- 2
- 1
Gerda Malaperis (esperanto)
Por la lasta semajno de Januaro mi proponas al vi iom longan (103-minutan), alt-nivele faritan krim-filmon, laŭ la romano de Claude Piron. La instru-cela libro estis originale verkita en Esperanto, laŭ kiu en 2006 aperis en DVD la jena filmo.
Dum la unuaj scenoj la dialogoj estas tre facilaj, sed ankaŭ poste, dum la tuta filmo la vortoj plejparte estas bazaj, la frazoj facile kompreneblaj, kun multe da ripetado, tial ĝi aparte taŭgas por lernantoj, komencintoj, sed certe ankaŭ la perfekte parolantoj ĝuos ĝin.
Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.