la uzantoj de uea.facila. Centoj da Esperantaj filmetoj estas troveblaj en la reto, sed ne ĉiuj estas taŭgaj por lernantoj, kaj bedaŭrinde multaj enhavas lingvajn erarojn. Do ŝi devas ĉiusemajne trovi filmeton sufiĉe facile kompreneblan, kaj laŭeble sen eraroj.
Tre frue mi ricevis de Jean-Claude Roy el Francujo korektojn kaj atentigojn pri miskompreneblaj frazoj. Do estis natura afero, ke mi tre baldaŭ petis lin regule kontroli la tekstojn antaŭ la aperigo.
En Facebook mi legis rekomendon pri facilaj libroj taŭgaj por lernantoj. Ĝi estis verkita de itala esperantisto loĝanta en Britujo, Maurizio Giacometto. Vidinte tion, mi petis lin ĉiumonate verki artikolon pri tio por nia rubriko Libroservo, kaj tion li regule faras.
Ĉu vi rimarkis, ke la ĉefbildo de la artikoloj fariĝis pli belaj kaj pli artismaj? Antaŭe mi faris ilin mem, sed de du monatoj ni havas novan kunlaboranton Fabiano Corsetti, kiu faras pli belajn ĉefbildojn ol mi kapablis fari!
Necesas mencii ankaŭ la gravan kontribuon de fondaĵo ESF (Esperantic Studies Foundation), kiu jam du fojojn donis al ni financan helpon por la kostoj starigi kaj prizorgi la retejon.
Kaj kompreneble ni ne forgesu ankaŭ ĉiujn homojn, kiuj verkis artikolojn, komentojn, sin-prezentojn kaj raportojn por uea.facila dum la pasinta jaro!
Kiel vi vidas, ne eblas funkciigi retejon sen la konstanta kunlaborado de amaso da homoj!
Anna Löwenstein