Legu, Aŭdu, Vivu - Ep. 01
En 2014 Larry Kent ekkreis la serion “Legu, Aŭdu, Vivu”, sed post tri filmetoj ne aperis pliaj. Bedaŭrinde, ĉar atento-veka estas la temo kaj sufiĉe bona estas la lingvo-uzo. En tiu ĉi parto li prezentas tri verkojn: Biciklo de eterno de Sten Johansson, Dumnokta aviado de William Auld kaj Fajron sentas mi interne de Ulrich Matthias, ne tute senerare, sed tre interese. Helpas la komprenon la plurlingva subteksto en Esperanto, la angla, itala kaj hispana. Vi trovos ĝin, se vi alklakos la kvaran butonon de dekstre.
Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.