- 2
VK 2020: Katalin Kovats (Nederlando) kaj Margaret Zaleski-Zamenhof (Francio): La malfacila lingvo
La suba interesa filmeto montras prelegon, kiu okazis en la Virtuala Kongreso de Esperanto (1-8 aŭgusto 2020), kiel parto de la Tago de Lernado.
Margaret Zaleski-Zamenhof, la pranepino de "la Majstro", kaj Katalin Kováts, redaktoro de edukado.net, rakontas kun ekzemploj pri tio, kiel Margaret lernis Esperanton kun Katalin. Vi povas ekscii la du flankojn de tiu kunlaboro: laŭ la vidpunkto de lernanto kaj de instruisto. Eble tio donos al vi ideon, kiel riĉigi vian lern- aŭ instru-agadon. La prelego montros al vi, ke por bone lerni nian “facilan lingvon” oni tamen devas diligente labori.
Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.