Salti al enhavo

Blua Bordel' ) - Manno Montanna

Iom malfacila

La belegan voĉon de Manno Montanna ni jam aŭdis en nia paĝaro (ĉi tie). Nun mi proponas al vi alian kanton de li kun la titolo „Blua Bordel’”, tradukita de Roger Gotardi.

Vi povos legi la Esperantan tradukon en la subteksto, kaj ankaŭ sub la filmo,  se vi alklakos la vorton „pli”.

  • Ŝati 2

Ĉu laŭ via opinio la filmeto estas facila aŭ malfacila por Esperanto-lernantoj?
 malfacila,
 tre facila




Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Saluton! 🙂

Tiun ĉi filmeton vi povas vidi ankaŭ ĉe Brazila Kolekto: 

 

  • Ŝati 2
  • Dankon 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Kantata muziko ĉiam estas defia por novaj lernantoj, ĉar intervenas diversaj sonoj, modifoj de akcento, kaj foje eĉ malĝusta prononcado.  Krom tio rolas poezia lingvo . . . kiu ne estas normala, baza, konversacia.  Ĉu nova lernanto devus scii la vorton "bordelo", ekzemple?  Mi dirus, ne.  

Cetere, oni nepre pensu pri la aŭdkapablo de la lernanto.  

La filmeto estas bona, kaj mi neniel kritikas ĝin.  Mi admiras la kantiston.  Mi nur reagas rilate al "nova lernanto de Esperanto".  Por tia homo, la filmeto ne utilas.  

Lee

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Pri la vorto "bordel'", same kiel aliaj malpli konataj vortoj,  legeblas klarigo en la enkonduka komento.

Mi tamen opinias, ke konatigo kun artaj tekstoj, kantoj, filmoj nepre donas instigon al la lernado de iu lingvo. Povas esti, ke ne ĉe ĉiuj.

  • Ŝati 2

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.