Rekafo – Filmo por la Usona Bona Film-Festivalo
La suba filmeto temas pri taso da kafo. Tiu taso da kafo veturas de loko al loko ĝis ĝi ricevas cinamon.
Mi eble malatentis, kial ekestas du tasoj da kafo fine de la filmeto. Se vi, kara Spektanto, malkovris tion, informu nin bonvole.
En la filmeto ne estas multaj paroloj, kaj ĝi estas bone komprenebla. Tion helpas ankaŭ la subteksto. Sed atentu, ke la vorto "scenario" estas erara; tio devus esti "scenaro".
La filmo estis farita de Artiom Boyko por la Usona Bona Film-Festivalo.

Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.