Salti al enhavo

Furorlisto


Populara enhavo

Montriĝas enhavo pleje ricevinta reputacion ekde la 06/02/20 en ĉiuj lokoj

  1. 2 poentoj
    Ĉu vi pensas, ke eblas instrui Esperanton sen lernolibroj? Certe eblas! Ni havas komputilojn kaj interreton! Ĉu vi opinias, ke la lernado povus esti nur en Esperanto kaj sen nacia lingvo? Povus esti malfacile! Ĉu la lernantoj povas esti de diversaj nacioj? Kaj estus tre bone, ĉu ne, se la instruisto estus eksterlandano, kiu ne parolas la lingvojn de la kursanoj? Tio pli similas al fantazio ol al la realo… Ĉu plaĉas al vi la ideo, ke gramatikajn regulojn vi devus mem eltrovi pere de ekzemploj? Tio povus esti interesa sperto. Ĉu estus interese, se vi devus respondi al demandoj ĥore, en grupo? Mi ŝatus, ĉar mi ne timus erari. Ĉu vi ŝatus, ke lernado estu gaja, amuza kaj kun multaj ŝercoj? Tio estus agrabla maniero! Do, tia metodo ekzistas jam 100 jarojn! La nomo de la metodo estas Cseh-metodo, ĉar ĝi estis kreita de Andreo Cseh, pastro el Rumanujo! Lia metodo por instrui rekte, sen lernolibroj, aperis pro neceso. Pastro Andreo Cseh en la jaro 1920 havis centojn da kursanoj, kiuj estis de kelkaj nacioj. Li komencis instrui prezentante la objektojn de la klasĉambro. Poste li aldonis novajn vortojn kaj esprimojn. Li ne multe prezentis gramatikon sed donis ekzemplojn, por ke la kursanoj mem serĉu la regulojn. Liaj lernantoj ofte respondis al la demandoj kaj ripetis novajn frazojn ĥore. Kursoj estis tre sukcesaj kaj Cseh ekinstruis ankaŭ en aliaj landoj de Eŭropo. Diverslandaj instruistoj vidis, ke rekta komunikado bone funkcias, kaj ankaŭ ili entuziasme komencis uzi la Cseh-metodon. Centoj da homoj lernis Esperanton per tiu metodo. La celo de la metodo estas doni al komencantoj belan senton de interesa kaj gaja lernado, entuziasmon kaj memfidon. Bona etoso kaj ĥora ripetado montras, ke lerni Esperanton estas interesa kaj valora maniero uzi sian tempon. Por instruisto tiu metodo estas postula, ĉar necesas esti kuraĝa, kapabla improvizi kaj veki la entuziasmon de kursanoj, ankaŭ kunhavi multajn ludilojn, kaj diversajn lernilojn. Feliĉe nun ofte sufiĉas instrui per bildoprezento anstataŭ kunporti verajn objektojn. La 24-an de majo 1930, en Hago (Nederlando) estis fondita la Internacia Cseh-Instituto de Esperanto. Dum jardekoj tiu instituto (kiu en 1952 ŝanĝis sian nomon al Internacia Esperanto-Instituto) zorgis pri la edukado de Cseh-instruistoj, helpo pri instrumetodoj, organizado de kursoj kaj seminarioj. Ĝi ankaŭ eldonis librojn kaj produktis la Esperantan tradukon de la filmo Mazi en Gondolando. Nun la instituto daŭre funkcias kaj okupiĝas pri kursoj, organizas kunvenojn pri Esperanto-kulturo kaj helpas la evoluigon de komputilaj programoj por la esploro kaj uzo de Esperanto. Gražina Opulskienė
  2. 2 poentoj
    Andreo Cseh naskiĝis la 12-an de septembro de 1895 en Luduş (Transilvanio), tiam parto de la Aŭstra-Hungara Imperio. Li loĝis en plurlingva urbeto, kie oni parolis la germanan, la hungaran kaj la rumanan lingvojn. Tial li baldaŭ komprenis la neceson de komuna lingvo. En 1911, kiel mezlernejano, li eklernis Esperanton memstare helpe de lernolibro, kaj ekkorespondis kun multaj esperantistoj. En 1919 li fariĝis katolika pastro kaj eklaboris en preĝejo en la urbo Sibiu. Ekde 1920 Andreo komencis gvidi senpagajn Esperanto-kursojn por amikoj kaj kolegoj, poste ankaŭ por laboristoj. Inter liaj lernantoj estis parolantoj de la germana, hungara kaj rumana lingvoj, sed ofte okazis, ke ne ĉiuj parolis la saman lingvon. Tial Andreo alkutimiĝis uzi nur Esperanton dum siaj lecionoj, kaj ne uzi aliajn lingvojn. Tiun saman jaron, loka organizaĵo petis Andreon gvidi kurson por ĝiaj laboristoj. Pro la postsekvoj de la Unua Mondmilito, la poŝto ankoraŭ malbone funkciis. La lernolibroj ne alvenis ĝustatempe, sed li kuraĝis instrui sen ili kaj improvizis propran metodon bazitan sur konversacio. Tiu nova metodo havis neatenditan sukceson, do li perfektigis ĝin kaj baldaŭ fariĝis fama instruisto inter la esperantistoj, kiuj ofte invitis lin instrui eksterlande. En 1924 lia episkopo rajtigis lin okupi sian tempon nur per instruado. Li eklaboris kiel sekretario de la Internacia Centra Komitato de la Esperanto-Movado, helpante en la organizado de la Universalaj Kongresoj. Li gvidis kursojn en Estonio, Francio, Germanio, Latvio, Nederlando, Norvegio, Pollando kaj Svislando. Aparte longa kaj sukcesa estis lia restado en Svedio, kien li iris pro invito de la urbestraro de Stokholmo por gvidi kursojn en la Nacia Parlamento. Lia kreskanta famo igis lin okazigi la unuan internacian kurson por instruistoj, kiu okazis dum la 21-a Universala Kongreso en Budapeŝto en 1929. Tra la jaroj li trejnis plurajn centojn da instruistoj en la uzado de lia metodo, interalie Lidja Zamenhof kaj Julio Baghy. En 1930 li ekloĝis en Nederlando kaj kune kun gesinjoroj Isbrucker li fondis la Internacian Esperanto-Instituton en la urbo Arnhem. En 1932 li kreis gazeton por komencantoj La Praktiko, kiu aperis ĝis 1970. En siaj kursoj li kunvenigis homojn el diversaj religioj. Tial la episkopo de Harlemo admonis lin plurfoje, kaj finfine li malpermesis al Andreo servi kiel pastro. Okaze de la 25-a datreveno de la morto de Zamenhof, en 1942, Esperantistoj kunvenis kaŝe pro la tiama milito kaj la germana okupado. Andreo Cseh kaj Julia Isbrucker fondis la Universalan Ligon, kiu celis “konstrui novan mondon, en kiu la diversaj homoj kaj nacioj kune vivos kaj por siaj komunaj interesoj kunlaboros.” Ene de la Universala Ligo, Andreo Cseh komencis eldoni Esperantan mon-unuon nomatan Stelo. Ĝi estis uzata por fiksadi la prezojn de Esperantaj servoj. Komence de 1978 Andreo rericevis la rajton al pastra servado, kiam li loĝis en maljunulejo. Unu jaron poste li mortis en Hago. Atilio Orellana Rojas
  3. 2 poentoj
    Interese estas montri, kiel oni laboras en kuirejo por produkti iun manĝaĵon.
  4. 2 poentoj
    NASK estas la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto. De pli ol 50 jaroj ĝi okazas ĉiu-somere en Usono kun internacia grupo de bone konataj instruistoj en pluraj niveloj. En 2020, la kutima ĉeesta kurso ne povos okazi, pro la tutmonda epidemio. Tamen NASK ja okazos, ĉar oni decidis organizi retan kurson, al kiu ĉiuj tra la mondo estas invititaj. La aranĝo okazos vespere (laŭ la usona tempo) de 19:30 ĝis 21:00 EDT (Nov-jorka tempo). La datoj estos 29 junio - 3 julio kaj 6-10 julio. La kursoj okazos pere de la programaro Zoom kaj havos tri nivelojn. La kosto estas 75 usonaj dolaroj. Dum 2020 NASK estos oficiala parto de la reta Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) de UEA. Pro tio, la organizantoj aldonis novan sekcion al du el la niveloj. Sekve, la post-baza kurso kaj la meznivela kurso havos du elektojn en ĉiu tago. Tio estas bona novaĵo por homoj ekster Nord-Ameriko, ĉar la novaj sekcioj okazos pli frue en la tago por ke la horo estu pli oportuna, almenaŭ por eŭropanoj. Se vi volas plibonigi vian Esperanton, multe lerni kaj aktive ekzerci vin en la aŭskultado kaj parolado de la lingvo kun multaj aliaj lernantoj tra la mondo, tiu ĉi somera studprogramo, kiu emfazas aktivan uzadon de Esperanto dum pluraj tagoj, estas por vi. Jam aliĝis 113 homoj, kaj pliaj certe alvenos. Ĉu vi estos inter ili? Aldonajn detalojn kaj la aliĝilon vi trovos en la jena retpaĝo. Maŭrico Giacometto (Rico)
  5. 2 poentoj
    Mi trovas ĉi tiun artikolon tre interesa do mi partoprenos en la virtuala NASK por plibonigi mian Esperanton. Koran dankon al uea-facila.
  6. 2 poentoj
  7. 2 poentoj
    La fermita urbo. István Nemere. Vieno: IEM, 2000 (2a eld). 158 paĝoj, 23 cm. ISBN 3901752196. Prezo 12.00 €. La fermita urbo estas la unua Esperanta romano de István Nemere, verkita kaj publikigita en 1982 kaj re-eldonita en la jaro 2000. Se vi ŝatas sciencfikcion kaj misterajn intrigojn, jen libro por vi. En la dudek-sesa jarcento, kiam unuiĝinta tutmonda ŝtato preskaŭ ne plu konas krimojn kaj perforton, juna sciencisto Mark Bellor trovas urbon kaŝitan kaj enfermitan al la ekstera mondo. Tiu urbo montriĝas tute malsimila al la mondo, kiun li konas, ĉar tie mortigoj, bataloj kaj krimoj estas ĉiutagaj spertoj. La ĉefrolulo devas malkovri la kialon de tia stranga evoluo. Bedaŭrinde, li tre baldaŭ mem kaptiĝas en la okazaĵoj de tiu urbo. Eĉ lia vivo estas en danĝero. La priskribo de la intrigoj en la fermita urbo kaj en la ekstera mondo tuj kaptos vin. Same faros la mistero, kiu cirkaŭas la ĉefrolulojn. Vi ne plu povos demeti la libron kaj volos tuj legi ĝin ĝis la fino. Iufoje malfortaĵoj troviĝas. De tempo al tempo la leganto trovos kelkajn detalojn de tiu fermita mondo neverŝajnaj. Ĉefe, tamen, la lingvo fluas tre bone kaj ĝi estas sufiĉe simpla por komencintoj kaj samtempe sufiĉe riĉa por ĉiaj legantoj. La strukturon de la rakonto oni povus eble plibonigi: post longega komenca ĉapitro sekvas la multe pli mallongaj dua kaj tria. Nespertaj legantoj povus tial senkuraĝiĝi je la komenco de la legado, kiam ĉiuj fadenoj ankoraŭ ŝajnas tute senrilataj kaj ne necesaj al la solvo de la mistero. Tamen, legantoj, ne senkuraĝiĝu. Daŭre legu, sekvante la aventurojn de la ĉefrolulo Mark, homo kiu tuj kaptas vian atenton. Vi certe ne bedaŭros vian elekton kiam, atinginte la finon de la rakonto, vi trovos la solvojn de ĉiuj misteroj. La fermita urbo estas ekscita romano, kiu ankaŭ pensigas nin pri la nuntempaj temoj de interhomaj rilatoj kaj socia moralo. Sed, eĉ se vi ne zorgas pri tiaj moralaj temoj, la nura aventureco de la rakonto allogos vin. Maurizio Giacometto ('Rico')
  8. 1 poento
    La Inaŭguro de MondaFest’ 2020, la Monda Festivalo de Esperanto, okazis la 20-an de junio je 12:00 UTC. La programo daŭris 2:30 horojn kaj eblis spekti ĝin en reala tempo ĉe UEAviva, la kanalo de Universala Esperanto-Asocio (UEA) en Jutubo. Estis paroladoj de Duncan Charters (Prezidanto de UEA), Margaret Zaleski-Zamenhof (ano de la familio Zamenhof), Humphrey Tonkin, Sara Spanò kaj Rakoen Maertens (kiuj okupiĝas pri agado por Esperanto ĉe Unuiĝintaj Nacioj), Orlando Raola (estrarano de UEA pri Kulturo kaj Kongresoj) kaj Jérémie Sabiyumva (estrarano de UEA pri Afriko). La tuton reĝisoris la vicprezidanto de UEA, Fernando Maia. La inaŭguro ankaŭ enhavis riĉan muzikan programon, kun partopreno de Fransoazo, Kriztoff, jOmO, Manno Montanna kaj Joel Muhire. Por fermi la aranĝon Amira Chun kantis la himnon de Esperanto, “La Espero”, akompanate de la Sankt-Peterburga Simfonia Orkestro, gvidata de Igor Ponomarenko. Tiu ero estis produktita de la esperantisto Jo Haazen kaj de li donacita al UEA en 2019. Eblas spekti ĝin en la jutubkanalo de UEA, UEAviva. La viv-elsendo okazis en tri platformoj: la retejo MondaFest.net, la jutubkanalo UEAviva, kaj la paĝo de UEA en Fejsbuko. La elsendo en Fejsbuko atingis 6000 homojn dum la unuaj 2:30 horoj, el kiuj 2000 aktive reagis al la elsendo (“ŝatis”, komentis, diskonigis aŭ simple spektis). Nur en Fejsbuko dum la vivelsendado: 130 reagis per “ŝato”, “amo” ktp., 200 diskonigis al aliaj, kaj 1700 efektive spektis ĝin. En Jutubo: 600 homoj spektis realtempe. Kelkaj spektis familie hejme aŭ kun lernantoj. En la retejo ne eblis kalkuli precize, tamen ni povas diri, ke pli ol 2300 homoj spektis realtempe. Tio estis tre bona rezulto! La postan tagon ni ricevis belan surprizon. Ni vidis, ke la esperantistoj ankoraŭ aktive sekvas la aferon. En la 24 horoj post la inaŭguro pli ol 1700 jam spektis ĝin en UEAviva. La filmeto de la Somera Inaŭguro fariĝis unu el la plej spektataj filmoj de la lastaj kvin jaroj en tiu kanalo, kaj la nombro de abonantoj kreskis je pli ol 200 homoj. En Facebook la filmo de la inaŭguro jam atingis preskaŭ 11 000 homojn, kun pli ol 3100 spektoj. Kaj la paĝo baldaŭ superos 7600 abonantojn. Por sekvi la aktualan programon kaj novaĵojn de MondaFest’ 2020: https://MondaFest.net https://EventaServo.org https://RevuoEsperanto.Org Tvitero (https://Twitter.com/UEAviva kaj https://Twitter.com/Revuo_Esperanto) Fejsbuko (https://Facebook.com/Universala.Esperanto.Asocio) Jutubo (https://YouTube.com/UEAviva). Abonu ankaŭ la Festivalan Kurieron kaj la Gazetarajn Komunikojn de UEA. Fernando Maia Jr.
  9. 1 poento
    Mi estas franca kaj mi uzas la libron "Voyage au fil des mots" de André Cherpillod por eviti la konfuzojn Dankon !
  10. 1 poento
    Dankon, estis tre interese !
  11. 1 poento
    Jes, mi intencis uzi la akuzativon de direkto kaj ne nur gramatike sed ankaŭ, ni diru, 'poezie'. Anne vere verŝis siajn sentojn el la koro en la libron.
  12. 1 poento
    Tion foje demandis al siaj lernantoj Marshall B. Rosenberg. Kion li instruis al ili? Sistemon, kiun li kreis kaj nomis SenPerforta Komunikado (SPK, angle: NonViolent Communication®). Tiu rekomendaro helpas nin eliri el la pensmaniero: “Tio estas justa / maljusta”, “Tiu pravas / malpravas”, “Homoj ne rajtas…”, “Ni devas…”, “Li kulpas…”, “Vi meritas…”. Eĉ kiam ni ne vortumas ilin, tiaj pensoj loĝas en ni pro nia edukado kaj pro efiko de la socio en kiu ni kreskas kaj evoluas. Ili respegulas la manieron per kiu ni rigardas la realon, la aliulojn kaj nin mem, tio estas tra okulvitroj kiuj enlasas nur du kolorojn: bonan kaj malbonan. Tio malrapidigas nian kunagemon por konstrui pacon ĉar: • Ĉiuj ni havas malsamajn ideojn pri bono kaj malbono, do ni rigardas nin disaj kaj preteratentas tion, kio interligas nin. • Eĉ unu homo ofte ne konsentas kun si mem pri tio, kio estas bona kaj malbona, aŭ ŝanĝas sian ideon laŭ la tempo. Tio kreas enajn konfliktojn, bedaŭrojn, kulposentojn… kaj ni eluzas nian energion por kontraŭpezi ilin. • Ni estigas sociojn, en kiuj ĉiu unuopulo valoras pli aŭ malpli ol aliulo kaj devas sekvi la volon de la plialtranguloj. Tiel ni lasas flanke la ideon pri socio en kiu ĉiu povas kontribui laŭ siaj plenaj emo, kapablo, kaj personaj valoroj. • Ni sekvas eksteran regularon, ĉu de aliuloj (registaro, religio, ĝentileco, kulturo…), ĉu de memelpensita kondutaro. Dume ni preteratentas ĉies realajn bezonojn en la nuna momento. La propono de SPK estas eliro el tio. Tial ĝi nomiĝas SenPerforta. Temas pri milda kaj tamen longa laboro pri si mem por mallerni tion, kion ni lernis ekde nia plej juna aĝo, flegi la vundojn, kiujn lasis al ni tiu sistemo, evolui kaj kunpaŝi al granda socia ŝanĝo. Kiam ŝajnas al mi, ke iu parolas aŭ agas malprave / nenormale / nejuste mi estas gvidata de mensa rakonto (ĉar praveco, normaleco kaj justeco estas mensaj konceptoj). Mi estas malkonektita de la simpla realo, ke tiu homo parolas aŭ agas laŭ maniero, kiu ne plenumas miajn bezonojn, ekzemple je amo aŭ sekureco. Por tion fari, komence mi povas aŭskulti malpli mian menson kaj pli mian korpon. Mi povas respondi la demandon: kion mi sentas nun? Tiu demando ĉiam gvidas min al mia nuna realo kaj helpas min akcepti la tutan respondecon pri mia (mal)konsentemo. Ju pli da respondeco, des pli da povo kaj libereco! Guillaume Armide
  13. 1 poento
    Jes aligu la FB grupon: SenPerforta Komunikado grupo per Facebook
  14. 1 poento
    Inter la du mondmilitoj, en neniu lando Esperanto havis tiel grandan movadon kiel en Sovetunio. La gvidanto de la sovetia movado dum preskaŭ du jardekoj estis homo, kiun la hungara poeto Kálmán Kalocsay iom moke, tamen samtempe kun respekto, nomis ruĝa-verda car‘ (caro). Ernest Drezen naskiĝis en 1899 en bonstata familio en Latvio (kiu tiam apartenis al la Cara Imperio) kaj studis en la Teknika Instituto de Peterburgo. Tie, frue en 1915, li fondis Esperanto-grupon kaj komencis kolekti librojn pri lingvo-projektoj. Tiuj libroj formis la bazon por grandega biblioteko kaj dumviva scienca okupiĝo. La soldatiĝo en 1916 kondukis lin al servado en la Ruĝa Armeo. Ekde 1921 li laboris en Moskvo. Li okupiĝis pri labor-organizado kaj komunikado – fakoj, kiuj tre gravis por la moderniĝema sovetia ŝtato, en kiu Drezen esperis profesie progresi. Gajnis ankaŭ la Esperanto-movado, kiu en la dudekaj kaj tridekaj jaroj bone evoluis kaj ĝuis iom da oficiala subteno. Kiel ĝenerala sekretario de la nove fondita Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU), li ekde 1921 devis batali samtempe kontraŭ anarkiistoj kaj “neŭtraluloj”. Li partoprenis en pluraj kongresoj de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), ankaŭ en la Universala Kongreso en Danzig (1927). Kongresanoj mire rimarkis, ke la sovetia alt-rangulo vojaĝas, elegante vestita, en unua-klasa vagono. Ernest Drezen ĉe la kongreso de SAT en Gotenburgo, 1928 En 1931 aperis la Esperanta eldono de lia ĉefverko Historio de la Mondolingvo. Lia biografio de Zamenhof (1929) montras, ke Drezen estis profunde ligita al Esperanto, sed ankaŭ sentis bezonon ĉiam denove emfazi sian lojalecon al la reganta sistemo. Ekde 1932 ĉiam pli da kontraŭdiroj ĝenis la agadon de SEU. La ideo de monda revolucio helpis la disvastigon de Esperanto, sed ekde la fino de la dudekaj jaroj SEU koliziis kun novaj politikaj prioritatoj. Drezen daŭre luktis por savi sian organizaĵon. Ke la fortostreĉoj multe afliktis lin, li malkaŝis unufoje: en 1929, dum kongreso de SAT en Leipzig, li emocie deklaris, ke li ĉiam estas “pli malbona komunisto ol bona esperantisto” kaj tial deziras daŭrigi la kunlaboron kun SAT. Tamen post sepjara kunlaboro SEU devis rompi la rilatojn kun SAT. En 1932 Drezen neatendite deklaris, ke pro la postuloj de socialisma konstruado ne eblas trorapidigi la kreskon de la Esperanto-movado. Poste, same subite, li parolis (en 1936) pri ŝanco, ke SEU povos aliĝi al la neŭtrala Universala Esperanto-Asocio (UEA). Samtempe li ĉesis uzi energion por teoriaj prezentoj de la lingva estonteco en tutmonda komunisma socio. Li deklaris, ke Esperanto, elprovata en la multlingva Sovetunio, povas kontribui al egal-rajta florado de ĉiuj lingvoj. Ankaŭ tio tamen ne kreis inter la ŝtataj gvidantoj pli da simpatio por Esperanto. Drezen tiam transiris de la ĉiama politika zigzagado al temo, kiu lin kiel scienciston delonge interesis: la laboro pri internacia scienc-teknika vortaro bazita sur Esperanto. Meze de tiuj esperoj komenciĝis la malliberigado de malnovaj revoluciuloj, altrangaj militistoj, famaj verkistoj kaj de tute nekonataj homoj, inter ili esperantistoj. Plene konfuzita, Drezen en aŭgusto 1936 demetis sian oficon en SEU. La 17an de aprilo 1937 li estis arestita pro “spionado” kaj “terorismo”. Fine de majo 1937 ankaŭ lia edzino, Elena Sazonova, estis malliberigita. La polico jam en 1932 klopodis gajni ŝin por kunlaboro. Tion ŝi malkaŝis al la edzo. En sesmonata esplor-demandado ŝi kuraĝe defendis lin. Post aranĝita proceso Drezen estis mortpafita la 27an de oktobro 1937, Elena kelkajn tagojn poste. Iliaj korpaj restaĵoj estas enterigitaj en du malsamaj lokoj en Moskvo. En majo 1957 la post-Stalina registaro deklaris Drezen senkulpa, simila deklaro pri Elena venis nur en januaro 1990. Ulrich Lins
  15. 1 poento
  16. 1 poento
    La plena historio de Esperanto en Sovetunio kaj la tragedia historio de Drezen mem aperas en La danĝera lingvo. Ĝi estas ekstreme interesa kaj leginda libro - tamen necesas alta nivelo de Esperanto por legi ĝin!
  17. 1 poento
    Interesa artikolo pri la historio de esperanto. Cxi tio artikolo estas parto de la libro "La danĝera lingvo"? Mi scivolas pri la rilato inter esperanto kaj socio.
  18. 1 poento
    "Post aranĝita proceso Drezen estis mortpafita la 27an de oktobro 1937, Elena kelkajn tagojn poste." Kiel terure!
  19. 1 poento
    Ni estas feliĉaj pro tio, ke ni interesigis vin pri NASK. Ĝuu la sperton, pasigu bonan tempon kaj vi certe plibonigos vian Esperanton.
  20. 1 poento
    La 26an de aprilo 2020 okazis la 52a Malferma Tago de la Centra Oficejo (CO) de Universala Esperanto-Asocio – sed ne en la CO en Roterdamo! Ĉi-jare pro la tut-monda epidemio, la Malferma Tago okazis virtuale en Jutubo. La unua parto de la programo komenciĝis per komuna spektado de filmoj Vizito al la Centra Oficejo kaj Konciza bild-historio de la CO. Post tio okazis sep interesaj prelegoj pri tre diversaj temoj. Kelkaj rilatis al lingvaj aferoj, literaturo kaj tradukado, dum aliaj temis pri nutrado kaj teo. Inter la prelegantoj estis Mireille Grosjean, la prezidanto de la grava asocio ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj), kaj Jérémie Sabiyumva, estrarano de UEA. En la dua parto de la Malferma Tago estis kvin prelegoj de famaj esperantistoj en la virtuala kunvenejo de Zoom. Preskaŭ ĉiuj ĉi prelegoj temis pri la movado kaj pri UEA, pri revuo Esperanto kaj pri TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo). La fina kunparolado estis gvidata de la prezidanto de UEA, Duncan Charters, kiu okazigis ĝin per diskutado kun la ĉeestantoj. Li invitis ilin esprimi siajn opiniojn kaj ideojn por eltrovi la plej efikajn formojn de agado en la Esperanto-movado. La bela fina parto de la Malferma Tago estis viva koncerto de Kjara, tre populara itala muzikistino kaj kantistino. Eblas spekti ŝian koncerton ankoraŭ nun. La nombro de partoprenantoj en la unua virtuala Malferma Tago estis multe pli alta ol en antaŭaj okazoj, kiam por partopreni necesis vojaĝi al Roterdamo. Kelkaj partoprenantoj notis, ke la virtualaj kunvenoj verŝajne estas pli egalecaj kaj sen-diskriminaciaj. Ili ankaŭ kostas malpli, ĉar eblas organizi kaj partopreni la kunvenojn preskaŭ senpage. Necesas pagi nur por la interreta konekto. Aliaj avantaĝoj de la virtualaj okazaĵoj estas ke: • Necesas malpli da tempo por ĝui la kunvenon, ĉu kiel prezentanto, ĉu kiel spektanto; • Oni povas spekti la programerojn komforte en sia hejmo, ankaŭ manĝante aŭ kuŝante, eĉ se oni estas malsana aŭ pro diversaj kialoj ne povas vojaĝi; • Oni ne kontribuas al malpurigo de la vivmedio, ĉar ne necesas veturi al la kunvenejo, nek (mal)varmigi la ejon. Preskaŭ la tuta programo de la kutima Malferma Tago povas okazi virtuale. Mankas nur la komuna trinkado de kafo aŭ teo, kiun vizitantoj normale ĝuas ĉe la Centra Oficejo. Ahmadreza Mamdoohi
  21. 1 poento
    Eŭgeno Lanti estis unu el la fondintoj de Sen-nacieca Asocio Tutmonda (SAT), la asocio de esperantistaj laboristoj. Kun aliaj homoj li disvolvis la sen-naciismon, kiu celis la forigon de la nacio kiel formo de socia organizado. La vera nomo de Lanti estis Eugène Adam, kaj li naskiĝis en malgranda nord-franca vilaĝo en 1879. En juna aĝo li ekloĝis en Parizo, kie li estis manlaboristo. Li fariĝis anarkiisto. Dum la Unua Mondmilito li devis militservi kaj tiam kreskis lia malŝato al naciismo kaj milito. Li lernis Esperanton, kaj ekhavis kontaktojn ankaŭ kun la komunisma movado. Post la milito li aliĝis al la esperantista laborista movado. En 1919 li iĝis redaktoro de la gazeto de la franca asocio, Le Travailleur Esperantiste (La esperantista laboristo), kie li montris sian literaturan kapablon kaj sian laborkapablon. Liaj literaturaj verkoj estis ekzemploj de klareco kaj simpleco. Ĉe la Universala Kongreso de 1921 en Prago estis kreita la tutmonda asocio por esperantistaj laboristoj. Oni decidis, ke ĝi ne havu naciajn subdividojn. Tial ĝia nomo estas Sennacieca Asocio Tutmonda. La asocio, kiun gvidis Lanti, rapide kreskis. Ĝi estis plurisma kaj celis malhelpi dogmismon. Tamen okazis bataloj inter diversaj politikaj ideoj, anarkiismaj, komunismaj, socialdemokrataj kaj aliaj. Estis ankaŭ malsameco de opinioj inter la internaciismo, kiu kredis je la graveco de la nacioj, kaj la pli radikala sennaciismo, subtenata de Lanti, kiu volis forigi ĉiun dividon pro la nacio aŭ la ŝtato. La sennaciismo neniam estis fermita ideo. Ĝi estas speco de profunda kosmopolitismo. Esperanto estis parto de ĝi. Esperanton Lanti uzis ankaŭ hejme. Lia kunulino dum la 1930-aj jaroj estis la verkistino Ellen Kate Limouzin, onklino de la konata verkisto George Orwell, kiu dum iom da tempo loĝis en ilia hejmo. Lanti estis unu el la fondintoj de la Franca Komunisma Partio, sed fine de la 1920-aj jaroj li eliris el ĝi, parte pro opini-diferencoj pri Sovetunio. En 1933 li forlasis siajn respondecojn en SAT, kaj en 1936 li komencis vojaĝon tra la mondo, utiligante Esperanton por kontaktoj kun homoj. Li pasis tra Hispanio kaj Portugalio, kaj loĝis longan tempon en Japanio. Li pasis tra Aŭstralio, Nov-Zelando kaj sudamerikaj landoj, kaj en 1940 alvenis al Meksiko. Sed li malesperis pro la politika situacio kaj iĝis nekuraceble malsana. Li mortigis sin en 1947. SAT, tamen, plu disvolvas sian laboron, kaj plu havas ĝis hodiaŭ ecojn, kiujn Lanti donis al ĝi. Gary Mickle
  22. 1 poento
    Mi amas vin. Michael Ross. Ilustraĵoj de Bruno Iradukunda. Tradukis en Esperanton: Manuela Burghelea. NABU, Novjorko, Aprilo 2020. 16 paĝoj. Libro libere elŝutebla en PDF-formato Mi amas vin estas tre aktuala porinfana libreto. Ĝia temo estas la amo inter infanoj kaj iliaj geavoj dum la periodo de la tutmonda epidemio. La verko montras, kiel estas malfacile por tiuj du generacioj interagi dum ĉi tiu periodo. La verko estas parto de pli granda kolekto de porinfanaj rakontoj pri la epidemio, kreita en Ruando kun helpo de la organizaĵo NABU. La celo de NABU estas solvi la malegalecon rilate al kreado kaj disvastigado de libroj por infanoj, por ke ĉiuj infanoj povu legi kaj kreski je sia plena kapablo. Legado estas esenca kapablo por forigi malriĉecon, tamen tra la mondo mankas libroj en la lokaj lingvoj, precipe por la pli junaj infanoj. La belegaj ilustraĵoj de Bruno Iradukunda akompanas mallongan tekston de Michael Ross. Manuela Burghelea tradukis la libron en Esperanton. Oni rajtas senpage elŝuti la libreton ĉi tie. Maurizio Giacometto ('Rico')
  23. 1 poento
    Eta ĉambro. Malvarma kaj profunda silento, reliefigita de la teda takto de mekanika horloĝo. Sur la planko, du infanoj ludas. Apude, la patro legas ĵurnalon kaj la patrino trikas puloveron... Subite ŝi murmuras tra-dente, iom melankolie: – Kiomfoje vi legis tiun artikolon en la lastaj monatoj? Silento. Longa, tre longa silento kun tiktakoj, ĝis la viro flustras senemocie, ne levante la okulojn de sur la ĵurnalo: – Tiomfoje kiom vi malfaris tiun puloveron por triki ĝin denove. Ekstere, super ili, super tiu silento kun tiktakoj, la tera surfaco tradormas falsan nokton de nuklea vintro. Liven Dek
  24. 1 poento
    Bonega laboro! Gratulojn Paulo Cesar pro via blogo, plena je interesaj artikoloj tutmondaj! Tre amike
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.