- 1
Kreski kun Esperanto
Gepatroj kaj infanoj el diversaj partoj de la mondo kune gaje ludas, lernas, ekskursas, kaj ĉiuj uzas Esperanton. Ĉu utopio? Ne. La iom pli ol duonhora dokumenta filmo prezentas la Renkontiĝon por Esperant-lingvaj Familioj en Slovenujo en1994. La elparolo ne ĉiam estas bone komprenebla, sed vi certe ricevos inspiron el tiu gaja filmo. Unu el la patrinoj, kiu aperas en la filmo kun siaj edzo kaj malgrandaj filoj, estas nuntempe la redaktoro de uea.facila.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.