- 1
Ekparolu! - Grupa leciono - Rakonto pri la plej granda poŝto-rabo
Samtempe amuza kaj instrua estas la suba filmeto de Katalin Kováts. Ĝi montras, kiel paroligi lernantojn kun malsamaj lingvoniveloj.
La filmeto montras parton de reta leciono ĉe edukado.net. Partoprenis ĝin genevoj kaj geonkloj de la programo Ekparolu!
Malgraŭ la tri steletoj, kiujn mi aljuĝis al la filmeto, ĝin povas spekti ankaŭ komencantoj, por provi, kiom multe ili jam komprenas. La elparolo de Katalin estas klara kaj bone komprenebla.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.