Salti al enhavo

Furorlisto


Populara enhavo

Montriĝas enhavo pleje ricevinta reputacion la 12/30/19 en ĉiuj lokoj

  1. 2 poentoj
  2. 1 poento
    En 1977 germana ĵurnalisto kaj esperantisto havis belan ideon: li deziris fondi ĉiusemajnan Esperanto-revuon. Ekzistas kompreneble multaj nacilingvaj semajnaj gazetoj, sed Esperanto-revuo havus apartan avantaĝon. En nacilingvaj gazetoj kutime laboras loĝantoj de la lando, kie la revuo estas eldonata. Per Esperanto, tamen, la ĵurnalistoj povus esti loĝantoj de la landoj, pri kiuj ili verkas. Tio signifus, ke en internaciaj raportoj la legantoj ricevos la vidpunkton de lokulo. En 1978 tiu ĵurnalisto, Stefan Maul, realigis sian ideon. Li aperigis prov-numeron de revuo Semajno, lukse presita en 40 paĝoj kun multaj ilustraĵoj. La eldonon Maul pagis el la propra poŝo. Li kalkulis, ke 50 numeroj de Semajno povos aperi ĉiujare, se 10 000 homoj pretos pagi la abonon. Bedaŭrinde la projekto ne sukcesis. La abonprezo por bele ilustrita semajna revuo estas sufiĉe granda sumo, kaj necesus pagi la tutan jaron en unu fojo (nacilingvajn revuojn oni kutime pagas ĉiusemajne, kiam oni aĉetas ilin, do la sumo ne ŝajnas tiom granda). Krome, por Esperanto-revuo ĉiam necesas kalkuli ankaŭ la sendokostojn, kio signife altigas la prezon de la revuo. Estis neeble trovi 10 000 esperantistojn, aŭ eĉ mil, kiuj pretus pagi tiel altan kotizon. Maul jam forlasis sian ideon, kiam li ricevis proponon de dana eldonisto, Torben Kehlet. Kehlet estis estro de la Esperanto-eldonejo TK/Stafeto. Li opiniis, ke la semajna gazeto havas nerealisme altan kotizon. Anstataŭe li proponis eldoni ĝin unu fojon monate, kaj mem akcepti la financan riskon. Maul akceptis tiun proponon, kaj la unua numero de revuo Monato aperis en januaro 1980. Kvardek jarojn post sia ekapero, Monato ankoraŭ vivas kaj bone fartas, kun legantoj en pli ol 65 landoj. Ĝi enhavas artikolojn pri politiko, kulturo, scienco, moderna vivo kaj aliaj temoj. Laŭ la unua ideo de Maul, la raportistoj de Monato kontribuas nur artikolojn pri sia propra lando. Stefan Maul redaktis la revuon ĝis 1992, sed la laboro estas tro granda por unu homo. Poste, la taskojn transprenis tuta teamo da redaktoroj. Maul revenis kiel ĉefredaktoro de 1999 ĝis 2010. La gvida redaktoro nuntempe estas Paul Peeraerts el Belgujo. Monato estas legebla en papera versio, sed ankaŭ rete en la formoj PDF, Mobipocket, kaj ePUB. Malnovaj artikoloj estas legeblaj senpage.
  3. 1 poento
    Danko por via komento, JabierKubo! Fakte, „Gerda malaperis” estas eĉ pli longa filmo, pli ol unu kaj duonhora, sed mi konsideras ĝin al ĝenro de „instrufilmo”. Same dokumentfilmoj ne estas fikciaj. Sed mi konsentas forlasi la „ĝis nun unusolan” difinon, ĉar eble, kaj espereble baldaŭ naskiĝos pliaj origine Esperantlingvaj kaj longdaŭraj fikciaj filmoj.
  4. 1 poento
    La nomo de mia patro estis Jacques-Louis Mahé, kaj ne Jean-Louis. Kooperativo de Literatura Foiro ne ricevis "afablan permeson" de li. Estis pli facile neniam resendi la kontrakton, kiu estis kun la originala filmo (mi havas kopion de ĝi). Clair Mahé
  5. 1 poento
    Mi ne 100% certas ĉu Angoro estas "ĝis nun unu-solan, origine Esperantlingvan long-daŭran fikcian filmon" Mi ekzemple spektis Gerda malaperis sed ja ankaŭ estas pluraj dokumentfilmoj. Ĉu iu povus komenti pri tio.
  6. 1 poento
  7. 1 poento
    La surpriza magio de NASK NASK estas la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto. De 50 jaroj ĝi okazas ĉiu-somere en Usono kun internacia grupo de bone konataj instruistoj en pluraj niveloj. Ni alvenis al NASK en ĝia unua tago. Ni sciis, ke la kursoj estos bonegaj, ĉar ni legis pri la instruistoj kaj la ĝenerala programo. Ni timis paroli kun aliaj esperantistoj kaj laŭt-legi en niaj lecionoj. Ni pensis, ke ni kaŝos nin en niaj ĉambroj. Sed ni devas manĝi kaj ni devas trinki. Do, ni iris al la manĝejo. Tie, ni renkontis aliajn komencantojn. “Kiam?” “Kial?” “Kiu?” Multajn demandojn ni ricevis. Multajn respondojn ni donis. Tiel ni ekkonis unu la alian. Ni pensis, ke eble NASK ne estos tro malbona. Ni trovis la veran magion de NASK en la tempoj inter la lecionoj. Ni eksentis novajn sentojn. Kiuj estas ĉi tiuj sentoj? La lernantoj fariĝis bonaj amikoj per siaj komunaj spertoj. Kune ni profunde amikiĝis. Jen la pordo al la mondo. Ni venis al Nord-Ameriko el Kanado, Germanujo, Domingo, Usono, kaj aliaj landoj. Niaj novaj karaj amikoj certe estas diversaj. En la gufujo, dum la ekskursoj, kaj tra Esperantujo, ni trempis nin en la Esperantan kulturon. Ni tre kreskis dum naŭ tagoj. Ni ne imagis, ke tio eblos. Sed ni parolis kun ĉiuj. Ni diris novajn frazojn, kiujn ni neniam antaŭe aŭdis. Ni fariĝis esperantistoj. Ni ĵus devis foriri kaj tio dolorigas nin. Sed ĝi ne estis la fino, ĉar ni diris, “Ĝis la revido!” Aŭtunjo Ward kaj Miĉo Harden En 2020 okazos la 51-a jaro de Esperanto-instruado ĉe NASK. Komencintoj povos ĝui la saman magion, kiun spertis Aŭtunjo kaj Miĉo: rapidan pliboniĝon en tut-Esperanta etoso plena je amikoj, babilado kaj efika instruado. Venu el ĉiuj kontinentoj por partopreni! Pli da informoj troviĝas ĉe nask.esperanto-usa.org.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.