Salti al enhavo

Furorlisto


Populara enhavo

Montriĝas enhavo plej ricevinta reputacion la 02/04/19 en ĉiuj lokoj

  1. 1 poento
    Ĉiu-jare, dum la lastaj tagoj de decembro kaj unuaj tagoj de januaro, estas mezgranda kunveno kun la nomo JES (Junulara Esperanto-Semajno). Ĝi kutime okazas aŭ en Pollando aŭ en Germanujo (sed en unu jaro ĝi okazis en Hungarujo). Ĉi-jare ĝi estis en Germanujo, en Storkow, malgranda urbo unu horon per trajno for de Berlino. Ĝi daŭris de la 28-a de decembro 2018 ĝis la 4-a de januaro 2019. Ĝia celo estas homoj kiuj aĝas inter 18 kaj 35, sed tio ne estas fiksita limo. Kio okazas ĉe tiu aranĝo? Dum la tagoj estas prelegoj, laborgrupoj, kaj diskutoj pri diversaj temoj. Ĉi-jare okazis kunsidoj pri: meditado, diversaj stiloj de dancado, volontulado en Esperantujo, kaj lingvolernado. Foto: Ivo Miesen Dum la vesperoj estas diskejo, diversaj koncertoj, kaj la trinkejo. La etoso estis festema, sen esti troa. Do, se vi estas juna, aŭ almenaŭ jun-kora, nepre venu al JES. En la fino de ĉi tiu jaro (2019) ĝi estos en Głuchołazy en Pollando. Ĉu mi vidos vin tie? Matt Peperell
  2. 1 poento
    Mariana, tiu retejo ne provizas tiun rimedon (RSS) pro tio, ke ĝi ne havas bazan strukturon de taglibro (blogo), ĉar verdire ĝi estas informa retpaĝaro (portugallingve), kaj en Esperanto ĝi enhavas nur 31 retpaĝojn, kiuj estas monate ĝisdatigitaj laŭvice, celante prezenti iom da skribaĵo en la lingvo.
  3. 1 poento
    Bonege! Apartan dankon pro la son-dosiero.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.