Salti al enhavo

Lumoj en mallumo - filmo en Esperanto - Verda Stacio – 2019

Meze facila

Ekde la 21-a de decembro, kiam estas la vintra solstico, en multaj kulturoj komenciĝas vintraj festoj. Tial mi proponas tiun ĉi filmon por la sekva semajno. En kristnaska kadro ĝi prezentas lernejon por blinduloj en Ŝanhajo, kiun vizitis ĉeĥaj esperantistoj, alportinte etajn donacojn. La 10-minutan filmon produktis la ĉeĥa Verda Stacio.

  • Ŝati 2

Ĉu laŭ via opinio la filmeto estas facila aŭ malfacila por Esperanto-lernantoj?
 malfacila,
 tre facila




Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Bela, kortuŝa filmeto, Judit. Dankon.

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Oni ne facile komprenas la vortojn de la kanto. Jen ili, tradukitaj de Jiří Kořínek.

Dormu ho mia princet‘,
sonĝu en dolĉa kviet‘,
pace dormetas la land‘,
mutas en boskoj la kant‘.
Kisas la luna radi‘
vangon senkulpan al vi,
fermu sin via okul‘-
dormu belsonĝe, karul‘! !
Baj lu, baj lu, baj lu, baj lu.

Ĉesis jam taga zorgpel‘-
dronas en pac la kastel‘,
en koridora malbru‘
viglas eĉ ne muso ne plu.
Tamen tra l‘ nokta trankvil‘
sonas angora suspir‘,
kvazaŭ anima tortur‘-
dormu belsonĝe, karul‘!
Baj lu, baj lu, baj lu, baj lu.

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.