- 1
Telefona aŭtomato - Kabaredo "Verda banano"
Kiel mirinde, ke ankaŭ en Esperanto jam ekzistas telefona aŭtomato, kaj precipe dum Esperantaj kongresoj! Almenaŭ en tiu tre bona skeĉo, prezentita de Georgo Handzlik kaj Saŝa Pilipoviĉ. La amuza prezentaĵo estas unu el la eroj de la kabaredo „Verda banano”, okazinta ĉi-jare dum la 80-a Hispana Esperanto-Kongreso. Bedaŭrinde la kvalito de la sono ne estas tre bona, kaj atentu pri erara uzo de la vorto "presi" anstataŭ "premi".
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.