Salti al enhavo

Zepo la zebro.

Facila

En tiu ĉi semajno renkontu Zepon, la zebron!
La kompatinda besto multe suferis pro la pikoj de puloj, ĝis venis du birdoj por helpi lin.
La originale anglalingva filmo estas tradukita al Esperanto. La elparolo estas komprenebla kaj malrapida, kaj facile eblas sekvi la esperantlingvan subtekston.

  • Ŝati 4

Ĉu laŭ via opinio la filmeto estas facila aŭ malfacila por Esperanto-lernantoj?
 malfacila,
 tre facila




Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Dankon pro via esperantigo!

Mi havas lingvan rimarkon: " ĝis venis du birdoj por helpi lin."

En Esperanto, estu "ĝin", por eviti anglaĵon. 

 

En la angla certe estas "he", sed en Esperanto, "ĝi" koncernas hejmbestojn kaj infanojn.

Persone, mi uzas "ĝi" ankaŭ por nekonataj homoj, sekvante la ekzemplon de Zamenhof en "Marta" kaj ankaŭ lian rekomendon.

(Mi zorge atentas uzi Fundamentan Esperanton kaj ne Esperanglaĵon.)

Amike,

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Ankaŭ mi demandis min, ĉu la zebro estu "li" aŭ "ĝi". Sed kiam mi aŭskultis la filmeton, mi aŭdis, ke temas pri virzebro. Kompreneble, se oni scias la sekson de la besto, oni povas uzi "li" aŭ "ŝi".

Grava demando, tamen, estas kial la zebro estas vira. Oni estus povinta rakonti la saman rakonton pri zebrino, sed oni plej ofte elektas viran beston. Escepto estas nur bovinoj kaj kanguruoj (eble ankaŭ ŝafoj), kiuj kutime estas prezentataj kiel inoj.

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

En la franca, kanguruo estas "il" (li), ankaŭ ŝafoj.

Sed en Esperanto, estas por mi neniu dubo, ili ĉiuj estas ĝi! 

(Kaj ankaŭ miaj karaj katoj, Zam kaj Hof, estas "ĝi". Estus vere tre strange nomi ilin "li"...) 

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Ĉu vere? Se mi vidas katon aŭ hundon en la strato, mi diras "ĝi". Sed se temas pri mia propra hejmkato, mi konas ĝin, kaj mi kompreneble diras "ŝi" aŭ "li". Rilate al bovinoj, mi normale dirus "ĝi", kvankam mi scias, ke ĝi nepre estas ina, sed en infanlibroj oni povus diri "ŝi", se oni homigas la beston, kiel Zepon la Zebro en la filmeto. Tial mi menciis kanguruojn, ĉar en infanlibroj nepre temas pri la kangurupatrino, kiu portas idon en sia poŝo. Neniu interesiĝas pri la kompatinda kangurupatro!

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

@Fransoazo respondis retpoŝte al via komento, @Anna, jene:

Kaj la francoj eĉ ne havas nomon por tiu kanguruino!😃

Kaj mi ankaŭ ne diras "en la strato", kiel en la franca, sed "surstrate".

Strange al mi, ke hejmbesto estus li aŭ ŝi, kaj apuda infano estus "ĝi"...

 

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.