Salti al enhavo

Furorlisto


Populara enhavo

Montriĝas enhavo plej ricevinta reputacion la 05/14/19 en ĉiuj lokoj

  1. 1 poento
    Elkorajn salutojn al vi Kara Serge, Mi sxatas vian komenton. kaj mi esperas ke ni renkontugxu en Bujumburo al Goma. Bonfarton al vi. Fratamike, Via, Nickson !
  2. 1 poento
    Dankon al vi kara NIKSON pro la verkado de ĉi tiu riĉa artikolo, mi ŝatus partopreni la defendad-ceremonio de tiuJ junaj kaj brilaj geesperantistoj, sed mi ne sukcesos pro multaj malhelpoj, tamen en mia koro vi ankoraŭ estas. Espereble ni renkontiĝos en Goma aŭ en BURUNDO dum ĉi jara Afrikana Esperanto Kongreso!
  3. 1 poento
    Elkorajn dankemojn al vi Kara Jean-Claude Roy! Vi pravas, paco estas nia elekto.
  4. 1 poento
    Gratulojn! Kuraĝon kaj sukceson mi deziras! Ni ĉiuj kune elektu pacon ;-)
  5. 1 poento
    Ekde la 16-a jarcento, kiam la fama sciencisto Koperniko montris, ke ni ne troviĝas en la centro de la universo, ni sci-volas, ĉu estas aliaj civilizoj en la kosmo aŭ ne. En nia galaksio troviĝas 40 miliardoj da steloj, el kiuj 4 miliardoj havas planedojn similajn al la planedoj de nia sun-sistemo. La universo aĝas 13,7 miliardojn da jaroj, sed nia Tero aĝas nur 4,5 miliardojn. Do, estas eble, ke la vivo kaj eble eĉ la civilizo aperis sur alia planedo antaŭ ol ili aperis sur nia Tero. En la jaro 1950 itala sciencisto Enrico Fermi faris sian faman demandon: “Do, kie ili estas?” Post Fermi, usona astronomo Frank Drake komencis aŭskulti la universon per radio-teleskopoj. Drake elpensis metodon por kalkuli la probablecon de vivo ekster nia Tero. Laŭ la rezulto de lia kalkulo nur en nia galaksio devas esti inter mil kaj miliardo da civilizoj. Jen la metodo per kiu li faris la kalkulon: En la 19-a de oktobro 2017 la astronomoj malkovris, ke objekto granda je 40 x 400 metroj trapasas tra nia sunsistemo je preskaŭ 33 milionoj da kilometroj for de nia Tero. Eblis observi ĝin nur dum unu semajno, sed dum tiu mallonga tempo la astronomoj malkovris, ke la objekto venas el la direkto de la stelo Vega kaj iras al la direkto de la stelaro Pegazo. La unua konata interstela objekto! Astronomoj en Havajo nomis ĝin Oumuamua, kio signifas “mesaĝportanto veninta el fora loko”. Ĝi estas ebena objekto sed ne kometo, ĉar sur ĝi estis nek akvo, nek glacio. Tial ĝi ne elĵetas materialojn post si. Ĝi estas formita el tre densaj ŝtono kaj metaloj. Unue la teleskopo Hubble rimarkis, ke ĝi havas tre altan kaj ankaŭ tre ŝanĝiĝeman rapidecon. Kutime asteroidoj havas la proporciojn 1:3, sed la proporcioj de Oumuamua estis 1:10. La objekto ne estis varmiĝanta, do ĝi devas havi tre spegul-aspektan eksteraĵon. Ĝi estas tre malsimila al ĉiuj aliaj kometoj kaj asteroidoj, kiujn ni ĝis nun observis. En novembro 2018 Avi Loeb, profesoro ĉe la universitato de Harvard, verkis sciencan artikolon, en kiu li nomis Oumuamua-n “interstela vel-ŝipo”. Tre maltrankviliga artikolo ĝi estis kaj por la publiko kaj por sciencistoj, ĉar Loeb estas estro de la Fako de Astronomio en la universitato kaj ankaŭ ĉefo de Scienca Fondaĵo por Teorio kaj Komputado (ITC) en la Centro Harvard-Smithsonian por Astrofiziko. Laŭ la artikolo de Loeb, Oumuamua eble estas la restaĵo de unu el miloj da kosmoŝipoj iam senditaj de eksterteranoj en ĉiun direkton tra la interstela spaco por esplori, ĉu ekzistas vivo. Ĝi povus ankaŭ esti ŝipo de eksterteranoj sendita rekte al nia sunsistemo kun la sama celo. Ne ĉiuj akceptis lian teorion, sed Loeb respondis per la vortoj de la fama detektivo Sherlock Holmes: “Kiam oni forigas la maleblon, tio kio restas, kvankam nekredebla, devas esti la vero”. La veron ni eble malkovros post kiam la teleskopo Synoptic Survey (LSST) komencos funkcii post kelkaj jaroj. Fontoj: <http://www.salom.com.tr/haber-110017-bir_cisim_yaklasiyor_du__oumuamua.html?fbclid=IwAR2OVT1mHGG2YtbjW9982_AKPoopEC5FX4l-8wMS04lFvnvEs5owcH_Z0sg> <http://www.spiegel.de/international/zeitgeist/astronomer-avi-loeb-on-the-interstellar-body-oumuamua-a-1246803.html>
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.