Salti al enhavo

Zamenhof kaj Litovio

Facila

La filmeto, kiun ni proponas al vi, daŭras tre mallonge, eĉ ne duonan minuton. Vi povas aŭdi la vortojn de Zamenhof dum la solena akcepto ĉe la urb-estro en Londono, okaze de la 3-a Universala Kongreso en 1907. Zamenhof parolas pri sia naskiĝlando, Litovio, per kortuŝaj vortoj.

Ni antaŭe anoncis, erare, ke la voĉo estas tiu de Zamenhof mem. Sed fakte la surbendigo estas tro bon-kvalita por esti tiel malnova. La vortojn legas korea esperantisto, Taesok Choe. 

La subteksto en la litova lingvo estas la traduko de la parolado.

  • Ŝati 1

Ĉu laŭ via opinio la filmeto estas facila aŭ malfacila por Esperanto-lernantoj?
 malfacila,
 tre facila




Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

La legata teksto estas fragmento de la parolado en Guildhall, sed ja ĝi tutcerte ne estas la voĉo de Zamenhof. Komparu kun ĉi tiu vera registraĵo de lia voĉo:

 

Zamenhof_16-09-1909.wav

La akcento en anstataŭi estas malĝusta, kaj tia sonkvalito estis neregistrebla antaŭ 100 jaroj.

Redaktite de Przemysław Wierzbowski
  • Ŝati 2
  • Dankon 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Dankon, Przemyslaw! Mi bedaŭras malkovri, ke tamen la filmeto ne enhavis la veran voĉon de Zamenhof. Efektive la kvalito estis iom tro bona! Tamen vi sendas al ni registraĵon kun la vera voĉo de Zamenhof, do oni ja povas aŭdi ĝin!

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Estas eraro.

En la litovlingva klarigo de la video

estas skribite, ke la voĉo estas tiu de Taesok CHOE.

Redaktite de Taesok 대석
  • Dankon 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Dankon pro la klarigo! Do evidente necesas ŝanĝi la titolon, por ne misgvidi niajn legantojn.

 

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Ni nun ŝanĝis la titolon kaj la priskribon por klarigi, ke la voĉo ne estas tiu de Zamenhof sed de Taesok Choe. Pardonu pro la eraro!

  • Ŝati 3

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.