Salti al enhavo

Testo de Fiat 125

Iom malfacila

Vera kuriozaĵo estas la suba 20-minuta filmeto, pri la testo de la aŭtomobilo FIAT 125. La aŭto estis produktata inter 1968 kaj 1972, kaj verŝajne en tiu tempo oni faris ankaŭ la reklam-filmon en Esperanto. Oni prezentas la rapidecon kaj diversajn kapablojn de tiu aŭto, eĉ sur malbonaj vojoj. Subteksto ne estas, sed la elparolo estas komprenebla, kaj la filmo interesos ne nur aŭto-ŝatantojn. La muzikon de la filmo komponis la fama Ennio Morricone. Indas spekti ĝin.

  • Ŝati 5

Ĉu laŭ via opinio la filmeto estas facila aŭ malfacila por Esperanto-lernantoj?
 malfacila,
 tre facila




Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

La filmeto “Testo de Fiat 125” 
Dankon pro la prezento de la filmo.  La elparolo estas klara kaj bone komprenebla. La malnova filmo montras kiel oni provadis siatempe la kapablon de tiu aŭto tra stratoj kaj vojoj por ekscii, kie estos la limo de la kapabloj de tiu auto.
La faranto de tiu ĉi filmo bonege gvidis la kameraon kaj klarigas kio estis la celo de la testo.
La nuntempaj testoj estas ofte tro sekaj.

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Saluton Anna,

"seka testo"

En la nuntempaj testoj kaj raportoj pri aŭtoj oni ofte prezentas nur ciferojn pri la kapablo. En tiu ĉi filmo la spektanto povas vidi kiel kondutas la aŭto sur diversaj surfacoj. Nuraj ciferoj estas por mi iom sekaj.

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Ha, nun mi komprenas! Do, fakte la raportoj estas sekaj, ne la testoj mem, ĉu ne?

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Mi supozas, ke nuntempe tiaj testoj okazas en specialaj ejoj, per diversaj iloj, kiuj imitas la malbonajn vojojn. En nia tempo la aŭto-fabrikoj jam ne sendas siajn novajn produktaĵojn al la „naturo”. Sed – mi ne estas kompetentulo pri la temo.

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.