Salti al enhavo

"Ho belulin' mi ne plu povos kisi vin" ("Bella ciao")

Iom malfacila

Multaj konas kaj ŝatas la sekvan kanton. Kun la titolo Bella ciao ("Belulino ĝis") ĝi estas origine itala partizana kanto de la Dua Mond-milito, kaj ege konata en la tuta mondo. Laŭ  Vikipedio, la melodio jam ekzistis pli frue. En Esperanto, krom la jena versio de Andrea Fontana, rete ĝi aŭdeblas inter alie de Gianfranco Molle, Ĵak le Puil kaj Jomo. La esperantlingvan tradukon vi trovos en Vikipedio. La teksto de la jena versio aperas sub la filmo, ĉe “Pli”.  

  • Ŝati 2
  • Ami 1

Ĉu laŭ via opinio la filmeto estas facila aŭ malfacila por Esperanto-lernantoj?
 malfacila,
 tre facila




Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

"ĝi estas origine itala partizana kanto de la Dua Mond-milito"

Tio estas malprava, ĝi origine estis kanto de rizkampaj laboristinoj por protesti kontraŭ la tro penigaj laborkondiĉoj. Poste  ĝiaj paroloj estis ŝanĝitaj por krei tiun partizanan kanton.

https://www.youtube.com/watch?v=6CW6l-A1rnk

 

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Je 2020-5-8 at 14:16, Tjeri diris:

"ĝi estas origine itala partizana kanto de la Dua Mond-milito"

Tio estas malprava, ĝi origine estis kanto de rizkampaj laboristinoj por protesti kontraŭ la tro penigaj laborkondiĉoj. Poste  ĝiaj paroloj estis ŝanĝitaj por krei tiun partizanan kanton.

https://www.youtube.com/watch?v=6CW6l-A1rnk

 

Fakte, kaj la 'rizkampaj' kaj la 'partizanaj' originoj de tiu kanto estas malfacile pravigeblaj. Jen mallonga (mi esperas) resumo. Pri la melodio estas multege da teorioj pri la deveno sed verŝajne ĝi devenas el jida muzika stilo, kiu nomiĝas 'Kezmer'. Oni registris kaj publikigis tiun melodion en 1919. La vortoj neniam aperis antaŭ la lastaj 1940aj jaroj. Kantistino kaj eksrizkampa laboristino Giovanna Daffini kantis ĝin dum fama muzika festivalo en Spoleto en 1964 kaj diris, ke tiu rizkampa versio estis la originala versio, kiun la laboristinoj kantis en la kampoj dum la terure malfacila labortago. Ŝi asertis, ke oni adaptis tiun kanton por krei la 'partizanan version'. Dum la sama festivalo oni kantis ankaŭ la partizanan version. Post kelkaj jaroj, Daffini agnoskis, ke en 1951 ŝi ricevis la vortojn de iu Scansiani, amiko kaj samurbano de Daffini. 1951. La 'partizana' versio aperis unue dum naciaj kaj internaciaj festivaloj en 1947. Estas vere, ke oni ne havas pruvojn aŭ dokumentojn pri iu ajn kantado de 'Bella Ciao' fare de la partizanoj dum la milito mem. Tamen, ĝi sendube fariĝis simbola kanto de la partizana batalado kaj rezistado kontraŭ la diktaturo. Kial? Verŝajne pro la dolĉa kaj inspiroplena melodio kaj la kortuŝaj vortoj. Mi ŝatas ambaŭ versiojn. 🙂

  • Dankon 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.