Salti al enhavo

Valentina Cancino- Ami

Facila

La kanto de Valentina Cancino ne estas tute nova: ĝi gajnis premion en la kategorio "Kantoj" de la Belartaj Konkursoj de UEA en 1999. La kanto estas bela, la voĉo tre agrabla, la teksto – kompreneble pri amo – estas ne malfacila. La skribita teksto estas trovebla en Jutubo. Ni aperigas ĝin ankaŭ ĉi tie, en la unua komento.

  • Ŝati 1

Ĉu laŭ via opinio la filmeto estas facila aŭ malfacila por Esperanto-lernantoj?
 malfacila,
 tre facila




Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ami estas stari
Mano-en-mane
Antaŭ la vivo 
Kune kun vi. 

Ami estas manĝi 
Ĉe sama tablo 
La ĉiutagan panon 
Kune kun vi.

[Refreno:] Sed vi silentas, ne vidas min kaj miaj vortoj afliktas vin. 
Sed vi silentas, ne vidas min, ĉar vi ne amas, vi ne amas min. 

Ami estas danci 
En somera pluvo 
Kun
nudaj piedoj 
Kune kun vi. 

Ami estas sperti 
Pli feliĉajn tagojn 
En malfruaj noktoj
Kune kun vi. 

[Ripeti refrenon] 

Ami estas revi 
Aŭdacajn revojn 
En trankvilaj tagoj 
Kune kun vi. 

Ami estas kanti 
En ĉiu vespero 
Kanti tiun kanton
Kune kun vi. 

[Ripeti refrenon]


aflikti: kaŭzi fortan kor-doloron. 
aŭdaca: preta fari ion malgraŭ danĝeroj, malhelpoj aŭ sociaj premoj.
nuda: sen-vesta.
refreno: parto de kanto, kiun oni regule kaj plurfoje ripetas.
revi: imagi estontan realigon de tio, kion oni forte deziras.
revo: imago de feliĉigaj, dezirataj aferoj.

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.