Salti al enhavo

Verda Stelo super Varsovio – UK 1959

Iom malfacila

Veran unikaĵon publikigis la Bjalistoka Esperanto-Societo pri la historio de nia movado:  raporto-filmeton pri la Universala Kongreso, en Varsovio en 1959. Kiom da esperantistoj tie kunvenis! Kiom da entuziasmo havis la partoprenantoj!
 La filmon produktis Jean Forge, fama esperantista reĝisoro kaj verkisto.  La akompana teksto estas ne malfacila en si mem, sed estas parolata tre rapide.

  • Ŝati 1
  • Ami 2

Ĉu laŭ via opinio la filmeto estas facila aŭ malfacila por Esperanto-lernantoj?
 malfacila,
 tre facila




Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Tiu filmeto estas aparte interesa kaj spektinda, kvankam bedaŭrinde la parolanto parolas tre rapide, kio sendube malhelpos la komprenon por pluraj homoj. Oni spertas la etoson de tiu kongreso antaŭ 60 jaroj, kun grandaj homamasoj, granda entuziasmo. Tiutempe kongresoj en orient-Eŭropo ĉiam estis tre grandaj, ĉar la homoj ne povis vojaĝi al la okcidento, sed ĉiuj rajtis iri al kongreso en Pollando. Estas tre bele vidi la junan kaj ridetantan Marjorie Boulton, kiu subskribas siajn librojn, ankaŭ Julion Baghy. Krome estas tute mallonga peceto de eĉ pli malnova filmo (bedaŭrinde sen sono), kiu montras Zamenhof, kiu legas sian propran verkon.

  • Ŝati 1
  • Ami 2

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Tio bonas!

Ĉu la infaneto ( la pranepino de D-ro Zamenhof )  en tiu filmeto estas Margret aŭ ŝia fratino ?

Redaktite de scivolemo

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

antaŭ 3 horoj, scivolemo diris:

Tio bonas!

Ĉu la infaneto ( la pranepino de D-ro Zamenhof )  en tiu filmeto estas Margret aŭ ŝia fratino ?

Ankaŭ mi demandis min pri tio. Sed ŝia nomo ne estas Margaret, sed Hanna. Mi pensas, ke ŝi estas la pli aĝa fratino de Margaret.

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Mi feliĉas car mi povis kompreni preskaŭ ĉion kvankam mi ne estas spertulo pri la lingvo. Mi ankaŭ volas diri, ke la filmeton estis tre interesa ĉar mi lernis pli pri la historio de Esperanto kaj Esperantujo. 

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

@Anĝelokr Mi ĝojas, ke vi povis sekvi la filmon. Mi pensis, ke la parolanto parolas tro rapide, sed eble la teksto ne estas tiel malfacila, kiel mi supozis. Atentu pri erareto en via komento: "la filmeton estis tre interesa". Kompreneble, tio devus esti "la filmeto" sen akuzativo - sed mi certas, ke vi jam sciis tion!

  • Dankon 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Jes. Eble mi tajpis tion tro rapide. Koran dankon! 

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.