Salti al enhavo

Lumis Eterne

Facila

La mallonga japana desegnita filmeto Lumis Eterne prezentas simplan esperantlingvan kanton. Kvankam la Esperanto ne estas perfekta, la pura infana voĉo estas bela kaj ĉarma. Bedaŭrinde je 1:14 estas gramatika eraro: “Ĉu vi rimarkis birdojn, portanta afableco”. Tio devus esti: “Ĉu vi rimarkis birdojn portantajn afablecon.” 

  • Ŝati 2
  • Ami 1

Ĉu laŭ via opinio la filmeto estas facila aŭ malfacila por Esperanto-lernantoj?
 malfacila,
 tre facila




Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Tamen ... mi iomete ŝatas tiun-ĉi filmeton.

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Facila, ankaŭ pro la ege malrapida kantado. 

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Je 2019-6-9 at 19:20, Esperanto Radom diris:

Tamen ... mi iomete ŝatas tiun-ĉi filmeton.

"tiun ĉi" (du vortoj). Oni ne aldonas streketon en esprimoj kiel "ĉi tiu", "ĉi tie", "tio ĉi" ktp.

Oni uzas la streketon kiam la "ĉi" estas parto de adverbo aŭ adjektivo, ekz. "ĉi-vespere", "ĉi-semajne", "ĉi-flanke", "ĉi-jara", ĉar la e- aŭ a-finaĵo rilatas al la tuta esprimo inkluzive de la "ĉi".

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Laŭ mi ĝi ne estas bona ekzemplo pri prononcado (tre malklara kaj erar(ig)a, ne aŭdeblas klare la prononco de ĉiu litero/sono), kaj ankaŭ en la komenco estas akuzativa eraro:

'...kantas la Esperanta(n) kanzono(n)...'  - mankas la 'n'-oj... (poste mi spektis pliajn erojn, sed ne ĝisfine).

Mi konsentas, ke "la pura infana voĉo estas bela kaj ĉarma", sed ne por prezenti ekzemplon pri prononcado, ktp.

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Stefano, dankon pro la atentigo pri la akuzativa eraro en la enkonduka teksto. Estas malfacile trovi filmetojn tute sen lingvaj eraroj, sed efektive en tiu mallonga filmeto estas iom tro. Estas bedaŭrinde, ke la produktintoj ne kontroligis la tekston, antaŭ ol dediĉi tiom da energio al kreado de filmeto.

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.