Salti al enhavo

Furorlisto


Populara enhavo

Montriĝas enhavo plej ricevinta reputacion la 05/22/19 en ĉiuj lokoj

  1. 1 poento
    Karlo, Facila legolibro. Edmond Privat. Sanpaŭlo: Esprima.com.br, 2018. 277 paĝoj, 7 cm. Prezo 6.90 €. La romaneton Karlo verkis fama Esperantisto Edmond Privat (1889-1962). Brazila eldonisto Esprima reeldonis ĝin kiel libreton en 2018. Ĝi estas la kvara titolo de la kolekto Nia Juvelaro. La subtitolo Facila legolibro ja donas al ni ideon pri la taŭgeco de tiu libro por komencantoj kaj progresantoj. Privat aperigis la libron jam en 1909 post peto de la eldonisto, ke li verku ‘facilan legolibron por la lernantoj de kursoj aŭ por komencintoj kiuj ĵus finis sian lernadon laŭ lernolibro’. Tiun peton de la eldonistoj Privat plenumis prezentante dudek ĉapitrojn. La tekstoj de la ĉapitroj formas la rakonton de la vivo de Karlo, de la infan-aĝo ĝis lia edziĝo. Se vi serĉas draman konflikton aŭ danĝerajn aventurojn, ne legu tiun ĉi libron. La rakonto havas dolĉan, ŝerceman kaj senteman simplecon. Ĝi finiĝas per bela edziĝo-vojaĝo de Karlo kun lia juna edzino Alico. Karlo celas nur esti facila legolibro por la lernantoj de Esperanto. Tiun celon ĝi plene trafas per la uzo de bonega, simpla, eleganta kaj klasika Esperanto. Oni povas profiti tiun libron kaj kiel legolibron kaj kiel lernolibron, precipe per la uzo de la demandaro ĉe la fino de ĉiu ĉapitro, kiu rilatas al la detaloj de la ĉapitro mem. Legu, relegu, ridetu kaj lernu. En 2002 aperis ankaŭ japana eldono de Karlo, kun ĉeflanka traduko en la japana kaj komentaro japanlingva. Tradukis ĝin Itabasi Tutomu, Koyama Takesi kaj Yamazaki Masaru. Ĉe la libroservo de UEA estas aĉeteblaj pluraj eldonoj de la libro: Esperanta (2017), Esperanta (2018) kaj Esperanta/japana (2002).
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.