- 1
Teo kaj Amo
Antaŭ kelkaj jaroj Ĉina Radio Internacia anoncis filmo-konkurson kun la titolo "Amo kaj Teo", por popularigi Esperanton kaj riĉigi la Esperantan kulturon. Multaj interesaj filmoj naskiĝis. Du el ili, La Teo Kiu Venigas Amatinon kaj La lasta homo, jam estis prezentitaj en nia paĝaro. La nuna, tre bone farita filmeto de Alexandrine Omba Tshamena el Kongo-Kinŝasa, estas denove el tiu serio.
La gaja filmeto rakontas pri enamiĝo kaj geedziĝo en afrika vilaĝo. La rolantoj ludas lerte kaj nature, ili bele parolas Esperanton (malgraŭ kelkaj eraretoj), kaj eblas bone kompreni ilin, helpe de la subteksto.
Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.